TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

LA SAĜECO DE JESUO SIRAĤ

Ĉapitroj

Enkonduko | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | 32 | 33 | 34
35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48 | 49 | 50 | 51

Enkonduko

Multajn kaj grandajn donacojn ni ricevis de la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj, kiuj venis post ili; pro ili Izrael estas laŭdinda koncerne instruadon kaj saĝecon. Ne nur estas necese, ke la legantoj de tiuj libroj fariĝas saĝaj, sed en sia instruiĝemo ankaŭ por eksteruloj ili devos esti utilaj, kaj buŝe kaj skribe. Mia avo Jesuo, kiu plej profunde okupiĝis pri la legado de la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj libroj de niaj patroj, kaj kiu tre intimiĝis je ili, finfine ankaŭ mem ekverkis ion, kio kontribuas al instruo kaj saĝeco. Li esperis ke la instruiĝemaj homoj ekkonos ankaŭ tiun ĉi libron kaj daŭre progresos en la vivado laŭ la leĝo.

Vi do estas invitata legi bonvoleme kaj atente, kaj bonvolu pardoni, se foje malgraŭ la zorgo kiun mi donis al la traduko, mi ne bone sukcesis pri ĉiuj esprimoj. Ĉar ja ne estas same, ĉu ion oni legas en la Hebrea originalo aŭ en traduko en alia lingvo. Ne nur tiu ĉi libro, sed ankaŭ la leĝo, la profetoj kaj la ceteraj libroj montras ne malgrandan diferencon, se oni legas la originalon.

Kiam en la tridek-oka jaro de reĝo Eŭergetes mi venis en Egiptujon, dum mia restado mi tie trovis simile grandan instruitecon; tial mi opiniis necesa, ke ankaŭ mi ion kontribuu per diligenta kaj penema tradukado de tiu ĉi libro. Multan noktan laboron kaj multan scion dumlonge mi uzis por fini kaj aperigi la libron, precipe por tiuj, kiuj en fremdaj landoj volas instruiĝi kaj kiuj intencas vivi laŭ la leĝo.

EnkondukoKomenco de la libroCxapitro 2
Ĉapitro 1

1 Ĉiu saĝo venas de la Sinjoro,
kaj estas kun Li ĝis eterne.
2 La sablon de la maro, la gutojn de la pluvo
kaj la tagojn de eterneco: kiu povas nombri?
3 La altecon de la ĉielo, la larĝecon de la tero,
la profundaĵon aŭ la saĝon: kiu povas eltrovi?
4 La saĝeco estis kreita antaŭ ĉiuj aferoj,
kaj la prudenta kompreno de eterne.
5 [Fonto de saĝeco estas la vorto de Dio,
ĝiaj vojoj estas la eternaj ordonoj.]
6 La radiko de saĝeco: al kiu ĝi malkaŝiĝis?
Kaj ĝiajn planojn: kiu scias?
7 [La scio de saĝeco: al kiu ĝi manifestas?
Kaj kiu komprenas ĝiajn multajn vojojn?]
8 Unu estas saĝa, tre timinda,
la Sinjoro sidanta sur Sia trono.
9 Li mem kreis ĝin
kaj vidis kaj nombris
kaj disverŝis ĝin sur ĉiujn Siajn laborojn.
10 En ĉio vivanta ĝi estas laŭ Lia donaco;
Li atribuis ĝin al tiuj, kiuj Lin amas.

11 La timo antaŭ la Sinjoro estas honoro kaj gloro
kaj ĝojo kaj krono plezurega.
12 La timo antaŭ la Sinjoro ĝuigas la koron,
ĝi donas ĝojon, gajon kaj longvivecon.
13 Kiu timas antaŭ la Sinjoro,
al tiu estos bone, kiam venos la fino,
kaj en la tago de sia morto li estos laŭdata.

14 Timo antaŭ la Sinjoro estas apogeo de saĝeco,
kaj kune kun la piuloj ĝi kreiĝis en la ventro.
15 Ĉe la homoj ĝi ennestiĝis ĝis eterne,
kaj ĝi konfidos je ilia posteularo.

16 Timo antaŭ la Sinjoro estas pleneco de saĝo
kaj ĝi satigas la homojn per siaj fruktoj;
17 ilian tutan domon ĝi plenigas per dezirindaĵoj
kaj iliajn tenejojn per siaj kreskaĵoj.

18 Krono de saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro:
ĝi burĝonigas pacon kaj sanon senmankan.
19 Li vidis ĝin kaj elnombris,
scion kaj komprenon Li pluvigis
kaj Li altigis la gloron de kiuj ĝin regas.

20 Radiko de saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro
kaj ĝiaj branĉoj estas longviveco.

21 [Timo antaŭ la Sinjoro forpelas pekojn
kaj kie ĝi ĉeestas, ĝi ekzilas koleron.]

22 Maljusta kolero ne estas justigebla;
la impeto de la kolero faligas.
23 Pacienculo atendas la konvenan momenton,
sed tiam li ricevos sian ĝojon.
24 Ĝis konvena momento li retenas siajn vortojn,
kaj la lipoj de multaj laŭdos lian sagacon.

25 En la trezorejo de saĝeco estas profundaj sentencoj,
sed abomeninda estas por la pekulo timo antaŭ Dio.
26 Se saĝecon vi deziras, plenumu la ordonojn,
kaj la Sinjoro provizos vin per ĝi.
27 Ĉar saĝo kaj sinregado estas timo antaŭ la Sinjoro,
kaj plaĉo ĉe Li kuŝas en fidelo kaj malfiero.
28 Ne rezistu al timo antaŭ la Sinjoro
nek proksimiĝu al ĝi kun dividita koro.

29 Antaŭ la homoj ne hipokritu
kaj atentu pri viaj lipoj.
30 Ne tro altigu vin; alie vi falos
kaj hontigos vin mem;
tiam malkaŝos la Sinjoro viajn sekretojn
kaj Li stumbligos vin meze de la komunumo,
ĉar vi ne proksimiĝis al la timo antaŭ la Sinjoro
kaj via koro plenas de trompo.

Cxapitro 1Komenco de la libroCxapitro 3
Ĉapitro 2

1 Infano mia, se la Sinjoron vi servos,
pretiĝu enmense pri elproviĝoj.
2 Ĝuste direktu kaj fortigu vian koron
kaj ne tro hastu, kiam venas forlogoj.
3 Tenu vin je Li kaj ne delasu de Li,
tiam finfine vi estos altigita.
4 Akceptu ĉion, kio vin trafas,
kaj paciencu en humiligaj ŝanĝiĝoj.
5 Ĉar en fajro oni elprovas oron
kaj en la forno de humiligo la homojn plaĉajn al Dio.
6 Fidu je Li, kaj Li helpos vin;
rektigu viajn vojojn, kaj esperu je Li.

7 Vi, kiuj timas antaŭ la Sinjoro, atendu Lian kompaton
kaj ne devojiĝu, por ke vi ne falu.
8 Vi, kiuj timas antaŭ la Sinjoro, fidu je Li
kaj via rekompenco nepre venos.
9 Vi, kiuj timas antaŭ la Sinjoro, esperu la bonon,
eternan ĝojon kaj kompaton.
10 Rigardu la generaciojn pasintajn, kaj vidu:
Ĉu estis iu, kiu fidis je Dio kaj estis seniluziita?
Ĉu iu restis ĉe la timo antaŭ Li, kaj embarasiĝis?
Ĉu iu alvokis Lin kaj ne estis aŭdita?
11 Ĉar kompatema kaj pardonema estas la Sinjoro,
Li neniigas la pekojn kaj savas en la horo de elproviĝo.

12 Ve al koroj senkuraĝaj kaj al manoj senfortaj,
al pekulo, kiu paŝas sur du vojoj!
13 Ve al koro senforta, ĉar ĝi ne havas fidon:
tial ĝi ne trovos ŝirmon.
14 Ve al vi, kiu perdis la persistemon:
kion vi faros, kiam la Sinjoro petos liveri raporton?

15 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj ne malobeas Liajn parolojn. Kaj kiuj Lin amas, tiuj rememoras Liajn vojojn.
16 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj serĉas, kio plaĉas al Li,
kaj kiuj Lin amas, tiuj estas plenaj de Lia leĝo.
17 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj pretigas sian koron
kaj antaŭ Li ili humiligas siajn animojn.
18 Ni falu en la manojn de la Sinjoro
kaj ne en manojn de homoj:
ĉar kiel granda estas Lia majesto,
same granda estas ankaŭ Lia kompatemo.

Cxapitro 2Komenco de la libroCxapitro 4
Ĉapitro 3

1 Infanoj miaj, aŭskultu min, vian patron,
kaj faru tiel: tiam vi saviĝos.
2 Ĉar la Sinjoro honorigis la patron ĉe la infanoj
kaj la juĝon de la patrino Li faris deviga por la filoj.
3 Kiu honoras sian patron,
al tiu oni pardonos pekojn,
4 kaj kvazaŭ trezorserĉanto estas tiu,
kiu estimas sian patrinon.
5 Kiu honoras sian patron,
tiu havos plezuron de siaj infanoj,
kaj kiam li preĝos, li estos aŭdita.
6 Kiu estimas sian patron, tiu havos longvivecon,
kaj kiu aŭskultas la Sinjoron, tiu respektos sian patrinon.
7 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu honoros sian patron
kaj servos siajn gepatrojn kvazaŭ siajn mastrojn.

8 Honoru vian patron en agoj kaj faroj,
por ke lia laŭdo venu sur vin.
9 Ĉar la beno de la patro firmigas la domon de la infanoj,
sed la malbeno de la patrino elradikigas la fundamentojn.
10 Ne gloriĝu pro malhonoro de via patro,
ĉar malhonoro de via patro por vi ne estas gloro.
11 Ĉar la gloro de la homo venas el la honoro,
kiun havas lia patro,
kaj hontindaĵo por la infanoj estas patrino malrespektata.

12 Infano, prizorgu vian patron, kiam li estas maljuna,
kaj ne dolorigu lin, dum li vivas.
13 Se eĉ perdiĝas lia kompreno, pardonu al li,
kaj ne malestimu lin, vi, kiu estas ankoraŭ forta.
14 Ĉar bonfaro al via patro ne estos forgesita:
kion pekoj malkonstruas, tion ĝi rekonstruas.
15 En tago de mizero oni pensos pri vi:
kiel la suno brilas sur la glacio, tiel fandiĝos viaj pekoj.
16 Kiu la patron lasas en embaraso, tiu estas kvazaŭ
blasfemanto,
kaj la Sinjoro malbenas tiun, kiu kolerigas sian patrinon.

17 Infano mia, kion vi faras, faru ĝin kun mildeco,
kaj vi estos amata de bonaj homoj.
18 Ju pli granda vi estas, des pli humiligu vin,
kaj vi trovos gracon ĉe la Sinjoro.
19 [Multaj estas altaj kaj famegaj,
sed al la humiluloj Li malkaŝas Siajn sekretojn.]
20 Ĉar granda estas la povo de la Sinjoro:
Lin gloras la humiluloj.

21 Ne elserĉu tion, kio estas tro malfacila por vi,
kaj ne esploru tion, kio estas preter via povo.
22 Donu vian atenton al tio, kio estas via tasko,
ĉar la kaŝitaĵojn vi ne bezonas.
23 Ne sensence penadu pri tio, kio senutilas por via laboro,
ĉar jam sin montras al vi pli ol homoj kapablas kompreni.
24 Multajn erarigis ilia troa memfido,
kaj malsanaj pensoj stumbligis ilian menson.
25 [Se vi ne havas pupilojn, vi malhavas lumon,
se vi ne partoprenas en scio, ne ŝajnigu ĝin.]

26 Koro fiera finfine malbone vundiĝos,
kaj kiu amas danĝerojn, tiu en ili pereos.
27 Koro fiera fariĝos peza sub penegoj,
kaj pekulo ŝarĝas pekon sur peko.
28 Por la malsano de malhumilulo ne estas kuracado,
ĉar la planto de la malbono radikiĝis en li.

29 La koro de prudentulo pripensas sentencojn,
kaj aŭskultanta orelo estas la deziro de saĝulo.
30 Brulantan fajron estingas la akvo,
kaj bonfaremo repacigas la pekojn.
31 Kiu rekompencas bonfarojn, tiu pensas pri la estonteco:
se li falos, li trovos apoganton.

Cxapitro 3Komenco de la libroCxapitro 5
Ĉapitro 4

1 Infano mia, ne senigu malriĉulojn de ilia porvivaĵo,
kaj ne atendigu okulojn soifantajn.
2 La malsatanton ne ĉagrenu,
kaj ne kolerigu homon en mizero.
3 Ne senesperigu koron kolerigitan,
kaj ne atendigu petanton pri la donaco.
4 Al peteganto en mizero ne estu rifuzema,
kaj ne forturnu vian vizaĝon de almozulo.
5 De petanto ne deturnu la rigardon,
kaj al neniu donu kialon por malbeni vin.
6 Ĉar se li malbenas vin, en la amareco de sia koro,
lia Kreinto aŭskultos lian peton.

7 Faru vin amata en via komunumo,
kaj antaŭ la plialtulo humiligu vian kapon.
8 Klinu vian orelon al la almozulo,
kaj reagu al li paceme kaj milde.
9 Liberigu la prematon el la manoj de la malbonulo,
kaj ne estu etanima, se vi donas verdikton.
10 Estu kvazaŭ patro por la orfoj,
reprezentu la patron ĉe ilia patrino,
tiam vi estos kvazaŭ filo de la Plejaltulo,
kaj Li amos vin pli ol via patrino.

11 La Saĝeco edukas siajn filojn
kaj Ŝi prizorgas tiujn, kiuj serĉas Ŝin.
12 Kiu amas Ŝin, tiu amas la vivon,
kaj kiuj serĉas Ŝin frumatene, tiuj pleniĝos je ĝojo.
13 Kiu ekkaptas Ŝin, tiu ekhavos gloron,
kaj tie, kien Ŝi eniras, la Sinjoro benos.
14 Kiuj servas al Ŝi, tiuj servas al la Sanktulo,
kaj kiuj amas Ŝin, tiujn amas la Sinjoro.

15 Kiu aŭskultas Ŝin, tiu juĝos popolojn,
kaj kiu sin turnas al Ŝi, tiu loĝos sekure.
16 Se li fidas je Ŝi, li ricevos Ŝin,
kaj liaj posteuloj Ŝin daŭre posedos.

17 En la komenco Ŝi iras kun li laŭ vojoj kurbiĝaj,
Ŝi timigas kaj necertigas lin,
Ŝi elprovas lin per severa edukado,
ĝis Ŝi fidas je lia animo,
kaj Ŝi testas lin per siaj ordonoj.
18 Poste Ŝi sin rekte turnas al li kaj ĝojigas lin,
kaj Ŝi malkaŝas al li siajn sekretojn.
19 Se li devojiĝas, Ŝi forlasas lin,
kaj transdonas lin en la manojn de lia pereo.

20 Atendu la ĝustan momenton kaj atentu pri la malbono,
kaj pri via animo neniam vi hontu.
21 Ĉar ekzistas honto, kiu kondukas al peko,
kaj honto, kiu estas gloro kaj graco.
22 Ne estu partiema, je propra malprofito,
kaj ne stumblu, je propra faligo.

23 En trafa momento ne lasu nedirita la ĝustan vorton.
24 Ĉar en la parolo koniĝas la saĝeco
kaj la eduko en la esprimoj de la lango.
25 Ne kontraŭbatalu la veron,
kaj konsciu pri via nescio.
26 Ne estu hontema konfesi viajn pekojn;
ne provu haltigi la fluadon de rivero.

27 Ne submetu vin al malsaĝulo,
kaj ne ĉiel volu plaĉi al reganto.
28 Ĝismorte dediĉu vin al la vero,
la Dio la Sinjoro batalos por vi.
29 Ne fariĝu senbrida per via lango,
malvigla kaj malagema en viaj faroj.
30 Ne estu kvazaŭ leono endome,
ĥimera timigulo inter la servistoj.

31 Via mano ne estu elstreĉita por ricevado,
kaj fermita, kiam ĝi devus doni.

Cxapitro 4Komenco de la libroCxapitro 6
Ĉapitro 5

1 Ne fidu je viaj posedaĵoj,
kaj ne diru: Mi estas memsufiĉa.
2 Ne sekvu la inklinon de via animo kaj via forto
por iradi laŭ la deziroj de via koro.
3 Ne diru: Kiu komandos min?
ĉar la Sinjoro vin certe punfrapos.
4 Ne diru: Mi pekis, kaj kio okazis al mi?
ĉar la Sinjoro estas pacienca.
5 Pri repaciĝo ne estu leĝeranima,
ne ŝarĝu pekon sur peko.

6 Ne diru: Lia kompatemo estas granda,
la amason de miaj pekoj Li ja pardonos,
ĉar ĉe Li estas same pardonemo kiel ankaŭ kolero,
kaj sur pekuloj ripozas Lia kolerego.
7 Ne prokrastu turni vin al la Sinjoro,
kaj ne forŝovu tion de tago al tago,
ĉar subite aperas la kolero de la Sinjoro,
kaj en la horo de puno vi pereos.
8 Ne fidu je maljuste akirita posedaĵo,
ĉar neniel ĝi utilos en la tago de mizero.

9 Ne ventumu ĉe ĉiu vento
kaj ne paŝu sur ĉiu pado;
tion faras la pekulo dulanga.
10 Estu konstanta en via konvinkiĝo
kaj restu ĉe via vorto.
11 Estu rapida en via aŭdado
kaj longe pripensu vian respondon.
12 Se vi scipovas, respondu al via proksimulo,
kaj se ne, metu vian manon sur la buŝon.
13 Gloro kaj malhonoro venas de parolado,
kaj la lango faligas la homon.
14 Ne estu fama kiel kalumnianto,
ne embusku per via lango,
ĉar malhonoro estas destinita por la ŝtelisto,
kaj neniiga verdikto por tiu, kiu parolas per du langoj.
15 Ne misagu, nek en io granda nek en malgranda.

Cxapitro 5Komenco de la libroCxapitro 7
Ĉapitro 6

1 Ne el amiko fariĝu malamiko,
ĉar malbona famo heredigas malhonoron kaj honton.
Tion faras la pekulo dulanga.
2 Ne regu vin via pasio,
por ke ĝi ne formanĝu vin, kvazaŭ virbovo;
3 viajn foliojn ĝi manĝos kaj viajn fruktojn ĝi neniigos,
kaj vi postrestos kiel seka ŝtipo.
4 Fia pasio neniigas tiun, kiu ĝin havas,
kaj faras lin mokindaĵo por liaj kontraŭuloj.

5 Ĝentila parolo ĉie faras amikojn
kaj trafaj vortoj ĉie logas plaĉan respondon.
6 Multaj vivu en paco kun vi,
sed nur unu el inter mil estu via konsilanto.
7 Se amikon vi volas havi, unue elprovu lin,
kaj ne tro rapide fidu je li.
8 Kiam taŭgas la momento, li ja estas amiko,
sed en tagoj de mizero li ne restos.
9 Kaj estas amiko, kiu fariĝas malamiko;
je via hontigo li malkaŝas vian malpacon.
10 Estas amiko, kiu sidas kun vi ĉe la tablo,
sed en tago de mizero li ne fidelas al vi.
11 En prospera tempo li flankas je vi,
kaj li amike rilatas al viaj servistoj.
12 Sed se vi perdos bonfarton, li estos kontraŭ vi,
kaj ne plu lasos sin vidi.

13 Tenu vin for de viaj malamikoj,
kaj atentu pri viaj amikoj.
14 Fidinda amiko estas fortika ŝirmilo;
kiu lin trovas, tiu trovas trezoron.
15 Fidinda amiko ne estas pagebla,
lian belon ne eblas pesi.
16 Fidinda amiko estas eliksiro de la vivo;
kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj trovos lin.
17 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu gardas rektan amikecon,
ĉar kia estas li mem, tia estas lia proksimulo.

18 Infano mia, de junaĝo akceptu disciplinon,
kaj ĝis via maljuneco vi trovos Saĝecon.
19 Kiel la pluganto kaj la semanto vi rilatu al Ŝi,
kaj vi atendu Ŝiajn bonajn fruktojn;
ĉar laborante pri Ŝi nur mallonge vi devos penegi
kaj baldaŭ vi manĝos Ŝiajn fruktojn.
20 Kiel severa Ŝi estas al la neinstruitoj;
la malsaĝulo ne eltenas resti ĉe Ŝi.
21 Kiel ŝtono, kiu peze elprovas lin, Ŝi ŝarĝas lin,
kaj li ne hezitos por deĵeti Ŝin.
22 Ĉar la Saĝeco estas laŭ sia famo:
ne por multaj Ŝi estas atingebla.

23 Aŭskultu, infano mia, akceptu mian opinion,
kaj ne rifuzu mian konsilon.
24 Enmetu viajn piedojn en Ŝiajn piedĉenojn,
kaj vian kolon en Ŝian kolumon.
25 Submetu vian ŝultron kaj portu Ŝin
kaj ne ĝeniĝu pro Ŝiaj katenoj.
26 Per via tuta animo vi aliru al Ŝi,
kaj per tuta via forto vi sekvu Ŝiajn vojojn.
27 Elspuru, elserĉu Ŝin, kaj vi ekkonos Ŝin,
kaj kiam vi Ŝin havos, ne plu delasu Ŝin!

28 Fine vi ja trovos kvieton ĉe Ŝi,
kaj Ŝi fariĝos ĝojo por vi.
29 Tiam Ŝiaj katenoj por vi estos forta ŝirmilo,
kaj Ŝia kolumo estos honora vestaĵo.
30 Ĉar ora ornamo estas sur Ŝi,
kaj Ŝiaj katenoj estas ŝnuroj purpuraj.
31 Vi vestos Ŝin kiel honoran vestaĵon,
kaj kiel ĝoj-kronon, tiel vi metos Ŝin sur vian kapon.
32 Se vi nur deziras, infano mia, vi lernos,
kaj se vi plenkore sindediĉas, vi estos lerta.
33 Se vi volonte aŭskultas, vi instruiĝos,
kaj se vi klinos la orelon, vi estos saĝa.
34 Troviĝu meze de la pliaĝuloj,
kaj se iu estas saĝa, daŭre aŭskultu lin.
35 Precipe sekvu ĉiun religian interparolon,
kaj saĝaj sentencoj ne eskapu vin.
36 Se vi trovas scianton, frumatene vizitu lin,
kaj la sojlojn de lia pordo via piedo eluzu.
37 Restu mense ĉe la ordonoj de la Sinjoro,
kaj liajn preskribojn ĉiam pripensu:
Li mem fortigos vian koron,
kaj la Saĝecon, kiun vi serĉas, vi ricevos.

Ĉapitro 7

1 Ne faru malbonon,
kaj vi ne ricevos malbonon.
2 Restu for de maljusteco,
kaj ĝi evitos vin.
3 Filo, ne semu en la sulkon de maljusteco,
kaj vi ne sepoble rikoltos el ĝi.

4 Ne petu potencon de la Sinjoro,
kaj de reĝo ne petu honorlokon.
5 Ne pretendu esti justa antaŭ la Sinjoro,
kaj antaŭ reĝo ne saĝumu.
6 Ne strebu fariĝi juĝisto:
eble vi ne kapablos forigi maljustecon,
aŭ vi ektimos antaŭ potenculo
kaj endanĝerigos vian honestecon.
7 Ne fariĝu kulpa kontraŭ la urba amaso,
kaj ne stumbligu vin mem antaŭ la homoj.

8 Ne dufoje implikiĝu en la sama peko,
ĉar eĉ pro unu vi ne estos senpuna.
9 Ne diru: Li ja atentos pri miaj multaj donacoj,
se mi donas ion al Dio, la plejalta, Li ja akceptos ĝin.
10 Ne estu ŝparema pri via preĝado,
kaj ne forgesu doni almozojn.
11 Ne priridu homon, kiu estas amare ĉagrena:
ĉar estas Unu, kiu humiligas kaj altigas.

12 Ne kultivu mensogojn kontraŭ via frato,
kaj ion tian al amiko ne faru.
13 Ne elpensu iun ajn mensogon,
ĉar daŭre mensogi ne kondukas al bono.
14 Ne babilu sensence en kunveno de pliaĝuloj,
kaj ne ripetadu, se vi preĝas.
15 Ne malamu penigan laboron,
nek kamplaboron, kiun estigis la Plialtulo.
16 Ne kalkuliĝu inter la amaso da pekuloj,
memoru, ke la kolero baldaŭ venos.
17 Estu profunde humila,
ĉar puno por la malpiuloj estas fajro kaj vermo.

18 Ne forvendu amikon kontraŭ mono,
nek fidelan fraton kontraŭ oro el Ofir.
19 Ne delasu edzinon saĝan kaj bonan,
ĉar ŝia graco superas la oron.
20 Ne agu malbone al sklavo, kiu honeste penas,
nek al taglaboristo, kiu sindediĉe laboras.
21 Kore alligiĝu al sklavo inteligenta,
ne rifuzu al li la liberecon.
22 Ĉu brutojn vi havas? Kontrolu ilin,
kaj se ili estas utilaj, retenu ilin.
23 Ĉu filojn vi havas? Eduku ilin,
kaj de junaĝo klinu iliajn nukojn.
24 Ĉu filinojn vi havas? Gardu pri iliaj korpoj,
kaj ne alrigardu ilin tro gajmiene.
25 Edzinigu vian filinon, kaj vi elfinis ion bonan,
kaj donu ŝin al inteligenta viro.
26 Ĉu vi havas edzinon laŭ via animo? Ne forpuŝu ŝin,
sed se virino ne plaĉas al vi, ne konfidu vin al ŝi.
27 Per la tuta koro honoru vian patron,
kaj ne forgesu la naskodolorojn de via patrino.
28 Memoru, ke vian vivon vi ŝuldas al ili,
kaj kion vi povos redoni por tio al ili?

29 Per tuta via animo timu antaŭ la Sinjoro,
kaj respektu Liajn pastrojn.
30 Per tuta via forto amu vian Farinton,
kaj ne delasu Liajn servantojn.
31 Timu antaŭ la Sinjoro kaj honoru la pastron,
donu al li lian parton, kiel estas ordonite,
la unuaaĵojn, la pekoferon, la ŝultron,
la sanktigan oferon kaj la unuaaĵojn de sanktaj donoj.

32 Al almozulo elstreĉu vian manon,
por ke via beno estu kompleta.
33 Pridonacu ĉiun vivanton,
kaj ankaŭ al mortinto ne detenu vian bonvolon.
34 Ne retiriĝu de plorantoj,
kaj funebru kun la funebrantoj.
35 Ne malvolonte vizitu malsanulon,
ĉar tiaj agoj vin faras amata.
36 En ĉiuj viaj diroj pripensu vian vivofinon,
kaj ĝis eterne vi ne plu pekos.

Ĉapitro 8

1 Ne luktu kontraŭ potenculo:
vi povus trafi en liajn manojn!
2 Ne kverelu kun riĉulo:
li povus sentigi al vi sian superecon.
multajn ja pereigis la oro:
eĉ korojn de reĝoj ĝi misgvidis.
3 Ne argumentu kun babilemulo:
sur lian fajron vi ne metu ŝtipojn.
4 Ne ŝercu kun senklerulo:
vi povus malhonori viajn prapatrojn.
5 Ne hontigu iun, kiu sin forturnis de la peko:
pripensu, ke ni ĉiuj estas punindaj.
6 Ne malhonoru maljunulon:
el ni ja formiĝas la maljunuloj.
7 Ne ĝoju pri ies morto:
pripensu, ke ni ĉiuj mortas.

8 Ne forgestu la argumentadojn de saĝuloj
kaj daŭre pripensu iliajn sentencojn;
ĉar ĉe ili vi lernos instruon
kaj servadi al la plej grandaj.
9 Ne ignoru la argumentadojn de maljunuloj,
ĉar ili mem estis instruitaj de siaj patroj;
ĉar de ili vi lernos komprenon
kaj respondi en la trafaj momentoj.

10 Ne instigu la brulon de pekulo,
por ke vi ne bruliĝu je liaj flamoj.
11 Ne lasu vin konfuziĝi de senhonta mokanto:
li povus neatendite impliki vin en viaj diroj.
12 Ne pruntu monon al homo, kiu estas pli potenca ol vi,
kaj se vi pruntas, konsideru ĝin perdita.
13 Ne estu garantianto super via kapablo,
kaj se vi estas garantianto, atendu, ke vi pagos.
14 Ne procesu kontraŭ juĝisto,
ĉar oni juĝos lin laŭ lia ŝatateco.
15 Kun riskemulo ne ekvojaĝu:
li povus endanĝerigi vin,
ĉar li ja agas laŭ sia deziro,
kaj dank' al lia stulteco vi pereus.
16 Kontraŭ kverelemulo ne batalu,
kaj ne trairu kun li la dezerton:
ĉar sango en liaj okuloj valoras ne multe,
kaj kiam al vi mankas helpo, li terenbatas vin.
17 Kun malsaĝulo ne konsiliĝu,
ĉar li ne povas gardi sekreton.
18 Antaŭ fremdulo ne faru ion sekretan,
ĉar vi ne scias, kio diskoniĝos.
19 Ne al ĉiu homo malfermu la koron,
ne provu tiamaniere fariĝi ŝatata.

Ĉapitro 9

1 Ne estu ĵaluza je la virino de via koro,
ne instruu al ŝi ion malbonan: ĝi trafus vin.
2 Ne tiel liveru vian animon al virino,
ke ŝi regu pri via forto.
3 Ne proksimiĝu al malĉastulino:
vi povus kaptiĝi en ŝiaj insidoj.
4 Kun kantistino ne rilatadu:
vi povus sorĉiĝi de ŝia delogeco.
5 Pri virgulino ne tro fantaziu:
la puno pro ŝi vin povus pereigi.
6 Ne donu vian koron al publikulinoj:
vi povus elspezi pri ili vian heredaĵon.
7 Ne ĉirkaŭrigardu en la stratoj de la urbo
nek vagadu tra ĝiaj kvietaj kvartaloj.
8 Deturnu vian okulon de belforma virino
kaj ne atentu pri belo, kiu apartenas al iu alia;
beleco de virino jam devojigis multajn,
ĉar ĝi, kvazaŭ fajron, igus bruli la amon.
9 Neniam eksidu ĉe virino edzinigita
kaj ne estu ŝia kuntrinkanto ĉe festeno:
vi povus aminkliniĝi al ŝi
kaj sangokovrite enfali la morton.

10 Malnovan amikon ne delasu,
ĉar nova amiko ne egalas je li:
nova amiko estas nova vino:
kiam ĝi fariĝis malnova, kun plezuro vi trinkos ĝin.
11 Ne enviu al pekulo ties gloron,
ĉar vi ne scias, kia estos lia fino.
12 Ne plaĉu al vi la bonfarto de malpiuloj:
memoru, ke ĝis en Hadeso ili ne estos justigitaj.
13 Tenu vin for de homo, kiu havas la povon mortigi:
tiam vi eĉ ne scios, kio estas mortotimo.
Se vi proksimiĝas, faru nenion malĝustan:
li povus rabi al vi la vivon.
Konsciu, ke vi marŝas meze de kaptiloj,
ke vi iras sur remparoj de urbo.

14 Laŭ ebleco atentu pri viaj proksimuloj,
kaj konsiliĝu kun saĝuloj.
15 Via rezonado okazu kun prudentaj homoj,
kaj kion vi diras, tio limiĝu je la leĝo de la Plejaltulo.
16 Justuloj estu viaj kunmanĝantoj,
kaj en timo antaŭ la Sinjoro vi fieru.
17 Pro la mano de la farintoj laŭdiĝas iu verko,
kaj la gvidanto de popolo estas saĝa en sia vorto.
18 Timigilo de la urbo estas babilemulo,
kaj rapidlangulon oni malŝatas.

Ĉapitro 10

1 Saĝa magistratano edukas sian popolon,
kaj saĝa homo regas ordeme.
2 Laŭ la magistratano de la popolo estas ĝiaj oficistoj,
kaj laŭ la gvidanto de la urbo estas ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
3 Reĝo nekapabla pereigas sian popolon,
kaj urbo fariĝas loĝebla pro la scio de la regantoj.
4 La potenco super la tero estas en la mano de la Sinjoro,
kaj ĝustatempe Li estrigas pri ĝi la ĝustan viron.
5 La sukceso de la homo estas en la mano de la Sinjoro,
kaj al la vizaĝo de la leĝisto Li donas Sian brilegon.

6 Ne estu venĝema kontraŭ via proksimulo pro ties malbonagoj,
kaj neniam arbitre agu kontraŭ li.
7 Malhumileco estas malamata de la Sinjoro kaj de la homoj,
kaj maljuston ambaŭ konsideras erara.
8 La regado transiras de popolo al popolo,
dank' al maljusto, malhumileco kaj mono.

9 Kial tiom fieras tiu ĉi polvo kaj cindro?
Jam dum lia vivo, liaj intestoj estas plenaj je putriĝo.
10 Iomete da malsano, kaj la kuracisto konfuziĝas:
hodiaŭ jen reĝo, kaj morgaŭ jam mortinta!
11 Kaj kiam mortas la homo,
li heredas larvojn, fiinsektojn kaj vermojn.

12 La komenco de homa malhumileco estas forgesi la Sinjoron,
kiam la koro sin forturnas de sia Farinto.
13 Ĉar la komenco de malhumileco estas la peko:
kiu alkroĉiĝas al ĝi, tiu pluvas abomenindaĵon.
Tial la Sinjoro faras miraklojn kaj plagojn
kaj batas la pekulojn ĝis neniigo.
14 Tronojn de regantoj la Sinjoro renversis,
kaj mildulojn anstataŭe Li tie sidigis.
15 La Sinjoro elradikigis popolojn,
kaj humilulojn anstataŭe Li plantis.
16 Loĝejojn de popoloj la Sinjoro neniigis,
kaj pereigis ilin ĝis la fundamentoj en la tero.
17 Li elŝiris ilin kaj nuligis,
kaj eĉ la memoron pri ili Li malaperigis.
18 Malhumileco ne apartenas al homoj,
kaj impeta kolero ne decas al idoj de virinoj.

19 Kiuj estas plenhonoraj? Infanoj de homoj.
Kiuj plenhonoraj? Tiuj, kiuj timas antaŭ la Sinjoro.
Kiuj estas senhonoraj? Infanoj de homoj.
Kiuj senhonoraj? Tiuj, kiuj transpaŝas Liajn ordonojn.
20 Honorata meze de siaj fratoj estas ilia gvidanto,
kaj kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiujn honoras li.
21 [Komenco de akceptiĝo ĉe Dio estas timo antaŭ la Sinjoro,
komenco de malaprobiĝo estas obstineco kaj malhumileco.]
22 Riĉulo, famulo aŭ almozulo:
ilia gloro estas la timo antaŭ la Sinjoro.
23 Ne estas juste malŝati prudentan almozulon,
kaj ne decas honori pekulon.
24 Kortegano, juĝisto kaj potenculo estas honorataj,
sed neniu el ili estas pli granda ol timanto antaŭ la Sinjoro.
25 Saĝan sklavon servas liberaj homoj,
sed homo kun kompreno pri tio ne murmuras.

26 Ne saĝumu, se vi devas labori,
ne agu gravule, se vi estas en problemoj.
27 Prefere iu, kiu laboras kaj havas sufiĉe da ĉio,
ol iu, kiu parade promenadas kaj ne havas panon.

28 Infano mia, humile vi laŭdu vin mem,
kaj agnosku la honoron, kiun vi meritas.
29 Se iu pekas kontraŭ si mem: kiu justigos lin?
Kaj kiu honoras iun, kiu malŝatas sin mem?
30 Malriĉulo estas honorata pro sia scio,
kaj riĉulo estas honorata pro sia riĉeco.
31 Kiu jam estis honorata kiel malriĉulo: kiom pli, se li estos riĉa!
Kiu kiel riĉulo jam estis senhonora: kiom pli, se li fariĝos malriĉa!

Ĉapitro 11

1 Saĝeco altigas la kapon de humilulo,
kaj sidigas lin meze de potenculoj.
2 Ne laŭdu viron pro lia beleco,
kaj ne malŝatu homon pro ties aspekto.
3 Malgranda inter la flugantaĵoj estas la abelo,
sed ĝia frukto estas kulmino de dolĉeco.
4 Ne fieru pro la vestoj, kiujn vi portas,
kaj ne fanfaronu en la tago de gloro;
ĉar mirindaj estas la agoj de la Sinjoro,
kaj kaŝitaj por la homoj estas Liaj faroj.
5 Multaj regantoj eksidis sur la planko,
dum homo, pri kiu oni ne atentis, ricevis diademon.
6 Multaj princoj estis profunde malhonorigitaj,
kaj gloraj personoj transdonitaj en la manon de fremduloj.
7 Antaŭ prienketado vi ne riproĉu,
unue informiĝu antaŭ ol vi admonos.
8 Ne respondu antaŭ aŭskultado,
kaj ne interrompu meze de parolado.
9 Pri afero, kiu por vi ne estas grava, ne kverelu,
kaj ne kune kun pekuloj sidiĝu por juĝado.

10 Infano mia, ne okupiĝu pri tro multe da aferoj!
Se vi faras tro multe, vi ne restos sen kulpo;
se vi postkuras, vi ne atingos,
se vi fuĝas, vi ne eskapos.
11 Estas homoj, kiuj sin lacigas, penadas, hastas,
kaj des pli ili malfruiĝas.
12 Estas mallertuloj, bezonantaj helpon,
kun nesufiĉe da forto, kaj tro da malriĉo:
la okuloj de la Sinjoro bonvoleme rigardas ilin,
kaj levas ilin el ilia humileco.
13 Li altigas ilian kapon,
kaj primiras tion multaj.
14 Bono kaj malbono, vivo kaj morto,
malriĉo kaj riĉo: ili venas de la Sinjoro.
15 [Saĝo, kompreno kaj scio de la leĝo venas de la Sinjoro;
amo kaj la irado laŭ rektaj vojoj venas de Li.]
16 [Erarado kaj mallumo estas kreitaj por la pekuloj;
kiuj fieras pri malbono, kun tiuj kunaĝiĝas la malbono.]
17 La donoj de la Sinjoro al la piulo daŭras,
kaj Lia graco ĝis eterne prosperigos.
18 Kelkaj fariĝas riĉaj per obstino kaj havemo,
kaj tio ĉi estas ilia rekompenco,
19 ke ili diras: Ripozon mi trovis!
Nun mi manĝos el miaj posedaĵoj!
Sed ili ne scias, kiam venos ilia horo,
kaj ĉe la morto ili ĉion postlasos al aliaj.

20 Restu ĉe via interligo kaj plenumu ĝin,
kaj daŭrigu vian laboron ĝis maljunaĝo.
21 Ne ekmiru pri la agoj de pekulo,
fidu je la Sinjoro kaj persistu en via penado,
ĉar estas nur etaĵo en la okuloj de la Sinjoro
subite riĉigi malriĉulon.
22 La beno de la Sinjoro estas rekompenco por la piulo,
kaj en ekmomento Li florigas lian laŭdon.
23 Ne diru: Kion mi bezonas?
Kian bonaĵon mi ankoraŭ povos ricevi?
24 Ne diru: Mi estas memsufiĉa;
Kian malbonon mi ankoraŭ povos suferi?
25 Dum prospero oni forgesas la malbonon,
kaj dum malprospero oni forgesas la bonaĵojn.

26 Estas nur etaĵo por la Sinjoro, en la tago de la morto
rekompenci al la homo pro ĉiuj ties vojoj.
27 Unuhora sufero forgesigas ĝuadon,
kaj ĉe la morto de la homo malkaŝiĝas liaj faroj.
28 Antaŭ la morto neniun vi nomu feliĉa;
el la infanoj oni ekkonas la viron.

29 Ne ĉiun homon venigu en vian domon,
ĉar multaj estas la malicaĵoj de perfidulo.
30 Logo-perdriko en kaĝo: tio estas la koro de malhumilulo,
kaj kvazaŭ spiono li gvatas vian falon.
31 Ŝanĝante bonon en malbonon, li embuskas,
kaj eĉ la plej valoraĵojn li hontindigas.
32 El fajrero fariĝas karbofajro;
pekulo embuskas je sango.
33 Atentu pri malbonemulo, ĉar li forĝas malbonon;
neniel li hontindigu vin por eterne.
34 Se fremdulon vi loĝigas, li konfuzos vin
kaj fremdigos vin de viaj propraĵoj.

Ĉapitro 12

1 Se vi bonfaras, sciu al kiu vi ĝin faras;
kaj vi estos dankita pro via boneco.
2 Bonfaru al piulo, kaj vi ricevos rekompencon,
se ne de li mem, do almenaŭ de la Plejaltulo.
3 Ne estos bone al tiu, kiu bonfaras al pekulo,
ĉar li nepre ne plenumis bonan agon.
4 Donu al piulo
kaj ne helpu al pekulo.
5 Bonfaru al humilulo kaj ne donu al malpiulo;
retenu lian panon kaj ne donu ĝin al li,
por ke li per tio ne ekregu super vi.
Ĉar duoblan malbonon vi trovos
kontraŭ la bono, kiun vi faris al li.
6 Ĉar ankaŭ la Plejaltulo malamas pekulojn
kaj malpiulojn Li punas.
7 Donu al bonulo,
kaj ne helpu al pekulo.

8 Ne dum prospero oni konas sian amikon,
kaj dum malprospero ne restos kaŝita la malamiko.
9 Dum prospero ĉagreniĝas la malamikoj,
kaj dum malprospero foriras eĉ la amiko.
10 Vian malamikon ne fidu en eterne;
ĉar lia malboneco estas kiel kupro rustiĝanta.
11 Se li eĉ humiliĝas kaj iras kurbiĝinte,
atentu kaj gardu vin kontraŭ li;
tiam vi estos kiel iu, kiu poluris spegulon,
kaj sciu, ke ne ĉiam ĝi estos rusta.
12 Ne lasu lin stari je via flanko,
ĉar faliginte vin, li transprenus vian lokon;
ne lasu lin sidi je via flanko,
ĉar li provus kapti vian seĝon;
kaj fine vi komprenus miajn vortojn,
kaj pri miaj diroj vi afliktiĝus.

13 Kiu kompatas serpentodresiston pikitan,
aŭ iun alian, kiu alproksimiĝas al sovaĝaj bestoj?
14 Same statas pri iu, kiu rilatas al pekulo,
kaj malpuriĝas de ties pekoj.
15 Certan tempon li restos kun vi,
sed se vi ekstumblas, li ne restos staranta.

16 La lipoj de la malamiko estas dolĉaj,
sed en sia koro li planas faligi vin en fosaĵon;
laŭ la okuloj la malamiko ploras,
sed se okazon li trovas, li ne satigeblas je sango.
17 Se io malbona vin trafas, vi trovas lin apud vi,
kvazaŭ por helpi, li stumbligos vin.
18 La kapon li skuos, per la manoj li bruos
kaj multe flustrante li ŝanĝos la mienon.

Ĉapitro 13

1 Kiu ektuŝas peĉon, tiu malpuriĝos,
kaj kiu rilatas al malhumilulo, similiĝas al li.
2 Ne levu ŝarĝon tro pezan por vi,
kaj ne rilatu al homo pli forta kaj pli riĉa ol vi.
Kiel rilatus poto kun kaldrono?
Unu ekpuŝo de la kaldrono, kaj ĝi rompiĝus.

3 Riĉulo faris maljustaĵon, kaj laŭte distrumpetas ĝin.
Malriĉulo suferas maljustaĵon, kaj petas pri graco.
4 Se vi estas utila al li, li uzas vin;
sed se vi subfalas, li delasas vin.
5 Se vi ion posedas, li eluzas vin,
kaj malplenigas vin, kaj al li tio neniom ĝenas.
6 Se li vin bezonas, li flatas vin,
kaj li alridas kaj esperigas vin;
li afable parolas kaj demandas: Kion vi bezonas?
7 Li misuzas vin, dum tio nutras lin,
ĝis du- aŭ trifoje li malplenigis vin,
kaj fine li primokas vin.
Se poste li revidas vin, li vin lasos,
kaj sian kapon pri vi li skuos.

8 Atentu, ke li ne erarigu vin,
kaj ke en via senprudento li ne humiligu vin.

9 Se potenculo invitas vin, estu diskreta,
kaj des pli insiste li invitos vin.
10 Ne trudu vin mem, por ke vi ne estu repuŝita,
sed ankaŭ ne tenu vin tro distanca, por ne forgesiĝi.
11 Ne provu konduti kvazaŭ lia egalulo,
kaj ne fidu liajn multajn dirojn.
Ĉar per sia vortabundo li vin elprovas
kaj alridetante vin, li vin pridemandas.
12 Senkompata li estas, ne kalkulas pri aliaj,
kaj ne hezitas pri perforto kaj katenoj.
13 Do estu singarda kaj tre atenta,
ĉar vi rilatas al via propra faligo.

14 [Se ankoraŭ dormetante tion ĉi vi aŭdas, vekiĝu!
Amu la Sinjoro tutan vian vivon, kaj alvoku Lin por via saviĝo!]

15 Ĉio vivanta amas sian similulon,
kaj ĉiu homo sian proksimulon.
16 Ĉiu karno ligiĝas al sia propra speco,
kaj ankaŭ la viro alkroĉiĝas al sia similulo.
17 Kion komunan havas lupo kun ŝafido?
Same pekulo kun piulo.
18 Kiel estus paco inter hieno kaj hundo?
Kaj kiu paco inter riĉulo kaj senhavulo?
19 Predaĵo por leonoj estas sovaĝaj azenoj en dezerto,
kaj malriĉuloj formas paŝtejon por riĉuloj.
20 Abomenaĵo por malhumilulo estas humileco,
kaj abomenaĵo por riĉulo estas malriĉulo.
21 Riĉulon subtenas amikoj, se li ŝanceliĝas,
humilulon plu puŝas amikoj, se li falas.
22 Riĉulon multaj helpas, se li stumblas,
se sensence li parolas, oni justigas lin;
humilulon oni riproĉas, se li falas,
se saĝe li parolas, neniu vidas lin stari.
23 Riĉulo parolas - kaj ĉiuj silentas,
kaj liajn vortojn oni levas ĝis la nuboj.
Humilulo parolas - kaj oni diras: Kiu li estas?
Kaj se li stumblas, oni eĉ puŝas lin.

24 Bona estas riĉeco, kiu ne devenas el peko,
kaj malbona estas malriĉo, fontanta el malpieco.
25 La koro de la homo ŝanĝas lian vizaĝon,
ĉu en bona, ĉu en malbona senco.
26 Signo de feliĉa koro estas gaja vizaĝo,
kaj trovi sentencojn kaŭzas penigan pripensadon.

Ĉapitro 14

1 Feliĉa la viro, kiu per sia buŝo ne misfaris,
kaj kiun ne plagas sufero pro liaj pekoj.
2 Feliĉa la viro, kies animo ne kondamnas lin,
kaj kiu ne perdis sian esperon.

3 Al harfendanto riĉeco ne estas bona,
kaj kion signifas mono por avarulo?
4 Kiu amasigas, avara kontraŭ si mem, tiu amasigas por aliaj,
kaj el liaj bonaĵoj festenos la ceteraj.

5 Kiu estas malbona al si mem: al kiu li estos bona?
Li eĉ ne ĝuas siajn proprajn posedaĵojn.
6 Neniu estas pli malbona ol tiu, kiu estas avara kontraŭ si mem,
kaj li mem pagas por sia malboneco.
7 Se li agas bone, li faras ĝin senscie;
je la fino sian malbonecon li ja montras.
8 Malbona estas la homo kun la avara okulo,
kiu deturnas la vizaĝon kaj la homojn ne atentas.
9 La okulo de avidulo ne estas kontenta pri sia parto,
kaj fia maljusteco elsekigas la animon.
10 La malbona okulo estas envia pri pano,
kaj tiu do mankas sur lia tablo.

11 Infano mia, se ion vi havas, bone ĝin uzu
kaj donu indajn oferojn al la Sinjoro.
12 Memoru, ke la morto ne hezitas,
kaj ke vi ne vidis la interligon kun Hadeso.
13 Antaŭ ol vi mortos, vi bonfaru al via amiko,
kaj laŭ via kapablo vi donacu al li per mano elstreĉita.
14 Ne senigu vin je bona tago,
kaj atentu, ke via porcio da feliĉo ne preterpasu vin.
15 Ĉu la rezulton de via penado vi ne postlasas al aliaj,
kaj ĉu la frukton de via penado oni ne lotumos?
16 Donu kaj prenu kaj ĝuigu vian animon,
ĉar en Hadeso ĝuo ne estas trovebla.
17 Ĉiu karno eluziĝas kiel vestaĵoj,
ĉar estas interligo de eterne: Vi mortos!
18 Kiel freŝaj folioj sur arbo belkreska
- kelkajn ĝi faligas, aliajn kreskigas -,
same estas al la gento de karno kaj sango:
tiu jen mortas, tiu ĉi naskiĝas.
19 Ĉiu laboro putriĝas kaj pereas,
kaj la farinto malaperas samtempe kun ĝi.

20 Feliĉa la viro, kiu sin dediĉas al Saĝeco,
kaj kiu rezonadas en sia menso,
21 kiu en sia koro pripensas Ŝiajn vojojn
kaj provas kompreni Ŝiajn sekretojn.
22 Li postĉasas Ŝin kvazaŭ ĉasisto
kaj priatentas Ŝiajn vojojn.
23 Li rigardas tra Ŝiaj fenestroj
kaj aŭskultas ĉe Ŝiaj pordoj.
24 Li ekloĝas apud Ŝia hejmo
kaj fiksas tendonajlon en Ŝiajn murojn.
25 Li starigas sian tendon tuj apud Ŝi
kaj ekloĝas en bonega loko.
26 Li metas siajn infanojn sub Ŝian ŝirmon
kaj sub Ŝiaj branĉoj li tendumas.
27 Ŝi lin ŝirmas kontraŭ la varmego
kaj en Ŝia gloro li trovas ripozon.

Ĉapitro 15

1 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu tiel agos;
kaj kiu tenas sin je Lia leĝo, tiu akiros Saĝecon.

2 Kvazaŭ patrino Ŝi aliras lin,
kvazaŭ la edzino de lia juneco Ŝi salutas lin.
3 Ŝi manĝigas lin el pano de kompreno,
kaj akvon de saĝeco Ŝi trinkigas al li.
4 Li apogiĝas sur Ŝi kaj ne ekstumblos,
li fidas je Ŝi kaj ne hontiĝos.
5 Ŝi altigos lin inter liaj proksimuloj,
kaj meze de la kunveno Ŝi malfermos al li la buŝon.
6 Ĝojon kaj kronon de gajeco Ŝi trovos por li,
kaj nepereeman nomon Ŝi akiros por li.
7 Ne atingos Ŝin homoj malbonaj,
kaj pekuloj ne venos en Ŝian apudecon.
8 Longe Ŝi sin tenas for de malhumileco,
kaj mensoguloj neniam pensas pri Ŝi.
9 Ŝia laŭdo en la buŝo de pekulo ne estas trafa,
ĉar ĝi ne venas de la Sinjoro.
10 Laŭdo ja devas esti dirata en saĝeco,
kaj tiam la Sinjoro ĝin prosperigas.

11 Ne diru: Pro la Sinjoro mi distanciĝis;
ĉar kion Li malamas, tion Li ne faras.
12 Ne diru: Li mem igis min devojiĝi;
ĉar pekulon Li ne bezonas.
13 Ĉiun abomenaĵon malamas la Sinjoro,
kaj tiuj, kiuj timas antaŭ Li, ne amas ĝin.
14 En la komenco Li mem kreis la homon,
kaj faris lin dependa de la propraj decidoj.
15 Se vi deziras, vi povas plenumi Liajn ordonojn;
fari Lian volon estas fideleco.
16 Li metis antaŭ vi fajron kaj akvon:
kion vi deziras, al tio etendu vian manon.
17 Antaŭ la homoj estas la vivo kaj la morto,
kaj kio plaĉas al ili, tion ili ricevas.
18 Ĉar granda estas la saĝeco de la Sinjoro:
Li estas forta kaj potenca kaj ĉion Li vidas.
19 Liaj okuloj estas super tiuj, kiuj timas antaŭ Li,
kaj ĉiun faron de la homo Li konas.
20 Al neniu Li ordonis esti malpia,
kaj al neniu Li permesis pekadi.

Ĉapitro 16

1 Ne deziru amason da infanoj, kiuj ne taŭgas,
kaj ne ĝoju pri filoj malpiaj.
2 Se vi eĉ havas multajn, ne ĝoju pri ili,
se ili ne timas antaŭ la Sinjoro.
3 Ne fidu, ke ili daŭre vivos,
kaj ne konfidu je ilia multnombreco.
Prefere unu, [kiu timas antaŭ la Sinjoro], ol mil aliaj.
Prefere morti sen infanoj, ol havi infanojn malpiajn.
4 Ĉar pro unu saĝa viro plu ekzistas la urbo,
sed tribo da senleĝuloj pereas.

5 Multon tian vidis mia okulo,
kaj eĉ pli ol tion aŭdis mia orelo.
6 En kunveno de pekuloj ekbrulis la fajro,
kaj kontraŭ peka popolo ekflamis Lia kolero.
7 Li ne pardonis la gigantojn de la pratempo,
kiuj ribelis kun sia tuta forto.
8 Kaj Li ne indulgis la najbarojn de Lot,
kiujn Li abomenis pro ilia malhumileco.
9 Kaj Li ne kompatis popolon anatemitan,
tiujn, kiuj estis elpelitaj pro iliaj pekoj,
10 nek la sescent mil piedirantojn,
kiuj estis ekstermitaj pro la malmoleco de ilia koro.

11 Se eĉ nur unu havas malmolan nukon,
estus mirige, se li restus senpuna;
ĉar Li konas pardonemon kaj koleron:
Li riĉe pardonas, sed Li ankaŭ verŝas Sian koleron.
12 Kiel granda estas Lia pardonemo, tiel granda estas ankaŭ
Lia severeco;
Li juĝas ĉiun homon laŭ ties faroj.
13 Ne eskapas la pekulo kun sia rabakiraĵo,
kaj la atendoj de la piulo ne estos vanaj.
14 Kiu bonfaras, al tiu Li rekompencos;
ĉiu ricevos laŭ siaj faroj.

15 [La Sinjoro obstinigis Faraonon, kiu Lin ne rekonis,
por ke Liaj faroj fariĝu konataj sub la ĉielo.]
16 [Al la tuta kreitaro Lia kompato estas konata,
kaj Sian lumon kaj Sian mallumon Li donis al la homoj.]

17 Ne diru: Mi min kaŝos antaŭ la Sinjoro!
En la alteco, kiu memoros pri mi?
En ĉi tiu amaso mi ne rekoniĝos:
kio mi ja estas en tiu ĉi nemezurebla kreaĵaro?
18 Ĉar jen: la ĉielo, kaj la plej alta ĉielo,
la abismo kaj la tero skuiĝas pro Lia rigardo.
19 La montoj kaj la fundamentoj de la tero
terure tremas, se Li ilin alrigardas.
20 Sed pri ĉi tio neniu pripensas;
kiu meditas pri siaj vojoj?
21 Tempeston neniu homo povas vidi;
kion ĝi faras, tio estas plejparte kaŝita.
22 Agojn de justeco: kiu anoncas?
Kiu atendas ilin? La interligo estas malproksima.
23 Tiel en sia koro pensas malsaĝulo,
sensciulo, sencelulo pensas tiajn stultaĵojn.

24 Aŭskultu al mi, infano mia, kaj lernu kompreni,
kaj turnu vian koron al miaj vortoj.
25 Plej detale mi instruos
kaj scion mi donos tre precize.

26 De la komenco la Sinjoro kreis Siajn laborojn
kaj de la kreado Li donis al ĉiuj ilian lokon.
27 Por eterne Li ordigis Siajn laborojn,
kaj iliajn elementojn Li fiksis laŭ ilia naturo;
al ili mankas nenio kaj ili ne laciĝas
kaj siajn laborojn neniam ili demetas.
28 Sian proksimulon ili ne premas
kaj ĝis eterne ili ne malobeas al Lia parolo.
29 Poste la Sinjoro suben rigardis al la tero,
kaj plenigis ĝin per Siaj bonaĵoj.
30 Per ĉiuj vivantaĵoj Li kovris ĝian vizaĝon,
kaj al ĝi ili revenas.

Ĉapitro 17

1 La Sinjoro kreis la homon el la tero
kaj igis lin reveni al ĝi.
2 Al ili Li donis nombron da tagoj kaj certan tempon
kaj Li donis al ili potencon super ĝi.
3 Laŭ Sia forto al ili Li donis forton
kaj laŭ Sia bildo Li kreis ilin.
4 Li metis timon antaŭ la homo super ĉiun karnon
kaj igis ilin regi super bestoj kaj birdoj.

5 [Ili ricevis la uzadon de la kvin agadoj de la Sinjoro;
kiel sesan Li donis al ili la menson,
kaj kiel sepan la interpretadon de siaj agadoj.]

6 Propran decidadon kaj langon kaj okulojn
kaj orelojn kaj koron Li donis al ili por pensadi.
7 Li plenigis ilin per scianta kompreno
kaj montris al ili bonon kaj malbonon.
8 Li metis Sian okulon en ilian koron
por montri al ili la grandecon de Liaj faroj,
9 [por ke ili gloru Liajn miraklojn]
10 kaj ke ili laŭdu Lian sanktan nomon,
por ke ili proklamu la majeston de Liaj faroj.

11 Li ankaŭ donis al ili la komprenon
kaj heredigis al ili la leĝon de la vivo.
12 Interligon eternan Li starigis kun ili,
kaj Siajn decidojn Li montris al ili.
13 Lian grandan gloron vidis iliaj okuloj,
kaj la gloron de Lia voĉo aŭdis iliaj oreloj.
14 Kaj Li diris al ili: Detenu vin de ĉiu maljustaĵo.
Kaj Li ordonis al ili ĉiuj unuope, koncerne la
proksimulon.
15 Iliaj vojoj ĉiam estas antaŭ Li,
kaj ne kaŝiĝos antaŭ Liaj okuloj.

16 [De junaĝo iliaj vojoj iras al malbono,
kaj ili ne kapablas fari el siaj ŝtonaj koroj
karnajn korojn.]
17 [Ĉe la dividado de la popoloj de la tero,]
al ĉiuj popoloj Li starigis reganton,
sed heredaĵo de la Sinjoro estas Izrael.
18 [Sian unuenaskiton Li instruas kun disciplino;
Sian lumon de la amo Li donas, kaj Li ne neglektas lin.]

19 Ĉiuj iliaj faroj estas klaraj al Li kiel la suno,
kaj Liaj okuloj estas daŭre super iliaj vojoj.
20 Iliaj maljustaĵoj ne estas kaŝitaj antaŭ Li,
kaj ĉiuj iliaj pekoj estas antaŭ la Sinjoro.
21 [La Sinjoro estas bona kaj konas Sian kreitaĵon,
Li ne forlasas ilin kaj ne delasas de ili.]
22 Homa bonfaremo estas por Li kvazaŭ sigelringo,
kaj homajn bonaĵojn Li gardas kiel Sian pupilon.
23 Poste Li stariĝos kaj Li donos al ili laŭ la meritoj,
kaj ilian rekompencon Li donos sur ilian kapon.
24 Nur al tiuj, kiuj pentas, Li donas revenon,
kaj Li kuraĝigas tiujn, kiuj ekperdas persistemon.

25 Turnu vin al la Sinjoro kaj forlasu la pekojn,
preĝu antaŭ Lia vizaĝo kaj malpliigu viajn ofendojn.
26 Revenu al la Plejaltulo kaj forturniĝu de maljusteco
kaj forte malamu abomenindaĵojn.
27 Kiu en Hadeso laŭdos la Plejaltulon,
same kiel la vivantoj kaj tiuj, kiuj kantas himnojn?
28 Ĉe mortinto, kiu nenion plu povas, silentiĝas la laŭdoj;
tial, dum vi vivas kaj estas sana, laŭdu la Sinjoron.

29 Kiel granda estas la kompatemo de la Sinjoro;
kiel gracoplena Li estas por tiuj, kiuj returniĝas al Li.
30 Ĉar por la homoj ne ĉio estas ebla,
ĉar ne senmorta estas la homido.
31 Kio estas pli brila ol la suno? Sed ĝi ja eklipsas.
Kaj al malbono emas karno kaj sango.
32 La suno superrigardas la armeon de la alta ĉielo,
kaj ĉiuj homoj estas polvo kaj cindro.

Ĉapitro 18

1 Tiu, kiu vivas ĝis eterne, kreis la universon.
2 Nur la Sinjoro montriĝos justa.
[Kaj ne estas alia krom Li.]
3 [Li direktas la mondon per Sia mano,
kaj ĉio obeas al Lia deziro,
ĉar Li estas la reĝo de ĉio dank' al Sia povo,
kaj Li apartigas la sanktaĵojn de la profanaj.]

4 Al neniu Li donis plene proklami Liajn farojn:
kiu traserĉus ĉiujn Liajn grandaĵojn?
5 Kiu mezurus la grandecon de Lia majesto?
Kaj kiu rakontos ĉiujn Liajn kompatemajn farojn?
6 Nenion oni deprenu, nenion oni aldonu:
ne estas eble elserĉi ĉiujn mirindaĵojn de la Sinjoro.
7 Kiam la homo finas, li nur ĵus komencis:
kaj kiam li haltas, li estas senespera.

8 Kio estas la homo, por kio li taŭgas?
Kio estas liaj bonaj aŭ liaj malbonaj faroj?
9 La nombro de la tagoj de la homo:
cent jaroj estas multo.
10 Kiel akvero el la maro, aŭ kiel sablero,
tiel malmulte estas tiuj jaroj en la tago de la eterneco.
11 Tial pacienca estas la Sinjoro pri ili,
kaj Li elverŝas super ili Sian kompatemon.
12 Li vidas kaj Li scias, ke ilia fino estas malbona;
tial Li multobligas Sian pardonemon.
13 La kompato de la homo direktiĝas al la proksimulo,
la kompato de la Sinjoro al ĉiu karno;
Li admonas kaj edukas kaj instruas
kaj Li rekondukas ilin, kiel ŝafisto sian gregon.
14 Li kompatas pri tiuj, kiuj akceptas Lian edukon,
kaj pri tiuj, kiuj soifas pri Liaj juĝoj.

15 Infano mia, ne miksu bonajn donojn kun riproĉoj
kaj donacojn ne kun ĉagrenaj vortoj.
16 Ĉu roso ne finas brulantan varmon?
Tiel vorto estas pli bona ol donaco.
17 Ĉu vorto ne superas bonan donacon?
Sed ĉe homo aminda ili ambaŭ kuntrafas.
18 Malsaĝulo sen-ame insultas,
kaj donaco de avarulo plorigas la okulojn.

19 Lernu, antaŭ ol vi ekparolas,
kaj atentu pri via sano antaŭ ol vi malsaniĝas.
20 Ekzamenu vin mem antaŭ ol vi juĝiĝas,
kaj en la horo de la pridemandado vi trovos pardonon.
21 Antaŭ ol vi malsaniĝas, vi humiliĝu,
kaj ĝustatempe vi montru, ke vi konvertiĝas de viaj pekoj.
22 Ne lasu vin deteni de ĝustatempa plenumo de via voto,
kaj ne ĝis la morto atendu antaŭ ol reguli tion.
23 Antaŭ ol voton vi faras, vi bone pripensu,
kaj ne fariĝu kvazaŭ homo, kiu elprovas la Sinjoron.

24 Memoru pri la kolero en la tago de la morto,
kaj pri la momento de la puno, kiam Sian vizaĝon Li deturnas.
25 Memoru pri la tempo de malsato en la tempo de abundo,
kaj pri malriĉeco kaj bezonoj en la tagoj de riĉeco.
26 Inter mateno kaj vespero ŝanĝiĝas la ŝancoj:
antaŭ la Sinjoro ĉio estas mallongedaŭra.
27 Saĝa homo ĉiam estas singardema,
kaj en pekoplenaj tagoj li sin gardas kontraŭ eraroj.
28 Ĉiu prudentulo scias pri Saĝeco,
kaj li laŭdas tiun, kiu trovis Ŝin. 29 Tiuj, kiuj komprenas vortojn de prudenteco, mem estas saĝaj
kaj ili disverŝas trafajn sentencojn.

30 Ne postkuru viajn dezirojn,
kaj longe detenu vin de viaj pasioj.
31 Se al via koro vi permesas, kion ĝi sopiras,
ĝi vin faras mokindaĵo de viaj malamikoj.
32 Ne ĝoju pri granda lukso,
kaj ne serĉu ĝian apudecon.
33 Ne fariĝu malriĉa, festenante per mono pruntita,
sen ke ion vi havas en la monsako.

Ĉapitro 19

1 Ebria laboristo ne fariĝas riĉa;
kiu malestimas la malgrandajn aferojn, tiu sin pereigas.
2 Vino kaj virinoj devojigas saĝulojn,
kaj kiu rilatas kun malĉastulinoj, tiu fariĝas ĉiam pli senbrida.
3 Larvoj kaj vermoj heredos lin,
kaj lia senbrida animo estos forkaptita.

4 Kiu tro rapide fidas, tiu estas malserioza,
kaj kiu kulpas pri tio, tiu pekas kontraŭ si mem.
5 Kiu ĝojas pro la malbono, tiu estos juĝita.
[Sed kiu rezistas la pasion, tiu kronas sian vivon.]
6 [Kiu regas la langon, tiu vivas sen konfliktoj.]
Kiu malamas kalumnion, tiu malpliigas la malbonon.
7 Neniam ripetu ies vortojn;
tiam ankaŭ vi mem ne suferos malutilon.
8 Ne rakontadu, nek pri amiko nek pri malamiko;
krom se estos peko por vi, nenion vi malkaŝu.
9 Ĉar kiu vin aŭdas, tiu pri vi atentos,
kaj siatempe li vin malamos.
10 Ĉu ion vi aŭdis? Ĝi mortu kune kun vi!
Kuraĝon! Ĝi vin ne krevigos.
11 Malsaĝulo suferas naskodolorojn pro rakonto,
kiel virino naskanta pro sia infano.
12 Kiel sago fiksiĝinta en femura karno,
tiel pikas rakonto en la intesto de malsaĝulo.

13 Demandu vian amikon: li eble ĝin ne faris,
kaj se li ĝin faris, zorgu ke li ne daŭrigu.
14 Demandu la proksimulon: li eble ĝin ne diris,
kaj se li ĝin diris, zorgu ke li ne ripetu ĝin.
15 Demandu vian amikon, ĉar ofte okazas kalumnio,
kaj ne kredu ĉion diritan.
16 Ĉiu povas erari, eĉ sen intenco,
kaj kiu neniam kulpis per sia lango?
17 Demandu vian proksimulon antaŭ ol vi minacas,
kaj lasu lokon por la leĝo de la Plejaltulo.
[Kaj ne koleru.]

18 [Timo antaŭ la Sinjoro estas komenco de akceptado,
kaj Saĝeco akiras Lian amon.]
19 [Scio pri la ordonoj de la Sinjoro estas instruo viviga,
kaj tiuj, kiuj faras tion, kio plaĉas al Li, tiuj plukos
la frukton de la arbo de senmorteco.] 20 Timo antaŭ la Sinjoro, jen la tuta Saĝeco,
kaj la tuta saĝeco enhavas plenumadon de la leĝo
[kaj scion pri Lia ĉiopoveco].

21 [Se servisto diras al sia sinjoro: Mi ne agos laŭ via deziro,
se li poste eĉ faras sian devon, li jam kolerigas
sian nutranton.]

22 Scio pri malbono ne estas saĝeco,
kaj ne estas prudento tie, kie konsiliĝas pekuloj.
23 Ekzistas ruzeco, kiu estas abomena,
kaj ekzistas malsaĝuloj, kiuj havas nesufiĉe da saĝeco;
24 preferinda estas timanto antaŭ la Sinjoro sen multa saĝeco
ol tre inteligenta viro, kiu malobservas la leĝon.
25 Ekzistas multflanka ruzeco, kiu estas maljusta,
kaj ekzistas ŝajnigantoj, kiuj paradas per justeco.
26 Li aspektas afliktita, nigre vestita,
sed interne li estas plena je friponaĵoj.
27 Li inklinas la vizaĝon kaj ŝajnigas surdecon,
sed se vi ne atentas, li superruzas vin.
28 Kaj se pro manko de forto li ne povas peki,
tuj kiam okazon li trovos, li faros malbonon.
29 Laŭ la ekrigardo oni konas la viron,
kaj prudentulon oni rekonas, ĉe la renkontiĝo.
30 La vestaĵoj de la viro kaj la rido de liaj dentoj
kaj la irmaniero de la homo informas pri tio, kiu li estas.

Ĉapitro 20

1 Admono kelkfoje ne estas ĝustatempa,
kaj kiu tiam silentas, tiu estas saĝa.
2 Estas pli bone admoni ol koleregi
3 kaj kiu rekonas sian kulpon, tiu ŝirmiĝas kontraŭ humiliĝo.
4 Kiel eŭnuko, kiu deziras malvirgigi virgulinon,
tiel statas kun homo, kiu perforte volas fari justecon.
5 Ekzistas silentanto, kiu ŝajnas esti saĝa,
kaj ekzistas tiu, kiun oni malamas pro lia multa babilado.
6 Ekzistas silentanto, kiu ne havas respondon,
kaj ekzistas silentanto, kiu scias la ĝustan momenton.
7 Saĝa homo silentas ĝis la ĝusta momento,
sed la babilemulo, la malsaĝulo, maltrafas tiun momenton.
8 Kiu multe parolas, tiun oni abomenas,
kaj kiu arogas al si potencon, tiu estas malamata.
9 En malbono foje troviĝas bonŝanco,
kaj bontrovaĵo povas fariĝi perdo.
10 Ekzistas donaco, kiu al vi ne utilas,
kaj ekzistas donaco, kiu duoble rekompenciĝas.
11 Ekzistas humiligo kiel sekvo de gloro,
kaj ekzistas homo, kiu post humiliĝo ree levas la kapon.
12 Ekzistas homo, kiu multe aĉetas por malmulte da mono,
kaj ankaŭ, kiu pagas por tio sepoble.
13 La saĝulo per vortoj sin faras amata,
sed afablaĵoj de malsaĝulo perdiĝas.
14 Donaco de malsaĝulo ne profitigas vin,
ĉar multajn okulojn li havas, ne nur unu:
15 malmulte li donas kaj multe kritikas
kaj sian buŝon li malfermas kiel heroldo;
hodiaŭ li pruntedonas, morgaŭ repostulas:
tia homo estas malaminda!
16 Malsaĝulo diras: Mi ne havas amikon,
miajn bonfarojn oni ne ŝatas.
17 Kiuj manĝas lian panon, tiuj havas malbonan langon.
Kiel ofte kaj kiel multaj ridos pri li!

18 Gliti sur la planko estas pli bone ol per la lango,
tiel la malbonuloj rapide ekfalas.
19 Kiel malagrabla homo - jen vorto je malĝusta momento.
En la buŝo de senkleruloj ĝi daŭre troviĝas.
20 El la buŝo de malsaĝulo sentenco estas malakceptata,
ĉar li ne diras ĝin je la ĝusta momento.
21 Ekzistas homo, kiun malriĉo malhelpas peki,
kaj lian ripozon konsciencriproĉoj ne ĝenas.
22 Ekzistas homo, kiu pereigas sin mem per hontosento,
kaj li pereas pro rigardo de malsaĝulo.
23 Ekzistas homo, kiu pro honto faras promeson al amiko,
kaj sennecese li faras lin sia malamiko.
24 Mensogo estas makulo en la homo.
En la buŝo de senkleruloj ĝi daŭre troviĝas.
25 Preferinda estas ŝtelisto pli ol daŭra mensoganto,
sed ambaŭ heredos la pereon.
26 La kutimo de mensogulo estas malhonora,
kaj lia malhonoro daŭre estas kun li.

27 Kiu estas saĝa en siaj vortoj, tiu sin antaŭenigas,
kaj prudenta homo plaĉas al la gravuloj.
28 Kiu prilaboras la teron, tiu kreskigas la rikolton,
kaj kiu plaĉas al la gravuloj, tiu repacigas maljustecon.
29 Donacoj kaj donoj blindumas la okulojn de saĝuloj,
kaj kvazaŭ buŝumo retenas en ilia buŝo la admonojn.
30 Saĝeco kaŝita kaj nevidebla trezoro:
kiu utilo estas en ambaŭ?
31 Preferinda estas homo, kiu kaŝas sian malsaĝecon,
ol homo, kiu kaŝas sian saĝecon.

Ĉapitro 21

1 Infano mia, ĉu vi pekis? Ne daŭrigu ĝin,
kaj ankaŭ preĝu pro viaj antaŭaj pekoj.
2 Fuĝu la pekon kvazaŭ serpenton,
ĉar se vi tro alproksimiĝas, ĝi mordas vin;
leonaj dentoj estas ĝiaj dentoj,
kiuj neniigas homajn vivojn.
3 Ĉiu senleĝeco estas kvazaŭ glavo dutranĉa,
kaj kontraŭ ĝiaj vundoj ne ekzistas kuracado.
4 Teruro kaj perforto ruinigas riĉecon;
la domo de malhumilulo estos dezertigita.

5 La preĝo de malriĉulo iras el lia buŝo al Liaj oreloj,
kaj Lia juĝo baldaŭ sekvas.
6 Kiu malamas admonojn, tiu sekvas la piedsignojn de pekulo; kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu metas ilin en sian koron.

7 Defore oni rimarkas la fanfaronulon,
la spertulo lin rekonas el liaj mispaŝoj.
8 Kiu konstruas sian domon per mono aliula,
tiu similas homon, kiu amasigas ŝtonojn por la vintro.
9 Kiel stupo amasigita estas la komunumo de pekuloj,
kaj ilia fino estas kiel brulanta fajro.
10 La vojo de pekuloj estas ebena, sen ŝtonoj,
sed je ĝia fino estas la kavaĵo de Hadeso.

11 Kiu observas la leĝon, tiu komprenas ĝian sencon:
la perfekta timo antaŭ la Sinjoro estas Saĝeco.
12 Kiu ne estas sagaca, tiu ne estas instruebla,
sed ekzistas sagaco, kiu alportas amarecon.
13 La scio de saĝulo kreskas kvazaŭ inundo,
kaj lia konsilo estas kvazaŭ vivanta fonto.
14 La interno de malsaĝulo similas rompitan poton:
ĝi tute ne entenas iun saĝecon.
15 Se saĝan vorton aŭdas homo prudenta,
li ĝin laŭdas kaj aldonas alian al ĝi;
sed se facilanimulo ĝin aŭdas, ĝi malplaĉas al li,
kaj li ĝin forĵetas malantaŭ sian dorson.
16 Rezonado de malsaĝulo estas kvazaŭ ŝarĝo survoje,
sed sur la lipoj de saĝulo troviĝas ĉarmo.
17 La buŝo de la prudentulo estas serĉata en la kunveno,
kaj liajn vortojn oni pripensas en sia koro.
18 Kvazaŭ disfalema domo estas la saĝeco de malsaĝulo,
kaj la scio de malprudentulo estas senkoheraj vortoj.

19 Por malsaĝulo instruo estas kateno je la piedo,
kvazaŭ mankatenoj je la dekstra mano.
20 Malsaĝulo laŭte levas sian ridadon,
sed sagaculo maksimume ridetas.
21 Kvazaŭ ornamaĵo el oro estas la instruo por prudentulo,
kaj kvazaŭ braceleto je la dekstra brako.
22 Malsaĝulo rapide enkuras domon,
sed spertulo hezite atendas.
23 Malsaĝulo tra la pordo enrigardas en la domon,
sed edukita homo atendas ekstere.
24 Needukita homo aŭskultas ĉe la pordo,
sed por prudentulo tio estas malhonoro.

25 La lipoj de pekuloj nur rakontadas,
sed la vortoj de saĝuloj estas pesile pesataj.
26 En la buŝo de malsaĝuloj sidas ilia koro,
sed la koro de saĝuloj estas ilia buŝo.
27 Se malpiulo malbenas la kontraŭulon,
li malbenas sian propran animon.
28 La kalumniulo malpurigas sian propran animon,
kaj estas malamata en sia propra ĉirkaŭaĵo.

Ĉapitro 22

1 Al malpurigita ŝtono kompareblas pigrulo;
ĉiu fajfas pro lia malhonoro.
2 Al malpura sterkejo kompareblas pigrulo:
kiu lin tuŝas, tiu deskuas la manon.

3 Estas malhonoro por patro, se li generis needukitan filon,
kaj se estas tia filino, tio estas perdo.
4 Saĝa filino ricevas edzon, kiu decas,
sed malhonora filino donas ĉagrenon al sia patro.
5 Patron kaj edzon hontigas senhontulino,
kaj de ambaŭ ŝi estos malŝatata.
6 Kiel muziko okaze de funebro estas malĝustatempa rakonto, sed vipado kaj disciplino ĉiumomente atestas pri saĝeco.

7 [Infanoj, kiuj estas bone edukitaj,
kaŝas la humilan naskiĝon de siaj gepatroj.]
8 [Infanoj, kiuj estas malŝate kaj needukite fieraj,
makulas la noblecon de siaj gepatroj.]

9 Kiu instruas malsaĝulon estas kiel kungluanto de rompopecoj
aŭ kiel iu, kiu vekas dormanton el profunda dormo.
10 Rezonadi al malsaĝulo estas kvazaŭ rezonadi al dormemulo,
kiu fine diras: Ĉu estas io?
11 Ploru pro mortinto, ĉar li malhavas la lumon,
kaj ploru pro malsaĝulo, ĉar li malhavas intelekton;
malpli laŭte ploru pro mortinto, ĉar ripozon li trovis,
sed la vivo de malsaĝulo estas pli malbona ol la morto.
12 Funebro pro mortinto daŭras sep tagojn,
sed tiu pro malpia malsaĝulo ĉiujn tagojn de lia vivo.
13 Ne tro multe parolu kun stultulo,
kaj ne vizitu malsaĝan homon.

Gardu vin kontraŭ li, por eviti problemojn,
por ke vi ne malpuriĝu, kiam li sin skuas.
Evitu lin kaj vi trovos kvieton
kaj vi ne elĉerpiĝos pro lia malsaĝeco.

14 Kio estas pli peza ol plumbo?
Kiun alian nomon oni donu al ĝi krom: La malsaĝa?
15 Sablo, salo kaj peco da fero
estas pli facile porteblaj ol malsaĝa homo.
16 Ligna trabo bone fiksita en konstruaĵo
ne malligiĝas ĉe tertremo:
same, koro, kiu apogiĝas sur bona pripensado,
je neniu momento ektimas.
17 Koro fundita sur saĝa interkonsiliĝo
estas kvazaŭ bela stukaĵo sur polurita muro.
18 Palisaro staranta je alta loko
ne rezistas kontraŭ la vento.
Same, koro timema, fundita sur pripensado de malsaĝulo,
kontraŭ neniu timo povas rezisti.

19 Kiu ektuŝas la okulon, tiu faligas larmon,
kaj kiu ektuŝas la koron, tiu montras ĝian sentemon.
20 Kiu ĵetas ŝtonon kontraŭ birdoj, tiu fuĝigas ilin,
kaj kiu insultegas amikon, tiu disŝiras amikecon.
21 Se glavon vi tiris kontraŭ amiko,
ne malesperu: ankoraŭ estas revena vojo;
22 se la buŝon vi malfermis kontraŭ amiko,
estu senzorga: ankoraŭ estas revena vojo;
sed insultoj, malhumileco, malkaŝado de sekretoj
kaj ruza malicaĵo:
tio forfuĝigas ĉiun amikon.
23 Akiru la fidon de via proksimulo, dum li malriĉas,
por ke ankaŭ en lia bonstato vi plene partoprenu.
En la momento de mizero vi restu ĉe li,
por ke vi partoprenu en lia heredaĵo.
24 Vaporo kaj fumo en la forno antaŭas la fajron;
same antaŭas insultaj vortoj la sangoverŝadon.
25 Mi ne hontos protekti amikon
kaj mi ne kaŝos min antaŭ li.
26 Kaj se pro li okazos al mi malbonaĵo,
ĉiu, kiu tion aŭdos, estos singarda kontraŭ li.

27 Kiu metos gvardion ĉe mia buŝo
kaj sigelon de prudento sur miajn lipojn,
tiel ke ili ne faligu min,
kaj mia lango ne pereigu min?

Ĉapitro 23

1 Sinjoro, patro kaj mastro pri mia vivo,
ne delasu min al ilia volo,
ne permesu, ke pro ili mi falos.
2 Kiu pretigas vipon por korekti mian pensadon,
kaj vergon de saĝeco por disciplini mian koron?
Se malsaĝaĵojn mi faros, ili ne indulgos min,
kaj la pekojn de miaj lipoj ili ne pardonos.
3 Tiam ne plimultiĝos mia stulteco
kaj ne multobliĝos miaj pekoj;
tiam mi ne falos antaŭ la okuloj de miaj kontraŭuloj
kaj mia malamiko ne ĝojos pro mi.
4 Sinjoro, patro kaj Dio de mia vivo,
ne donu al mi malhumilajn okulojn
5 kaj havemon forturnu de mi.
6 Manĝegemo kaj volupto ne ekregu min,
kaj ne transdonu min al senhontaj deziroj.

7 Infanoj miaj, aŭskultu pri la disciplino de la buŝo:
kiu ĝin observas, tiu ne kaptiĝos.
8 Viktimo de siaj lipoj fariĝas la pekulo,
kaj kalumnianto kaj malhumilulo falos pro ili.
9 Ne kutimigu vian buŝon je ĵuroj
kaj ne alkutimiĝu menciadi la nomon de la Sanktulo.
10 Ĉar kiel al sklavo daŭre pridemandata
oni ne evitigas la vipstriojn,
tiel same la homo, kiu ofte ĵuras kaj alvokadas la nomon,
ne restos pura je pekoj.
11 La viro, kiu multe ĵuras, pleniĝas je maljusteco,
kaj la vipo ne forlasos lian domon.
Se li faras eraron, lia peko lin premas,
se li ne prenas ĝin serioze, li pekas duoble,
kaj se li ĵuras senkaŭze, li ne estos justigita:
lia domo pleniĝos je mizero.

12 Ekzistas maniero paroli, komparebla je la morto:
ĝi ne troviĝu en la heredaĵo de Jakob,
ĉar piuloj ne rilatu kun tio;
ili ne rulu sin en pekoj.
13 Ne kutimigu vian buŝon je krudaj vulgaraĵoj,
ĉar tiam per vortoj vi pekas.
14 Memoru vian patron kaj vian patrinon,
se vi sidas meze de gravuloj:
ne forgesu ilin en ilia ĉeesto,
ne fariĝu malsaĝulo en tiu apudeco;
alie vi povus deziri, ke vi ne estu naskita,
kaj malbeni la tagon de via naskiĝo.
15 Homo, kiu kutimiĝas je insultado,
en tuta sia vivo ne estos kulturita.

16 Du specoj de homoj estas plenaj je pekoj,
kaj la tria altiras la koleron.
17 Brulanta havemo estas kiel flamanta fajro,
ĝi ne estingiĝos antaŭ ol ĝi finbrulis.
Homo, kiu malĉastas je la korpo de sia karno,
ne haltos ĝis konsumiĝos la fajro.
Por malĉastulo ĉiu pano estas bongusta,
li ne laciĝos antaŭ ol li mortos.
18 Viro, kiu kulpas pri adulto,
diras al sia animo: Kiu min vidas?
Ombro ĉirkaŭas min, kaj la muroj min ŝirmas,
kaj neniu min vidas: Kion mi timus?
Pri miaj pekoj la Plejaltulo ne memoros.
19 Kion li timas, tio estas la okuloj de la homoj,
kaj li ne scias, ke la okuloj de la Sinjoro
estas miloble pli klaraj ol la suno:
ili rigardas ĉiujn vojojn de la homoj
kaj penetras en kaŝitajn lokojn.
20 Ĉio al Li estis konata jam antaŭ ol ĝi estis kreita,
kaj tiel ĝi restos ankaŭ post ĝia fino.
21 Sur la placoj de la urbo li estos punita,
kaj kie li ne havas suspekton, tie li estos kaptita.

22 Same la virino, kiu estas malfidela al la edzo,
kaj kiu donas al li heredonton el fremdulo.
23 Unue ŝi estis malobea al la leĝo de la Plejaltulo,
due ŝi kulpis kontraŭ sia edzo,
trie ŝi adultis en malĉasteco
kaj naskis infanojn el fremdulo.
24 Ŝin oni kondukos en la kunvenon
kaj puno trafos ŝiajn infanojn.
25 Ŝiaj infanoj ne enradikiĝos
kaj ŝiaj branĉoj ne portos frukton.
26 Ŝi postlasos memoron, kiu estas malbeno,
kaj ŝia honto ne estos forigita.
27 Kaj komprenos tiuj, kiuj postrestos,
ke nenio estas pli bona ol timo antaŭ la Sinjoro
kaj nenio pli dolĉa ol observi la ordonojn de la Sinjoro.

Ĉapitro 24

1 La Saĝeco komencas laŭdi sin mem
kaj meze de sia popolo Ŝi sin gloros;
2 en la kunveno de la Plejaltulo Ŝi malfermos sian buŝon
kaj antaŭ Lia potenco Ŝi sin gloros.

3 El la buŝo de la Plejaltulo mi devenis,
kaj kvazaŭ nebulo mi kovris la teron.
4 Mi starigis mian tendon en la supera alto,
kaj mia trono staris sur kolono de nubo.
5 La ĉielvolbon mi sola ĉirkaŭiris
kaj en la profundaĵoj de la abismo mi promenis.
6 Sur la ondoj de la maro kaj ĉie surtere,
ĉe ĉiuj popoloj kaj gentoj, mi ekhavis potencon.

7 Ĉe ili ĉiuj mi serĉis ripozejon:
en kies heredaĵo mi ekloĝos?
8 Tiam sian ordonon donis al mi la kreinto de ĉio,
kaj mia kreinto indikis lokon por mia tendo.
Li diris: Starigu vian tendon ĉe Jakob,
kaj trovu vian heredaĵon en Izrael.
9 Antaŭ la mondo, jam de la komenco, Li kreis min,
kaj ĝis eterne mi ne malaperos.
10 En la sankta tendo mi servadis antaŭ Lia vizaĝo,
kaj tiel en Cion mi firmiĝis.
11 En la amata urbo Li donis al mi ripozejon,
kaj en Jerusalem estis mia potenco.
12 Mi enradikiĝis meze de glorplena popolo,
en la loko de la Sinjoro, en Lia heredaĵo.

13 Kiel cedro de Lebanon mi kreskis,
kaj kiel cipreso sur la monto Ĥermon.
14 Kiel palmo en En-Gedi mi kreskis,
kaj kiel rozujo en Jeriĥo,
kiel bela olivarbo sur ebenaĵo,
kaj kiel platano mi kreskis.
15 Kiel cinamo kaj spica parfumo mi odoris,
kaj kiel elektita mirho mi disverŝis bonodoron,
kiel galbano, onikso kaj stakto
kaj kiel incensodoro en la tendo.
16 Kiel terebintarbo mi elstreĉis miajn branĉojn,
kaj miaj branĉoj estis belaj, ĉarmaj branĉoj.
17 Kiel vinbertrunko belajn branĉojn mi kreskigis,
kaj miaj floroj donis belajn, riĉajn fruktojn.

18 [Mi estas la patrino de bela amo,
de timo, scio kaj sankta espero,
mi min donas al ĉiuj miaj infanoj,
kaj mi restos por eterne ĉe tiuj, kiujn Li elektis.]

19 Venu al mi, vi kiuj deziras min,
kaj satigu vin je miaj fruktoj,
20 ĉar memori min superas dolĉan mielon
kaj heredi min estas pli dolĉa ol mielĉelaro.
21 Kiuj min manĝas, tiuj ĉiam malsatas je pli,
kaj kiuj min trinkas, tiuj ĉiam plu soifas min.
22 Kiuj obeas al mi, tiuj ne estas hontigitaj,
kaj kiuj laboras en mia spirito, tiuj ne pekas.

23 Ĉio ĉi tio estas la libro de la interligo
de Dio, la Plejaltulo,
la leĝo, kiun donis al ni Moseo,
heredaĵo por la komunumo de Jakob.

24 [Ne ĉesu esti fortaj en la Sinjoro,
sed tenu vin je Li, por ke Li fortikigu vin.
La ĉiopova Sinjoro estas la sola Dio,
kaj ne estas savanto krom Li.]

25 Ĝi estas plena je saĝo kiel Piŝon,
kaj kiel Tigris en la tagoj de la novaj fruktoj,
26 ĝi inunde donas saĝecon kiel Eŭfrato,
kaj kiel Jordan en la tagoj de la rikolto.
27 Ĝi disverŝas instruon kiel Nilo,
kiel Giĥon en la tagoj de la vinberrikolto.
28 La unua ne komplete ekkonas ĝin,
kaj ankaŭ la lasta ne funde komprenas ĝin.
29 Ĉar ĝia senco estas pli plena ol la maro,
kaj ĝiaj ordonoj pli profundaj ol la granda abismo.

30 Kaj mi mem,
mi estas kvazaŭ fluejo, nutrata de rivero,
kvazaŭ akvokondukilo eniranta ĝardenon.
31 Mi diris: Mi akvumos mian fruktoĝardenon,
mi trinkigos mian legomĝardenon;
kaj jen mia fluejo fariĝis rivero,
kaj mia rivero fariĝis maro.
32 Mian doktrinon mi disradios kiel lumon
kaj mi ĝin montros ĝis malproksime.
33 Mi elŝutos instruadon kiel profetajn vortojn
kaj mi postlasos ĝin al generacioj estontaj.
34 Jen mi do penadis ne nur por mi mem,
sed por ĉiuj, kiuj serĉas la Saĝecon.

Ĉapitro 25

1 Tri objektoj plaĉas al mia koro;
ili estas plaĉaj al la Sinjoro kaj al la homoj:
unuanimeco de fratoj, amikeco inter najbaroj,
kaj edzino kaj edzo bone harmoniaj.
2 Tri specojn de homoj malamas mia koro
kaj profunde mi abomenas ilian vivmanieron:
fieregan malriĉulon, mensogan riĉulon,
kaj adultan maljunulon sen sufiĉe da kompreno.

3 Kion en via junaĝo vi ne kolektis:
kiel en via maljuneco vi ĝin trovos?
4 Kiel decas al grizaj haroj bona juĝado
kaj al maljunuloj trafa konsilado.
5 Kiel decas saĝeco al aĝuloj,
kaj sagaca kompreno kaj konsilado al homoj honorplenaj.
6 Krono de maljunuloj estas riĉa sperto,
kaj ilia gloro estas timo antaŭ la Sinjoro.

7 Mi scias naŭ objektojn, kiujn mi laŭdas en mia koro,
kaj ankaŭ la dekan mi eldiros:
homon kiu ĝojas pro siaj infanoj,
tiun, kiu dum sia vivo vidas la falon de la malamikoj;
8 feliĉa estas tiu, kiu vivas kun saĝa edzino,
kaj kiu ne ekstumblas per sia lango,
kaj kiu ne fariĝas sklavo al malindulo;
9 feliĉa estas tiu, kiu trovis komprenon,
kaj kiu parolas al homoj, kiuj aŭskultas.
10 Kiel granda estas tiu, kiu trovas Saĝecon!
Sed neniu superas tiun, kiu timas antaŭ la Sinjoro.
11 Timo antaŭ la Sinjoro superas ĉion,
kiu ĝin posedas: al kiu oni lin komparu?

12 [Timo antaŭ la Sinjoro estas komenco de amo al Li,
kaj fido estas komenco de rilatado kun Li.]

13 Se necese, ĉiun ĉagrenon - krom korĉagreno!
Ĉiun malicon - krom malica edzino!
14 Se necese, ĉiun mizeron - krom mizero de homoj,
kiuj malamas min;
ĉiun punon - krom puno fare de malamikoj.
15 Neniu veneno superas venenon de serpento
kaj neniu kolero superas koleron de malamiko.
16 Prefere mi loĝos kun leono aŭ drako
aŭ kun virino malica.
17 La malico de virino ŝanĝas ŝian mienon
kaj ombrigas ŝian vizaĝon, kvazaŭ de ursino.
18 Se eĉ meze de siaj najbaroj altabliĝas ŝia edzo,
neaŭdeble li devas amare suspiri.
19 Malgranda estas ĉiu malbono kompare kun malbona edzino:
la sorto de pekulo trafu ŝin.
20 Kiel sabla deklivo antaŭ la piedoj de maljunulo,
tiel estas babilema edzino por kvieta viro.
21 Ne cedu antaŭ la beleco de virino
kaj ne estu pasia pro virino.
22 Estas kaŭzo por kolero, riproĉo kaj granda honto,
se edzino devas vivteni sian edzon.
23 Koro humiligita, grumblema vizaĝo
kaj kordoloro: jen malica edzino!
Manoj senfortaj, genuoj tremantaj:
jen sian edzon ŝi ne feliĉigas.
24 Ĉe la virino komenciĝis la peko,
kaj dank' al ŝi ni ĉiuj devas morti.
25 Ne lasu la akvon flui libere,
nek malican virinon libere babili.
26 Se ŝi ne iras je via flanko,
detranĉu ŝin de via karno.

Ĉapitro 26

1 Feliĉa estas la edzo de bona virino,
kaj la nombro de liaj tagoj estas duobla.
2 Fortika virino feliĉigas sian edzon,
kaj ŝi plenigas liajn jarojn per paco.
3 Bona edzino estas bona sorto;
kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu ricevas ŝin.
4 Ĉu riĉa ĉu malriĉa: feliĉa estas lia koro,
en ĉiu momento gaja estas lia vizaĝo.

5 Tri objektojn timas mia koro
kaj antaŭ la kvara mi ektimas:
kalumnion en la urbo, homamasiĝon
kaj falsajn akuzojn: ĉiuj ĉi superas la morton.
6 Sed korĉagrenon kaj doloron donas virino, kiu estas ĵaluza kontraŭ alia virino,
kaj per la vipo de sia lango ŝi provas impliki en ĝi ĉiujn.

7 Nestabila jugo da bovoj estas edzino malica;
kiu provas ŝin regi estas kiel homo, kiu ekkaptas skorpion.
8 Granda skandalo estas ebria edzino;
sian malindecon ŝi ne tenas kaŝita.
9 Malĉastecon de edzino montras ŝia rigardo,
kaj ĝi estas konebla el ŝiaj palpebroj.
10 Senhontulinon severe prigardu,
por ke ŝi ne trovu okazon por eluzi;
11 se ŝiaj okuloj estas senpudoraj, gardu ŝin,
kaj ne miru, se ŝi miskondutas al vi;
12 kiel soifa vojaĝanto la buŝon ŝi malfermas
kaj trinkas el ĉiu akvo en la apudeco,
kontraŭ ĉiu tendofosto ŝi eksidas
kaj al sago ŝi malfermas la sagujon.

13 La ĉarmo de la edzino ĝojigas ŝian edzon,
kaj ŝia scio refortigas liajn ostojn.
14 Donaco de la Sinjoro estas silentema edzino,
kaj spirita civilizo ne estas pagebla.
15 Graco super graco estas edzino pudora,
kaj kontraŭ ŝia memregado nenio kontraŭpezas.
16 La suno leviĝanta en la supera alto de la Sinjoro:
tia estas la belo de bona virino en ordigita domo.
17 Lumo brilanta sur sankta lampo:
tia estas la belo de ŝia vizaĝo super ekvilibra korpo.
18 Oraj kolonoj sur arĝenta bazo:
tiaj estas ŝiaj belaj piedoj sur la stabilaj kalkanoj.

19 [Infano mia, gardu la floradon de via junaĝo pura,
kaj ne donu vian forton al fremduloj.]
20 [Se vi elserĉis fekundan kampon sur la tuta tereno,
fideme semu viajn proprajn semojn por daŭrigo de via familio.] 21 [Tiam vin ĉirkaŭos viaj infanoj,
kaj fidante pri sia familio ili fariĝos grandaj.]
22 [Virino luebla kalkuliĝas kiel ŝaŭmo,
edzinigita virino kalkuliĝas kiel turo de morto por siaj amantoj.]
23 [Malpia edzino al senleĝa viro estas donata kiel sorto,
sed piulino estas donata al viro, kiu timas antaŭ la Sinjoro.]
24 [Senpudora virino neniigas hontosenton,
sed pudora virino ankaŭ pudore rilatas al la edzo.]
25 [Senhontulino kalkuliĝas kiel hundo,
sed kiu havas hontosenton, tiu timas antaŭ la Sinjoro.]
26 [Virino, kiu honoras la edzon, al ĉiuj ŝajnas saĝa,
sed se ŝi malŝatas lin, ĉiuj konas ŝian malpiecon;
feliĉa estas la edzo de bona virino,
ĉar la nombro de liaj jaroj estos duobla.]
27 [Multparola kaj babilema virino
estas kvazaŭ timiga milita trumpeto;
la viro, kiu al ĝi devas silenti,
devas vivi en militaj perturboj.]

28 Pri du objektoj malĝojas mia koro,
kaj pri tria leviĝas kolero en mi:
viro prospera, kiu fariĝas malriĉa,
saĝaj viroj, kiuj estas malŝatataj,
homo, kiu de justeco venas al pekado:
la Sinjoro destinos lin por la glavo.
29 Komercisto apenaŭ saviĝas de eraroj
kaj vendisto ne restas libera de kulpo.

Ĉapitro 27

1 Pro gajno multaj pekis,
kaj kiu strebas riĉiĝi, tiu deturnas la okulon.
2 Kejlo fiksiĝas en fendon meze inter ŝtonoj;
same inter aĉetado kaj vendado enpremiĝas la peko.
3 Se vi ne forte staras en timo antaŭ la Sinjoro,
baldaŭ via domo ruiniĝos.
4 Ĉe skuado de kribrilo postrestas malpuraĵo,
same la fatraso de la homo, se oni rezonas pri li.
5 La forno elprovas la argilaĵojn,
same la homon oni elprovas, se oni juĝas pri li.
6 La frukto montras la kvaliton de la arbo,
same la rezonado la dezirojn de la homa koro.
7 Ĉar antaŭ la rezonado la homon vi ne laŭdu;
tio ja estas elprovilo de la homo.

8 Se justecon vi serĉas, vi ĝin trovos
kaj vestos ĝin kvazaŭ gloran mantelon.
9 Birdoj loĝas apud siaj similuloj,
kaj la vero returniĝas al tiuj, kiuj ĝin faras.
10 La leono embuskas sian predon,
same la peko tiujn, kiuj faras maljustaĵon.

11 La rakontado de piulo ĉiam estas saĝeco,
la malsaĝulo estas same ŝanĝema kiel la luno.
12 Se vi estas meze de malsaĝaj homoj, vi atentu la horon,
sed meze de pensemuloj vi prenu la tempon.
13 La rakontado de stultuloj estas kolerinda,
kaj ilia ridado sonas en diboĉa pekado.
14 La klaĉado de homo, kiu multe ĵuras, hirtigas la harojn,
kaj pro ilia kverelado oni fermas al si la orelojn.
15 Sangoverŝado estas la kverelado de la malhumiluloj,
kaj ilia insultado estas ĉagrena aŭdaĵo.
16 Kiu malkaŝas sekretojn, tiu perdas fidindecon,
kaj ne plu trovas amikon laŭ sia koro.
17 Amu la amikon kaj restu fidela je li;
sed se liajn sekretojn vi malkaŝis, ne plu postkuru lin.
18 Ĉar kiel homo neniigas sian malamikon,
tiel same vi neniigis la amikecon de via proksimulo.
19 Kaj kiel birdon vi lasis eskapi el via mano,
tiel vi perdis vian proksimulon kaj vi ne plu kaptos lin.
20 Ne plu postĉasu lin, ĉar li jam estas longe for,
eskapinte kiel gazelo el la kaptilo.
21 Ĉar vundon eblas bandaĝi,
kaj insulton eblas pardoni,
sed kiu malkaŝis sekretojn, tiu nenion plu esperu.

22 Kiu okulsignas, tiu havas malbonan intencon,
kaj neniu povas deteni lin de tio.
23 Antaŭ viaj okuloj li parolas dolĉe
kaj tre admiras viajn vortojn,
sed poste li tordas siajn dirojn
kaj faligas vin per viaj propraj vortoj.
24 Multe mi malamas, sed nenion same kiel lin,
kaj ankaŭ la Sinjoro malamas lin.
25 Kiu supren ĵetas ŝtonon, tiu trafas sian propran kapon,
kaj perfida frapo ŝiras vundojn.
26 Kiu fosas truon, tiu mem enfalos en ĝin,
kaj kiu starigas kaptilon, tiu kaptiĝas en ĝi.
27 Se iu faras malbonon, ĝi returniĝas sur lin,
kaj li eĉ ne scias, de kie ĝi lin trafas.
28 Mokojn kaj insultojn por la malhumilulo,
kaj venĝo embuskas lin, kvazaŭ leono.
29 Kiuj ĝojas pro la falo de piuloj, tiuj en kaptiloj
estos mem kaptitaj,
kaj ankoraŭ antaŭ la morto ĉagreno konsumos ilin.

30 Venĝemo kaj kolero estas teruraj aferoj;
nur la pekulo ilin daŭre nutras.

Ĉapitro 28

1 Kiu venĝas, tiu sentos la venĝon de la Sinjoro:
liajn pekojn Li daŭre rememoros.
2 Pardonu al la proksimulo ties maljustaĵon,
kaj se vi preĝas, viaj pekoj estos pardonitaj.
3 Se homo obstinas en sia kolero kontraŭ alia homo,
ĉu de la Sinjoro li povas preĝi pardonon?
4 Pri homo, simila je li mem, li ne havas kompaton:
ĉu li povas pardonpeti pri siaj propraj pekoj?
5 Mem estante karno, li obstinas en sia kolero:
kiu povos repacigi liajn proprajn pekojn?

6 Memoru la finon kaj ĉesu malami,
memoru pereon kaj morton kaj observu la ordonojn.
7 Memoru la ordonojn kaj ne estu venĝema al via proksimulo,
memoru la interligon de la Plejaltulo kaj preterrigardu la senscion.

8 Detenu vin de interbatiĝoj kaj vi pekos malpli,
ĉar koleriĝema homo ekbruligas bataladon.
9 Pekulo disputigas amikojn,
kaj faras malpacon meze de pacemuloj.
10 Ju pli da ligno, des pli ekflagros la fajro;
ju pli obstina estas la batalo, des pli ĝi ekflagros;
ju pli forta la homo, des pli granda estos lia kolero;
kaj ju pli riĉa, des pli li kreskigos sian koleron.

11 Subita ekkverelo flamigas fajron,
kaj subita batalado fluigas sangon.
12 Se vi blovas sur fajreron, ĝi flamiĝas,
sed se vi sputas sur ĝin, ĝi estingiĝas.
Sed tamen ambaŭ eliras el via buŝo.

13 La kalumnianton dulangan vi malbenu;
jam multajn pacemulojn li pereigis.
14 La kalumnia lango jam skuis multajn,
kaj pelis ilin de popolo al popolo;
fortajn urbojn li detruis
kaj palacojn de gravuloj li ruinigis.
15 La kalumnia lango pelis kuraĝajn virinojn
kaj senigis ilin de la frukto de ilia laboro.
16 Kiu aŭskultas je ĝi, tiu ne plu trovas kvieton,
kaj ne plu loĝos en trankvileco.

17 Bato de la vipo faras striojn,
sed bato de la lango rompas ostojn.
18 Multaj falis pro la tranĉa rando de la glavo,
sed ne tiom, kiom falis pro la lango.
19 Feliĉa tiu, kiu estas protektata kontraŭ ĝi,
kiu ne devas pasi ĝian koleron,
kiu ne portas ĝian jugon,
kaj en ĝiaj katenoj ne ligiĝis.
20 Ĉar ĝia jugo estas el fero,
kaj ĝiaj katenoj el kupro.
21 La morto, kiun ĝi venigas, estas malbona morto,
kaj Hadeso estas multe preferinda.
22 La piulojn ĝi ne ekregas:
ili ne brulos en ĝiaj flamoj.
23 Kiuj forlasas la Sinjoron, tiuj falas en ĝian potencon,
kaj en ili ĝi ekflamas kaj ne plu estas estingebla.
Kvazaŭ leono ĝi estas instigata kontraŭ ilin,
kaj kiel leopardo ĝi ilin disŝiros.

24 Do ĉirkaŭigu vian ĝardenon per dornoj,
sekure enfermu vian arĝenton kaj vian oron.
25 Al viaj vortoj faru pesilon kun peziloj,
kaj al via buŝo faru pordon kaj riglilon.
26 Atentu, ke pro via lango vi ne falu,
ke vi ne stumblu antaŭ la okuloj de via embuskanto.

Ĉapitro 29

1 Kiu estas kompatema, tiu pruntas al la proksimulo,
kaj kiu subtenas lian brakon, tiu observas la ordonojn.
2 Pruntu al la proksimulo je la momento de lia bezono,
kaj viaflanke redonu al la proksimulo je la ĝusta momento.
3 Tenu vian parolon kaj estu fidinda al li,
kaj ĉiumomente tion vi trovos, kion vi bezonas.

4 Multaj konsideris la pruntaĵon kiel trovitan monon
kaj kaŭzis malfacilojn al tiuj, kiuj helpis al ili.
5 Ĝis kiam li ricevis la monon, li kisas al la alia la manojn
kaj pro la mono li humile alparolas la proksimulon:
sed je la momento de la redonado, li prokrastas
kaj repagas per malafablaj vortoj
kaj kulpigas la momenton.
6 Se li eĉ estas kapabla, nur apenaŭ la duonon li repagas
kaj tion li opinias kvazaŭ trovitaĵon;
alie li simple senigas lin de lia mono
kaj senkaŭze faras lin sia malamiko.
Malbenojn kaj insultojn li repagas al li
kaj anstataŭ honori lin, li repagas lin per malhonoro.
7 Multaj ne pro malbonvolo forturniĝas,
sed ĉar ili timas esti trompitaj.
8 Tamen estu pacienca pri la malriĉulo,
kaj ne lasu lin atendi pri la almozo.
9 Pro la ordono vi helpu la malriĉulon,
kaj se li ĝin bezonas, ne forsendu lin sen helpo.
10 Perdu do vian monon pro via frato kaj amiko,
sed ne lasu ĝin ŝimi aŭ perei sub ŝtono.

11 Uzu vian trezoron laŭ la ordonoj de la Plejaltulo,
kaj ĝi profitigos vin pli ol oro.
12 Kaŝu almozojn en viaj tenejoj,
kaj tio vin savos el ĉia mizero.
13 Pli ol fortika ŝildo kaj pli ol peza lanco
kontraŭ la malamiko defendos ĝi!

14 Bona viro estas garantianto pri sia proksimulo,
sed kiu perdis la hontosenton, tiu lin delasas.
15 La bonfarojn de via garantianto ne forgesu,
ĉar pro vi sian animon li pretis doni.
16 La bonaĵojn de sia garantianto malŝparas pekulo,
kaj sendankulo delasas sian savinton.

17 Esti garantianto jam multajn riĉulojn pereigis,
kaj skuis ilin kiel la ondoj de la maro.
18 Potencajn homojn tio pelis el iliaj domoj,
kaj igis ilin vagadi inter fremdaj popoloj.
19 La pekulo implikiĝas en garantiaĵojn
kaj ĉasante gajnon, li trafas en procesojn.
20 Helpu la proksimulon laŭ via ebleco,
sed atentu, ke vi ne falos.

21 La unuaj vivbezonaĵoj estas akvo, pano kaj vestaĵoj
kaj domo kiu kovras vian nudecon.
22 Pli bona estas malriĉa vivo sub ŝirmo de traboj
ol mirindaj manĝaĵoj en domo aliula.
23 Ĉu malgranda ĝi estas ĉu granda: estu kontenta,
kaj vi ne aŭdos la insultvorton fremdulo.
24 Malfacila vivo estas iri de domo al domo,
kaj kie vi estas gasto, tie vi ne povas malfermi la buŝon.
25 Sen danko manĝaĵojn kaj trinkaĵojn vi devas doni
kaj krom tio vi eĉ aŭskultas amarajn vortojn.
26 Venu, fremdulo: aranĝu la tablon,
kaj kion vi havas en la mano, tion vi manĝigu al mi.
27 Foriru, fremdulo: necesas pro mia honoro,
ĉar venas gaste mia frato: mi bezonas la lokon.
28 Peza estas tio por homo kun kompreno,
tiu riproĉo pro la loko, tiu malhonoro de ŝuldanto.

Ĉapitro 30

1 Kiu amas sian filon, tiu ne ŝparas la vergon,
por ke fine li ĝoju pro li.
2 Kiu bone edukas sian filon, tiu profitos el tio
kaj li fieros pri li meze de siaj konatoj.
3 Kiu instruas sian filon, tiu ĵaluzigas sian malamikon
kaj li fanfaronas pri li antaŭ siaj amikoj.
4 Mortis la patro, sed estas kvazaŭ la patro ne mortus:
ĉar li postlasis sian similulon.
5 Dum sia vivo li vidis lin kaj estis ĝoja
kaj ĉe sia morto li ne estis ĉagrena;
6 al siaj malamikoj li postlasis venĝanton
kaj al siaj amikoj viron, kiu repagas ilian bonecon.

7 Kiu tro dorlotas sian filon, tiu devas bandaĝi liajn vundojn,
kaj je ĉiu ekkrio liaj intestoj konfuziĝas.
8 Ĉevalo ne dresita fariĝas neregebla,
kaj filo sen brido fariĝas obstina.
9 Trodorlotu vian infanon, kaj ĝi konfuzos vin,
kunludu kun ĝi, kaj ĝi ĉagrenos vin.
10 Ne kunridu kun li, ĉar tio dolorigas,
kaj fine vi elmordos viajn dentojn.
11 Ne donu al li la potencon en la junaĝo;
[kaj ne toleru liajn malsaĝaĵojn.]
12 Klinu lian kolon, dum li estas juna;
alie li malmoliĝos kaj malobeos vin.
13 Eduku vian filon kaj faru lian jugon peza;
alie vi falos pro lia senhonteco.

14 Preferinda estas malriĉulo sana kaj korpe fortika,
ol riĉulo, kiu en sia korpo estas severe afliktita.
15 Sano kaj korpa bonstato estas pli bonaj ol ĉiu oro,
kaj forta spirito pli ol nemezureblaj riĉaĵoj.
16 Riĉeco ne superas sanon de la korpo,
kaj neniu ĝojo superas koran ĝojon.
17 Preferinda estas la morto ol amara vivo
kaj eterna kvieto superas daŭran malsanon.
18 Bongustaĵoj, antaŭmetitaj al buŝo fermita,
estas kiel farunofero starigita sur tombo:
19 kiel utilus al la idolo uzi ĝin?
Ĉar ĝi nek manĝas nek flaras;
simile estas al homo, kiun trafas la Sinjoro.
20 Per la okuloj li vidas, kaj li ĝemas,
kiel eŭnuko, kiu ĉirkaŭprenis virgulinon, kaj ĝemas.

21 Ne liveru vian animon al malĝojo,
kaj ne malutilu al vi mem per via cerbumado.
22 Ĝojo en la koro estas vivo por la homo,
kaj gaja viro vivas longe.
23 Distru vian animon de la zorgoj,
konsolu vian koron,
kaj forpelu longe de vi la malĝojon.
Ĉar multajn jam pereigis la ĉagreno,
kaj ĝi neniom utilas.
24 Ĵaluzo kaj kolero mallongigas viajn tagojn,
kaj zorgoj maljunigas antaŭtempe.

25 La koro fariĝas brila kaj bona pro la manĝaĵoj;
tial ĝi atentas pri siaj nutraĵoj.

Ĉapitro 31

1 Sendormeco pro riĉaĵoj malfortigas la karnon,
kaj zorgoj pri tio forpelas la dormon.
2 Zorgoj pro sendormeco fuĝigas la ekdormon
kaj peza malsano malebligas dormi.
3 La riĉulo penadas pri amasigo de posedaĵoj,
kaj kiam li ĉesas, li povas plene ĝui pri ili.
4 La malriĉulo penadas pri malsufiĉe da porvivaĵo,
kaj kiam li ĉesas, li estas senhava.
5 Kiu amas la oron, tiu ne estos justigita,
kaj kiu postkuras gajnon, tiu devojiĝos.
6 Multaj estis faligitaj per la oro,
kaj ilia pereo subite aperis antaŭ ili.
7 Falilo ĝi estas por tiuj, kiuj ĝin ŝategas:
ĉiu stultulo lasas sin kapti de ĝi.

8 Feliĉa estas la riĉulo, kiu montriĝas senriproĉa,
kaj kiu ne postiradas la oron.
9 Kiu li estas? Tiam ni nomos lin feliĉa.
Ĉar meze de sia popolo li faris mirindaĵojn.
10 Kiu estis en tio elprovita kaj montriĝis perfekta?
Lin pro tio oni laŭdos.
Kiu kapablis peki kaj ne pekis?
Kiu povis fari malbonon kaj ne faris ĝin?
11 Firmigita estos lia feliĉo,
kaj la kunveno rakontos pri liaj bonfaroj.

12 Ĉu vi kunmanĝas ĉe tablo de grandulo?
Ne malfermegu vian gorĝon
kaj ne diru: Jen kiel multe!
13 Memoru, ke ĵaluza okulo estas malbonaĵo.
Kiu kreitaĵo estas pli malbona?
Tial ĉe ĉiu vidaĵo ĝi larmas.
14 Se homo kun tia okulo rigardas, ne elstreĉu la manon
kaj en la plado ne intertuŝu kun lia mano.
15 Prijuĝu vian proksimulon laŭ vi mem
kaj pripensu ĉe ĉio, kion vi faras.
16 Manĝu kiel deca homo tion, kio staras antaŭ vi,
kaj ne manĝu avide: alie oni abomenas vin.
17 Kiel unua ĉesu manĝi, pro via eduko,
kaj ne estu nesatigebla: alie vi ofendas.
18 Kaj se vi sidas meze de granda grupo,
ne kiel unua elstreĉu vian manon.
19 Al bone edukita homo eĉ malmulto plaĉas,
kaj li ankaŭ ne anheladas sur sia lito.
20 Post modera manĝado sekvas sana dormo:
frue li leviĝas kaj sentas sin bone.
La ĝeno de sendormeco, naŭzosento
kaj stomakdoloro estas la sorto de homo nesatigebla.
21 Kaj se oni devigas vin manĝi multe,
stariĝu, elvomu ĝin kaj vi havos kvieton.
22 Aŭskultu min, infano mia, kaj ne ignoru ĝin:
fine vi komprenos miajn vortojn.
En ĉio, kion vi faras, estu laborema
kaj neniu malsano vin trafos.
23 Kiu estas deca ĉe la tablo, tiun oni laŭdas,
kaj daŭra estas la atesto pri lia taŭgeco.
24 Sed kiu ne taŭgas ĉe la tablo, pri li la tuta urbo
grumblas kaj daŭra estas la atesto pri lia netaŭgeco.
25 Ĉe la vino vi ne montru vin heroo,
ĉar la vino jam multajn pereigis.
26 La forno elprovas la hardecon de metalo ĉe la enakvigo;
same la vino la korojn, kiam la malhumiluloj interbatiĝas.
27 Vino por la homo egalas al vivo,
se li trinkas ĝin modeste.
Kio estus la vivo senigita je vino?
Ĝi ja estis kreita por ĝojigi la homojn.
28 Korplezuron kaj animan gajecon
donas la vino, se oni trinkas ĝustatempe, modeste.
29 Animan amarecon donas la vino, se oni trinkas tro multe,
kun kvereloj kaj perturboj.

30 Ebrieco tiom kolerigas la stultulon, ke li kaŭzas
skandalon:
ĝi malpliigas lian forton kaj eĉ havigas al li vundojn.
31 Se vi kune trinkas vinon, ne kritiku la proksimulon,
kaj ne ridindigu lin, se li fariĝas gaja.
Vorton de riproĉo ne diru al li
kaj ne ĝenu lin per petegoj.

Ĉapitro 32

1 Ĉu oni faris vin gvidanto de festo? Ne fieriĝu.
Estu en ilia mezo kiel unu el ili,
zorgu pri ili kaj nur poste sidiĝu vi mem.
2 Eksidu, kiam vian tutan taskon vi faris.
Tiam vi estos ĝoja pro ili
kaj pro via bona aranĝo vi ricevos kronon.
3 Babilu, maljunulo: decas al vi.
Sed estu modesta en viaj saĝaj vortoj,
kaj ne ĝenu la muzikon.

4 Kie estas prezentaĵo, tie ne elverŝu viajn vortojn,
kaj ne montru vin saĝulo je maltrafa momento.
5 Rubena sigelo sur ora ornamaĵo:
tio estas koncerto ĉe trinkado de vino.
6 Smeralda sigelo en ora rando:
tio estas la melodio de muziko ĉe dolĉa vino.
7 Babilu, junulo, se oni volas aŭdi vin,
sed nur se dufoje oni vin petas.
8 Resume parolu, multon per malmultaj vortoj:
estu kiel scianto, kiu samtempe silentas.
9 Meze de gravuloj ne ŝajnigu vin egala,
kaj se iu alia parolas, vi ne tro babilaĉu.
10 Fulmo hastas antaŭ tondro,
kaj favoro antaŭiras modestulon.
11 Ĝustatempe leviĝu kaj ne malrapidu,
rapide hejmeniru kaj ne restu atendanta.
12 Tie vi ludu, kaj faru kion vi volas,
sed ne peku per vortoj malhumilaj.
13 Kaj pro ĉio ĉi tio vi laŭdu Tiun, kiu faris vin,
kaj kiu satigas vin per Siaj bonaĵoj.

14 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu akceptas Liajn instruojn,
kaj kiuj frue Lin serĉas, tiuj trovas Lian bonvolon.
15 Kiu serĉas la leĝon, tiu pleniĝos je ĝi,
sed kiu kontraŭdiras ĝin, tiu stumblos pro ĝi.
16 Kiuj timas antaŭ la Sinjoro, tiuj trovos Liajn juĝojn,
kaj Liajn decidojn ili briligos kiel lumon.
17 Pekulo sin fortiras de admonoj
kaj trovas leĝo-klarigon laŭ la propra deziro.

18 Saĝa homo ne ignoras pripensadon,
sed netaŭgulo kaj malhumilulo ne kliniĝas antaŭ timo.
19 Sen pripenso nenion vi faru
kaj vi ne pentos pro viaj faroj.
20 Ne iru sur vojo plena je kaptiloj
kaj vi ne puŝiĝos kontraŭ ŝtonoj.
21 Ne fidu vojon, kie ne estas eble rigardi antaŭen,
22 kaj atentu pri viaj infanoj.
23 En ĉio, kion vi faras, fidu je via animo,
ĉar ankaŭ tio estas plenumado de la ordonoj.
24 Kiu fidas je la leĝo, tiu atentas la ordonojn,
kaj kiu konfidas je la Sinjoro, tiu ne estos hontigita.

Ĉapitro 33

1 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiun ne trafos malbono,
kaj se li estos elprovata, li ankaŭ saviĝos.
2 Saĝa homo ne malamas la leĝon,
sed kiu kontraŭparolas ĝin, tiu estas kvazaŭ ŝipeto en ŝtormo.
3 Sagaca homo fidas je la leĝo;
por li la leĝo estas same fidinda kiel orakolo.
4 Preparu viajn vortojn, kaj oni aŭskultos vin,
kunigu vian scion, kaj vi respondos.
5 Kiel rado de veturilo estas la intestoj de malsaĝulo,
kaj kiel turniĝanta akso lia rezonado.
6 Mokema amiko estas kvazaŭ gravediga virĉevalo
kiu henas sub ĉiu rajdanto.

7 Kial estas unu tago pli bona ol alia tago?
Ĉiu taglumo de la jaro ja devenas de la suno!
8 Dank' al la saĝeco de la Sinjoro ili estas disigitaj,
ĉar momentojn kaj festojn Li fiksis.
9 Kelkajn tagojn Li altigis kaj sanktigis
kaj la ceterajn Li faris simple nur tagoj.
10 Ĉiuj homoj devenas el la grundo,
kaj el tero estis kreita Adam.
11 Sed en Sia granda saĝeco la Sinjoro distingis inter ili
kaj faris iliajn vojojn malsamaj:
12 kelkajn homojn Li benis kaj altigis
kaj aliajn Li sanktigis kaj tiuj alproksimiĝis al Li;
denove aliajn Li malbenis kaj humiligis
kaj forpelis ilin de ilia loko.

13 Kiel argilo de potisto estas en ties mano
- ĉiuj ĝiaj formoj estas laŭ lia deziro -,
tiel same estas la homoj en la mano de ilia Farinto,
kiu donas al ili ĉiuj laŭ Sia decido.
14 Kontraŭ la malbono estas la bono,
kaj kontraŭ la morto la vivo:
same kontraŭ la piulo la pekulo.
15 Kaj same vi rigardu ĉiujn laborojn de la Plejaltulo:
ĉiam parojn - unu kontraŭ la alia.

16 Kaj mi mem,
mi estis la lasta, kiu maldormis,
kiel kolektanto post la vinber-rikoltistoj.
17 Per la beno de la Sinjoro mi venis antaŭen
kaj mi plenigis kiel vinber-rikoltanto la vinpremejon.
18 Konsciu, ke mi penadis ne nur por mi mem,
sed por ĉiuj, kiuj serĉas instruon.
19 Aŭskultu min, granduloj de la popolo,
kaj vi, kiuj gvidas la kunvenon, metu ĝin en la orelojn.

20 Nek filo nek edzino, nek frato nek amiko
iam ajn havu potencon super via vivo.
Kaj al neniu donu vian monon;
tiam vi ne bezonos pentoplene peti pri ĝi.
21 Ĉar ĝis ankoraŭ vi vivos kaj spiros,
ne submetiĝu al iu ajn vivanta karno.
22 Ĉar estas pli bone, ke la infanoj petas vin,
ol ke vi devus alrigardi la manojn de viaj infanoj.
23 En ĉio, kion vi faras, vi restu via propra mastro,
kaj ne lasu malpuriĝi vian honoron.
24 En la tago, kiam pleniĝos la tagoj de via vivo,
ja en la momento de via morto vi transdonu la heredaĵon.

25 Furaĝo, bastono kaj ŝarĝoj estas por la azeno,
pano, batoj kaj laboro por la sklavo.
26 Laborigu vian sklavon, kaj vi trovos ripozon;
lasu liajn manojn senlaboraj, kaj li serĉos la liberon.
27 Jugo kaj rimenoj klinas la kolon,
kaj por mallaborema sklavo estas torturoj kaj punoj.
28 Forte laborigu lin, por ke li ne nenifaru,
ĉar senlaboreco instruas multe da malbono.
29 Metu lin al la laboro, kiel decas al li,
kaj se li ne obeas, donu al li pezajn piedkatenojn.
30 Sed kontraŭ neniu karno vi agu malmodere,
kaj nenion vi faru senjuĝe.
31 Se unu sklavon vi havas, li estu kiel vi mem,
ĉar vi akiris lin per sango.
32 Se unu sklavon vi havas, traktu lin kiel fraton,
ĉar vi bezonas lin kiel vian vivon.
33 Se vi malbone traktas lin, kaj li forkuras kaj pereas:
laŭ kiu vojo vi serĉos lin?

Ĉapitro 34

1 Vanajn kaj trompajn esperojn havas malsaĝulo,
kaj sensciajn homojn flugigas sonĝoj.
2 Same kia estas la ĉasanto de ombroj, la kaptanto de vento,
same tia estas la homo, kiu sin direktas je sonĝoj.
3 Nura ripetado estas la vidaĵo de sonĝo,
anstataŭ vizaĝo simileco je vizaĝo.
4 El io malpura kiel estiĝus io pura?
Kaj kiel el mensogo estiĝus io vereca?
5 Antaŭdiroj, birdaŭguroj kaj sonĝoj estas trompo;
kiel fantazias la koro de naskantino.
6 Se ne la Plejaltulo sendis ilin, kiel averton,
vi ne direktu je ili vian koron.
7 Ĉar jam multajn erarigis la sonĝoj,
kaj kiuj esperis je ili, tiuj estis faligitaj.
8 La leĝo estos plenumita sen trompo,
kaj Saĝeco estas perfekta en buŝo fidinda.

9 Viro, kiu multe vojaĝis, ekkonis multon,
kaj homo multesperta povas saĝe rakonti.
10 Kiu nenion spertis, tio ekkonis malmulte,
sed kiu multe vojaĝis, tiu multflanke lertiĝis.
11 Multe mi vidis en miaj vojaĝoj,
kaj mi scias pli ol diras miaj vortoj.
12 Plurfoje ĝismorte mi estis en danĝero,
sed mi saviĝis dank' al mia sperto.

13 Vivos la spirito de tiuj, kiuj timas antaŭ la Sinjoro,
ĉar ilia espero estas Tiu, kiu savas ilin.
14 Kiu timas antaŭ la Sinjoro, tiu timos nenion,
kaj pro nenio li timas, ĉar Li mem estas lia espero.
15 Feliĉa estas la animo de tiu, kiu timas antaŭ la Sinjoro:
Al kiu li fidas? Sur kiu li sin apogas?
16 La okuloj de la Sinjoro estas super tiuj, kiuj Lin amas:
Li estas fortika ŝildo kaj fidinda apogo,
ŝirmo kontraŭ varmega vento kaj ŝirmo kontraŭ sunbrilo,
gardilo kontraŭ stumblado kaj helpo kontraŭ falo.
17 Li altigas ilian animon kaj lumigas iliajn okulojn,
donacante kuracadon, vivon kaj benon.

18 Se iu alportas oferon el nejusta posedaĵo, tiu ofero estas malpura,
kaj la oferdonoj de senleĝuloj ne estas akceptindaj.
19 La Plejaltulo ne akceptas kun plaĉo la oferojn de malpiuloj
kaj la nombro de la oferoj por Li ne estas kaŭzo
por pardoni la pekojn.
20 Homo, kiu buĉas filon antaŭ la okuloj de lia patro:
jen tiu, kiu alportas oferon el posedaĵoj de malriĉuloj.
21 De almozula pano vivas la malriĉuloj.
Kiu rabas tion, tiu estas kulpa je sango.
22 Kiu senigas la proksimulon je ties porvivaĵo, tiu mortigas,
kaj kiu prirabas dungiton de ties pago, tiu verŝas sangon.
23 Unu konstruas kaj unu malkonstruas:
kion pli ili havas de ĝi krom penego?
24 Unu preĝas kaj unu malbenas:
kies voĉon aŭskultu la Sinjoro?
25 Se iu, kiu tuŝis kadavron, sin lavas kaj denove ĝin tuŝas:
kiom utilas al li tiu sinlavado?
26 Same estas, se homo fastas pro siaj pekoj
kaj foririnte li faras la samajn pekojn:
kiu aŭskultos lian preĝon?
Kaj kiom utilas al li, ke li humiligis sin?

Ĉapitro 35

1 Kiu observas la leĝon, tiu alportas multajn oferojn,
kiu atentas la ordonojn, tiu oferas sav-oferon.
2 Kiu bonfaras, tiu alportas farun-oferon,
kaj kiu donas almozon, tiu faras laŭd-oferon.
3 Plaĉas al la Sinjoro, se oni apartiĝas de la malbono,
kaj apartiĝo de maljusteco estas interpaciĝo.

4 Ne aperu antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kun malplenaj manoj, ĉar ĉion ĉi tion postulas la ordonoj.
5 La ofero de la justulo grase briligas la altaron,
kaj ĝia bonodoro leviĝas antaŭ la Plejaltulo.
6 La ofero de la justulo estas bonvena,
kaj la memoro pri ĝi ne estos forgesita.
7 Laŭdu la Sinjoron brilamiene,
kaj ne estu ŝparema pri viaj unuaaĵoj.
8 Montru ĉe ĉiuj viaj donoj ĝojan vizaĝon
kaj ĝojplene sanktigu la dekonojn.
9 Donu al la Plejaltulo laŭ tio, kion Li donis al vi,
donu bonmiene laŭ tio, kion trovas via mano.
10 Ĉar la Sinjoro rekompencas
kaj sepoble Li repagas al vi.

11 Ne provu subaĉeti Lin, ĉar tion Li ne akceptos,
kaj Li ne atentas maljustan oferon.
12 Ĉar la Sinjoro estas juĝisto
kaj Li ne honoras la aspekton.
13 Li ne estas partia kontraŭ la malriĉulo
kaj Li aŭskultas la preĝon de la senrajtigito.
14 Li ne preteratentas la petojn de la orfo
nek la vidvinon, se ŝi elverŝas siajn plendojn.
15 Ĉu la larmoj ne defluas de la vangoj de la vidvino,
dum ŝi krias kontraŭ tiu, kiu fluigas ilin?

16 Kiu servas la Sinjoron laŭ Lia bonvolo, tiu estos akceptita, kaj lia preĝado leviĝas ĝis la nuboj.
17 La preĝo de humilulo trairas la nubojn
kaj ĝis ĝi atingos Lian apudecon, li ne trovos konsolon.
18 Kaj li ne ĉesos, ĝis la Plejaltulo rigardas lin,
kaj juĝas favore al la justuloj,
kaj ankaŭ efektivigas tiun juĝon.
19 La Sinjoro ne malrapidas
kaj ne estas multepacienca al ili,
20 sed Li rompos la lumbojn de la senkompatuloj
kaj al la popoloj Li repagos venĝan juĝon,
21 kaj Li elradikigos la amason de la malhumiluloj
kaj la sceptrojn de la maljustuloj Li rompos,
22 kaj Li repagos al ĉiu homo laŭ ties faroj
kaj pro la agoj de la homoj laŭ iliaj intencoj,
23 kaj Li juĝos la juĝon pri Sia popolo
kaj ĝojigos ilin per Sia pardonemo.
24 Bonvena estas Lia pardono en momento de mizero
kiel pluvonuboj en tempo de granda sekeco.

Ĉapitro 36

1 Kompatu nin, Sinjoro, Dio de la universo, kaj rigardu nin,
metu timon antaŭ Vi sur ĉiujn popolojn.
2 Levu Vian manon kontraŭ la fremdaj popoloj,
kaj montru Vian potencon.
3 Antaŭ iliaj okuloj Vi montris en ni Vian sanktecon;
same do Vi montru antaŭ niaj okuloj en ili Vian grandecon,
4 por ke ili eksciu, kiel ankaŭ ni eksciis,
ke ne estas Dio krom Vi, ho Sinjoro.

5 Renovigu Viajn signojn kaj ripetu la miraklojn,
gloru Vian manon kaj Vian dekstran brakon.
6 Veku Vian koleron kaj elverŝu Vian koleregon,
forigu la kontraŭulon kaj neniigu la malamikon.
7 Rapidigu la tempon kaj memoru Vian ĵuron,
kaj ili rakontadu Viajn grandajn farojn.
8 Kiu provas eskapi, tiu konsumiĝu en la kolero de la fajro,
kaj kiuj malbonfaras al Via popolo, tiuj trovu la morton.
9 Frakasu la kapojn de la malamikaj gvidantoj,
kiuj diras: Ekzistas neniu krom ni!
10 Kunigu ĉiujn tribojn de Jakob
kaj donu al ili ilian heredaĵon, kiel en la komenco.
11 Kompatu pri Via popolo, Sinjoro, kiu nomiĝas laŭ Via nomo, kaj pri Izrael, kiun Vi faris Via unuenaskito.
12 Kompatu la urbon dediĉitan al Vi,
Jerusalemon, la lokon, kie Vi loĝas.
13 Plenigu Cionon per Via glora famo
kaj Vian templon per Via honoro.

14 Atestu pri Via unua kreitaĵo,
kaj plenumu la profetaĵojn, kiujn ili diris en Via nomo.
15 Donu Vian repagon al tiuj, kiuj fidas je Vi,
kaj Viaj profetoj montriĝu fidindaj.
16 Aŭskultu, Sinjoro, la preĝon de Viaj servantoj,
laŭ la beno de Aaron super Via popolo,
17 kaj ĉiuj sur la tero scios,
ke Vi estas la Dio de la eternecoj.

18 Ĉiun manĝaĵon glutas la gorĝo,
sed unu manĝaĵo estas pli bona ol alia manĝaĵo.
19 La palato guste rekonas la ĉasaĵon,
same la saĝa koro la trompajn vortojn.
20 Koro malica donas ĉagrenon,
sed sperta homo defendas sin kontraŭ tio.
21 Virino akceptas ĉiun viron,
sed unu virino estas pli bela ol alia virino.
22 La beleco de virino gajigas la vizaĝon,
kaj superas ĉion, kion viro povas deziri.
23 Se ankaŭ pardonemo kaj mildeco estas sur ŝia lango,
ŝia edzo estas komparebla al neniu alia homido.
24 Kiu ricevas edzinon,
tiu metas bazon por siaj posedaĵoj:
helpon, kiu taŭgas al li,
kaj kolonon, kiu prezentas apogon.
25 Ĉar kie ne estas ĉirkaŭbarilo,
tie la proprietaĵojn oni rabas,
kaj kie ne estas virino,
tie la viro vagadas, ĝemante.
26 Ĉar kiu fidas trupon da soldatoj,
kiu vagas de urbo al urbo?
27 Same statas pri homo, kiu ne havas neston,
kaj kiu vespere ekkuŝas, kie li estas.

Ĉapitro 37

1 Ĉiu amiko diras: Mi estas via amiko.
Sed ekzistas amiko, nur laŭnome amika.
2 Ĉu ne estas ĝismorte ĉagrene,
se kamarado kaj amiko ŝanĝiĝas en malamikon?
3 Ho malamika sinteno, de kie vi venas,
vi kiu kovras la teron per via trompemo?
4 La kamarado ĝojas kun la amiko en la feliĉeco,
sed en momento de mizero li estos malproksime.
5 La kamarado suferas kun la amiko pro la stomako,
sed antaŭ interbatiĝo li prenos la ŝildon.
6 Ne forgesu amikon en via animo,
kaj ne forgesu lin en via riĉeco.

7 Ĉiu konsilanto laŭdas sian konsilon,
sed ekzistas konsilanto je propra profito.
8 Atentu pri la homo, kiu donas konsilojn,
kaj unue sciiĝu, kio estas lia profito,
- ĉar li ja atentas propran profiton -,
ĉar kial vi ĵetus la loton sur vin?
9 Li ja diras: Bela estas via vojo,
sed li ekstaros flanke por rigardi, kio okazas al vi.
10 Ne konsiliĝu kun homo, kiu ĵaluzas al vi,
kaj kontraŭ enviuloj vi kaŝu viajn planojn.
11 Ne konsultu virinon pri ŝia rivalino,
nek malkuraĝulon pri milito,
nek komerciston pri aferoj,
nek aĉetanton pri vendado,
nek avidulon pri dankemo,
nek senkompatulon pri la feliĉo de kunhomoj,
nek mallaboremulon pri laboro,
nek portempan dungiton pri pretigo de laboro,
nek mallaboreman sklavon pri granda laboro:
ĉiujn ĉi tiujn vi ne konsultu.
12 Sed tenu vin je la piulo,
pri kiu vi scias, ke la ordonojn li observas,
kiu en sia spirito pensas kiel vi en via spirito,
kaj kiu kompatos vin, se vi stumblos.

13 Ankaŭ valorigu la konsilon de via koro:
kiu ja estas al vi pli fidela ol ĝi?
14 Ĉar kelkfoje la homa koro povas sciigi pli
ol sep gardistoj, kiuj sidas alte en sia turo.
15 Kaj krom ĉio ĉi tio vi preĝu al la Plejaltulo,
ke en vereco Li rektigu vian vojon.
16 La komenco de ĉiu laboro estas la racio
kaj ĉiun agadon antaŭiras konsiliĝo.
17 Ĉiu planado radikas en la koro;
kvar ŝosojn ĝi kreskigas:
18 bonon kaj malbonon, vivon kaj morton,
kaj ilin ĉiujn regas fine la lango.

19 Ekzistas saĝuloj, kiuj instruas multajn,
sed kiuj ne estas utilaj por si mem.
20 Ekzistas saĝaj parolantoj, malamataj pro iliaj vortoj:
al tiuj mankos ĉiuj plezuroj.
21 Ĉar la Sinjoro ne favoris ilin;
al ili mankas ĉiu saĝeco.
22 Ekzistas saĝuloj, kiuj estas saĝaj por si mem;
la fruktoj de ilia kompreno estas fidindaj en ilia buŝo.
23 Saĝulo instruas sian propran popolon;
la fruktoj de lia kompreno estas fidindaj.
24 Saĝulo estas plena je laŭdoj:
ĉiuj, kiuj lin vidas, nomas lin feliĉa.
25 La tagoj de la homa vivo estas kalkuleblaj,
sed la tagoj de Izrael estas sennombraj.
26 La saĝulo akiras fidon ĉe sia popolo,
kaj lia nomo vivos ĝis eterne.

27 Infano mia, en via vivo elprovu vin mem,
kaj rigardu, kio estas malbona, kaj ne cedu antaŭ ĝi.
28 Ĉar ne ĉio estas ĝusta por ĉiuj,
kaj ne ĉiu animo sin sentas bone en ĉio.
29 En via ĝuado vi ne estu nesatigebla,
kaj vi ne tro fervoru pri manĝaĵoj.
30 Ĉar en multaj manĝaĵoj enestas malsano,
kaj nesatigeblo kondukas al stomaka doloro.
31 Pro nesatigeblo jam multaj mortis,
sed kiu estas atenta, tiu plilongigas la vivon.

Ĉapitro 38

1 Honoru la kuraciston, ĉar vi bezonas lin,
kaj ankaŭ lin kreis la Sinjoro.
2 Ĉar sanigo venas de la Plejaltulo,
sed li ricevas la donacojn de la reĝo.
3 La fakscio altigas la kuraciston,
kaj gravuloj estimas lin.
4 La Sinjoro kreis el la tero la kuracherbojn,
kaj prudenta homo ne malŝatas ilin.
5 Ĉu la ligno ne faris la akvon dolĉa,
por ke la forto de la Sinjoro estu konata?
6 Ĉar Li mem donis al la homoj la komprenon,
por esti glorata en Siaj mirindaĵoj.
7 Dank' al tio la kuracisto forigas la doloron,
kaj la ungventisto preparas el ili siajn ungventojn.
8 La laboroj de la Sinjoro neniam finiĝas
kaj de Li venas savo sur la teron.
9 Infano mia, kiam vi estas malsana, ne estu senpripensa,
sed preĝu al la Sinjoro, kaj Li sanigos vin.
10 Delasu de la eraroj, ĝuste direktu viajn manojn,
kaj purigu vian koron de ĉiu peko.
11 Donu incenson kaj alportu farun-oferon
kaj faru vian oferon tiel riĉa, kiel eblas al vi.
12 Ankaŭ por la kuracisto vi faru lokon,
ĉar ankaŭ lin kreis la Sinjoro.
Li ne cedu de via flanko,
ĉar ankaŭ lin vi bezonas.
13 Ekzistas momento,
kiam bona rezulto estas en liaj manoj.
14 Ĉar ankaŭ ili preĝas al la Sinjoro,
ke Li donu al ili bonan diagnozon
kaj resanigon por savi la vivon.
15 Kiu pekas kontraŭ sia Kreinto,
tiu trafu en la manojn de la kuracisto.

16 Infano mia, verŝu larmojn pro mortinto,
lamentu kaj ekkantu funebran kanton,
enterigu lian korpon, kiel decas al li,
kaj ne malzorgu lian tombon.
17 Ploru amare kaj verŝu varmajn larmojn
kaj lamentu, ĉar tion li meritas,
unu tagon, du tagojn, por eviti kritikon,
kaj tiam lasu vin konsoli en via aflikto.
18 Ĉar el aflikto venas morto,
kaj koraflikto rompas la forton.
19 En malfeliĉego la aflikto daŭras,
kaj vivo de mizero vundas la koron.
20 Ne transdonu vian koron al la aflikto,
forpuŝu ĝin, pensante pri la sekvaĵo.
21 Ne forgesu, ĉar ne estas reiro:
al la mortinto vi ne utilas,
kaj al vi mem vi malbonfaras.
22 Memoru mian sorton, ĉar la via estas simila:
hodiaŭ por mi kaj morgaŭ por vi.
23 Kiam ripozas la mortinto,
lasu ankaŭ ripozi lian memoron,
kaj estu konsolita koncerne lin,
ĉe la foriro de lia spirito.

24 La saĝeco de skribisto dependas de lia ebleco je studado,
kaj kiu ne devas peze labori, tiu povas fariĝi saĝa.
25 Kiel fariĝus saĝa la homo, kiu regas la plugilon,
kiu kuraĝe svingas la pikbastonon,
kiu pelas la bovojn kaj laboras kun ili,
kaj kiu daŭre okupiĝas pri junaj virbovoj?
26 Li donus sian vivon por plu plugi siajn sulkojn,
kaj li foroferas sian dormon por nutri la bovidojn.

27 Same statas pri ĉiu laboristo, ĉiu metiisto,
kiu laboras nokte kaj tage;
gravuristo, kiu gravuras sigelojn:
pacience li aplikas sian lertecon,
kaj li foroferas sian dormon por fini sian laboron.
28 Same la forĝisto, kiu sidas antaŭ sia amboso,
plena je intereso pri la laboro de la fero;
la varmeco de la fajro fandas lian karnon,
kaj li penadas en la forna varmego;
per la sono de la martelo li lacigas siajn orelojn,
kaj liaj okuloj direktiĝas al la modelo de lia laboro;
li donus sian vivon por elfini siajn laboraĵojn,
kaj li foroferas sian dormon por fari ion belan kaj perfektan.
29 Same la potfaristo, kiu sidas ĉe sia laboro,
kaj per siaj piedoj turnas la radon,
kiu daŭre zorgeme okupiĝas pri sia laboro,
kaj ĉiuj liaj movoj estas kalkulitaj.
30 Per sia brako li muldas la argilon,
kaj per siaj piedoj li fleksas ĝian forton;
li donus sian vivon por perfektigi sian glazuron,
kaj li foroferas sian dormon por purigi la fornon.

31 Ĉiuj tiuj homoj fidas je siaj manoj,
kaj ĉiu estas saĝa en sia laboro.
32 Sen ili neniu urbo estos loĝebla,
nek gastoj venos nek vizitantoj.
33 Sed por la konsilantaro ili ne estas petataj,
kaj en la kunveno ili ne estas estimataj;
sur seĝo de juĝisto ili ne sidos
kaj ili ne fakulas pri juro kaj justico.
34 Ili ne montras edukon kaj juĝon
kaj sentencoj ne troviĝas ĉe ili,
sed ili stabiligas la mondajn aferojn,
kaj ilia bezono estas plenumi sian metion.

Ĉapitro 39

1 Kiu dediĉas sian spiriton
al la studado de la leĝo de la Plejaltulo,
tiu traserĉas la saĝecon de ĉiuj prauloj
kaj okupiĝas pri la profetaĵoj.
2 Rakontojn de famuloj li konservas
kaj komplikajn sentencojn li penetras.
3 Misterajn diraĵojn li traserĉas
kaj pri enigmaj paraboloj li okupiĝas.
4 Meze de gravuloj li faras sian servon
kaj li aperas antaŭ regantoj.
Tra landoj de fremdaj popoloj li migras,
ĉar li elprovas bonon kaj malbonon inter la homoj.
5 Li donus sian vivon por frumatene serĉi
la Sinjoron, kiu faris lin,
kaj al la Plejaltulo li preĝas.
Sian buŝon li malfermas en preĝado
kaj li petas pri pardono pro siaj pekoj.
6 Se ĝin volas la granda Sinjoro,
li pleniĝas je spirito de kompreno.
La vortojn de sia saĝeco li elverŝas
kaj en sia preĝo li laŭdas la Sinjoron.
7 Li rektigas sian konsilon kaj sian komprenon,
kaj pri la misteroj de la Sinjoro li pensas.

8 Li montras la edukon, kiun li ricevis,
kaj gloras pri la leĝo de la interligo de la Sinjoro.
9 Multaj laŭdas lian komprenon:
ĝis eterne ĝi ne estos viŝita.
La memoro pri li ne pereos
kaj lia nomo vivas de generacio al generacio.
10 Pri lia saĝeco mencios la popoloj
kaj lian laŭdon proklamos la kunveno.
11 Se li estos firma,
li postlasos pli grandan nomon ol mil aliaj,
kaj kiam li iros en ripozon,
ĝi sufiĉos por li.

12 Ankoraŭ pli mi volas rakonti,
mi estas plena kiel la plenluno.
13 Aŭskultu min, sanktaj filoj, kaj vi kreskos
kiel rozoj, kiuj floras apud akvofluo.
14 Odoron vi disvastigos kiel incenso
kaj vi floros kiel lilio.
Bonodoru, kaj aŭdigu kanton,
kaj laŭdu la Sinjoron en ĉiuj Liaj faroj.
15 Grandigu Lian nomon
kaj laŭdegu Lin per laŭdokantoj
per sonoj de lipoj kaj de kordoj.
Diru tion ĉi por laŭdi Lin:

16 Ĉiuj faroj de la Sinjoro estas tre belaj,
kaj kion Li ordonas, tio okazas ĝustatempe.
Oni ne diru: Kio estas tio? Kion ĝi celas?
Ĉar ĉio ja estos trovata ĝustatempe.
17 Pro Lia parolo akvo ekstaris kvazaŭ muro
kaj pro la diroj de Lia buŝo malfermiĝas la akvotenejoj.
18 Ĉio, kion Li volas, dependas de Lia ordono,
kaj neniu malgrandigas Lian savon.
19 La faroj de ĉiu karno estas por Li klaraj,
kaj ne estas eble kaŝi sin antaŭ Liaj okuloj.
20 De eterneco ĝis eterneco Li ĉion vidas,
kaj antaŭ Li nenio estas miriga.
21 Oni ne diru: Kio estas tio? Kion ĝi celas?
Ĉar ĉio estis kreita por sia celo.

22 Lia beno kovras kiel rivero,
aŭ inundas la sekan grundon kiel diluvo.
23 Same la popoloj spertos Lian koleron,
kiel la akvojn Li ŝanĝis en salakvon.
24 Liaj vojoj estas rektaj por la sanktuloj,
sed por la senleĝuloj ili estas stumbligaj.
25 De la komenco la bono estas pretigita por la bonuloj,
same por la pekuloj la malbono.

26 La unuaj bezonaĵoj por la homa vivo
estas akvo, fajro, fero kaj salo,
kaj tritika faruno, lakto kaj mielo,
sango de vinberoj, olivoleo kaj vestaĵoj.
27 Ĉio ĉi tio estas bonfara por la piuloj,
sed por la pekuloj ili ŝanĝiĝas en malbonon.
28 Ekzistas ventoj, kreitaj por puni,
kaj en sia kolero ili skurĝadas;
ĝustatempe ili disverŝas sian forton
kaj satigas la koleron de ilia Kreinto.
29 Fajro, hajlo, malsato kaj morto:
ĉio ĉi tio estis kreita por puni.
30 Dentoj de sovaĝbestoj, skorpioj kaj vipuroj,
kaj la venĝanta glavo pereigas la malpiulojn.
31 Pro Lia ordono ili ĝojas:
ili estis pretigitaj por la momento,
kiam sur la tero ili estas bezonataj,
kaj en sia momento ili ne malobeas al la parolo.

32 Pro tio de la komenco mi estis konvinkita,
mi pripensadis kaj metis en libron:
33 ĉiuj faroj de la Sinjoro estas bonaj
kaj ĉion bezonatan Li donas ĝustatempe.
34 Oni ne diru: Tio estas pli malbona ol tio,
ĉar ĉio montriĝas bona je la ĝusta momento.
35 Kaj nun el tuta koro vi kantu per la buŝo
kaj laŭdu la nomon de la Sinjoro.

Ĉapitro 40

1 Multa ĉagreno atendas ĉiun homon
kaj peza jugo la idojn de Adam,
de la tago, kiam ili forlasis la ventron de la patrino,
ĝis la tago, kiam ili reiros al la patrino de ĉio.
2 Regas iliajn rezonadojn kaj la timon de ilia koro
la zorgo pri la estonteco, la tago de la morto:
3 Ekde tiu, kiu sidas sur glora trono,
ĝis tiu, kiu estas humiligita en polvo kaj cindro,
4 ekde tiu, kiu portas purpuron kaj kronon,
ĝis tiu, kiu sin vestas per kruda lino:
ĉiam estas kolero, envio, aflikto kaj senkvieto,
timo antaŭ la morto, venĝemo kaj kvereloj.
5 Eĉ sur la lito, en tempo de ripozo,
la nokta dormo konfuzas la homan koron.
6 Malmulte aŭ neniom da ripozo li trovas,
kaj poste en sia dormo same kiel dum maldormo
li konfuziĝas pro la vizioj de sia koro;
kvazaŭ fuĝanto antaŭ la minaco de milito,
7 en la momento de la pleja bezono, li vekiĝas,
kaj miras, ke pro nenio li timis.
8 Tiel estas pri ĉiu karno, de la homo ĝis la besto,
kaj por pekuloj estas sepoble pli:
9 morto, sango, kvereloj kaj la glavo,
mizero, malsato, afliktoj kaj vipobatoj.
10 Ĉio ĉi tio estis kreita por la senleĝuloj,
kaj pro ili okazis la diluvo.
11 Ĉio, kio devenas el la tero, reiras al la tero,
kaj ĉio el la akvoj reiras al la maro.

12 Ĉiu subaĉeto kaj maljusteco estos neniigita,
kaj fidindeco estos firma ĝis eterne.
13 La posedaĵoj de malpiuloj estas kiel rivero, kiu sekiĝas,
kaj pereas kiel granda fulmotondro dum pluvado.
14 Kiu malavare malfermas la manon, tiu ĝojiĝas,
sed la malobeantoj same certe pereas.
15 La idaro de malpiuloj ne havos multajn branĉojn,
ĉar la radikoj de malbonuloj estas supre sur roko.
16 Ili estas kiel kano laŭ akvofluo, ĉe rando de rivero:
antaŭ ĉiu alia planto ĝi estas elradikigita.
17 Sed boneco estas kiel benata paradizo,
kaj almozo daŭras ĝis eterne.

18 Dolĉa estas la vivo de homo memsufiĉa aŭ laborema,
sed ambaŭ superas tiu, kiu trovas trezoron.
19 Infanoj kaj konstruado de urbo eternigas la nomon,
sed senmakula edzino valoras pli ol ambaŭ.
20 Vino kaj muziko ĝojigas la koron,
sed amo je Saĝeco superas ambaŭ.
21 Fluto kaj harpo dolĉigas la melodion,
sed agrabla lango superas ambaŭ.
22 Gracion kaj belecon deziras la okulo,
sed superas ambaŭ la kreskaĵoj de la agroj.
23 Amiko kaj kamarado ĝustatempe renkontiĝas,
sed edzino kaj edzo superas ilin ambaŭ.
24 Fratoj kaj helpo estas por tempo de mizero,
sed pli ol ambaŭ savas la almozo.
25 Oro kaj arĝento firmigas la piedon,
sed pli ol ambaŭ distingiĝas bonaj konsiloj.
26 Posedaĵoj kaj forto altigas la koron,
sed ambaŭ superas timo antaŭ la Sinjoro.
Ĉe timo antaŭ la Sinjoro ne ekzistas mizero,
kaj en ĝia ĉeesto ne estas necese serĉi helpon.
27 Timo antaŭ la Sinjoro estas kiel benata paradizo,
kaj super lia gloro ĝi ŝirme kovras la homon.

28 Infano mia, ne vivu el almozpetado.
Estas pli bone morti ol petadi.
29 Viro, kiu rigardas al la tablo de aliulo,
ne havas vivon, kiun oni kalkulu kiel vivon.
Li malpurigas sian animon per fremdaj frandaĵoj;
saĝa kaj edukita homo sin gardas kontraŭ tio.
30 En buŝo de senhontulo la petado fariĝas dolĉa,
sed en lia interno brulas fajro.

Ĉapitro 41

1 Ho morto, kiel amare estas pensi pri vi
por homo, kiu bonfartas meze de siaj posedaĵoj,
por viro, kiu estas sen zorgoj kaj prospera en ĉio,
por tiu, kiu ankoraŭ estas forta kaj ĝuas la manĝojn.
2 Ho morto, kiel bone estas, se vi estas ordonita
por homo senhava, kies fortoj malkreskas,
por homo elĉerpita kaj timema pri ĉio,
por tiu, kiu ne plu havas fidon kaj perdis la esperon.
3 Ne timu, kiam la morto estas ordonita,
memoru viajn prapatrojn kaj viajn posteulojn:
4 tiel ordonis la Sinjoro por ĉiu karno.
Kiel vi malakceptu la bontrovon de la Sinjoro?
Ĉu dek aŭ cent aŭ mil jarojn vi vivis,
en Hadeso ne estas eble plendi pri vivodaŭro.

5 Abomenaj infanoj estas la infanoj de pekuloj:
ili frekventas la domojn de malpiuloj.
6 La heredaĵo de la pekuloj pereas,
kaj daŭra malhonoro estas kun ilia idaro.
7 La infanoj riproĉas la malpian patron,
ke pro li ili estas insultataj.
8 Ve al vi, homoj malpiaj,
kiuj forlasas la leĝon de la Plejaltulo.
9 Kiam vi naskiĝas, vi naskiĝas por malbeno,
kaj kiam vi mortas, vi mortas por malbeno.
10 Ĉio, kio devenas el la tero, reiras al la tero,
tiel la malpiuloj el malbeno iras al pereo.
11 La funebro de la homoj rilatas al iliaj korpoj,
sed la malbona nomo de la pekuloj estos neniigita.
12 Atentu pri via nomo, ĉar ĝi estas pli daŭra
ol dek grandaj trezoroj da oro.
13 La tagoj de bona vivo estas kalkuleblaj,
sed bona nomo restas ĝis eterne.

14 Vian edukon, infanoj miaj, en paco vi praktiku.
Saĝeco kaŝita kaj trezoro nevidebla:
kiu utilo estas en ambaŭ?
15 Prefere homo, kiu kaŝas sian stultecon,
ol homo, kiu kaŝas sian saĝecon.

16 Hontu pro tio, kion mi diras:
ĉar ne estas bone observi ĉiun hontosenton,
kaj ne ĉiu hontosento estas laŭdinda.
17 Pro malĉasteco hontu antaŭ via patro kaj via patrino,
pro mensogo antaŭ reganto aŭ potenculo,
18 pro miskonduto antaŭ juĝisto aŭ magistratano,
pro senleĝeco antaŭ la kunveno kaj la popolo,
19 pro maljusteco antaŭ kunulo kaj amiko,
pro ŝtelado antaŭ la loko, kie vi loĝas,
20 hontu antaŭ la vero de Dio kaj Lia interligo
kaj hontu pro surkubuta apogado ĉe la manĝoj,
21 kaj pro insultado, dum vi ricevas aŭ donas,
kaj pro silentado al tiuj, kiuj vin salutas,
22 pro rigardado al publikulino
kaj pro forturnado de via vizaĝo for de parenco,
23 pro depreno de lia parto aŭ de lia donaco
kaj pro atento al edzinigita virino,
24 pro tro da atento al ŝia sklavino
- vi ne alproksimiĝu al ŝia lito -,
25 pro uzado de insultaj vortoj al amikoj
- ne insultu, se nenion vi donis -,
26 pro plurakontado de tio, kion vi aŭdis,
kaj pro malkaŝado de sekretoj:
27 tiam vi estos homo kun vera hontosento
kaj vi ĝuos favoron de ĉiuj homoj.

Ĉapitro 42

1 Sed pri ĉi tio vi ne hontu
kaj vi ne peku pro homtimo:
2 pro la leĝo de la Plejaltulo vi ne hontu nek pro la interligo
nek pro Lia justa juĝo, ke vi pardonus la malpiulon,
3 nek pro kontoreguligo kun akompananto aŭ vojkunulo
nek pro elliverado de heredaĵo al kamaradoj,
4 nek pro ekzakteco de pesilo kaj pezoj
nek pro la posedado de multe aŭ malmulte,
5 nek pro la komercista profito ĉe vendado
nek pro serioza edukado de la infanoj
nek pro sanga punado al malbona sklavo.

6 Por malbona edzino sigelado estas bona,
kaj kie estas multaj manoj, tie uzu ŝlosilon.
7 Se ion vi deponas, ĝi estu nombrita kaj pesita,
kaj liverado kaj pago: ĉio estu skribita!
8 Ne hontu admoni sensciulon kaj stultulon,
nek maljunulon, kiu kverelas kun junuloj:
tiam vi estos vere edukita homo
kaj honorata de ĉiu, kiu vivas.

9 Filino por sia patro estas kaŝa sendormo
kaj la zorgo pro ŝi forprenas al li la ripozon:
en ŝia junaĝo, ke ŝia florado povus pasi,
dum ŝia geedzeco, ke al la edzo ŝi malplaĉus,
10 dum ŝia virgeco, ke ŝi estus malpurigita
kaj fariĝus graveda en la domo de la patro,
kiam ŝi estas ĉe la edzo, ke ŝi pekus,
dum ŝia geedzeco, ke ŝi montriĝus nefekunda.
11 Pri senhonta filino vi metu firman gardon:
ŝi povus fari vin ridinda antaŭ viaj malamikoj,
povus fari vin objekto de babilado en la urbo,
povus fari vin fifama ĉe la popolo,
kaj antaŭ la amaso ŝi povus hontigi vin.
12 Al neniu viro ŝi montru sian belon,
kaj ŝi ne eksidu meze de la virinoj.
13 Ĉar el vestaĵoj eliĝas la tineo,
kaj el virino venas la malbono de alia virino.
14 Pli bona por ŝi estas malbona edzo ol afabla virino,
ĉar virino hontigas ĝis malhonoro.

15 Nun mi memorigos la farojn de la Sinjoro,
kaj kion mi vidis, tion mi rakontos.
Per la vortoj de la Sinjoro ekzistas Liaj faroj.
16 La brilanta suno rigardas ĉion;
la gloro de la Sinjoro plenigas ĉiujn Liajn farojn.
17 La Sinjoro ne ebligis al Siaj sanktuloj
rakonti ĉiujn Liajn mirindaĵojn,
kiujn firmigis la Sinjoro, la Ĉiopovanto,
por ke la universo apogiĝu sur Lia gloro.
18 Li traserĉas abismon kaj koron
kaj ĉiujn iliajn pensojn Li komprenas,
ĉar la Plejaltulo scias ĉiun scion
kaj Li vidas la signojn de la tempo.
19 Li klarigas pasintecon kaj estontecon
kaj malkaŝas la piedsignojn de la sekretoj.
20 Neniu penso eskapas Lin;
neniu vorto restas por Li kaŝita.

21 La grandiozaĵojn de Sia Saĝeco Li ordigis,
ĉar Li estas antaŭ eterne kaj ĝis eterne.
Al Li ne estas aldonate nek deprenate,
kaj Li bezonas neniun konsilanton.
22 Kiel admirindaj estas ĉiuj Liaj faroj!
Kaj nur fajreron el ĝi ni povas vidi!
23 Ĉio ĉi tio vivas kaj daŭras ĝis eterne
ĉie, kie ĝi estas bezonata, kaj obeas al Li.
24 Ĉio estas en paroj, unu kontraŭ la alia,
kaj Li faris nenion nekompleta.
25 Unu konfirmas la bonecon de la alia:
kiu ja satiĝus, rigardante Lian gloron?

Ĉapitro 43

1 Fiero de la alto estas la klara firmamento,
ĉiela spektaklo en vidaĵo de gloro!
2 La suno leviĝas kaj proklamas:
Mirindaj aferoj estas la faroj de la Plejaltulo.
3 Tagmeze ĝi elsekigas la teron.
Kiu eltenas ĝian varmegon?
4 Kiu blovinstigas fornon, laboras en varmego,
sed la suno trioble pli brulas la montojn:
fajrajn spirojn ĝi elblovas
kaj per brilaj radioj ĝi blindumas la okulojn.
5 Granda estas la Sinjoro, kiu faris ĝin,
kaj laŭ kies vortoj ĝi rapidas sur sia vojo.

6 Ankaŭ la luno brilas je ĝusta momento,
ĝi indikas la tempojn kaj estas signo eterna.
7 La luno determinas la festojn,
ĝia lumbrilo malkreskas ĝis kompletiĝo.
8 La monato prenas sian nomon de ĝi,
kaj mirinde ĝi kreskas en siaj fazoj.
Ĝi estas la standardo de la ĉiela armeo,
ĝi brilas je la firmamento de la alto.
9 La belo de la ĉielo estas la gloro de la steloj,
lumbrila ornamo en la alto de la Sinjoro.
10 Laŭ la vortoj de la Sanktulo ili sin vicigas je Lia volo,
kaj en sia gardostarado ili ne laciĝas.
11 Jen la ĉielarko! Laŭdu ĝian Kreinton!
Ĝi estas tiel bela en sia brilado.
12 Ĝi ĉirkaŭas la ĉielon per cirklo de gloro,
la manoj de la Plejaltulo etendis ĝin.

13 Per Siaj ordonoj Li subenĵetas la neĝon,
kaj la rapidajn fulmojn de Sia juĝo.
14 Tial ankaŭ malfermiĝas la tenejoj
kaj kiel birdoj disflugas la nuboj.
15 En Sia grandeco Li densigas la nubojn,
kaj la hajlo diseriĝas.
17a La sono de Lia tondro insultas la teron;
16a kiam Li aperas, skuiĝas la montoj;
16b pro Lia deziro blovas la suda vento,
17b la ŝtormo de la norda vento kaj la kirlovento.
18 Neĝon Li ŝutas kvazaŭ flugantajn birdojn,
kaj ĝi malsupreniĝas kvazaŭ surteriĝantaj akridoj.
La okulo miras pro la belo de ĝia blankeco,
kaj pri ĝia pluvado ekĝojas la koro.
19 Kaj la prujnon kvazaŭ salon Li verŝas sur la teron,
kaj frostiĝinte ĝi fariĝas akra kiel dornoj.
20 La malvarma spiro de la norda vento blovas
kaj firmiĝas la glacio sur la akvo;
sur ĉiun akvosurfacon Li ĝin metas,
kaj la akvo sin vestas per kiraso.

21 La vento konsumas la montojn kaj bruligas la dezerton,
kaj kvazaŭ fajro ĝi velkigas la freŝan herbon.
22 Rimedo pro ĉio estas subita pluveto,
la apero de roso refreŝigas de la varmeco.

23 Per Siaj konsiloj Li kvietigis la abismon
kaj kreskigis en ĝi insulojn.
24 Kiuj navigas la maron, tiuj rakontas pri ĝiaj danĝeroj,
kaj ni miregas pro tio, kion ni aŭdas.
25 Tie estas nekredeblaj kaj mirigaj faraĵoj,
la buntaj formoj de ĉiuspecaj bestoj, la marmonstroj.
26 Dank' al Li Lia sendito estas sukcesa
kaj ĉion kuntenas Lia vorto.

27 Multe ni povas rakonti, sed ne ĉion ni povas diri,
kaj la konkludo de niaj vortoj estas: Li estas ĉio.
28 Kie ni trovas la forton por laŭdi Lin?
Ĉar Li estas pli granda ol ĉiuj Liaj faroj.
29 Timinda estas la Sinjoro kaj tre granda,
kaj mirinda estas Lia potenco.

30 Laŭdu la Sinjoron kaj altigu Lin laŭ via kapablo,
ĉar Li ankoraŭ superas tion;
kiam vi altigas Lin, uzu ĉiujn viajn fortojn,
kaj ne laciĝu, ĉar neniam vi sufiĉe laŭdas Lin.
31 Kiu vidis Lin kaj priskribas Lin?
Kiu povas montri Lin en Lia vera grandeco?
32 Multo estas kaŝita kaj pli granda ol la diritaĵoj,
ĉar el Liaj faroj nur malmulton ni vidas.
33 Ĉar ĉion kreis la Sinjoro
kaj al la piuloj Li donis Saĝecon.

Cxapitro 43Komenco de la libroCxapitro 45
Ĉapitro 44

1 Nun ni laŭdu la famulojn,
niajn patrojn, generacion post generacio.
2 Multe da gloro donis la Sinjoro,
kaj el Sia grandeco Li donacis, de eterne.
3 Ili estis regantoj en sia regnoj,
viroj famaj pro sia potenco,
konsilantoj plenaj je kompreno,
proklamintoj de profetaĵoj.
4 Gvidantoj de la popolo en saĝaj decidoj,
kaj kun kompreno de popola saĝeco;
saĝaj vortoj estis en ilia edukado.
5 Eltrovantoj de muzikaj melodioj
kaj verkistoj de poeziaj rakontoj.
6 Riĉuloj provizitaj je potenco,
kiuj faris pacon en siaj loĝlokoj.
7 Ĉiuj tiuj estis estimataj en sia generacio,
kaj ili estis la gloro de siaj tagoj.
8 Kelkaj el ili postlasis nomon,
tiel ke ilian laŭdon oni rakontas.
9 Pri aliaj ne plu estas memoro:
ili malaperis, kvazaŭ neniam ili ekzistus,
kaj ili fariĝis, kvazaŭ neniam ili naskiĝus,
kaj iliaj infanoj kun ili.
10 Sed la unuaj estis viroj de kompato,
kies justeco ne forgesiĝis.
11 Ilia posedaĵo restas ĉe ilia idaro,
ilia heredaĵo ĉe la filoj de iliaj filoj.
12 Ilia idaro sin tenas firme je la interligo,
kaj ties idaro same, pro la patroj.
13 Ĝis eterne restos ilia idaro,
kaj ilia gloro ne estos neniigita.
14 Iliaj korpoj estis enterigitaj en paco,
kaj ilia nomo vivas de generacio al generacio.
15 Pri ilia saĝeco rakontas la popolo,
kaj ilian laŭdon proklamas la kunveno.

16 Ĥanoĥ iradis kun la Sinjoro, kaj li estis forprenita:
ekzemplo instrua por la generacioj.
17 Noa montriĝis virta kaj senmakula,
en la tempo de la kolero li fariĝis nova komenco.
Pro li al la tero iu restaĵo estis lasita,
kiam okazis la diluvo.
18 Kun li estis starigita interligo eterna,
ke ne ekstermiĝos ĉiu karno per akvo de diluvo.

19 Abraham estas la granda patro de multe da popoloj,
kaj ne troviĝas iu egala al li en gloro.
20 Li observis la leĝon de la Plejaltulo
kaj starigis interligon kun Li;
sur sia karno li starigis la interligon
kaj en la elproviĝo li montriĝis fidela.
21 Tial la Sinjoro ĵure promesis al li,
ke per lia idaro beniĝos ĉiuj popoloj,
ke Li multigos lian idaron simile al la polvo de la tero,
ke Li altigos ilin simile al la steloj de la ĉielo,
kaj ke ilia heredaĵo estos de maro ĝis maro,
de la rivero ĝis la fino de la tero.
22 Ankaŭ al Izaak Li promesis tion,
pro Abraham, lia patro.
23 La benon de ĉiuj homoj kaj la interligon
Li ripozigis sur la kapo de Jakob.
Li firmigis lin en Sia beno
kaj donis al li la heredaĵon;
tion Li dividis en partojn
kaj destinis ilin al la dek du triboj.

Ĉapitro 45

1 El li Li devenigis viron de kompato,
kiu akiris plaĉon en la okuloj de ĉiu karno.
Li estis en graco ĉe Dio kaj homoj,
Moseo: benata estu lia memoro!
2 En gloro Li egaligis lin je la sanktuloj,
kaj Li grandigis lin per la timo de la malamikoj.
3 Laŭ liaj paroloj Li ĉesigis la miraklojn,
kaj Li gloris lin antaŭ reĝoj.
Li donis al li ordonojn por lia popolo
kaj montris al li Sian gloron.
4 Pro lia fido kaj lia mildeco Li sanktigis lin;
Li elektis lin super ĉiu karno.
5 Li igis lin aŭskulti Lian voĉon,
Li kondukis lin en la malluman nubon
kaj donis al li Siajn ordonojn, vizaĝon kontraŭ vizaĝo,
la leĝon de vivo kaj de scio,
por instrui la interligon al Jakob,
kaj al Izrael Liajn decidojn.

6 Kaj Li samtempe altigis sanktulon: Aaronon,
lian fraton el la tribo Levi.
7 Li starigis kun li eternan interligon
kaj donis al li la pastrecon en la popolo:
Li honoris lin per belaj ornamoj,
kaj ĉirkaŭigis lin per glora vestaĵo.
8 Li vestis lin en perfekta belo,
kaj firmigis lin per la signoj de lia potenco:
la lina pantalono, la ĥitono kaj la tuniko de la efodo.
9 Kaj Li ĉirkaŭigis lin per la granatoj,
per multaj oraj tintiloj ĉiuflanke,
por sonori, kiam li iros,
por ke ilia sono estu aŭdata en la sanktejo
kiel signo por la filoj de lia popolo;
10 kaj per la sankta vestaĵo, ora kaj blua
kaj purpura, laboraĵo de brodisto,
kaj la juĝa surbrustaĵo, la indikiloj de la vero,
kaj la zono el skarlata teksaĵo, laboraĵo de fakulo,
11 kun valoraj ŝtonoj gravuritaj kiel sigeliloj
en kadretoj el oro, laboraĵo de gravuristo,
por memorigadi, per gravuritaj literoj,
pri la nomoj de ĉiuj triboj de Izrael.
12 Li metis oran kronon sur la cidaron,
kaj la tabuleton kun la gravuraĵo: Sankta!
Estis bela ornamaĵo, majesta laboraĵo,
ĝuo por la okuloj, bele harmonia.
13 Io same mirinda ne ekzistis antaŭ li,
kaj ĝis eterne neniu fremdulo vestos ĝin,
nur sole liaj filoj
kaj ilia idaro post ili.
14 Liaj oferoj komplete forbrulos
ĉiutage dufoje, senfine.

15 Moseo konsekris lin
kaj sanktoleis lin per sankta oleo;
tio fariĝis por li eterna interligo
kaj por lia idaro, ĉiujn tagojn dum ekzistos la ĉielo,
ke li servos la Sinjoron kiel pastro
kaj benos Lian popolon per Lia nomo.
16 Li elektis lin el ĉiuj vivantoj
por alporti la oferojn al la Sinjoro,
incenson kaj agrablajn odorojn por memorigo,
por pekliberigi Lian popolon.
17 La Sinjoro donis al li Siajn ordonojn
kaj potencon pri aferoj de juĝado,
por instrui al Jakob pri Liaj atestaĵoj
kaj por lumigi Izraelon per Lia leĝo.

18 Ribelis kontraŭ li fremduloj,
kiuj estis enviaj je li en la dezerto,
la viroj ĉirkaŭ Datan kaj Abiram
kaj la sekvantoj de Koraĥ, en forta kolero.
19 La Sinjoro ĝin vidis kaj ĝi ne plaĉis al Li,
kaj ili pereis per Lia brula kolero.
Li faris al ili miraklojn
kaj konsumis ilin en Sia flamanta kolerego.
20 Sed al Aaron Li pliigis la gloron
kaj Li donis al li heredaĵon:
ĉiujn unuaaĵojn Li donacis al li:
21a la oferojn al la Sinjoro ili manĝu;
20d la panon de propono Li faris lia parto,
21b kaj ĉiuj donoj estu por li kaj lia idaro.
22 Sed el la lando, kiun ricevos la popolo, li ne heredu
kaj li ne havu parton meze de sia popolo;
ĉar lia parto kaj heredaĵo estas la Sinjoro.

23 Kaj Pineĥas, filo de Eleazar, estis la tria por gloro,
ĉar li fervoris en timo antaŭ la Sinjoro
kaj deturnis Lian koleron de la popolo
kun plena kuraĝo kaj fervoro:
li pekliberigis Izraelon.
24 Tial kun li estis starigita interligo pri paco:
li estos estro de la sanktejo kaj de la popolo,
por ke li kaj lia idaro
estu ĉefpastroj ĝis eterne.
25 Dum la interligo kun David,
filo de Jiŝaj, el la tribo de Jehuda,
estas heredaĵo de reĝeco de filo al filo,
la heredaĵo de Aaron estas por tuta lia idaro.

26 La Sinjoro donu al vi saĝecon en via koro,
por juste juĝi Lian popolon,
por ke ilia bonfarto ne malaperu
kaj ilia gloro transiru de generacio al generacio.

Ĉapitro 46

1 Fortega en militado estis Josuo, filo de Nun,
la posteulo de Moseo en la profeteco,
kiu, konforme al sia nomo,
fariĝis granda en savo de Liaj elektitoj,
kaj en punado de atakintaj malamikoj,
por doni al Izrael ties heredaĵon.
2 Kiel glora li estis, kiam sian manon li levis,
kaj kiam sian glavon li etendis kontraŭ la urboj.
3 Kiu estis tiel forta antaŭ li?
Ĉar li ja gvidis la militojn de la Sinjoro.
4 Ĉu ne lia mano haltigis la sunon,
tiel ke unu tago fariĝis kiel du?
5 Li alvokis la plejaltan Sinjoron,
kiam la malamikoj ĉiuflanke premis lin,
kaj la granda Sinjoro respondis al li
per hajlaj ŝtonoj de forta potenco.

6 Li sin ĵetis sur la malamikan popolon
kaj malsuprenirante li neniigis la kontraŭulojn,
por ke la popoloj ekkonu lian fortecon
kaj sciiĝu, ke ili batalas antaŭ la Sinjoro.
7 Li restis fidela al la Sinjoro
kaj en la tagoj de Moseo li pruvis sian fidelon,
li mem kaj Kaleb, filo de Jefune:
ili kontraŭstaris kontraŭ la kunveno,
retenis la popolon de pekado
kaj ĉesigis la malbonan murmuradon.
8 Nur ili du estis savitaj
el sescent mil piedirantoj,
por eniri la heredaĵon,
la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
9 Kaj al Kaleb la Sinjoro donis forton,
kiu restis al li ĝis lia maljunaĝo,
tiel ke li povis supreniri en la montaran regionon,
kaj lia idaro ĝin ricevis kiel heredaĵon.
10 Tiel do ĉiuj Izraelidoj povis vidi,
ke estas bone sekvi la Sinjoron.

11 Poste la juĝistoj, ĉiu kun sia propra famo,
kies koro ne fariĝis malĉasta
kaj kiuj ne forturnis sin de la Sinjoro:
benata estu ilia memoro!
12 Denove ekfloru iliaj ostoj en la lokoj, kie ili ripozas,
kaj ilia nomo transiru al iliaj filoj,
ĉar ili mem jam estas famaj.

13 Amata de sia Sinjoro estas Samuel,
la profeto de la Sinjoro kiu starigis la reĝecon
kaj sanktoleis gvidantojn super sia popolo;
14 laŭ la leĝo de la Sinjoro li juĝadis la kunigitan popolon
kaj la Sinjoro bonvole rigardis Jakobon.
15 Per sia fidindeco li pruviĝis esti profeto
kaj pro siaj diroj li estis rekonata kiel vera viziulo.
16 Li alvokis la potencan Sinjoron,
kiam liaj malamikoj ĉiuflanke premis lin,
dum li oferis suĉantan ŝafidon.
17 Kaj el la ĉielo tondris la Sinjoro
kaj grandsone Sian voĉon Li faris aŭdebla.
18 Kaj Li neniigis la gvidantojn de Tiro
kaj ĉiujn princojn de Filiŝtoj.
19 Kaj kiam venis la momento, kiam eterne li ekripozos,
li atestis antaŭ la Sinjoro kaj Lia sanktoleito:
Donacojn, ja eĉ sandalon
mi ne akceptis de iu ajn karno.
Kaj neniu homo povis kulpigi lin.
20 Eĉ post sia morto li ankoraŭ profetis
kaj al la reĝo li indikis ties finon:
el la tero li levis sian voĉon
por, pere de sia profetaĵo, montri la pekojn de la popolo.

Ĉapitro 47

1 Post li ekstaris Natan,
kiu estis profeto en la tagoj de David.
2 Kiel la graso estas deprenita de la pacofero,
tiel David el inter la Izraelidoj.
3 Li ludis kun leonoj kvazaŭ kun kapridoj,
kaj kun ursoj kvazaŭ kun ŝafidetoj.
4 Ĉu li ne mortigis en sia junaĝo grandegulon
kaj ĉu li ne tiel forprenis la malhonoron de la popolo?
Li levis la manon kun la ŝtono de la ĵetilo
kaj faligis la fieron de Goljat.
5 Ĉar li alvokis la Sinjoron, la Plejaltulon,
kaj Tiu donis forton al lia dekstra mano
por faligi tiun viron, tiel fortan en la milito,
kaj por altigi la kornon de sia popolo.
6 Tial oni honoris lin pro dekmiloj
kaj laŭdis lin pro la benoj de la Sinjoro,
dum oni alportis al li glorkronon.
7 Ĉar ĉiuflanke li pereigis malamikojn
kaj neniigis Filiŝtojn, la kontraŭulojn,
kaj ĝis la hodiaŭa tago li rompis ilian kornon.

8 Ĉe ĉiuj siaj faroj li direktis laŭdojn
al la sankta Plejaltulo, per gloraj vortoj;
per sia tuta koro li prikantis
kaj amis sian Kreinton.
9 Li starigis muzikistojn kontraŭ la altaro
kaj li faris dolĉajn kantojn per iliaj sonoj.
10 Al la festoj li donis brilon
kaj li perfekte ornamis ilian celebradon:
ili laŭdis la sanktan nomon de la Sinjoro
kaj jam frumatene resonadis la sanktejo.
11 La Sinjoro pardonis liajn pekojn
kaj ĝis eterne altigis lian kornon;
Li donis al li interligon de reĝeco
kaj gloran tronon en Izrael.

12 Post li ekstaris saĝa filo,
kiu pro li povis loĝi en vasta loko.
13 Salomono estis reĝo en tagoj de paco.
Dio faris por li kvieton ĉiuflanke,
por ke li starigu domon por Lia nomo
kaj pretigu por ĉiam la sanktejon.
14 Kiel saĝa vi estis en via junaĝo:
vi estis plena je saĝeco kvazaŭ rivero.
15 Via spirito kovris la teron,
kaj vi plenigis ĝin per enigmaj sentencoj.
16 Ĝis malproksimaj insuloj atingis via nomo,
kaj vi estis amata pro via paco.
17 pro viaj kantoj, proverboj kaj paraboloj
kaj pro via klarigado la landoj admiris vin.
18 En la nomo de la Sinjoro Dio,
de Tiu, kiu estas nomata Dio de Izrael,
vi amasigis oron kvazaŭ ladon
kaj arĝenton kvazaŭ plumbon.
19 Sed viajn lumbojn vi donis al virinoj
kaj ilin vi lasis regi super via korpo.
20 Vian gloron vi malhonoris
kaj vian idaron vi malpurigis,
tiel ke vi estigis koleron sur viajn infanojn
kaj altiris al vi mem doloron pro via malsaĝeco:
21 duoniĝis la reĝeco
kaj el Efraim estiĝis ribela dinastio.
22 La Sinjoro tamen ne delasis de Sia kompato
kaj ne lasis perei eĉ unu el Siaj diroj.
Li ne neniigas la infanojn de Sia elektito
kaj la idaron de tiu, kiu amis Lin, Li ne pereigas.
Al Jakob Li koncedis restaĵon
kaj al David Li promesis markoton.

23 Salomono ekripozis ĉe siaj patroj
kaj li postlasis filon,
riĉan je malsaĝeco kaj malgrandan en kompreno,
Reĥabeamon, kiu per siaj decidoj forpuŝis la popolon.

24 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, igis peki Izraelon
kaj montris al Efraim vojon de pekado:
iliaj pekoj fariĝis plennombraj,
tiel ke ili estis pelitaj el sia lando.
25 Ĉiun malbonon ili postĉasis,
ĝis la puno atingis ilin.

Ĉapitro 48

1 Kaj ekstaris Elija, profeto kiel fajro;
lia parolo lumis kiel torĉo.
2 Li venigis sur ilin malsaton
kaj en sia fervoro li malpligrandigis ilian nombron.
3 Pro ordono de la Sinjoro li tenis la ĉielon fermita
kaj trifoje li malsupren venigis fajron.
4 Ho Elija, kiel vi gloriĝis per viaj mirakloj!
Kiu povus laŭdi sin egala al vi?
5 Mortinton vi starigis el la morto
kaj el Hadeso, pro ordono de la Plejaltulo.
6 Reĝojn vi pelis en pereon
kaj gravulojn vi pelis de iliaj seĝoj.
7 Sur Sinaj vi aŭdis riproĉon
kaj sur Ĥoreb punverdiktojn.
8 Reĝojn vi sanktoleis por venĝado
kaj profeton kiel posteulon.
9 Vi estis supren levita en fajra ventego
sur ĉaro kun fajraj ĉevaloj.
10 Pri vi estas skribite, ke vi estas rezervata
por admoni je la ĝusta momento,
por kvietigi la koleron antaŭ ol ĝi ekfuriozas,
por returni la koron de la patro al la filo
kaj por restarigi la tribojn de Jakob.
11 Feliĉaj estas tiuj, kiuj vidis vin
kaj mortis amante vin.
Ĉar ankaŭ ni certe vivos.

12 Elija malaperis en ventego
kaj Eliŝa estis plenigita de lia spirito.
En siaj tagoj li ne timis iun reganton
kaj neniu estis pli forta ol li.
13 Nenio superis lian povon
kaj eĉ en la morto lia korpo ankoraŭ profetis.
14 Dum sia vivo li faris miraklojn
kaj en la morto liaj faroj estis mirindaj.
15 Pro ĉio ĉi tio la popolo tamen ne konvertiĝis
kaj ne forlasis siajn pekojn,
ĝis ili estis forkondukitaj el ilia lando
kaj disĵetitaj sur la tuta tero.
16 Kaj postrestis la popolo malpligrandigite,
kun reganto el la domo de David.
Kelkaj el ili agis bone,
aliaj estis plenaj je peko.

17 Ĥizkija fortikigis sian urbon,
enkondukis la akvon en ĝian mezon,
per fero trarompis la rokon
kaj konstruis lagetojn por la akvo.
18 Dum liaj tagoj alvenis Sanĥerib,
kiu sendis Rabŝaken;
tiu levis sian manon kontraŭ Cion
kaj tre fanfaronis en sia malhumileco.
19 Tremis iliaj koroj kaj manoj
kaj ili suferis kvazaŭ naskantinoj.
20 Ili alvokis la Sinjoron, la kompateman,
dum ili elstreĉis al Li siajn manojn.
Kaj la Sanktulo el la ĉielo baldaŭ aŭskultis ilin
kaj savis ilin per la mano de Jesaja.
21 La kampadejon de la Asirianoj Li frapis
kaj Lia anĝelo neniigis ilin.
22 Ĉar Ĥizkija agis bone antaŭ la Sinjoro
kaj observis la vojojn de sia patro David,
kiel instruis al li la profeto Jesaja,
la granda kaj fidinda viziulo.
23 En liaj tagoj la suno iris malantaŭen
kaj al la reĝo li plilongigis la vivon.
24 Per granda spirito li vidis la lastajn tempojn
kaj konsolis la suferantojn en Cion.
25 Ĝis plej granda malproksimeco li montris la estontecon
kaj la kaŝitaĵojn, antaŭ ol ili okazis.

Ĉapitro 49

1 La memoro pri Joŝija similas bonodoran incenson,
preparitan per la laboro de parfumisto.
En ĉies buŝo ĝi estas dolĉa kiel mielo,
kiel muziko ĉe vintrinkado.
2 Li sin dediĉis al la reformo de la popolo
kaj forigis la abomenaĵojn de senleĝeco.
3 Li direktis sian koron al la Sinjoro
kaj en tagoj de senleĝeco li observis piecon.

4 Krom David, Ĥizkija kaj Joŝija
ili ĉiuj agis tre malbone.
Ĉar ili forlasis la leĝon de la Plejaltulo,
la reĝoj de Jehuda malaperis.
5 Ili donis sian kornon al fremduloj
kaj sian gloron al fremda popolo.
6 Tiuj bruligis la elektitan urbon de la sanktejo
kaj dezertigis ĝiajn stratojn,
7 pro Jeremia: ĉar ili mistraktis lin,
kiu jam en la utero estis sanktigita kiel profeto,
por elradikigi, detrui kaj neniigi,
sed ankaŭ por konstrui kaj por planti.

8 Jeĥezkel vidis vizion de la gloro,
kiun la Sinjoro montris al li sur la ĉaro de la keruboj.
9 Li memoris pri la malamikoj en la vizio de la ŝtormo
kaj benis tiujn, kiuj rektigas siajn vojojn.
10 Kaj la ostoj de la dek du profetoj
denove ekfloru en la lokoj, kie ili ripozas,
ĉar ili admonis Jakobon
kaj liberigis la popolon per fidinda espero.

11 Kiel ni gloru Zerubabelon?
Li estis kvazaŭ sigelilo sur la dekstra mano,
12 same kiel Jeŝua, filo de Jocadak:
en siaj tagoj ili konstruis la domon,
starigis la sanktan templon por la Sinjoro,
pretigitan por eterna gloro.
13 Ankaŭ Neĥemja estas forte memorata.
La disfalintajn murojn li restarigis,
la pordojn li provizis per rigliloj
kaj por ni li reordigis loĝejojn.

14 Surtere neniu estis kreita simila al Ĥanoĥ:
li estis forprenita de la tero.
15 Neniu viro naskiĝis simila al Jozef,
reganto super la fratoj, apogilo de la popolo,
kies ostojn oni zorge gardis.
16 Ŝem kaj Set estis honorataj de la homoj,
sed en la tuta kreo Adam superas ĉiun vivanton.

Ĉapitro 50

1 Simon, filo de Onias, la ĉefpastro,
riparis la domon dum sia vivo,
fortikigis la templon en siaj tagoj.
2 En lia tempo oni fondis la altajn muregojn,
la altajn submurojn de la sanktejo.
3 En liaj tagoj oni elhakis basenojn en la rokoj,
cisternon kun grandeco de la lavujo.
4 Li defendis sian popolon kontraŭ pereo
kaj fortikigis la urbon kontraŭ sieĝo.

5 Kiel glora li estis, meze de la popolamaso,
kiam tra la vualo li eliris el la domo.
6 Kiel matenstelo meze de la nuboj,
kiel la luno dum la tagoj, kiam ĝi estas plena,
7 kiel la suno, kiu brilas sur la templon de la Plejaltulo,
kiel ĉielarko lumanta en gloraj nuboj,
8 kiel rozo en nova sezono,
kiel lilioj ĉe akvofonto,
kiel verda ŝoso de Lebanon en somero,
9 kiel fajro kaj incenso en la incensilo,
kiel vazo el martelita oro,
ornamita de ĉiaj valoraj ŝtonoj,
10 kiel olivarbo, kiu kreskigas fruktojn,
kiel cipreso, kiu alte leviĝas en la nubojn.

11 Kiam li surmetis sian gloran vestaĵon
kaj sin vestis per perfekta pompo,
suprenirante al la sankta altaro
li plenigis la korton de la templo per gloro.
12 Kiam li ricevis la oferaĵojn el la manoj de la pastroj,
starante ĉe la fajrujo de la altaro,
lin ĉirkaŭis girlando da fratoj,
kiel junaj cedroj sur Lebanon.
Lin ĉirkaŭis kiel trunkoj de palmoj
13 ĉiuj filoj de Aaron en sia gloro,
kun la oferaĵoj de la Sinjoro en la manoj,
antaŭ la tuta kunveno de Izrael.
14 Li plenumis la servadon ĉe la altaro,
dismetante la oferaĵojn por la ĉiopova Plejaltulo.
15 Tiam li elstreĉis sian manon al la pokalo
kaj elverŝis el la sango de la vinberoj.
Li verŝis ĝin sur la fundamenton de la altaro,
kiel plaĉan odoron por la Plejaltulo, la Reĝo de ĉio.

16 Tiam kriis la filoj de Aaron,
ili bruis per la metalaj trumpetoj
kaj siajn voĉojn ili faris aŭdeblaj,
por memorigo antaŭ la Plejaltulo.
17 Tiam la tuta popolo alrapidis
kaj kliniĝis vizaĝaltere
por adori ilian Sinjoron,
la ĉiopovan Dion, la plej altan.
18 Kaj la kantistoj Lin laŭdis per siaj voĉoj,
kaj laŭte sonis ilia dolĉa kanto.
19 Kaj la popolo petegis la Sinjoron, la plej altan,
preĝante antaŭ la kompatema,
ĝis kompletiĝis la laŭdo al la Sinjoro
kaj finiĝis la diservo.

20 Tiam, malsuprenirante, li levis siajn manojn
super la tuta kunveno de la Izraelidoj
kaj donis la benon de la Sinjoro per siaj lipoj
kaj gloris en Lia nomo.
21 Tiam duafoje ili kliniĝis vizaĝaltere
por ricevi la benon de la Plejaltulo.
22 Nun do vi laŭdu la Dion de ĉio,
kiu ĉiam faras grandaĵojn,
kiu grandigas la homon ekde la utero
kaj kiu agas al ni laŭ Sia kompatemo.
23 Li donu al ni koran ĝojon
kaj pacon en niaj tagoj,
en Izrael, kiel en la iamaj tagoj.
24 Li konfidu al ni Sian kompatemon
kaj liberigu nin en niaj tagoj.

25 Je du popoloj mi koleras,
kaj la tria ne estas popolo:
26 tiuj, kiuj loĝas en la montaro de Seir, kaj la Filiŝtoj
kaj la malsaĝa popolo, kiu loĝas en Ŝeĥem.

27 Instruoj pri saĝeco kaj scio
estis skribitaj en tiu ĉi libro
de Jesuo, filo de Siraĥ Eleazar, el Jerusalem,
kiu verŝis saĝecon el sia koro.
28 Feliĉa estas tiu, kiu okupiĝas pri ili;
kiu metas ilin en sian koron, tiu fariĝas saĝa.
29 Ĉar kiu agas laŭ ili, tiu estos forta por ĉio:
la lumo de la Sinjoro estas lia forto.

Ĉapitro 51

1 Mi laŭdos Vin, ho Reĝo, ho Dio,
kaj mi gloros Vin kiel la Dion, kiu min savas;
Vian nomon mi laŭdos.
2 Ĉar Vi estis mia protektanto kaj mia helpanto,
Vi savis mian korpon el pereo,
el kaptiloj de malica lango,
el lipoj, kiuj kunmetis mensogojn.
Kontraŭ tiuj, kiuj atakis min,
Vi estis mia helpanto kaj savis min.
3 Pro Via granda kompato kaj Via nomo
Vi savis min de la dentoj, kiuj volis manĝi min,
de la mano de tiuj, kiuj embuskis kontraŭ mia vivo,
de la multaj suferoj, kiujn mi suferis,
4 de la sufokaj flamoj ĉirkaŭ mi,
el la mezo de la fajro, kiun ne mi bruligis,
5 de la profunda sino de Hadeso
kaj de lango malpura kaj de mensogaj paroloj,
6 kaj de kalumnio de maljusta lango, kiu atingis la reĝon.

Mia animo jam estis proksima al la morto
kaj mia vivo estis jam preskaŭ en Hadeso.
7 Ili min ĉirkaŭis de ĉiuj flankoj, kaj estis neniu helpanto,
mi serĉis helpon de homoj, sed ĝi ne estis.
8 Tiam mi memoris pri Via kompato, ho Sinjoro,
kaj pri Viaj bonfaroj, de eterne:
tiujn, kiuj esperas je Vi, Vi helpas
kaj Vi savas ilin el la manoj de iliaj malamikoj.
9 Mi sendis de la tero supren mian helpokrion
kaj mi preĝis pri savo el la morto.
10 Mi vokis: Sinjoro, Vi estas mia patro!
Ne forlasu min en la tagoj de la mizero,
en la momento, kiam mankas helpo kontraŭ la malhumiluloj.
Mi laŭdos Vian nomon daŭre,
kaj mi benos ĝin en miaj kantoj.
11 Kaj mia preĝo estis aŭdita;
ĉar Vi savis min el la pereo
kaj eltiris min el la mizero.
12 Tial mi dankos Vin kaj laŭdos Vin:
mi benos la nomon de la Sinjoro.

13 Kiam mi estis ankoraŭ juna, antaŭ ol komenci miajn vojaĝojn,
mi serĉis Saĝecon publike, en miaj preĝoj.
14 Antaŭ la templo mi petegis pri Ŝi
kaj ĝis la fino mi plu serĉos Ŝin.
15 Ĉe Ŝia florado, kvazaŭ pro maturiĝanta vinbero,
mia koro tre ĝojis pro Ŝi.
Mia piedo ekiris la rektan vojon:
de la junaĝo mi sekvas Ŝiajn piedsignojn.
16 Se nur iom mi klinis la orelon, mi ricevis Ŝin,
kaj mi akiris al mi multe da instruo.
17 Pro Ŝi mi ekhavis multe da profito:
mi gloros Tiun, kiu donis al mi Saĝecon.
18 Mi decidis observi Ŝin:
al la bono mi strebis kaj mi ne estos hontigita.
19 Mia animo batalis pro Ŝi
kaj mi estis elprovita ĉe la observado de la leĝo.
Miajn manojn mi levis al la ĉielo
kaj mian nescion pri Ŝi mi pripentis.
20 Mian animon mi direktis al Ŝi
kaj mi trovis Ŝin en la pureco.
De la komenco komprenon mi akiris pro Ŝi;
tial mi ne delasos de Ŝi.
21 Mia internaĵo estis malkvieta por serĉi Ŝin;
tial mi akiris Ŝin kiel valoraĵon.
22 La Sinjoro donis al mi kiel rekompencon lertan langon:
per ĝi mi laŭdos Lin.

23 Alproksimiĝu al mi, ho vi needukitoj,
kaj ekloĝu en la domo de la instruo.
24 Diru, kiel longe vi volas resti sen Ŝi,
dum tiel multe soifas viaj animoj?
25 Mi malfermas mian buŝon kaj mi diras:
Aĉetu Ŝin por vi mem, sen mono.
26 Vian kolon vi klinu sub Ŝian jugon,
kaj via koro akceptu instruon.
Ŝi estas proksima: serĉu Ŝin.
27 Per viaj okuloj vi vidas, kiel malmulte mi devis klopodi
kaj ke mi trovis por mi mem multan kvieton.
28 Se la instruon vi akiros per multa arĝento,
dank' al ĝi multan oron vi ricevos.
29 Via animo ĝoju pro la kompato de la Sinjoro
kaj vi ne hontu, kiam vi laŭdas Lin.
30 Faru vian laboron antaŭ la decida momento,
kaj en Sia tempo la Sinjoro donos vian rekompencon.

Fino de la Libro "Jesuo Siraĥ"

Komenco de la libroCxapitro 16Dua-kanonaj Libroj
Hosted by www.Geocities.ws

1