TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

JUDIT

Ĉapitro 1

1 En la dekdua jaro de reĝo Nebukadnecar, kiu regis en la granda urbo Nineve super la Asirianoj, regis super la Medoj en Ekbatana Arfaksad. 2 Tiu konstruis ĉirkaŭ Ekbatana murojn el hakitaj ŝtonblokoj, tri ulnojn larĝaj kaj ses ulnojn longaj. Li faris la murojn sesdek ulnojn altaj kaj kvindek ulnojn larĝaj. 3 Kaj ĉe ĝiaj pordegoj li starigis turojn, je cent ulnoj altajn kaj ĉe la fundamento je sesdek ulnoj larĝajn. 4 Kaj li faris la pordegojn sepdek ulnojn altaj kaj kvardek ulnojn larĝaj por ebligi la eliradon de liaj elektitaj trupoj kaj por la paradoj de liaj piedirantoj.

5 En tiu tempo reĝo Nebukadnecar faris militon kontraŭ reĝo Arfaksad en la granda ebenaĵo, en la regiono de Ragaŭ. 6 Kolektiĝis je lia flanko ĉiuj loĝantoj de la montaro kaj ĉiuj, kiuj loĝis apud Eŭfrato, Tigris kaj Hidaspes kaj sur la ebenaĵo de la Elama reĝo Arjoĥ. Multaj popoloj kuniĝis por la batalo de la idoj de Ĥeleud.

7 Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, sendis delegitojn al ĉiuj loĝantoj de Persujo kaj al ĉiuj, kiuj loĝis ĉe la sunsubiro, al la loĝantoj de Kilikio, Damasko, Lebanon kaj Antilebanon, al ĉiuj, kiuj loĝis apud la maro, 8 kaj al ĉiuj popoloj de Karmel, Gilead, supera Galileo kaj la granda ebenaĵo de Jizreel, 9 kaj al ĉiuj en Samario kaj ĝiaj urboj, al ĉiuj trans Jordan ĝis Jerusalem, Betana, Ĥelus, Kadeŝ kaj la rivero de Egiptujo, al Tafnas kaj Rameses kaj la tuta lando Goŝen, 10 ja eĉ ĝis preter Tanis kaj Memfis, tuta Egiptujo ĝis la limoj de Etiopujo.

11 Sed ĉiuj loĝantoj de la tuta tero malŝatis la alvokon de Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, kaj ili ne kuniĝis al li por la milito: ili ja ne timis lin, ĉar por ili li estis kvazaŭ nur unuopulo. Ili senhonore resendis de si liajn delegitojn. 12 Kaj Nebukadnecar tre ekkoleris kontraŭ ĉiuj tiuj landoj, kaj li ĵuris je sia trono kaj je sia regno, ke li sin venĝos kontraŭ Kilikio, Damasko kaj Sirio kaj ke per sia granda glavo li ankaŭ neniigos ĉiujn loĝantojn de Moab, la Amonidojn, tutan Judujon kaj ĉiujn homojn de Egiptujo ĝis apud la du maroj.

13 Kaj en la deksepa jaro de sia regado li kunigis sian tutan armeon kontraŭ reĝo Arfaksad, kaj li venkis lin. Li neniigis la tutan potencon de Arfaksad, lian tutan rajdistaron kaj ĉiujn liajn batalĉarojn, 14 kaj li fariĝis mastro super liaj urboj kaj iris eĉ ĝis Ekbatana. Li konkeris ĝiajn turojn, prirabis la stratojn de la urbo kaj ŝanĝis ĝian brilon en honton.

15 Arfaksadon li kaptis en la montoj de Ragaŭ, trapikis lin per siaj ĉas-lancoj kaj por ĉiam pereigis lian potencon. 16 Post tio li reiris kun sia tuta armeo, tiu tre granda amaso da soldatoj, al Nineve, kaj tie li festis kaj festenis kun siaj trupoj dum cent dudek tagoj.

Ĉapitro 2

1 En la dekoka jaro de sia regado, en la dudeka tago de la unua monato, decidis Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, en sia domo, ke la tutan teron li punos ĝuste tiel, kiel li estis dirinta. 2 Kaj li kunvokis al si ĉiujn siajn servantojn kaj ĉiujn siajn gravulojn, kaj konigis al ili sian sekretan decidon; li verdiktis kompletan malbonon por la tero. 3 Kaj ili decidis mortigi ĉiujn homojn, kiuj ne obeis la vorton de lia buŝo.

4 Kiam li finis tiun ĉi konsiliĝadon, Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, vokis al si Holoferneson, la ĉefkomandanton de la armeo, kiu post li estis la dua en la regno, kaj li diris al li: 5 Tion ĉi diras la granda reĝo, la sinjoro de la tuta tero: Eliru de antaŭ mi, kaj kunprenu kun vi virojn, kies forto estas elprovita: cent dudek mil piedirantajn soldatojn kaj dek mil ĉevalojn kun rajdistoj. 6 Vi eliros kontraŭ ĉiuj okcidentaj landoj, ĉar ili malobeis la vorton de mia buŝo. 7 Kaj vi anoncos al ili, ke ili pretiĝu por doni al mi teron kaj akvon, ĉar en mia kolero mi eliros kontraŭ ili kaj mi kovros la tutan surfacon de la tero per la piedoj de mia potenca armeo kaj ilin mem mi donos kiel predon al miaj soldatoj. 8 Kaj iliaj falintoj plenigos la ter-fendojn de ilia lando, kaj iliaj torentoj kaj la fluantaj riveroj pleniĝos per iliaj mortintoj. 9 Kaj la militkaptitojn mi kondukos ĝis la finoj de la tero. 10 Ekiru do kaj jam kaptu por mi ilian tutan landon, kaj ili transdonos sin al vi, kaj vi konservos ilin por mi ĝis la tago, kiam mi venos venĝi min je ili. 11 Sed la malobeemajn via okulo ne indulgu: ilin vi transdonu al mortigo kaj prirabado en la tuta lando. 12 Mi ĵuras je mi mem kaj je la potenco de mia regno: ĉion, kion mi diris, mi faros per mia mano. 13 Eĉ ne pri unu el la ordonoj de via sinjoro vi malobeu, sed ĉion vi plenumu komplete tiel, kiel li ordonis, kaj la realigon vi ne prokrastu.

14 Kaj Holofernes eliris de antaŭ sia sinjoro kaj kunvokis al si ĉiujn regantojn, generalojn kaj estrojn de la armeo de Asirio. 15 Kaj li zorgeme elektis elprovitajn virojn por la armeo, ĝuste tiel, kiel lia sinjoro ordonis al li: cent dudek mil, kaj dek du mil rajdistojn kun pafarkoj. 16 Kaj li ordigis ilin laŭ la maniero, kiu estas kutima por militado. 17 Kaj li prenis kamelojn, azenojn kaj mulojn por transporti la bezonataĵojn, tre grandnombre, kaj ankaŭ ŝafojn, bovojn kaj kaprojn kiel provianton en nemezurebla kvanto, 18 kaj krome sufiĉe da manĝaĵoj por ĉiu viro, kaj tre multe da oro kaj arĝento el la domo de la reĝo.

19 Tiam li eliris kun sia tuta potenco por prepari la vojon al reĝo Nebukadnecar kaj por kovri la tutan surfacon de la tero ĝis okcidento per siaj batalĉaroj, rajdistoj kaj elektitaj trupoj. 20 Kaj granda amaso da ĉiuspecaj homoj akompanis ilin, kvazaŭ akridoj aŭ kvazaŭ la sablo de la tero; ĉar ilia nombro ne estis kalkulebla.

21 Ili foriris el Nineve dum tri tagoj direkte al la ebenaĵo de Bektilet. Je kelka distanco de Bektilet ili starigis sian tendaron, proksime al la monto en la nordo de supra Kilikio. 22 De tie li iris kun sia tuta potenco, siaj rajdistoj, siaj piedirantoj kaj siaj batalĉaroj, en la montaran regionon. 23 Kaj li batis Pudon kaj Ludon, prirabis ĉiujn idojn de Rasis kaj la Ismaelidojn, kiuj loĝis ĉe la rando de la dezerto sude de Ĥeleon. 24 Li atingis Eŭfraton, trapasis tra Mezopotamio kaj ruinigis ĉiujn fortikigitajn urbojn laŭ la torento Abrona ĝis la maro. 25 Poste la teritorion de Kilikio li atakis, kie li venkis ĉiujn, kiuj kontraŭstaris al li, kaj venis en la regionon de Jafet, en la sudo, apude al Arabio. 26 Ĉiujn Midjanidojn li enfermis, iliajn tendojn li bruligis kaj iliajn ŝafejojn li priŝtelis. 27 En la tagoj de la tritika rikolto li malsupreniris al la ebenaĵo de Damasko, kie ĉiujn kampojn li bruligis, la ŝafojn kaj bovojn li pereigis, la urbojn li senigis je ĉio rabinda, la ebenaĵojn li dezertigis kaj li batis ĉiujn junulojn per la akraĵo de sia glavo. 28 Timo kaj teruro pro li trafis ĉiujn, kiuj loĝis en Cidon kaj Tiro ĉe la marbordo, kaj ankaŭ la loĝantojn de Ŝur kaj Okina kaj la loĝantaron de Jamnia; ankaŭ la loĝantoj de Aŝdod kaj Aŝkelon tre timis lin.

Ĉapitro 3

1 Ili sendis delegitojn al li kun vortoj de paco por diri: 2 Jen ni, sklavoj de Nebukadnecar, la granda reĝo, ni kuŝas surtere antaŭ vi. Uzu nin tiel, kiel estas bone en viaj okuloj. 3 Jen, niaj loĝejoj, ĉiuj niaj lokoj, ĉiuj kampoj de tritiko, la ŝafoj kaj la bovoj kaj ĉiuj bestejoj apud niaj tendoj kuŝas antaŭ via vizaĝo: uzu ilin tiel, kiel plaĉas al vi. 4 Jen, eĉ niaj urboj kaj tiuj, kiuj loĝas en ili, estas viaj sklavoj. Venu kaj faru pri ili laŭ tio, kio estas bona en viaj okuloj.

5 Aperis la viroj antaŭ Holofernes kun tiu ĉi mesaĝo. 6 Kaj kun sia armeo li malsupreniris al la marbordo, starigis garnizonojn en la fortikigitaj urboj, kaj elektis el ili virojn por siaj helptrupoj.

7 La loĝantoj de la urboj kaj de la tuta regiono bonvenigis lin per florkronoj, dancoj kaj tamburoj. 8 Tamen li neniigis ĉiujn iliajn sanktejojn kaj li forhakis iliajn sanktajn arbaretojn. Ĉar estis lia tasko neniigi ĉiujn diojn de la lando, por ke ĉiuj nacioj adoru nur Nebukadnecaron kaj por ke ĉiuj langoj kaj triboj alvoku nur lin kiel dion.

9 Tiel li venis en la ebenaĵon de Jizreel apud Dotan, proksime al la granda montarĉeno de Judujo. 10 Kaj li starigis sian tendaron inter Geba kaj Skitopolo kaj li restis tie dum tuta monato por kolekti la tutan predon de la armeo.

Ĉapitro 4

1 Kaj la Izraelidoj en Judujo aŭdis pri ĉio, kion al la nacianoj faris Holofernes, la ĉefkomandanto de Nebukadnecar, la reĝo de la Asirianoj, kiel li prirabis kaj neniigis ĉiujn iliajn templojn. 2 Kaj ili treege timis lin, kaj ili pleniĝis per grandaj zorgoj pro Jerusalem kaj pro la templo de la Sinjoro, ilia Dio. 3 Ĉar nur ĵus ili revenis el kaptiteco, kaj nur apenaŭ kuniĝis la tuta popolo de Judujo; la altaro kaj ĝiaj vazoj kaj la templo mem estis nur ĵus konsekritaj post la antaŭa profanado. 4 Tial delegitojn ili sendis al la tuta regiono de Samario, al Kona, Bet-Ĥoron, Belmain kaj Jeriĥo, ankaŭ al Ĥoba, Ĥacor kaj la valo de Salem. 5 Kaj ili okupis ĉiujn suprojn de la altaj montoj, fortikigis la vilaĝojn en la montaro kaj por la venonta milito ili preparis al si provianton. Ĉar sur iliaj kampoj nur lastatempe okazis la rikolto.

6 Kaj Joaĥim, kiu tiutempe estis la ĉefpastro en Jerusalem, skribis al la loĝantoj de Betulia kaj Betomestaim, kiu estas fronte al la ebenaĵo de Jizreel, proksime al Dotan. 7 Li ordonis al ili okupi la trapasejojn en la montaro, ĉar tra ili estas la eniro en Judujon, kaj estas facile tie haltigi la proksimiĝantojn, ĉar la loko estas tiel mallarĝa, ke povas iri maksimume du viroj samtempe. 8 Kaj la Izraelidoj faris, kiel ordonis al ili Joaĥim, la ĉefpastro, kaj la kunveno de la pliaĝuloj de la tuta popolo Izrael, kiu rezidis en Jerusalem.

9 Ĉiuj Izraelidoj vokis fervore al Dio kaj fervore ili humiligis siajn animojn. 10 Ili mem, iliaj edzinoj kaj infanoj, ilia brutaro, ĉiuj iliaj fremduloj, dungitoj kaj sklavoj, vestis siajn lumbojn per sakaĵoj. 11 Kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de Izrael, kiuj loĝis en Jerusalem, falis vizaĝaltere antaŭ la templo, ŝutis al si cindron sur la kapon kaj sternis siajn sakaĵojn antaŭ la Sinjoro. 12 La altaron ili volvis per sakaĵo kaj kvazaŭ unuvoĉe kaj fervore ili vokis al la Dio de Izrael, por ke Li malhelpu, ke iliaj infanoj fariĝos predo, ke iliaj edzinoj estos kaptitaj, ke neniiĝos la urboj, kiujn ili heredis, kaj ke la sanktejo fariĝis profanita mokaĵo sub la malica ĝojo de la nacianoj. 13 Kaj la Sinjoro aŭdis ilian voĉon kaj rigardis ilian ĉagrenon. La popolo fastadis multajn tagojn en tuta Judujo, kaj ankaŭ en Jerusalem antaŭ la sanktejo de la ĉiopova Sinjoro. 14 Joaĥim, la ĉefpastro, ĉiuj pastroj, kiuj servadis antaŭ la Sinjoro, kaj ĉiuj, kiuj prizorgis la templan servadon, estis vestitaj per sakaĵo ĉirkaŭ la lumboj, dum ili prezentis al Dio la konstantan bruloferon, la sanktajn promesitaĵojn kaj la propravolajn donacojn de la popolo. 15 Kaj estis cindro sur iliaj cidaroj, kaj ili vokis al la Sinjoro per sia tuta forto, por ke Li bonvole rigardu la tutan domon de Izrael.

Ĉapitro 5

1 Oni sciigis al Holofernes, la ĉefkomandanto de la armeo de Asirio, ke la Izraelidoj faris preparojn por milito, baris la trapasejojn en la montaro, fortikigis ĉiun supron de la altaj montoj kaj metis obstaklojn en la ebenaĵoj.

2 Li tre ekkoleris kaj alvokis al si ĉiujn estrojn de Moab kaj la generalojn de Amon kaj la satrapojn de la marbordo 3 kaj li diris al ili: Rakontu do al mi, vi Kanaanidoj, kiu estas tiu popolo, kiu loĝas en la montaro! En kiuj urboj ili loĝas, kiel granda estas ilia armeo, en kio kuŝas ilia potenco kaj ilia forto, kiu estas super ili kiel reĝo por komandi iliajn armeojn, 4 kaj kial ili turnis sian dorson al mi kaj rifuzis renkonti min kune kun ĉiuj loĝantoj de la okcidentaj landoj?

5 Kaj Aĥior, la komandanto de ĉiuj Amonidoj, diris al li: Mia sinjoro, vi aŭdu la vorton el la buŝo de via servanto, kaj mi diros al vi la veron pri tiu popolo, kiu loĝas en tiu montaro, proksime al vi, kaj neniu mensogo eliros el la buŝo de via servanto. 6 Tiuj homoj devenas de la Ĥaldeoj. 7 Antaŭe ili pasloĝis en Mezopotamio, ĉar ili rifuzis servi la diojn de siaj patroj, kiuj loĝis en la lando de la Ĥaldeoj. 8 Tial ili forlasis la vojojn de siaj gepatroj kaj ekadoris la Dion de la ĉielo, la Dion, kiun ili ekkonis. Kaj la Ĥaldeoj elpelis ilin de antaŭ iliaj dioj, kaj ili fuĝis en Mezopotamion kaj pasloĝis tie multajn tagojn. 9 Kaj ilia Dio ordonis al ili foriri de tiu pasloĝado kaj iri en la landon Kanaanan. Kaj tie ili ekloĝis kaj akiris tre multe da oro kaj arĝento kaj ankaŭ multajn brutojn. 10 Kaj ili malsupreniris en Egiptujon, ĉar malsato kovris la landon Kanaanan, kaj tie ili pasloĝadis tiel longe, kiel ili trovis nutraĵojn. Kaj en tiu lando ili fariĝis multnombraj, kaj ilia popolo ne plu estis kalkulebla. 11 Kaj la reĝo de Egiptujo leviĝis kontraŭ ili, li pezigis ilian vivon per la farado de brikoj, humiligis ilin kaj faris ilin sklavoj. 12 Tiam ili vokis al sia Dio, kaj Li frapis la tutan landon Egiptan per plagoj, por kiuj ne estis kuracado; kaj la Egiptoj elpelis ilin de antaŭ si. 13 Kaj Dio sekigis antaŭ ili la Ruĝan Maron 14 kaj kondukis ilin al Sinaj kaj Kadeŝ-Barnea; kaj ili forpelis ĉiujn, kiuj loĝis en la dezerto. 15 Kaj ili ekloĝis en la lando de la Amoridoj; per sia forto ili neniigis ĉiujn Ĥeŝbonidojn. Kaj ili transiris la Jordanon kaj ekposedis la tutan montaron 16 kaj forpelis de antaŭ si la Kanaanidojn, la Perizidojn, la Jebusidojn, la Ŝeĥemidojn kaj ĉiujn Girgaŝidojn, kaj ili loĝadis en la lando multajn tagojn. 17 Kaj dum ili ne pekis kontraŭ sia Dio, ili fartis bone, ĉar la Dio, kiu malamas maljustecon, estis kun ili. 18 Sed kiam ili forlasis la vojon, kiun Li montris al ili, en multaj bataloj ili ĉiam pli perdiĝis, fine estis forkondukitaj en fremdan landon, kaj la templo de ilia Dio estis ruinigita ĝis la grundo, kaj iliajn urbojn konkeris iliaj malamikoj.

19 Sed nun ili returniĝis al sia Dio kaj ili revenis el la lokoj, kien ili estis dispelitaj, kaj ili ekposedis Jerusalemon, kie estas ilia sanktejo, kaj ili denove ekloĝis en la montaro, ĉar ĝi estis senhoma. 20 Nu do, ho potenca sinjoro, se en tiu popolo estas kulpo, pri kiu ili ne scias, aŭ se ili pekas kontraŭ sia Dio, kaj se ni estos konvinkitaj, ke okazis ĉe ili tia mispaŝo, tiam ni ekiru kontraŭ ili kaj ni venkos en la batalo. 21 Sed se estas nenio kontraŭleĝa en tiu popolo, tiam mia sinjoro sin detenu de ili, timante, ke ilia Sinjoro kaj Dio ŝirmos ilin per Sia ŝildo, ĉar tiam ni fariĝus mokaĵo por la tuta mondo.

22 Kiam Aĥior finis tiujn vortojn, ekmurmuris ĉiuj homoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ la tendo. La estroj de Holofernes, ĉiuj loĝantoj de la marbordo kaj tiuj de Moab diris, ke oni mortbatu lin. 23 Ni ja ne timas la Izraelidojn, ĉar ili estas popolo sen sufiĉa potenco aŭ forto eĉ por serioza batalo! 24 Tial, ho sinjoro Holofernes, ni ekiros, kaj ili estos kvazaŭ manĝaĵo por via tuta armeo!

Ĉapitro 6

1 Kiam finiĝis la tumulto de la viroj en la rondo de la konsilantoj, Holofernes, la ĉefkomandanto de la armeo de Asirio, diris al Aĥior antaŭ ĉiuj tiuj fremduloj, kaj al ĉiuj Moabidoj: 2 Kiu vi estas, Aĥior, kaj vi, dungitoj de Efraim, ke vi hodiaŭ tiamaniere profetis al ni kaj diris, ke ni ne batalu kontraŭ la popolo Izrael, ĉar ilia Dio ŝirmas ilin? Kaj kiu estas dio, krom Nebukadnecar sola? Tiu sendos sian potencon kaj neniigos ilin de sur la surfaco de la tero, kaj ilia Dio ne savos ilin! 3 Sed ni, liaj servantoj, frapos ilin, kvazaŭ ili estus nur unu viro, kaj ili ne povos rezisti al la forto de niaj ĉevaloj, 4 ĉar ni inundos ilin per ili. Kaj iliaj montoj estos ebriigitaj per ilia sango, iliaj ebenaĵoj estos plenigitaj per iliaj kadavroj. Iliaj piedoj ne eltenos en nia ĉeesto, sed ili estos komplete neniigitaj, diras reĝo Nebukadnecar, la sinjoro de la tuta tero. Li parolis, kaj liaj vortoj ne restos vanaj.

5 Sed vi, Aĥior, dungito de Amon, vi, kiu parolis tiujn por vi tiel pereigajn vortojn, vi ne revidos mian vizaĝon post tiu ĉi tago, antaŭ ol mi venĝis min kontraŭ tiu popolo el Egiptujo. 6 Tiam, kiam mi revenos, traboros viajn flankojn la glavo de mia armeo kaj la lancoj de miaj servantoj: kaj vi falos inter iliaj mortintoj. 7 Nun miaj servantoj reirigos vin en la montaron kaj ili metos vin en unu el la urboj ĉe la trapasejoj. 8 Kaj vi ne pereos, krom samtempe kun ili. 9 Sed se en via koro vi esperas, ke ili ne estos kaptitaj, nu, ne estu tiel deprimita: mi ja parolis, kaj neniu el miaj vortoj restos sen rezulto.

10 Holofernes ordonis al la sklavoj, kiuj staris apude en lia tendo, ke ili prenu Aĥioron, konduku lin al Betulia kaj transdonu lin en la manojn de la Izraelidoj. 11 Kaj liaj sklavoj prenis lin kaj kondukis lin ekster la tendaro en la ebenaĵon. Ili iris kun li en la direkto de la montaro, ĝis ili venis ĉe la akvofontoj sub Betulia. 12 Kiam ilin rimarkis la viroj de la urbo supre sur la monto, ili prenis siajn armilojn kaj eliris el la urbo sur la supron de la monto; la ĵetistoj provis haltigi ilian supreniradon per ĵetado de ŝtonoj kontraŭ ili. 13 Sed la aliaj serĉis ŝirmon sub la monto; ili ligis Aĥioron, lasis lin kuŝi ĉe la piedo de la monto kaj reiris al sia sinjoro.

14 La Izraelidoj malsupreniris el sia urbo; ili venis al li, malligis lin kaj kondukis lin en Betulian, kie ili starigis lin antaŭ la regantoj de la urbo. 15 Kaj en tiuj tagoj tiuj estis Uzija, filo de Miĥa el la tribo de Simeon, kaj Ĥabris, filo de Gotoniel, kaj Ĥarmis, filo de Melĥiel. 16 Kaj ili kunvokis ĉiujn pliaĝulojn de la urbo, kaj amasiĝis ĉiuj iliaj junuloj kaj la virinoj ĉe la kunveno. Kaj ili starigis Aĥioron meze de la tuta popolo kaj Uzija pridemandis lin pri ĉio, kio okazis. 17 Kaj li respondis kaj rakontis al ili, kion oni diris en la kunveno de Holofernes, kaj ĉion, kion li mem diris meze de la gravuloj de la Amonidoj, kaj ĉion, kion fanfaronis Holofernes kontraŭ la domo de Izrael.

18 Kaj la popolo falis vizaĝaltere kaj adoris Dion; ili vokis al Li kaj diris: 19 Ho Sinjoro, Dio de la ĉielo, rigardu ilian malhumilecon kaj kompatu la humilecon de nia popolo, kaj rigardu en tiu ĉi tago la aspekton de tiuj, kiuj sin dediĉis al Vi. 20 Kaj ili alvokis Aĥioron kaj multe laŭdis lin 21 kaj el la kunveno Uzija kunvenigis lin en sian propran domon, kaj tie li preparis festan manĝon por la pliaĝuloj. Kaj dum tiu tuta nokto ili vokis pri helpo al la Dio de Izrael.

Ĉapitro 7

1 La sekvantan tagon Holofernes ordonis al sia tuta armeo kaj al ĉiuj homoj, kiuj tie estis kiel liaj kunbatalantoj, ke ili ŝanĝu sian tendaron al Betulia kaj ke, unue, la trairejojn en la montaro ili okupu kaj ke poste ili ataku la Izraelidojn. 2 En tiu tago el la tendaro ekiris ĉiu batalkapabla viro. La armeo konsistis el cent sepdek mil piedirantaj soldatoj kaj dekdu mil rajdistoj, sen mencii la pakaĵaron kaj la piedirantajn virojn, kiuj akompanis ĝin: estis tre granda amaso. 3 Kaj ili starigis sian tendaron en la valo de Betulia, proksime al la akvofonto, kaj okupis spacon, kiu laŭ larĝeco etendiĝis de Dotan ĝis Belbaim kaj laŭ longeco de Betulia ĝis Kiamon kontraŭ Jizreel.

4 Kiam la Izraelidoj vidis, kiel multnombraj ili estas, ili tre konfuziĝis kaj ĉiu diris al sia najbaro: Jen, tiuj homoj venas formanĝi ĉion de la surfaco de la tero, kaj nek altaj montoj nek profundaj ravinoj nek montetoj eltenos ilian pezon. 5 Kaj ĉiuj prenis siajn batalilojn, ili ekbruligis fajrojn sur siaj turoj kaj dum la tuta nokto ili gardostaris tie.

6 La sekvantan tagon, sub la rigardo de la Izraelidoj, kiuj estis en Betulia, Holofernes elkondukis sian tutan rajdistaron. 7 Atente li trarigardis la suprenirejojn al ilia urbo kaj inspektis iliajn akvofontojn, posedprenis ilin kaj metis militistan gardistaron ĉe ili. Tiam li reiris al siaj propraj trupoj.

8 Venis al li la ĉefuloj de la idaro de Esav, la estroj de la popolo de Moab kaj la generaloj de la loĝantoj de la marbordo kaj tiuj diris al li: 9 Nia sinjoro aŭskultu je nia vorto, por ke ne okazu malfeliĉo al via armeo. 10 Tiu popolo de la Izraelidoj ne fidas je siaj lancoj, sed je la alteco de la montoj, inter kiuj ili loĝas. Ja ne estas facile atingi la suprojn de iliaj montoj. 11 Tial do, sinjoro, vi nun ne batalu kontraŭ ili en la kutima maniero, en batalvicoj, sed, por ke eĉ ne unu viro el via armeo estu mortigita, 12 vi restu en via tendaro kaj tenu ĉiun viron de via armeo interne de ĝi. Kaj lasu viajn servantojn okupi la akvofonton, kiu elŝprucas el la piedo de la monto. 13 Ĉar tie ĉiuj loĝantoj de Betulia ĉerpas sian akvon. Tiam soifo venkos ilin, kaj ili cedos al ni sian urbon. Ni mem kaj nia armeo okupos la ĉirkaŭajn montosuprojn kaj ni metos gardostarantojn sur ili, por ke eĉ ne unu viro forlasu la urbon. 14 Tiam pro la soifo pereos ili mem, iliaj edzinoj kaj iliaj infanoj, kaj eĉ antaŭ ol la glavo atingos ilin, iliaj kadavroj jam kuŝos sur la stratoj, kie ili loĝas. 15 Tiel vi grave punos ilin pro ilia ribelemo, ĉar ili ne bonvenigis vin en paco.

16 Iliaj vortoj plaĉis al Holofernes kaj al ĉiuj liaj servantoj, kaj li ordonis, ke oni faru laŭ iliaj vortoj. 17 Kaj ekiris aro da Amonidoj kune kun kvin mil Asirianoj; ili starigis sian tendaron en la valo kaj okupis la putojn kaj akvofontojn de la Izraelidoj. 18 Kaj la idaro de Esav kaj la Amonidoj starigis sian tendaron en la montaro, kontraŭ Dotan. Krom tio ili sendis soldatojn en sud-orienta direkto kontraŭ Egrebel apud Ĥus ĉe la torento Moĥmur. La cetera parto de la armeo de la Asirianoj starigis sian tendaron sur la ebenaĵo, kaj ili kovris la tutan surfacon de la lando. Iliaj tendoj kaj ekipaĵoj formis neimageble grandan tendaron; estis granda homamaso.

19 Kaj la Izraelidoj vokis al la Sinjoro, ilia Dio, ĉar ilia spirito malkuraĝiĝis pro tio, ke ĉirkaŭas ilin ĉiuj iliaj malamikoj kaj ne estas eble fuĝi el ilia mezo. 20 Kaj la tuta armeo de Asirio restis ĉirkaŭ ili, la piedirantaj soldatoj, la batalĉaroj kaj la rajdistaro, dum tridek kvar tagoj. Kaj al ĉiuj loĝantoj de Betulia malpleniĝis la akvovazoj en la domoj. 21 Ankaŭ la cisternoj komencis elĉerpiĝi. Eĉ ne unu tagon ili povis trinki ĝissate, ĉar oni donis al ili la trinkaĵon nur per mezurilo. 22 Iliaj suĉinfanoj malvigliĝis, la virinoj kaj junuloj malfortiĝis pro la soifo, kaj sur la stratoj de la urbo kaj en la pasejoj de la pordegoj ili terenfalis, ĉar forto ne plu estis en ili.

23 Kaj la tuta popolo kunvenis al Uzija kaj la regantoj de la urbo, la junuloj, la virinoj kaj la infanoj, kaj ili kriis per laŭta voĉo kaj diris al ĉiuj pliaĝuloj: 24 Dio juĝu inter vi kaj ni, ĉar vi faris al ni grandan maljustaĵon per tio, ke vi ne parolis vortojn de paco al la Asirianoj. 25 Kaj nun ni havas neniun helpanton, ĉar Dio vendis nin en iliajn manojn, por ke antaŭ iliaj okuloj falĉu nin la soifo en granda mizero. 26 Nun do, alvoku ilin kaj transdonu nian tutan urbon kiel predon al la popolo kaj la tuta armeo de Holofernes. 27 Ĉar ja estas pli bone al ni fariĝi ilia predo: ĉar tiam ni ja fariĝos sklavoj, sed almenaŭ saviĝos nia vivo kaj ni ne devos vidi, kiel niaj suĉinfanoj mortas antaŭ niaj okuloj, nek kiel pereas niaj edzinoj kaj geknaboj. 28 Ni ĵurligas vin per ĉielo kaj tero kaj per nia Dio, la Sinjoro de niaj patroj, kiu punas nin pro niaj pekoj kaj pro la pekoj de niaj patroj, ke ankoraŭ hodiaŭ vi faru, kion ni demandis.

29 Kaj ekestis granda unuanima lamentado en la mezo de la kunveno, kaj per laŭta voĉo ili vokis al la Sinjoro Dio. 30 Kaj Uzija diris al ili: Havu kuraĝon, fratoj! Ni eltenu ankoraŭ kvin tagojn, esperante, ke la Sinjoro, nia Dio, kompatos pri ni, ĉar Li ne forlasos nin por ĉiam. 31 Tamen, se tiuj tagoj pasos kaj helpo ne venos al ni, mi faros laŭ viaj vortoj. 32 Kaj li forsendis la homojn al ilia gardostarado, kaj ili foriris al la muroj kaj turoj de la urbo, kaj la virinojn kaj infanojn ili forsendis al iliaj domoj. Kaj en la tuta urbo estis granda premateco.

Ĉapitro 8

1 Aŭdis tion en tiuj tagoj Judit; ŝi estis filino de Merari, filo de Oks, filo de Jozef, filo de Uziel, filo de Elkija, filo de Ananja, filo de Gideon, filo de Rafain, filo de Aĥitub, filo de Elija, filo de Ĥilkija, filo de Elijab, filo de Natanael, filo de Ŝalumiel, filo de Curiŝadaj, filo de Izrael. 2 Ŝia edzo estis Manase, viro de ŝia tribo kaj de ŝia parencaro. Li mortis en la tagoj de la hordea rikoltado. 3 Dum li kontrolis la ligadon de la garboj en la kampo, la brulanta varmego frapis lian kapon. Li enlitiĝis kaj baldaŭ mortis en sia urbo Betulia, kaj ili enterigis lin apud liaj patroj en la kamparo inter Dotan kaj Balamon.

4 Judit funebris en sia domo jam tri jarojn kaj kvar monatojn. 5 Ŝi farigis al si tendon sur la tegmento de la domo. Kaj ŝi portis sakaĵon ĉirkaŭ la lumboj kaj estis vestita kiel vidvino. 6 Ŝi fastis ĉiujn tagojn de sia vidvineco, krom en la vespero antaŭ la sabato, la sabato mem, la vespero antaŭ la monatkomenco, la monatkomenco mem kaj la festo- kaj ĝojotagoj de Izrael. 7 Ŝi estis bela laŭ figuro kaj aspekte tre alloga. Manase, ŝia edzo, postlasis al ŝi oron kaj arĝenton, sklavojn kaj sklavinojn, brutojn kaj kampojn, kaj tio estis ŝia posedaĵo. 8 Kaj estis neniu, kiu povis diri ion malbonan pri ŝi, ĉar ŝi multe timis antaŭ Dio.

9 Judit aŭdis la riproĉojn de la popolo kontraŭ la reganto, ĉar pro manko de akvo ili perdis la kuraĝon. Kaj ŝi aŭdis ĉiujn vortojn, kiujn Uzija respondis al ili, kiam li ĵuris, ke post kvin tagoj li transdonos la urbon al la Asirianoj. 10 Kaj ŝi sendis sian favoratan sklavinon, kiu administris ĉiujn ŝiajn posedaĵojn, por voki Ĥabrison kaj Ĥarmison, la pliaĝulojn de la urbo. 11 Kaj ili venis al ŝi, kaj ŝi diris al ili: Aŭskultu al mi, vi regantoj de la loĝantoj de Betulia! Ne pravaj estis la vortoj, kiujn vi hodiaŭ diris al la popolo. Vi ĵuris antaŭ Dio, ke vi transdonos la urbon al niaj malamikoj, krom se en kvin tagoj la Sinjoro Sin turnos al vi por helpi. 12 Kiuj ja estas vi, ke hodiaŭ Dion vi elprovis, kaj ke kiel simplaj homoj vi starigis vin mem super Dio? 13 Vi ja ekserĉas kompreni la Sinjoron, la Plejpotenculon, sed en eterno nenion vi malkovros! 14 Ĉar vi eĉ ne komprenas la profundaĵojn de la homa koro nek komprenas la pensojn de lia menso: kiel do vi komprenus Dion, kiu kreis ĉion, kaj kiel vi scius Lian menson kaj komprenus Lian rezonadon? Neniel, fratoj! Ne kolerigu la Sinjoron, nian Dion! 15 Ĉar eĉ se en ĉi tiuj kvin tagoj Li ne volas helpi al ni, Li tamen havas la povon elekti, en kiuj tagoj Li aŭ protektos nin aŭ detruos nin de antaŭ la vizaĝo de niaj malamikoj. 16 Vi ne fiksu la decidojn de la Sinjoro, nia Dio, ĉar Dio ne estas minacebla kiel la homo, nek ŝanceliĝema kiel la homido! 17 Tial do pacience savon ni atendu de Li: ni vokadu al Li por nia helpo, kaj Li aŭskultos al nia voĉo, se tio plaĉos al Li. 18 Ĉar neniam ekzistis inter ni, nek ekzistas hodiaŭ, tribo aŭ patrodomo aŭ vilaĝo aŭ urbo, kiuj ekadoris memfaritajn diojn, kiel ja okazis en antaŭaj tagoj. 19 Tial niaj patroj estis donitaj al glavo kaj al rabado, kaj pro tio ili falis antaŭ niaj malamikoj. 20 Sed ni ne konas alian dion krom Lin, la veran Dion. Tial ni esperas, ke Li ne turnos siajn okulojn for de ni nek for de nia gento. 21 Ĉar se oni kaptos nin, la tuta Judujo estos kaptita kaj nia sanktejo fariĝos rabitaĵo. Kaj pro tiu profanado Li pagigos nin per nia sango, 22 kaj ankaŭ la morton de niaj fratoj, la kaptitecon de nia lando kaj la dezertigon de nia heredaĵo Dio riproĉos al ni inter la nacianoj, kien ajn oni forkondukos nin kiel sklavojn, kaj ni estos objekto de insultoj kaj riproĉo antaŭ tiuj, kiuj aĉetos nin. 23 Ĉar nia sklaveco ne direktiĝos al graco, sed al malhonoro ĝin destinos la Sinjoro, nia Dio.

24 Kaj nun, fratoj, ni do montru al niaj fratoj, ke ilian vivon ni defendas kaj ke la sanktaĵo, la templo kaj la altaro, povas fidi je ni. 25 Krom ĉio ĉi tio, ni danku la Sinjoron, nian Dion, kiu elprovas nin same kiel Li elprovis niajn patrojn. 26 Memoru, kion Li faris al Abraham, kaj kiel Li elprovis Isaakon, kaj kio okazis al Jakob en la Siria Mezopotamio, kiam li paŝtis la ŝafojn de Laban, la frato de sia patrino. 27 Ĉar kiel Li fajre fandis ilin por elprovi ilian koron, tiel ankaŭ nin Li ne punas, sed pro ilia bonfarto la Sinjoro skurĝas tiujn, kiuj estas proksimaj al Li.

28 Kaj Uzija diris al ŝi: Ĉion, kion vi diris, vi parolis el bona koro, kaj neniu kontraŭus viajn vortojn. 29 Ĉar ne nur hodiaŭ via saĝeco sin montras, sed jam de la komenco de viaj tagoj la tuta popolo konas vian saĝecon. Vi ja havas klaran juĝon. 30 Sed la homoj estas tre soifaj kaj ili devigis nin tiel agi, kiel ni promesis al ili, kaj tial ni faris la ĵuron, kiun ni ne povos ignori. 31 Sed vi preĝu por ni, ĉar vi estas pia virino, kaj la Sinjoro sendos la pluvon por plenigi niajn cisternojn; tiam ni ne forvelkos.

32 Kaj Judit diris al ili: Aŭskultu al mi! Mi faros ion, pri kio de generacio al generacio oni parolos inter la idoj de nia popolo. 33 Hodiaŭ nokte vi staros ĉe la pordego, kaj mi eliros kun mia favorata sklavino. Kaj antaŭ ol pasos la kvin tagoj, post kiuj vi promesis transdoni la urbon al niaj malamikoj, la Sinjoro savos Izraelon per mia mano. 34 Sed vi devos ne esplori pri mia faro, ĉar mi nenion diros al vi antaŭ ol mi estos plenuminta ĝin.

35 Kaj Uzija kaj la regantoj diris al ŝi: Iru en paco, kaj la Sinjoro Dio estu kun vi por puni niajn malamikojn. 36 Ili forlasis ŝian tendon kaj reiris al siaj postenoj.

Ĉapitro 9

1 Kaj Judit falis vizaĝaltere, metis al si cindron sur la kapon kaj sin senvestigis ĝis la sakaĵo, kiun ŝi portis. Ĝuste tiam en Jerusalem en la domon de Dio oni alportis la incenson de la vespera adorado. Kaj per laŭta voĉo Judit vokis al la Sinjoro:

2 Sinjoro, Dio de mia patro Simeon,
Vi donis en lian manon la glavon por puni la fremdulojn,
kiuj al virgulino malligis la zonon por malpurigi ŝin
kaj nudigis ŝiajn femurojn je ŝia honto
kaj seksperfortis ŝian uteron je ŝia malhonoro,
ĉar malgraŭ Via diro: Tiel ne estu, tamen tiel ili faris.
3 Pro tio iliajn gvidantojn Vi transdonis al la morto
kaj ilian liton, kiu hontis pro ilia perfido, al la sango.
Vi frapis la sklavojn kune kun iliaj mastroj
kaj la mastrojn sur iliaj tronoj.
4 Kaj Vi donis iliajn edzinojn por rabi
kaj iliajn filinojn por kaptiteco
kaj ilian tutan predon Vi donis por dividado
inter Viaj amataj filoj,
kiuj fervoris en Via fervoro,
kaj abomenis la malpurigon de sia sango
kaj vokis al Vi por helpo.

Ho Dio, mia Dio,
aŭskultu ankaŭ al mi, ĉi tiu vidvino!
5 Vi ja faris la pasintecon,
kaj la nunon kaj la estontecon,
kaj kio estas, kio sekvos, ĉion Vi elpensis,
kaj kio pasis, Vi scias.
6 Kaj kion Vi volis, tio nun estas,
kaj ĝi diras: Jen ni ĉeestas!
Ĉar ĉiuj Viaj vojoj estas preparitaj,
kaj Via juĝo baziĝas sur Via antaŭscio.

7 Jen la Asirianoj fanfaronas pri sia potenco,
ili fieras pri siaj ĉevaloj kaj rajdistoj;
ili gloras pri la forto de siaj piedirantoj.
Ili fidas je ŝildo kaj lanco,
pafarko kaj ĵetilo,
sed ili ne scias,
ke Vi estas la Sinjoro, kiu povas frakasi ĉiujn batalojn.
8 Sinjoro estas Via nomo.

Neniigu do ilian armeon per Via potenco,
kaj rompu ilian forton per Via kolerego,
ĉar ili volas profani Vian sanktejon,
malpurigi la tabernaklon, kie loĝas Via glora nomo
kaj per fera armilo derompi la kornon de Via altaro.
9 Rigardu ilian malhumilecon,
kaj sendu Vian koleron kontraŭ iliaj kapoj.
Donu al la mano de mi, la vidvino,
la forton por fari tion, kion mi elpensis.
10 Frapu per miaj trompemaj lipoj
la servanton kune kun la mastro
kaj la mastron kune kun la servanto.
Frakasu ilian fieron
per la mano de virino.

11 Ĉar Via potenco ne dependas de amaso da homoj,
kaj Via forto ne kuŝas en vira forteco.
Sed Vi estas la Dio de la humilaj,
la helpanto de la plej malgrandaj,
la protektanto de la malfortaj,
la ŝirmanto de la forlasitaj
kaj la savanto de la senesperaj.

12 Ja vere, Vi estas la Dio de mia patro,
la Dio de la heredaĵo de Izrael.
Ho Sinjoro de ĉieloj kaj tero,
kreinto de la akvoj,
reĝo de la tuta kreitaĵaro,
Vi aŭskultu mian petegon!
13 Kaj donu al mi trompeman langon
por vundi kaj skurĝi ilin,
ĉar ili volas fari aĉaĵojn
kontraŭ Via interligo,
kontraŭ Via sankta domo,
kontraŭ la monto de Cion
kaj kontraŭ la domo, kiun posedas Viaj filoj.
14 Kaj Via tuta popolo kaj ĉiu tribo konstatu,
ke Vi estas Dio, la Dio de ĉiu forto kaj potenco,
kaj ke ne estas alia,
kiu ŝilde ŝirmas la popolon de Izrael, krom nur Vi.

Ĉapitro 10

1 Kiam ŝi ĉesis voki al la Dio de Izrael kaj finis ĉiujn ĉi tiujn vortojn, 2 ŝi ekstaris, vokis al si sian favoratan sklavinon kaj malsupreniris en la domon, en kiu ŝi ĉiam pasigis la sabatojn kaj la festotagojn. 3 Kaj ŝi demetis la sakaĵon, kiun ŝi portis, formetis la vestaĵojn de sia vidvineco, lavis la tutan korpon per akvo, ŝmiris sin per densa parfumo, aranĝis la harojn de sia kapo, ornamis ĝin per kaprubando kaj surmetis la vestaĵojn de gajeco, per kiuj ŝi sin kutimis vesti, dum ankoraŭ vivis ŝia edzo Manase. 4 Kaj ŝi metis sandalojn sur siajn piedojn kaj plibeligis sin per braceletoj sur brakoj kaj maleoloj, per fingroringoj kaj orelringoj kaj ĉiuspecaj ornamaĵoj, kaj ŝi tiel bele ŝminkis sian vizaĝon, ke ŝi altiris la rigardojn de ĉiuj viroj, kiuj vidis ŝin. 5 Kaj ŝi donis al sia favorata sklavino ledan sakon da vino kaj kruĉon da oleo; ili plenigis ankaŭ sakon per hordeograjnoj, alian per sekigitaj fruktoj kaj trian per puraj panoj. Kaj ankaŭ ĉiujn siajn kuirilojn ŝi kunpakis kaj igis la sklavinon porti tion. 6 Kaj ili ekiris al la pordego de Betulia kaj tie ili trovis Uzijan kaj la pliaĝulojn de la urbo, Ĥabrison kaj Ĥarmison. 7 Kiam ili vidis ŝin, tiel ŝanĝitan laŭ vizaĝo kaj vestaĵoj, ili tre miris pri ŝia beleco kaj diris al ŝi:

8 La Dio de niaj patroj korfavoru vin, Li sukcesigu viajn planojn, je la ega ĝojo de la Izraelidoj kaj je la gloro de Jerusalem. 9 Kaj ŝi adorkliniĝis antaŭ Dio, kaj diris al ili: Malfermigu al mi la pordegon de la urbo, kaj mi eliros por efektivigi la aferojn, pri kiuj ni interparolis. Kaj ili ordonis al la junuloj malfermi por ŝi, kiel ŝi petis. 10 Kaj tion ili faris. Kaj Judit eliris, ŝi kaj ŝia sklavino kun ŝi. Kaj la viroj de la urbo postrigardis ŝin, dum ŝi malsupreniris de la monto kaj ĝis ŝi trapasis la valon; tiam ili ne plu vidis ŝin.

11 Kiam la virinoj iris tra la valo, gardostarantoj de la Asirianoj renkontis ilin. 12 Ili haltigis ŝin kaj demandis: Al kiuj vi apartenas? De kie vi venas? Kien vi iras? Kaj ŝi diris: Mi estas filino de la Hebreoj kaj mi forkuras de ili, ĉar ili baldaŭ fariĝos via predo. 13 Mi venas por viziti Holoferneson, vian generalon, por doni al li ĝustajn informojn. Al li persone mi montros, kiumaniere li povos sin fari mastro de la tuta montaro, tiel ke el liaj viroj eĉ ne unu perdos korpon aŭ vivon.

14 Kiam la viroj aŭdis ŝiajn vortojn kaj vidis ŝian vizaĝon, kiu estis por ili mirakle bela, ili diris al ŝi: 15 Vi savis vian vivon per tio, ke vi rapidis malsuprenveni por paroli kun nia sinjoro. Nu do, vi iru al lia tendo, kaj kelkaj el ni akompanos vin, ĝis ili transdonos vin en liajn manojn. 16 Kaj kiam vi staros antaŭ li, vi ne timu en via koro, sed rakontu, kion ĵus vi diris, kaj li traktos vin bone. 17 Kaj ili elektis el inter si cent virojn. Tiuj sin aldonis al ŝi kaj ŝia sklavino, kaj kondukis ilin al la tendo de Holofernes.

18 Kaj en la tuta tendaro estiĝis konfuziĝo, ĉar pri ŝia alveno oni parolis ĉie en la kampadejo. Ili venis kaj stariĝis ĉirkaŭ ŝi ekster la tendo de Holofernes, dum oni informis lin pri ŝi. 19 Kaj ili admiris ŝian belecon kaj pro ŝi ili mire scivolis pri la Izraelidoj; ĉiu diris al sia najbaro: Kiu povus malŝati tiun popolon, kiu havas inter si tiajn virinojn? Ne estos saĝe lasi vivi eĉ unu viron el ili; ĉar se oni lasus ilin foriri, ili povus delogi la tutan teron. 20 Tiam la noktogardistoj de Holofernes venis eksteren el lia tendo, kaj ankaŭ ĉiuj liaj sklavoj, kaj ili kondukis ŝin en la tendon.

21 Kaj Holofernes ripozis sur sia lito, sub purpura moskitokurteno, ornamita per oro, smeraldoj kaj multekostaj ŝtonoj. 22 Kaj ili informis lin, ke ŝi ĉeestas. Kaj li eliris en la antaŭtendon. Arĝentajn lampojn oni portis antaŭ li. 23 Kiam Judit venis antaŭ li kaj liaj sklavoj, ili ĉiuj estis ravitaj de la beleco de ŝia vizaĝo. Ŝi falis vizaĝaltere antaŭ li por honori lin. Sed liaj sklavoj starigis ŝin.

Ĉapitro 11

1 Kaj Holofernes diris al ŝi: Havu kuraĝon, virino, kaj ne timu en via koro, ĉar mi ne faras malbonon al homo, kiu elektas servi al Nebukadnecar, la reĝo de la tuta tero. 2 Ankaŭ nun, se via popolo loĝanta en la montaro ne malestimus min, mi ne levus mian lancon kontraŭ ili; sed ili kaŭzis ĉi tion al si mem. 3 Nu, rakontu al mi, kial vi forkuris de ili kaj venis al ni. Supozeble vi venis por sekureco. Nu, havu kuraĝon! Tiun ĉi nokton vi vivos, kaj ankaŭ dum la sekvantaj. 4 Ĉar estas neniu, kiu misagos kontraŭ vi, sed oni vin traktos bone, ĝuste tiel, kiel okazas al la servantoj de mia sinjoro, reĝo Nebukadnecar.

5 Kaj Judit diris al li: Akceptu la vortojn de via sklavino. Via servantino parolos al vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mi ne mensogos al mia sinjoro en ĉi tiu nokto. 6 Kaj se vi sekvos la vortojn de via servantino, plene sukcesos la afero, kiun Dio faros je vi, kaj mia sinjoro ne malsukcesos ĉe siaj celoj. 7 Ĉar kiel vivas Nebukadnecar, la reĝo de la tuta tero, kaj kiel vivas lia potenco, kiu sendis vin por reestigi la ordon inter ĉiuj vivantoj: dank' al via forto ne nur la homoj servos al li, sed servos al Nebukadnecar kaj al lia tuta domo ankaŭ la sovaĝaj bestoj de la kamparo, la brutaro kaj la birdoj de la ĉielo. 8 Ĉar ni aŭdis pri via saĝeco kaj pri viaj kuraĝaj faroj, kaj en la tuta tero oni diskonigas, ke neniu en la regno estas tiel kapabla kiel vi, tiel riĉa je scio, tiel mirinda en milita taktiko. 9 Kaj nun pri tio, kion diris al vi kaj via kunveno Aĥior: ni aŭdis liajn vortojn, ĉar la viroj de Betulia indulgis lin, kaj li rakontis al ili ĉion, kion li diris antaŭ vi. 10 Tial, ho sinjoro kaj estro, ne ignoru liajn vortojn, sed metu ilin en vian koron, ĉar tio estas vera. Neniu povos puni nian popolon, kaj neniu glavo povos batali kontraŭ ili, krom se ili pekis kontraŭ sia Dio.

11 Nu, mia sinjoro ne estos reĵetita kaj malsukcesa, sed male la morto trafos ilin ĉiujn. La peko ekkaptis ilin; per ĝi ili provokos la koleron de sia Dio, tuj kiam ili faros misaĵon. 12 Kiam estis elĉerpitaj iliaj nutraĵoj kaj la akvo preskaŭ tute foruzita, ili decidis eluzi sian brutaron kaj ili volas konsumi ankaŭ ĉion, kion en Siaj leĝoj Dio malpermesis manĝi. 13 Kaj ankaŭ la unuaaĵojn de la greno kaj la dekonaĵojn de vino kaj olivoleo, kiujn ili sanktigis kaj konservis por la pastroj, kiuj en Jerusalem servadas antaŭ nia Dio, ili decidis komplete formanĝi, kvankam estas malpermesite, ke iu el la nepastroj tuŝu ilin, se eĉ nur per la manoj. 14 Kaj al Jerusalem, kie la loĝantoj jam faras la samon, oni sendis virojn por peti la permeson de la konsilio de pliaĝuloj. 15 Kaj kiam tiu permeso venos kaj ili agos laŭ ĝi, en tiu tago ili estos transdonitaj al vi por perei.

16 Tial do mi, via sklavino, sciante ĉion ĉi tion, forkuris el inter ili, kaj Dio sendis min por fari kun vi aferojn, pri kiuj miros la tuta lando, ja ĉiuj, kiuj aŭdos pri tio. 17 Ĉar via sklavino timas antaŭ Dio, kaj tage kaj nokte mi servas al Li, la Dio de la ĉielo. Mi nun restos apud vi, mia sinjoro; sed ĉiunokte via sklavino eliros al la montara ravino kaj tie mi preĝos al Dio, kaj Li diros al mi, kiam ili faris siajn pekojn. 18 Kaj tiam mi venos informi vin, kaj vi eliros kun via tuta armeo, kaj neniu el ili rezistos kontraŭ vi. 19 Kaj tra la mezon de Judujo mi kondukos vin ĝis Jerusalem, kaj meze de la urbo mi starigos vian tronon, kaj vi paŝtos ilin kiel ŝafojn, al kiuj mankis paŝtisto, kaj neniu hundo montros sian langon, minace bojante kontraŭ vi. Ĉar ĉi tiuj aferoj estas diritaj al mi pere de mia antaŭscio, kaj mi estis sendita por anonci ilin al vi.

20 Kaj ŝiaj vortoj plaĉis al Holofernes kaj al ĉiuj liaj servantoj, kaj ili admiris ŝian saĝecon kaj diris: 21 De unu fino de la tero ĝis la alia ne estas tia virino, kun tiel bela vizaĝo kaj tia inteligenteco. 22 Kaj Holofernes diris al ŝi: Dio agis bone, sendante vin al ni el via popolo; tiel estos la venko en niaj manoj, sed detruo trafos tiujn, kiuj malestimas nian sinjoron. 23 Vere, ĉarma vi estas laŭ via aspekto kaj bona en viaj vortoj, kaj se vi faros tion, kion vi diris, via Dio estos mia Dio, kaj vi loĝos en la domo de Nebukadnecar kaj vi estos fama sur la tuta tero.

Ĉapitro 12

1 Kaj li ordonis, ke oni konduku ŝin tien, kie troviĝas lia arĝenta servico, kaj li aranĝis, ke oni surtabligu antaŭ ŝi el inter liaj propraj manĝaĵoj, kaj ke ŝi trinku lian propran vinon. 2 Sed Judit diris: Mi ne manĝos el ili, por ke mi ne donu skandalon; mi nur manĝos el la abunda provizo, kiu akompanis min ĉi tien.

3 Sed Holofernes demandis ŝin: Se tio, kion vi havas, estos elĉerpita, de kie ni alportu similajn al ili por doni al vi? Ĉar neniu homo el via popolo loĝas inter ni.

4 Kaj Judit diris al li: Vivu via animo, sinjoro, sed via sklavino ne foruzos tion, kio estas kun mi, antaŭ ol la Sinjoro per mia mano estos plenuminta tion, kion Li volis.

5 Kaj la sklavoj de Holofernes kondukis ŝin al ŝia tendo, kaj ŝi dormis ĝis la mezo de la nokto; tiam ŝi leviĝis, proksimume je la horo de la matena gardostarado. 6 Kaj ŝi sendis iun al Holofernes por diri: Mi petas, ke mia sinjoro lasu vian sklavinon eliri por preĝi. 7 Kaj Holofernes ordonis al siaj gardistoj, ke ili ne haltigu ŝin. Kaj dum tri tagoj ŝi restadis en la tendaro; kaj ĉiun nokton ŝi eliris en la montaran ravinon de Betulia, kie ŝi sin banis en la tendaro ĉe la akvofonto. 8 Post la bano ŝi petis la Sinjoron, la Dion de Izrael, ke Li gvidu ŝian vojon por restarigi la filojn de Lia popolo. 9 Tiam ŝi reiris, pure lavita, sed ŝi restis en sia tendo; kaj ne longe antaŭ la vespero ŝi manĝis siajn nutraĵojn.

10 Kaj je la kvara tago Holofernes faris festenon, nur por siaj personaj servantoj. Li ne invitis unu el pli altrangaj oficiroj. 11 Kaj li diris al Bagoas, la eŭnuko, kiu estis prizorganto de ĉiuj liaj posedaĵoj: Iru kaj persvadu la Hebrean virinon, kiun vi prizorgas, ke ŝi venu al ni kaj manĝu kaj trinku kun ni. 12 Ĉar ja estus hontige por ni, se tian virinon ni neglektus, ne ĝuante ŝian amikecon. Ĉar se ŝin ni ne konkerus, ŝi mokridus nin. 13 Kaj Bagoas eliris de antaŭ Holofernes kaj eniris al ŝi kaj diris: Ĉi tiu bela junulino bonvolu ne heziti nun veni antaŭ mian sinjoron por esti honorata antaŭ lia vizaĝo kaj por trinki kun ni gajigan vinon, same kiel tion faras la filinoj de Asirio en la domo de Nebukadnecar. 14 Kaj Judit diris al li: Kiu mi estas, ke mi kontraŭus al mia sinjoro? Ĉion, kio plaĉos al liaj okuloj, mi rapide faros, kaj tio estos mia plezuro ĝis la tago de mia morto.

15 Ŝi ekstaris kaj ornamis sin per siaj vestaĵoj kaj per ĉiuj virinaj ornamoj. Ŝia sklavino iris antaŭ ŝi, kaj antaŭ Holofernes surplanke ŝi sternis por ŝi la ŝaf-felon, kiun ŝi ricevis de Bagoas kaj sur kiu ĉiutage ŝi alkuŝiĝis por manĝi. 16 Kaj Judit envenis kaj alkuŝiĝis. Holofernes estis ravita pri ŝi, kaj lia animo konfuziĝis, kaj li tre deziris sekskuniĝi kun ŝi; fakte jam de la tago, en kiu unuafoje li vidis ŝin, li serĉis okazon por delogi ŝin. 17 Kaj Holofernes diris al ŝi: Trinku do, kaj gajiĝu kun ni! 18 Kaj Judit diris: Mi trinkos, sinjoro, ĉar de kiam mi naskiĝis, la vivo al mi ankoraŭ neniam estis tiel plezura kiel nun. 19 Kaj ŝi prenis, manĝis kaj trinkis antaŭ li el tio, kion por ŝi preparis ŝia sklavino. 20 Kaj Holofernes pro ŝi tre gajiĝis, kaj li drinkis multe da vino, pli ol iam antaŭe depost sia naskiĝo.

Ĉapitro 13

1 Kiam fariĝis malfrue, liaj sklavoj rapide foriris. Kaj Bagoas forsendis la sklavojn kaj de ekstere fermis la tendon, kaj ili foriris al siaj dormlokoj; ĉar ĉiuj estis tre lacaj pro la ekstrema drinkado. 2 Judit sola estis postlasita en la tendo, kaj Holofernes falis vizaĝ-antaŭen sur sian liton; li estis komplete ebria.

3 Judit antaŭe diris al sia sklavino, ke ŝi staru preta ekster ŝia dormloko kaj atendu ŝian eliron, ĝuste tiel, kiel ĉiutage, ĉar ŝi diris: Mi eliros por mia preĝado. Ankaŭ al Bagoas similajn vortojn ŝi direktis. 4 Intertempe ĉiuj eliris de antaŭ ŝi, kaj neniu estis postlasita en la dormloko de Holofernes, de la malgrandaj ĝis la grandaj. Kaj tiam Judit ekstaris ĉe lia lito kaj ŝi diris en sia koro: Ho Sinjoro, Dio de ĉiu potenco, en ĉi tiu horo Vi favoru la farojn de miaj manoj, por la gloro de Jerusalem. 5 Ĉar nun estas la momento por kompati pri Via heredaĵo, plenumante tion, kion mi planis, por neniigo de la malamikoj, kiuj leviĝis kontraŭ ni.

6 Kaj ŝi iris al la stango de la lito, kie estis la kapo de Holofernes, kaj ŝi prenis de ĝi lian mallongan glavon. 7 Kaj alproksimiĝinte al la lito ŝi ekkaptis la harojn de lia kapo kaj diris: Ho Dio de Izrael, nun en ĉi tiu momento Vi fortikigu min. 8 Kaj per sia tuta forto ŝi dufoje bategis sur lian nukon kaj detranĉis al li la kapon. 9 Kaj ŝi forrulis lian korpon de sur la lito, kaj forprenis la moskitokurtenon de la stangoj; kaj iom poste ŝi eliris kaj transdonis la kapon de Holofernes al sia sklavino. 10 Tiu ĝin metis en la sakon de la manĝaĵoj. Kaj la du virinoj laŭ sia kutimo eliris por sia preĝado. Kaj ili pasis tra la tendaro, rondiris tra la valo kaj grimpis la monton de Betulia, kaj alproksimiĝis al ĝiaj pordegoj.

11 Kaj jam de fore Judit vokis al la gardistoj ĉe la pordego: Malfermu, malfermu la pordegon! Dio estas kun ni! Nia Dio, kiu ankoraŭ montras Sian forton en Izrael kaj Sian potencon kontraŭ la malamikoj, ĝuste tiel, kiel Li faris en ĉi tiu tago.

12 Kiam la viroj de la urbo aŭdis ŝian voĉon, ili rapide malsupreniris al la pordego de la urbo kaj kunvokis la pliaĝulojn de la urbo. 13 De la malgrandaj ĝis la grandaj ili kunamasiĝis, ĉar ŝia reveno estis al ili tiel neatendita, kaj ili malfermis la pordegon kaj bonvenigis ilin. Ekbruliginte fajron por lumigo, ili staris ĉirkaŭ ili. 14 Per laŭta voĉo Judit diris al ili: Laŭdu Dion, laŭdu Lin! Laŭdu la Dion, kiu ne forprenis sian pardonon de la domo de Izrael, sed kiu en ĉi tiu nokto frakasis niajn malamikojn per miaj manoj. 15 Kaj elpreninte la kapon el sia sako, ŝi ĝin montris kaj diris al ili: Jen la kapo de Holofernes, la ĉefgeneralo de la armeo de Asirio. Kaj jen la moskitokurteno, sub kiu li kuŝis en sia ebrieco. La Sinjoro lin trafis per la mano de virino. 16 Vivu la Sinjoro, kiu min gardis sur la vojo, sur kiu mi iris, ĉar mia vizaĝo delogis lin - por lia pereo! Sed li ne faris ian pekon al mi, per kiu mi fariĝus malpura kaj hontigita.

17 Kaj la tuta popolo estis tre mirigita kaj sin klininte ili adoris Dion kaj diris unuvoĉe: Benata estas Vi, nia Dio, kiu en ĉi tiu nokto neniigis la malamikojn de Via popolo. 18 Kaj Uzija diris al ŝi: Benata estas vi, filino mia, de Dio, la Plejaltulo, pli ol ĉiuj virinoj sur la tero. Kaj benata estas la Sinjoro, kiu kreis ĉielojn kaj teron, kaj kiu direktis vin en la detranĉado de la kapo al la gvidanto de niaj malamikoj. 19 Ĉar ĝis eterne, dum homoj memoros pri la potenco de Dio, via fido je Dio ne estos forgesita. 20 Donu Dio, ke eterne vi estu en honoro, kaj ke daŭre vi estu rekompencata per multaj bonaĵoj, ĉar vi ne domaĝis vian vivon pro la humiligo de nia popolo, sed irante rektan vojon antaŭ Dio, vi ŝirmis nin kontraŭ pereo. Kaj la tuta popolo respondis: Amen. Amen.

Ĉapitro 14

1 Tiam Judit diris al ili: Aŭskultu min, fratoj! Prenu ĉi tiun kapon kaj pendigu ĝin je la parapeto de viaj muroj. 2 Kaj kiam la matena krepusko aperos kaj la suno elvenos super la tero, ĉiu el vi prenu siajn armilojn kaj ĉiu bravulo eliru el la urbo. Indiku gvidantojn super ili, kaj ŝajnigu, ke vi intencas malsupreniri sur la ebenaĵon en la direkto de la gardistoj de la Asirianoj, sed ne vere malsupreniru. 3 Kaj la gardistoj ekprenos siajn armilojn, iros en sian tendaron kaj vekos la generalojn de la Asiria armeo. Sed kiam kune ili kuros al la tendo de Holofernes, ili ne trovos lin. Paniko kaptos ilin kaj ili forkuros de antaŭ via vizaĝo. 4 Kun ĉiuj loĝantoj de la teritorio de Izrael vi persekutu ilin por buĉi ilin sur iliaj vojoj.

5 Sed antaŭ ol tion vi faros, voku al mi Aĥioron, la Amonidon, por ke li vidu kaj rekonu tiun, kiu malestimis la domon de Izrael kaj kiu sendis lin al ni kvazaŭ al la morto. 6 Kaj ili venigis Aĥioron el la domo de Uzija; kiam li venis kaj rekonis la kapon de Holofernes en la mano de unu el la viroj de la popolkunveno, li falis vizaĝaltere, kaj lia spirito forlasis lin. 7 Sed kiam li rekonsciiĝis, li falis al Judit antaŭ la piedojn por adori ŝin. Kaj li diris al ŝi: Benata vi estu en ĉiuj tendoj de Judujo kaj inter ĉiuj popoloj. Aŭdante vian nomon ili estos tre impresitaj.

8 Kaj nun rakontu al mi, kion vi faris en ĉi tiuj tagoj. Kaj meze de la popolo Judit rakontis al li ĉion, kion ŝi faris de la tago, kiam ŝi eliris ĝis la momento, kiam ŝi parolis kun ili. 9 Kaj kiam ŝi ĉesis paroli, la popolo ĝoje kriis per laŭta voĉo, tiel ke sonis la jubilo tra la urbo. 10 Kiam Aĥior vidis ĉion, kion faris la Dio de Izrael, li profunde ekfidis je Dio kaj cirkumcidigis al si la karnon de la prepucio, kaj de tiam ankaŭ li estas aligita al la domo de Izrael.

11 Kiam aperis la matena krepusko, ili pendigis la kapon de Holofernes ĉe la muro, kaj ĉiuj ekprenis siajn armilojn kaj eliris laŭ grupetoj al la trapasejoj de la monto. 12 Kaj kiam la Asirianoj vidis ilin, ili avertis siajn gvidantojn; tiuj iris al la generaloj kaj milestroj, ĉiuj al siaj propraj komandantoj. 13 Ili venis al la tendo de Holofernes kaj ili diris al la prizorganto de ĉiuj liaj aferoj: Veku do nian sinjoron, ĉar la sklavoj kuraĝis malsupreniri por ataki nin; ili volas esti komplete neniigitaj. 14 Kaj Bagoas eniris kaj frapis je la eniro de la tendo; ĉar li supozis, ke li dormas kun Judit. 15 Sed kiam neniu reagis, li flankenŝovis la kurtenon kaj eniris la dormlokon. Tie li trovis lian kadavron sur la estrado, kaj lia kapo estis for! 16 Li ekkriis per laŭta voĉo; plorante kaj lamentante, kun laŭtaj kriadoj li ŝiris al si la vestaĵojn. 17 Li ankaŭ iris al la tendo, en kiu loĝis Judit, sed ne trovis ŝin. Kaj li kuris eksteren, al la popolo, kaj kriis: 18 Tiuj sklavinoj perfidis nin! Unu Hebrea virino hontigis la domon de reĝo Nebukadnecar; ĉar jen Holofernes kuŝas surtere, kaj lia kapo ne plu estas sur li!

19 Kiam la gvidantoj de la Asiria armeo aŭdis tiujn vortojn, ili disŝiris al si la tunikojn, kaj ili tre konsterniĝis. Ekestis inter ili kriegado kaj granda bruo, meze de la tendaro.

Ĉapitro 15

1 Kiam ankaŭ la soldatoj, kiuj ankoraŭ estis en la tendoj, tion aŭdis, ili komplete konfuziĝis pro la okazaĵo. 2 Paniko kaj timego ilin kaptis; neniu plu atentis pri sia najbaro, sed kvazaŭ elverŝiĝante ili diskuris sur ĉiuj vojoj de la ebenaĵo kaj de la montaro. 3 Ankaŭ tiuj, kiuj tendumis en la montaro ĉirkaŭ Betulia, sin turnis al la fuĝo. Kaj tiam ĉiuj bravaj Izraelidoj kune sin ĵetis sur ilin. 4 Kaj Uzija sendis homojn al Betomestaim, Bebe, Ĥobe kaj Kola, kaj al ĉiu regiono de Izrael, por sciigi, kio okazis, kaj por ke ĉiuj sin ĵetu sur la malamikojn, por neniigi ilin. 5 Kiam la Izraelidoj tion aŭdis, ili unuanime atakis kaj mortigis ilin ĝis Ĥobe. Ankaŭ el Jerusalem kaj el la tuta montaro oni venis, ĉar la senditoj rakontis al ili, kio okazis en la tendaro de iliaj malamikoj. La homoj de Gilead kaj el Galileo atakis ilin de la flanko. Ili grave trafis ilin, ĝis ili preterpasis Damaskon kaj ĝian teritorion.

6 La postrestintaj loĝantoj de Betulia sin ĵetis sur la tendaron de la Asirianoj kaj prirabis ĝin, kaj ili fariĝis tre riĉaj. 7 Kaj la Izraelidoj, kiuj revenis de la buĉado, ekkaptis la restaĵon. Ankaŭ la vilaĝoj kaj la bienoj en la montaro kaj sur la ebenaĵo havigis al si sufiĉe grandan militan predon; ĝia amaso ja estis tre granda.

8 Kaj Joaĥim, la ĉefpastro, kaj la pliaĝuloj de la Izraelidoj kiuj loĝis en Jerusalem venis por rigardi la bonajn aferojn, kiujn por Izrael faris la Sinjoro, kaj por vidi Juditon kaj deziri al ŝi pacon. 9 Kiam ili eniris al ŝi, unuanime ili ĉiuj benis ŝin kaj ili diris al ŝi: Vi estas la gloro de Jerusalem, vi estas la granda ĝojo de Izrael, vi estas la granda fiero de nia popolo. 10 Vi plenumis ĉion ĉi tion per via mano, vi faris bonaĵojn meze de Izrael kaj Dio havas grandan plezuron pri tio. Benata estu vi antaŭ la Sinjoro, la Plejpotenculo dum eterne. Kaj la tuta popolo diris: Amen.

11 Kaj dum tridek tagoj la popolo prirabis la tendaron. Kaj al Judit ili donis la tendon de Holofernes, ĉiujn liajn arĝentaĵojn, la litojn, la grandegajn vazojn kaj ĉiujn liajn meblojn. Kaj ŝi akceptis tion, metis parton sur sian mulon kaj amasigis la ceteron sur siajn ĉaretojn, kiujn ŝi igis jungi. 12 Kaj ĉiuj virinoj de Izrael kuniĝis por vidi ŝin. Kaj ili benis ŝin kaj formis ĥoron; Judit prenis en siaj manoj branĉojn ĉirkaŭvolvitajn de folioj kaj disdonis ilin al la virinoj ĉirkaŭ si. 13 Ili sin kronis per oliv-branĉetoj, kaj ŝi kaj la virinoj kun ŝi, kaj ŝi antaŭiris antaŭ la popolo, gvidante la ĥordancadon de la virinoj. Kaj ĉiuj viroj de Izrael akompanis ilin, armitaj sed ja ankaŭ kun florkronoj, kaj kun kantoj en la buŝoj.

14 Kaj meze de la popolo Judit eklevis ĉi tiun dankokanton, kaj la tuta popolo laŭte responde kantis tiun laŭdokanton.

Ĉapitro 16

1 Kaj Judit diris:
Eksonigu por mia Dio per tamburoj,
kantu por la Sinjoro kun cimbalmuziko,
kanto kaj psalmo miksiĝu por Li,
gloru kaj alvoku Lian nomon.
2 Ĉar Dio estas la Sinjoro, kiu frakasas ĉiujn batalojn;
en ilia tendaro, meze de la popolo,
Li savis min el la manoj de miaj persekutantoj.

3 Venis Asirio el la montoj de la nordo,
venis kun dek miloj de sia armeo;
ĝia amaso baris torentojn,
ĝia rajdistaro kovris la montetojn.
4 Li ĵuris, ke li forbruligos miajn landojn,
miajn junulojn forprenos per la glavo,
miajn suĉinfanojn teren ĵetos,
miajn infanojn donacos kiel predon
kaj miajn virgulinojn kiel milit-akiron.
5 Sed la Sinjoro, la Plejpotenculo, neniigis ilin
per la mano de virino.
6 Ĉar ilia potenco falis ne per junaj viroj,
ne filoj de Titanoj batis lin planken,
ne altaj Gigantoj atakis lin,
sed Judit, filino de Merari,
paralizis lin per la beleco de sia vizaĝo.
7 Ŝi demetis la vestaĵojn de sia vidvineco
por levi la suferantojn de Izrael.
Sian vizaĝon per ungvento ŝi ŝmiris,
8 siajn harojn per kapzono ŝi ligis
kaj robon el lino ŝi prenis por trompi lin.
9 Ŝia sandaleto ravis liajn okulojn,
ŝia beleco lian animon sklavigis
kaj trairis la glavo lian nukon.

10 Frostotremis pro ŝia kuraĝo la Persoj
kaj la Medoj konsterniĝis pro ŝia kuraĝo.
11 Tiam miaj humiligitoj levis la batalkrion,
kaj ili ektimis;
miaj senfortigitoj laŭte ekkriis
kaj ili konfuziĝis;
ili levis siajn voĉojn, kaj ili forkuris.
12 Ilin trapikis filoj de junulinoj,
kiel filojn de forkurintaj sklavoj ili mortigis ilin,
ili pereis en la batalo de mia Sinjoro.

13 Novan kanton mi kantos por mia Dio.
Ho Dio, granda Vi estas kaj glora,
mirinda en Via forto, nesuperebla.
14 Vin servu Via tuta kreitaĵaro;
ĉar Vi parolis, kaj ili fariĝis,
Vi elsendis Vian spiriton, kaj ili konstruiĝis.
Estas neniu, kiu rezistas al Via voĉo.

15 Montoj kaj maroj ĝis la fundamento skuiĝas,
rokoj kiel vakso fandiĝas antaŭ Via vizaĝo;
sed al tiuj, kiuj timas antaŭ Vi,
Vi ankoraŭ estas tre kompatema.

16 Ĉar bonodora oferaĵo en si mem estas malgranda,
eĉ pli malgranda la sebo, brulofero por Vi,
sed kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu estas granda por ĉiam.

17 Ve al la popoloj, kiuj sin levas kontraŭ mia gento;
la Sinjoro, la Plejpotenculo, ilin punos en la tago de l' juĝo.
Fajron kaj vermojn Li venigos sur ilian karnon,
kaj ili ploros pro doloro ĝis eterne.

18 Kiam ili venis en Jerusalemon, ili adorkliniĝis antaŭ Dio, kaj kiam la popolo estis purigita, ili alportis siajn bruloferojn kaj siajn libervolajn oferojn kaj donacojn. 19 Judit donis ĉiujn proprietaĵojn de Holofernes, kiujn la popolo donacis al ŝi, kaj ankaŭ la moskitokurtenon, kiun ŝi alproprigis el lia dormoĉambro, kiel votivaĵon al Dio. 20 Kaj dum tri monatoj la popolo festis en Jerusalem antaŭ la sanktejo, kaj Judit restis kun ili. 21 Post tio ĉiu denove reiris al sia propra hejmo. Judit foriris al Betulia kaj restis ĉe siaj posedaĵoj. Ankoraŭ dum sia vivo ŝi fariĝis fama en la tuta lando. 22 Kaj multaj viroj deziris ŝin, sed neniu viro intime konis ŝin dum ĉiuj tagoj de ŝia vivo, de la tago, en kiu ŝia edzo Manase mortis kaj estis kolektita al siaj patroj. 23 Kaj ŝi fariĝis tre maljuna kaj atingis la aĝon de cent kvin jaroj en la domo de sia edzo. Ŝi liberigis sian favoratan sklavinon. Ŝi mortis en Betulia, kaj oni enterigis ŝin en la kaverno de ŝia edzo Manase. 24 La tuta domo de Izrael sep tagojn funebris pri ŝi. Antaŭ sia morto ŝi ankoraŭ dividis siajn posedaĵojn inter ĉiuj plej proksimaj parencoj de sia edzo Manase kaj de sia propra parencaro. 25 Kaj neniu plu timigis la Izraelidojn en la tagoj de Judith, nek dum multaj tagoj post ŝia morto.
Hosted by www.Geocities.ws

1