TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DUA-KANONAJ
BIBLIAJ LIBROJ

© 2002 IKUE kaj KELI
Esperantigis G. Berveling

LA SAĜECO DE SALOMONO

Ĉapitroj

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17
18 | 19

Ĉapitro 1

1 Amu justecon, vi kiuj juĝas la teron, pensu pri la Sinjoro kun boneco, kaj kun sincereco serĉu Lin.
2 Ĉar Lin trovas tiuj, kiuj ne tentas Lin, kaj Li manifestiĝas al tiuj, kiuj ne malkredas je Li.
3 Ĉar nesincera rezonado apartigas de Dio, kaj Lia potenco, submetata al provo, refutas la malsaĝulojn,
4 tial, ke en malican animon ne eniras saĝeco, nek loĝos en pekema korpo.
5 La sankta spirito kiu instruas, fuĝas de ruzo kaj formigras de stultaj pensoj kaj retiriĝas, se aperas maljusteco.
6 Homama spirito ja estas saĝeco sed ne opinios blasfemanton nerespondeca pri siaj lipoj;
ĉar Dio estas atestanto de liaj renoj kaj vera vokto de lia koro kaj aŭdanto de lia lango.
7 Ĉar la spirito de la Sinjoro plenigis la mondon, kaj tiu, kiu ampleksas ĉion, scias ĉies vorton.
8 Pro tio neniu povas diri malvirtaĵon kaŝe, nek malatentos lin la justeco, kiu ĉion refutas.
9 Ja, la komploto de la malbonulo estos esplorata, kaj liaj vortoj venos al la orelo de la Sinjoro por kondamni lin pro liaj malpermesataj agoj.
10 Ĉar la ĵaluza orelo subaŭdas ĉion, kaj la bruo de murmurado ne estas kaŝata.
11 Do gardu vin senprofite murmuradi, kaj detenu vin de kalumniado;
ĉar neniu sekreta vorto senefike eliros, kaj mensoga buŝo detruas la animon.
12 Ne serĉu la morton per la eraroj de via vivo, nek altiru sur vin pereon per la agoj de viaj manoj.
13 Ĉar Dio ne faris la morton
nek ĝojas je la pereo de vivanto.
14 Li ja kreis ĉion, por ke ĝi estadu, kaj ĉiuj mondaj kreitaĵoj estas sanaj
kaj ne havas en si pereigan venenon, nek troviĝas surtere la regno de Hadeso.
15 Ĉar la justeco estas senmorta.
16 Per siaj agoj kaj vortoj la malpiuloj alvokis la morton, kaj opiniante ĝin amiko, ili sopiris je ĝi kaj faris interkonsenton kun ĝi, ĉar ili estas indaj heredi ĝin.

Ĉapitro 2

1 Ili diris en si malprave rezonante: Nia vivo estas mallonga kaj dolora, kaj la morto ne estas rebonigo, kaj ne estas konata iu ajn, kiu revenis el Hadeso.
2 Ĉar nia naskiĝo okazis tute hazarde kaj poste ni estos kvazaŭ entute ne ekzistintaj, pro tio,ke la spiro en niaj naztruoj estas fumo kaj la rezonado estas nur fajrero en la movado de la koro.
3 Kiam ĉi tiu estingiĝos, cindriĝos la korpo kaj la spirito disŝutiĝos kvazaŭ malplena aero,
4 kaj nia nomo fine estos forgesita kaj neniu memoros pri niaj agoj; kaj nia vivo forpasos kiel la spuroj de nubo, estos dispelita kiel nebulo,
ĉasate de la radioj de la suno kaj venkite de ties varmego.
5 Nia vivo estas la pasado de ombro, kaj revoki nian finon estas neeble, ĉar ĝi estas sigelita kaj neniu revenigas ĝin.

6 Venu do, kaj ni ĝuu la bonaĵojn, kiuj vere ekzistas, kaj eluzu la kreitaĵaron plene, kiel en nia juneco.
7 Ni plenigu nin per multekosta vino kaj mirho, kaj ne permesu, ke la printempa floro preterpasu nin.
8 Ni kronu nin per rozoj antaŭ ol ili velkos.
9 Estu neniu el ni, kiu ne partoprenus en nia diboĉado; ni lasu ĉie postsignojn de nia ĝuado, ĉar ĉi tio estas nia sorto kaj jen nia loto.
10 Ni tiranu la justan malriĉulon, ni ne ŝparu la vidvinon, nek respektu la grizajn harojn de maljunulo.
11 Estu nia forto nia justa leĝo, ĉar malforteco estas pruvita senutila.
12 Ni embusku kontraŭ la justulo, ĉar li estas malutila al ni kaj li kontraŭstaras niajn agojn, kaj riproĉas al ni pekojn kontraŭ la Leĝo kaj kulpigas nin pri pekoj kontraŭ tio, kion ni lernis.
13 Li pretendas havi scion pri Dio kaj nomas sin servanto de la Sinjoro.
14 Li fariĝis refutaĵo de niaj pensoj; la nura vido de li ĝenas nin,
15 ĉar lia vivo estas malsama ol tiu de aliaj kaj liaj vojoj estas nekutimaj.
16 Li taksas nin falsaj kaj tenas sin for de niaj vojoj kvazaŭ de malpuraĵoj; li gratulas la justulojn pro ilia fino, kaj fanfaronas, ke Dio estas lia patro.
17 Ni vidu, ĉu liaj vortoj estas veraj kaj ni provu, kio okazos ĉe lia foriro.
18 Ĉar se la justulo estas la filo de Dio, Li subtenos lin kaj savos lin el la mano de liaj kontraŭuloj.
19 Ni provu lin per perforto kaj torturo, por ekscii lian prudentecon kaj por pritaksi lian eltenkapablon.
20 Ni kondamnu lin al hontiga morto; ĉar li ekzameniĝos surbaze de liaj propraj vortoj.

21 Tiel ili rezonadas sed ili eraras, ĉar ilia malvirto blindigis ilin.
22 Kaj ili ne konas la misterojn de Dio nek esperas la rekompencon de sankteco
nek kredas pri la premio de senkulpaj animoj.
23 Dio ja kreis la homon nepereonta kaj Li faris lin la bildo de Sia propra eterneco.
24 Sed pro la envio de la diablo la morto eniris la mondon, kaj tiuj, kiuj aliĝas al ĝi, spertas ĝin.

Ĉapitro 3

1 La animoj de la justuloj estas en la mano de Dio kaj turmento nepre ne tuŝos ilin.
2 Al la stultuloj ŝajnis, ke ili mortis, kaj ilia foriro estis taksita kiel malfeliĉo,
3 kaj ilia forvojaĝado for de ni kiel katastrofo; sed ili estas en paco.
4 Ĉar eĉ se laŭ homa juĝo ili estas punitaj, ilia espero estas plena je senmorteco;
5 kaj malmulte punite, ili gajnos multon, ĉar Dio provis ilin kaj trovis ilin indaj je Li mem.
6 Kiel oron en fandujo Li provis ilin, kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin.
7 Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos kaj kiel fajreroj en la stoploj ili diskuros.
8 Ili juĝos la naciojn kaj regos popolojn, kaj la Sinjoro reĝos super ili por ĉiam.
9 Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron, kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon, ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.
10 Sed la malpiuloj havos punon laŭ siaj rezonadoj, tiuj, kiuj malatentis justecon kaj renegatis de la Sinjoro.
11 Ĉar tiu, kiu malestimas saĝecon kaj disciplinon, estas mizera, kaj vana estas ilia espero, kaj iliaj laboroj senfruktaj, kaj iliaj agoj senutilaj.
12 Iliaj edzinoj estas facilanimaj, kaj malvirtaj iliaj infanoj, malbenita ilia idaro.

13 Ĉar feliĉa estas la nemakulita sterilulino, ŝi, kiu ne konis pekan liton; ŝi havos frukton ĉe la ekzamenado de animoj;
14 kaj feliĉa la eŭnuko, kiu ne malbone agis nek projektis malbonaĵojn kontraŭ la Sinjoro; ĉar estos donitaj al li la speciala dono de la fido kaj pli plaĉa loto en la templo de la Sinjoro.
15 Ĉar la frukto de bonaj agoj estas glora, kaj bone enradikigita saĝeco estas neerarema.
16 Sed la infanoj de adultuloj ne maturiĝos, kaj la idoj de neregula lito estos detruitaj.
17 Eĉ se ĉi tiuj havos longan vivon, ili estos malestimataj, kaj je la fino ilia maljuneco estos senhonora.
18 Kaj se ili mortos subite, ili ne havos esperon nek en la tago de decido konsolon.
19 Ĉar la fino de malvirta generacio estas malfacila.

Ĉapitro 4

1 Pli bona estas seninfaneco kun virto; ĉar la memoro pri ĉi tiu estas senmorta, tial ke kaj ĉe Dio kaj ĉe la homoj ĝi estas konata.
2 Ĉeestantan ili imitas ĝin, foririntan ili sopiras; kaj en la mondo ĝi procesie marŝas, kronita per floroj, venkinte en la konkurso por premioj nemakulitaj.
3 Sed la fekunda multego de la malpiuloj ne utilos kaj per bastardaj draĵoj ne faros profundajn radikojn nek starigos sekuran bazon.
4 Ĉar eĉ se iliaj tigoj iom da tempo portos florojn, ili staros malsekure kaj estos skuitaj de la vento kaj elradikigitaj de la forto de la ventoj.
5 Iliaj branĉetoj estos forrompitaj antaŭ ol maturiĝi, kaj ilia frukto estos senutila, tro nematura por manĝado kaj taŭga por nenio.
6 Ĉar infanoj naskiĝintaj el kontraŭleĝaj geedziĝoj atestas pri malvirto kontraŭ siaj gepatroj, kiam tiuj estas ekzamenataj.

7 Sed justulo, eĉ se li mortos antaŭtempe, estos en ripozo;
8 ĉar ne pro la longeco de tempo estas maljuneco honorinda kaj ĝi ne estas mezurata laŭ la nombro da jaroj,
9 sed grizhareco estas por homoj la prudento, kaj plena maljuneco estas nemakulita vivo.
10 Plaĉante al Dio, li estis amata, kaj vivante inter pekuloj, li estis forprenita.
11 Li estis rabita, por ke malvirto ne ŝanĝu lian prudenton nek ruzo trompu lian animon.
12 Ĉar la sorĉo de la malnobleco mallumigas ĉion bonan, kaj la ondado de deziro perversigas la senkulpan menson.
13 Perfektiĝinte en mallonga tempo, li plenumos longan tempon;
14 ĉar lia animo plaĉis al la Sinjoro, tial Li forrapidigis lin el inter la malvirtuloj. Sed la nacioj, vidinte kaj ne kompreninte, eĉ ne intelekte konsciiĝis pri ĉi tio,
15 ke graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj, kaj respekto al Liaj sanktuloj.
16 Sed la mortinta justulo kondamnos la vivantajn malpiulojn, kaj la rapide perfektiĝinta juneco la multjaran maljunecon de la maljustulo;
17 ĉar ili vidos la finon de la saĝulo kaj ne komprenos, kion la Sinjoro intencis pri li, kaj por kio Li sekurigis lin.
18 Ili vidos kaj malestimos; sed ilin la Sinjoro priridos,
19 kaj poste ili fariĝos senhonorigita kadavro kaj primokitaĵo por ĉiam inter la mortintoj, pro tio, ke Li ĵetis ilin senparolaj malsupren kaj ŝancelos ilin de la fundamentoj, kaj ili estos sekigitaj ĝis ekstremeco kaj estos en dolorego, kaj la memoro pri ili pereos.

20 Ĉe la kalkulado de siaj pekoj ili venos tremante, kaj iliaj malvirtaĵoj, konfrontigite, kondamnos ilin.

Ĉapitro 5


1 Tiam la justulo stariĝos kaj sentime parolos antaŭ siaj turmentintoj, kaj antaŭ tiuj, kiuj malŝatis liajn laborojn.
2 Je tiu spektaklo ili estos skuitaj de terura timo kaj miregos pri la strangeco de lia saviĝo;
3 kaj pentante ili diros en si mem kaj ĝemos pro deprimiteco:
4 Ĉi tiu estis tiu, kiun ni iam ridindigis kaj faris ekzemplo de honto, ni stultuloj; lian vivon ni opiniis frenezeco kaj lian finon senhonora.
5 Kiel li estas enkalkulita inter la filoj de Dio, kaj kiel lia morto estas inter la sanktuloj?
6 Do ni erarvagis de la vojo de vereco kaj la lumo de justeco ne brilis sur nin kaj la suno ne leviĝis por ni.
7 Ni supersatiĝis per la vojoj de neleĝeco kaj de pereo kaj trapasis senvojajn dezertojn, kaj ne rekonis la vojon de la Sinjoro.
8 Kiel ni profitis de nia aroganteco? Kaj kion kontribuis al ni ĉia riĉeco kun fanfaronado?
9 Forpasis ĉio ĉi kiel ombro kaj kiel preterpasanta mesaĝo;
10 kiel ŝipo trairanta ondantan akvon: ĝia trairo ne lasas postsignon, nek sulkon ĝia kilo en la ondoj;
11 aŭ kiel kiam birdo traflugis la aeron, neniun spuron de ĝia trapaso oni trovas: sed vipate de la batado de ĝiaj flugiloj kaj fendate de la forta impeto de la moviĝantaj flugiloj, la malpeza aero estas trapasata, kaj poste oni trovas neniun signon de ĝia trapasado;
12 aŭ kiel kiam sago estas pafita kontraŭ celtabulon, la fendita aero tuj rekuniĝas, tiel ke oni ne povas rekoni ĝian vojon.
13 Tiel same ankaŭ ni post naskiĝo ĉesis esti kaj ne povis montri iun ajn signon de virto, sed estis tute konsumitaj en nia malvirto.
14 Ĉar la espero de la malpiuloj estas kiel floketo ventportata, kaj kiel maldika prujno forblovata de ŝtormo, kaj kiel fumo kiun dispelis la vento, pasema kiel la memoro pri gasto nur unutaga.
15 Sed la justuloj vivas por eterne, kaj ilia rekompenco estas en la Sinjoro, kaj zorgas pri ili la Plejsuperulo.
16 Tial ili ricevos gloran regnon kaj belan diademon el la mano de la Sinjoro, ĉar per Sia dekstra mano Li ŝirmos ilin kaj per Sia brako Li ŝilde protektos ilin.
17 Li prenos Sian ĵaluzon kiel plenarmaĵon kaj forĝos el la tuta kreitaĵaro armilojn por defendo kontraŭ Siaj malamikoj.
18 Li surmetos sur Sin la justecon kiel kirason kaj surkapigos kiel kaskon la senpartian juĝadon.
19 Li prenos sanktecon kiel nevenkeblan ŝildon,
20 kaj akrigos severan koleron kiel glavon, kaj flanke de Li batalos la mondo kontraŭ la frenezuloj.
21 Eliros bone celantaj ekbriloj de fulmo, kaj kiel de kurba pafarko de nuboj ili saltos sur la celon,
22 kaj de ĵetilo hajloŝtonoj plenaj je kolero ĵetiĝos. La akvo de la maro muĝos kontraŭ ili kaj riveroj tute superverŝos ilin.
23 Potenca ekblovo kontraŭstaros ilin kaj kiel ŝtormo disventumos ilin; kaj anarkio dezertigos la tutan teron kaj malbonfarado renversos la tronojn de la potenculoj.

Ĉapitro 6

1 Do aŭdu, ho reĝoj, kaj komprenu! Lernu, vi juĝistoj de foraj landoj!
2 Aŭskultu, vi, kiuj regas multajn kaj fieriĝas pri amaso da nacioj.
3 Ĉar via regado estis donita al vi de la Sinjoro kaj via potenco de la Plejsuperulo, kiu ekzamenos viajn agojn kaj esploros viajn konsilojn;
4 ĉar, estante servantoj de Lia regno, vi ne juĝis ĝuste nek protektis la leĝon nek iris laŭ la volo de Dio.
5 En terura maniero Li rapide venos sur vin, ĉar juĝado senprokrasta trafos la eminentulojn.
6 Ĉar la plej humila estas pardonebla el kompato; sed la potenculoj potence estos provataj.
7 La Regnestro de ĉiuj ne refuĝos de vizaĝo nek respektos moŝtecon, ĉar la malgrandan kaj la grandan Li mem faris, kaj same pri ĉiuj Li antaŭzorgas;
8 sed severa esploro minacas la potenculojn.
9 Do vin, ho despotoj, celas miaj vortoj, por ke vi lernu saĝecon kaj ne devojiĝu.
10 Ĉar kiuj observas sankte la sanktaĵojn, tiuj sanktiĝos, kaj kiuj en tiaj aferoj lernis, tiuj trovos sindefendon.
11 Do deziru miajn vortojn, sopiru je ili kaj vi estos instruitaj.
12 Brila kaj nevelka estas la Saĝeco kaj facile ŝi estas vidata de tiuj, kiuj amas ŝin, kaj estas trovata de tiuj, kiuj serĉas ŝin;
13 ja ŝi anticipe konigas sin al tiuj, kiuj ŝin deziras.
14 Tiu, kiu frue ellitiĝas por ŝi, ne laciĝos; ĉar li trovos ŝin sidanta ĉe liaj pordegoj.
15 Ĉar pensi pri ŝi estas perfekta prudento, kaj kiu maldormis pro ŝi, tiu rapide estos senzorga;
16 ĉar ŝi mem ĉirkaŭiras serĉante tiujn, kiuj estas indaj je ŝi, kaj ŝi aperas al ili favore en la stratoj kaj ŝi renkontas ilin en ĉiu projekto.
17 La plej vera komenco de ŝi estas la deziro de instruo, kaj la zorgo pri instruo estas amo,
18 kaj amo estas la observado de ŝiaj leĝoj, kaj atento al la leĝoj estas la certigo de senmorteco,
19 kaj senmorteco proksimigas nin al Dio.
20 Do la deziro je Saĝeco kondukas al regado.
21 Tial, se tronoj kaj sceptroj plaĉas al vi, ho regantoj de popoloj, honoru la Saĝecon, por ke eterne vi regu.

22 Sed kio estas la Saĝeco kaj kiamaniere ŝi estiĝas? Mi tion anoncos, kaj mi ne kaŝos al vi misterojn, sed mi elserĉos ŝin ekde la komenco de ŝia estado, kaj mi manifestigos la scion pri ŝi kaj nepre mi ne preteratentos la veron.
23 Mi ankaŭ ne kunmarŝos kun ronĝanta envio, ĉar ĉi tiu ne havos ion komunan kun Saĝeco.
24 Granda nombro da saĝuloj signifas la savon de la mondo, kaj prudenta reĝo estas la prospero de sia popolo.
25 Do instruiĝu per miaj vortoj, kaj vi profitos.

Ĉapitro 7

1 Ankaŭ mi estas mortemulo, simila al ĉiuj, ido de la unue formita terido; kaj en la ventro de patrino mi skulptiĝis kiel karno,
2 post dek monatoj solidiĝinta en sango, el la semo de viro kaj la plezuro de la lito.
3 Kaj naskiĝinte, mi entiris la komunan aeron kaj falis sur la teron, kiel okazas al ni ĉiuj, eligante kiel ĉiuj la saman unuan plorkrion.
4 Oni vartis min en vindotukoj kaj kun zorgoj.
5 Neniu reĝo havis alian komencon de vivado.
6 Ĉies eniro en la vivon estas la sama, sama la eliro.

7 Pro tio mi preĝis kaj prudento estis donita al mi, mi vokis, kaj venis al mi spirito de Saĝeco.
8 Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj, kaj riĉecon mi taksis kiel nenion kompare kun ŝi;
9 mi ankaŭ ne similigis ŝin al senpreza ŝtono, pro tio, ke ĉiu oro apud ŝi estas nur iomete da sablo, kaj antaŭ ŝi arĝento estas taksata argilo.
10 Mi amis ŝin pli ol sanon kaj belecon, kaj elektis ŝin anstataŭ lumo, pro tio, ke la el ŝi venanta lumo neniam ĉesas.
11 Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune, kaj nekalkuleblaj riĉaĵoj en ŝiaj manoj.
12 Mi ĝojis pri ĉiuj ĉi, ĉar la Saĝeco gvidas ilin, sed mi ne sciis, ke ŝi estas ilia patrino.
13 Sen ruzo mi lernis kaj sen envio mi transdonas, ŝian riĉecon mi ne kaŝas.
14 Ĉar ŝi estas por la homoj neelĉerpebla trezoro, kies posedantoj forĝas amikecon kun Dio, rekomenditaj de la donoj, kiujn ŝia instruo produktas.

15 Volu Dio doni al mi paroli laŭ mia menso kaj pensi inde je ĉio, kio estas al mi donita, ĉar Li mem estas la gvidanto de Saĝeco kaj la korektisto de saĝuloj.
16 Ĉar en Lia mano estas kaj ni kaj niaj vortoj, kaj ĉia prudento kaj scio pri metioj.
17 Ja Li mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo, por scii la konsiston de la mondo, la funkciadon de la elementoj,
18 la komencon, finon kaj mezon de la tempoj, alternadon de solsticoj kaj ŝanĝojn de sezonoj,
19 ciklojn de la jaroj kaj poziciojn de steloj,
20 naturojn de animaloj kaj humorojn de bestoj, fortojn de spiritoj kaj rezonadojn de homoj, diferencojn de plantoj kaj potencojn de radikoj,
21 kaj ĉion, kio estas sekreta kaj konata, mi eksciis. Ĉar la Saĝeco, la elpensinto de ĉio, instruis min.
22 En ŝi nome estas spirito sagaca, sankta, unika, plurparta, subtila, movebla, klarmensa, nemakulita, klara, sensufera, bonama, akra,
23 senkatena, bonfara, homama, konstanta, sekura, senzorga, ĉiopova, ĉiovida, trapenetranta ĉiujn spiritojn
sagacajn, purajn, subtilajn.
24 La Saĝeco estas pli movebla ol ĉiu movo, kaj trairas kaj trapenetras ĉion dank' al sia pureco;
25 ĉar ŝi estas vaporo de la Dia potenco kaj pura elfluo de la gloro de la Ĉiopovulo; tial nenio makulita enŝteliĝas en ŝin.
26 Ŝi estas reflekto de lumo eterna, kaj senmakula spegulo de la Dia agado kaj imago de Lia boneco.
27 Estante unu, ĉion ŝi povas, kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas, kaj transmigrante pogeneracie en sanktajn animojn, ŝi faras ilin amikoj de Dio kaj profetoj.
28 Ĉar Dio amas nenion krom tiun, kiu loĝas kun Saĝeco.
29 Ĉar ŝi estas pli bela ol la suno, kaj super ĉiu ordo de steloj; komparate kun la lumo, ŝi troviĝas supera;
30 ĉar tiun anstataŭas nokto, sed kontraŭ Saĝeco la malbono estas senpova.

Ĉapitro 8

1 Ŝi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta, kaj administras ĉion bone.
2 Ŝin mi ekamis kaj serĉadis ekde mia juneco kaj provis preni ŝin kiel fianĉinon por mi kaj mi enamiĝis al ŝia beleco.
3 Ŝi gloriĝas sian noblecon, loĝante kun Dio, kaj la reganto de ĉiuj amas ŝin.
4 Ĉar ŝi estas inicitino en la scion de Dio kaj sektanino de Liaj laboroj.
5 Sed se riĉeco estas posedaĵo dezirinda en la vivo, kio estas pli riĉa ol Saĝeco, kiu faras ĉion profitodona?
6 Kaj se la prudento laboras, kio el ĉiuj ekzistantoj estas pli granda metiisto ol ŝi?
7 Kaj se iu amas justecon, ŝiaj laboroj estas virtoj; ĉar ŝi instruas sobrecon kaj prudenton, justecon kaj kuraĝon, ol kiuj nenio en la vivo estas pli utila al la homoj.
8 Sed se iu sopiras ankaŭ je multa sperto, ŝi scias la antikvaĵojn kaj divenas la estontecon, ŝi konas la elturniĝojn de la parolado kaj la solvojn de enigmoj, antaŭvidas signojn kaj aŭgurojn kaj la rezultojn de sezonoj kaj periodoj.
9 Do mi decidis preni ŝin por kunvivado, sciante, ke ŝi estos por mi konsilantino de bonaj aferoj kaj konsolo en zorgoj kaj aflikto.
10 Per ŝi mi havos gloron inter la popolamasoj kaj, kvankam junulo, honoron inter la pliaĝuloj.
11 Akra mi troviĝos en juĝado, kaj mi ŝajnos al potenculoj admirinda.
12 Ili atendos min, kiam mi silentos, kaj kiam mi parolos, ili atentos min, kaj kiam mi longe rakontos ion, ili metos manon sur sian buŝon.
13 Dank' al ŝi mi havos senmortecon kaj mi postlasos eternan memorigaĵon.
14 Mi administros popolojn, kaj nacioj estos sub mi.
15 Timataj despotoj tremos, kiam ili aŭdos pri mi; inter la homamaso mi ŝajnos bona kaj en milito kuraĝa.
16 Hejmenveninte, mi ripozos kun ŝi, ĉar kunestado kun ŝi ne pikas kaj kunvivado kun ŝi ne dolorigas, sed kontraŭe kaŭzas bonhumoron kaj ĝojon.

17 Pripensinte ĉi tion en mi mem kaj meditinte en mia koro pri tio, ke senmorteco troviĝas en parenceco kun la Saĝeco,
18 kaj bona ĝuado en la amo al ŝi, kaj daŭra riĉeco en la laboroj de ŝiaj manoj, kaj prudento en intimaj rilatoj kun ŝi, kaj famo en partoprenado en ŝiaj diskutadoj, mi ĉirkaŭiris serĉante kiamaniere mi prenu ŝin al mi.
19 Mi estis infano bone dotita kaj ricevis de la sorto bonan animon,
20 aŭ, pli bone, estante bona, mi eniris en nemakulitan korpon.
21 Sed konsciiĝinte, ke mi ne alimaniere posedos ŝin, ol keDio ŝin donos - jen jam signo de prudento, scii kies favoro tio estas -, mi pledis apud la Sinjoro kaj petegis Lin kaj diris el mia tuta koro:

Ĉapitro 9

1 Ho Dio de la patroj kaj Sinjoro de kompato, kiu faris ĉion per Via vorto,
2 kaj formis per Via saĝeco la homon, por ke li regu ĉiujn Viajn kreitaĵojn
3 kaj administru la mondon laŭ sankteco kaj justeco kaj eldiru verdiktojn kun honesta animo,
4 donu al mi la Saĝecon, kiu sidas apud Via trono, kaj ne rifuzu al mi lokon inter Viaj infanoj.
5 Ĉar mi estas Via sklavo kaj la filo de Via servantino, homo malforta kaj mallongedaŭra kaj malsupera en la kompreno de juĝado kaj leĝoj,
6 ĉar eĉ se iu estas perfekta inter la homidoj, se mankas la de Vi venanta saĝo, li estos taksata senvalorulo.
7 Vi elektis min reĝo de Via popolo kaj juĝisto de Viaj gefiloj.
8 Vi ordonis konstrui templon sur Via sankta monto, kaj altaron en la urbo, kie Vi loĝas, imitaĵon de la sankta tabernaklo, kiun Vi preparis ekde la komenco.
9 Kaj kun Vi estas la Saĝeco, kiu konas Viajn laborojn kaj kiu ĉeestis, kiam Vi faris la mondon, kaj kiu scias, kio plaĉas al Vi kaj kio estas ĝusta laŭ Viaj ordonoj.
10 Forsendu ŝin el la sanktaj ĉieloj, kaj sendu ŝin de Via glora trono, por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu, kaj mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.
11 Ĉar ŝi scias kaj komprenas ĉion, kaj ŝi gvidos min prudente en miaj agoj kaj protektos min per sia gloro.
12 Tiam miaj agoj estos akcepteblaj kaj mi juĝos Vian popolon juste kaj inda mi estos je la trono de mia patro.
13 Kiu homo ja ekscios la intencon de Dio, aŭ kiu konceptos, kion volas la Sinjoro?
14 Ĉar la homaj rezonadoj estas mizeraj, kaj niaj ideoj estas nefirmaj.
15 La mortema korpo pezas sur la animon kaj la tereca loĝejo premas la mediteman menson.
16 Apenaŭ ni konjektas pri tio, kio estas sur la tero, kaj kun penego ni eltrovas tion, kio estas apude: sed kiu iam elserĉis tion, kio estas en la ĉielo?
17 Kiu ekkonis Vian intencon, se Vi ne donis saĝecon kaj sendis Vian sanktan spiriton el la plej altaj sferoj?
18 Tiamaniere fariĝis rektaj la vojoj de tiuj, kiuj vivas sur la tero, kaj la homoj lernis tion, kio plaĉas al Vi, kaj ili saviĝis per la saĝeco.

Ĉapitro 10

Ŝi protektis la unue formitan patron de la mondo, kiu sola kreiĝis, kaj savis lin el lia propra falo, 2 kaj donis al li la forton por regi ĉion; 3 sed maljustulo, ribelinte kontraŭ ŝi pro kolero, pereis kune kun sia fratmurda furiozo; 4 pro kiu diluvo inundis la teron, sed Saĝeco denove savis ĝin, direktante la justulon en malmultekosta lignaĵo.

5 Ankaŭ kiam la nacioj, konspirinte per malbonfari, estis ĵetitaj en konfuzon, ŝi rekonis la justulon kaj konservis lin senkulpa por Dio kaj fortigis lin kontraŭ kompato por filo.

6 Kiam la malpiuloj pereadis, ŝi savis la justulon, kiam li forkuris de la fajro falanta sur Pentapolon, 7 kies malvirton atestas la senfrukta tero ankoraŭ fumanta kaj la plantoj, kiuj portas mistempajn fruktojn, kaj sala kolono kiel monumento de nekredema animo. 8 Ĉar preteratentinte saĝecon, ili ne nur malutilis al si pro nescio pri la bono, sed ankaŭ postlasis al la vivo memorigilon pri sia stulteco, por ke ili eĉ ne povu kaŝiĝi rilate siajn erarojn. 9 Sed Saĝeco savis el ĝenoj tiujn, kiuj vartis ŝin.

10 Justulon, kiu fuĝis de la kolero de frato, ŝi gvidis laŭ rektaj vojoj; montris al li la regnon de Dio kaj donis al li scion pri sanktaj aferoj. Ŝi prosperigis lin en liaj laboregoj kaj multobligis la frukton de liaj penoj. 11 Kontraŭ la avareco de liaj premantoj ŝi apudstaris kaj riĉigis lin; 12 ŝi ŝirmis lin kontraŭ malamikoj kaj savis lin de embuskantoj; kaj gravan lukton ŝi decidis favore al li, por ke li sciu, ke pieco estas pli forta ol ĉio.

13 Ŝi ne forlasis justulon venditan, sed savis lin de pekado; 14 malsupreniris kun li en karcerkelon kaj ne lasis lin en katenoj, ĝis ŝi alportis al li la sceptron de regno kaj potencon super tiuj, kiuj tiranis lin, kaj ŝi montris mensogaj tiujn, kiuj kalumniis lin, kaj ŝi donis al li eternan gloron.

15 Popolon sanktan kaj semon senmakulan ŝi savis de nacio de suferigantoj; 16 ŝi eniris en la animon de servanto de la Sinjoro kaj per mirindaĵoj kaj signoj kontraŭstaris al timendaj reĝoj. 17 Ŝi redonis al sanktuloj la rekompencon de iliaj penoj, gvidis ilin en mirinda vojaĝo kaj fariĝis al ili ŝirmilo tage kaj stelolumo nokte. 18 Ŝi transpasigis ilin tra la Ruĝa Maro kaj kondukis ilin tra multe da akvo; 19 sed iliajn malamikojn ŝi dronigis kaj ree elĵetis el la profundoj de la abismo. 20 Pro tio la justuloj prirabis la malpiulojn kaj kantis himnon, ho Sinjoro, al Via sankta nomo, kaj unuanime laŭdis Vian defendan manon; 21 ĉar Saĝeco malfermis la buŝon de mutuloj kaj faris klaraj la langojn de infanoj.

Ĉapitro 11

Ŝi prosperigis iliajn laborojn per la mano de sankta profeto. 2 Ili vojaĝis tra neloĝata dezerto kaj starigis tendojn en senvoja loko. 3 Ili kontraŭstaris malamikojn kaj forpelis kontraŭulojn; 4 ili soifis kaj alvokis Vin, kaj estis donita al ili akvo el granita roko kaj forigo de soifo el malmola ŝtono.

5 Do per kio iliaj malamikoj estis punitaj, per tio ili mem estis liberigitaj el malfacilaĵoj. 6 Anstataŭ la fonto de daŭre fluanta rivero malklara per ruĝa sango, 7 kiu repagis por la ordono bebomortiga, Vi neatendite donis al ili abundan akvon, 8 montrante per la tiama soifo, kiamaniere Vi punis iliajn kontraŭulojn. 9 Ĉar kiam ili estis provataj, kvankam la disciplinado okazis kun kompato, ili komprenis, kiel la malpiuloj, juĝate kun kolero, estis turmentitaj; 10 ĉar la unuajn Vi provis kiel patro admonanta, sed ĉi tiujn Vi ekzamenis kaj kondamnis kiel severa reĝo. 11 Ili afliktiĝis egale ĉu forestante ĉu ĉeestante; 12 ĉar duobla doloro ekkaptis ilin, kaj ĝemado pro la memoro pri la pasinteco. 13 Ĉar kiam ili aŭdis, ke per iliaj punoj gajnis la aliaj, ili konsciiĝis pri la Sinjoro. 14 Ĉar kiun ili malŝatis kun mokado kiel bebon iam forĵetitan por morti, ĉe la fino de la okazaĵoj ili admiris, eksoifinte alimaniere ol la justuloj.

15 Responde al la sensencaj rezonadoj de ilia malboneco, dank' al kiuj ili eraris kaj adoris neraciajn reptiliojn kaj fiajn monstrojn, Vi sendis kontraŭ ili amason da neraciaj bestoj por venĝo, 16 por ke ili eksciu, ke per kio oni pekas, per tio oni estas punata.
17 Ĉar al Via ĉiopova mano, kiu kreis la mondon el senforma materio, ne mankis la kapablo sendi al ili amason da ursoj aŭ sovaĝajn leonojn 18 aŭ nekonatajn, nove kreitajn bestojn plenajn je furiozo, kiuj aŭ elblovas fajrecan spiron aŭ eligas muĝantan fumon aŭ disradias el la okuloj timigajn fajrerojn, 19 bestojn, kies atako ne nur estus povinta frakasi ilin, sed kies nura spektaklo povus mortigi ilin pro teruro. 20 Kaj eĉ sen ĉi tiuj, ili povus fali pro unu sola spirblovo, ĉasite de la justeco kaj dispelite de la spiro de Via povo, sed Vi aranĝis ĉion laŭ mezuro kaj nombro kaj pezo. 21 Ĉar esti treege forta, tio ĉiam apartenas al Vi, kaj kiu povas rezisti al la forto de Via brako? 22 Ĉar la tuta mondo estas antaŭ Vi kiel polvero sur pesiltaso kaj kiel guto de roso, matene malsupreniranta sur la teron. 23 Sed Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion, kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu. 24 Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris, ĉar se Vi malamus ion, Vi eĉ ne estus kreinta ĝin. 25 Kiel entute io estus daŭrinta, se Vi ne dezirus tion, aŭ estus konservita, krom se vokita de Vi? 26 Vi ŝparas ĉiujn, ĉar ili estas Viaj, ho Suvereno, amanto de animoj!

Ĉapitro 12

Ĉar Via nepereema spirito estas en ĉio. 2 Tial Vi punas la erarantojn nur iom post iom kaj Vi admonas ilin, memorigante ĝuste, rilate kion ili pekis, por ke, senigite je sia malboneco, ili fidu al Vi, ho Sinjoro. 3 Ĉar la iamajn loĝantojn de Via sankta lando 4 Vi malamis pro iliaj plej abomenindaj agoj: sorĉado kaj malsanktaj ritoj, 5 senkompataj mortigoj de infanoj kaj intestomanĝa festeno el homa karno kaj sango, meze de orgia kompanio de inicitoj, 6 tiujn gepatrojn, kiuj mortigas senhelpajn animojn: tiujn Vi volis detrui pere de la manoj de niaj patroj, 7 por ke la lando el ĉiuj plej kara al Vi ricevu indan kolonion de la infanoj de Dio. 8 Sed ankaŭ ĉi tiujn kiel homojn vi ŝparis, kaj Vi sendis vespojn kiel antaŭirantojn de Via armeo, por ke ili pereigu ilin iom post iom. 9 Ne ĉar Vi ne kapablis submeti malpiulojn al justuloj en batalo aŭ per unu fojo detrui ilin per sovaĝaj bestoj aŭ severa ordono, 10 sed ĉar per fazigita juĝado Vi donis al ili la ŝancon penti, kvankam Vi sciis, ke ilia naskiĝo estas malvirta, kaj ilia malvirto estas denaska, kaj ke ilia rezonado estas eterne neŝanĝebla. 11 Estis ja semo malbenita ekde la komenco. Ankaŭ ne estis iu ajn timo, ke Vi lasus ilin sen puno. 12 Ĉar kiu diros: Kion Vi faris? aŭ kiu kontraŭstaros al Via juĝo? Kiu akuzos Vin pri tio, kion Vi faris rilate la pereintajn naciojn? aŭ kiu venos alfronti Vin kiel venĝanto pri la maljustuloj? 13 Ĉar krom Vi, la ĉion-zorganto, ne estas alia Dio, por ke Vi povu montri, ke Vi ne maljuste juĝis, 14 nek reĝo aŭ tirano povos alfronti Vin rilate tiujn, kiujn Vi punis.
15 Estante justa, juste Vi ĉion administras, opiniante fremda al Via potenco kondamni tiun, kiu ne meritas punon. 16 Ĉar Via forto estas la komenco de justeco, kaj ĝuste tio, ke Vi ĉiujn regas, igas Vin ĉiujn ŝpari. 17 Ĉar Vi montras Vian forton, kiam oni dubas pri la perfekteco de Via potenco, kaj kie oni konas ĝin, Vi pruvas ilian arogantecon. 18 Posedante forton, Vi juĝas senpartie kaj Vi regas nin kun granda indulgo; ĉar ĉeestas en Vi, kiam ajn Vi volas, la povo. 19 Pere de tiaj agoj Vi instruis Vian popolon, ke la justulo devas esti kompatema, kaj Vi faris Viajn filojn esperplenaj pri tio, ke Vi donas pentemon post pekoj. 20 Ĉar se Vi punis kun tiom da zorgo kaj indulgo la malamikojn de Viaj filoj kaj la jam al morto kondamnitojn, donante tempon kaj lokon, por ke ili liberiĝu de sia malvirto, 21 kun kiom da atento Vi juĝis Viajn filojn, al kies patroj Vi donis ĵurojn kaj multpromesantajn interkonsentojn? 22 Do disciplinante nin, Vi skurĝas niajn malamikojn dekoble pli, por ke, kiam ni juĝas, ni pensu pri Via boneco, kaj kiam ni estas juĝataj, ni atendu indulgon. 23 Tial ankaŭ la maljustulojn, kiuj vivis maljustan kaj frenezan vivon, Vi turmentis per iliaj propraj abomenindaĵoj. 24 Ĉar ili erarvagis pli foren ol laŭ simplaj erarigaj vojoj, supozante esti Dioj la plej malestimatajn bestojn, trompite kiel malsaĝaj infanoj. 25 Pro tio, kvazaŭ al senraciaj infanoj, Vi sendis Vian juĝon por moki ilin; 26 sed kiuj ne estis plibonigitaj per ludsimila korektado, tiuj spertos juĝon indan je Dio. 27 Ĝenate de tiuj, de kiuj ili suferis, punate pere de tiuj, kiujn ili supozis esti Dioj, ili rekonis, ke Tiu, kies konon antaŭe ili neis, estas la vera Dio. Tial ankaŭ la fina kondamno subite frapis ilin.

Ĉapitro 13

Nature stultaj estas ĉiuj, kiuj ne posedas scion pri Dio kaj ne kapablis ekkoni Tiun, kiu estas, el la videblaĵoj nek rigardante la metiaĵojn rekoni la Metiiston. 2 Sed aŭ fajron aŭ venton aŭ rapidan aeron aŭ la rondon de la steloj aŭ furiozan akvon aŭ la lampojn de la ĉielo ili opiniis esti Dioj regantaj la mondon. 3 Sed se pro raviteco je ties beleco ili supozis tiujn esti Dioj, ili sciu, kiom pli bela estas ties reganto, ĉar ĝuste la fondinto de beleco kreis ilin. 4 Aŭ se tion ili faris pro admiro al ties potenco kaj vivanteco, ili komprenu el ili, kiom pli potenca estas Tiu, kiu aranĝis ilin. 5 Ĉar el la grandiozeco kaj beleco de la kreitaĵoj la kreinto estas laŭe imagata. 6 Tamen ĉi tiuj estas malmulte kritikindaj, ĉar ili eble erarvagas, serĉante Dion kaj volante trovi Lin. 7 Okupiĝinte pri Liaj kreitaĵoj, ili faras siajn esplorojn, kaj la aspekto influas ilin, ĉar tio, kion ili vidas, estas bela. 8 Samtempe ili ne estas pardonendaj; 9 ĉar se ili havis sufiĉan kapablon por teoriumi pri la tempa mondo, kial ili ne trovis ties reganton pli rapide? 10 Mizeraj estas tiuj, kiuj metis sian esperon sur mortintaĵojn, kiuj nomis Dioj la faraĵojn de homaj manoj, oron kaj arĝenton, laproduktojn de metio kaj la bildojn de bestoj, aŭ senutilan ŝtonon, la laboron de mano pratempa. 11 Se ja iu sperta lignaĵisto, seginte manipuleblan arbon, lerte forŝiris la tutan ŝelon kaj bele formante ĝin per sia arto faris ujon utilan por la praktika vivo, 12 kaj se uzante la splitojn de sia laboraĵo por la pretigo de sia manĝaĵo, li bone satiĝis, 13 sed tiun spliton el ili, kiu al nenio utilis, malrektan aŭ nodoplenan ligno-pecon, li prenis kaj ĉizis por iom okupi sian liberan tempon, kaj per la lerteco de sia kompreno skulptis ĝin kaj konformigis ĝin al la bildo de homo, 14 aŭ similigis ĝin al iu senvalora besto, ŝmirante ĝin per vermiljono aŭ ruĝigante ĝian eksteraĵon, kaj ŝmirkovrante ĉiun makulon en ĝi, 15 kaj se farante por ĝi indan ĉambron, li metis ĝin en niĉon, firmiginte ĝin per fero; 16 kaj tiam li zorgis por ke ĝi ne falu, sciante, ke ĝi ne povas mem sin helpi, ĉar ĝi estas bildo kaj bezonas helpon; 17 sed li preĝas al ĝi pri siaj posedaĵoj, sia edziĝo kaj siaj infanoj, tute ne hontante, ke li parolas al io senviva, kaj li alvokas ion malfortan pri la sano, 18 kaj petegas mortintaĵon pri la vivo kaj genuiĝas por helpo antaŭ senspertulo, kaj pri vojaĝo antaŭ io, kio eĉ ne povas fari paŝon, 19 kaj pri negocado kaj komerco kaj la sukceso de sia metio li petas kapablon de tiu, kiu pleje estas mane nekapabla.

Ĉapitro 14

Plue, jen iu, kiu pretigas sin por marvojaĝi, intencante navigi tra furiozaj ondoj, alpreĝas pecon da ligno pli putra ol la ŝipo, kiu portas lin. 2 Ĉar tion deziro de gajno elpensis kaj metiista saĝo konstruis; 3 sed Via providenco, ho Patro, gvidas ĝin, ĉar Vi donis vojon eĉ en la maro kaj sekuran irejon eĉ inter la ondoj, 4 montrante, ke Vi povas savi el ĉio, por ke eĉ senspertulo povu navigi. 5 Kaj Vi deziras, ke la kreaĵoj de Via saĝeco ne estu senutilaj; pro tio la homoj konfidas la vivon eĉ al tre maldika ligno, kaj saviĝas trapasante ondaron sur floso. 6 Ja en la komenco, kiam arogantaj gigantoj estis pereantaj, la espero de la mondo, fuĝante sur kruda floso, postlasis al la mondo la semon de regenerado, direktate de Via mano; 7 ĉar benita estis la ligno, per kiu fariĝas justeco. 8 Sed tio, kio estas mane farita, estas malbenita, kiel ankaŭ ĝia farinto: ĉi tiu, ĉar li ĝin faris, kaj tio, ĉar estante putrema, ĝi nomiĝas Dio. 9 Ĉar al Dio egale malamindaj estas kaj la malpiulo kaj ties malpieco. 10 Ja la faritaĵo estos punita kune kun la farinto. 11 Tial ankaŭ la idoloj de la nacioj estos trafitaj, pro tio, ke estante parto de la kreitaĵaro de Dio, ili fariĝis abomenindaĵo kaj falilo por la animoj de homoj kaj kaptilo por la piedoj de stultuloj. 12 Ĉar la elpensado de idoloj estas la komenco de malĉasto, kaj la invento de ili la ruinigo de la vivo. 13 Ili nek estis dekomence nek estos por eterne; 14 ĉar per la malmodesteco de la homoj ili eniris en la mondon, kaj pro tio rapida fino estas projektita por ili. 15 Okazis, ke patro, afliktite de troa doloro, kaj farinte bildon de la frue forportita infano, honoris kiel Dion la tiam mortintan homon, kaj transdonis al siaj subuloj misterojn kaj ritojn. 16 Poste la malpia kutimo, devige solenate, fine estis konservata kiel leĝo, 17 kaj ankaŭ ĉizitaj figuroj estis adorataj laŭ la ordonoj de regantoj, kiujn la homoj, ne povis honori en ĉeesto, pro la distanco, do, reprezentinte la foran imagon, ili faris videblan bildon de la honorata reĝo, por ke entuziasme ili flatu la forestanton kvazaŭ ĉeestanton. 18 Ja, la artista ambicio eĉ instigis nesciantojn al intensigo de la adorado; 19 ĉar dezirante eble plaĉi al sia reganto, li perfortis la similecon per sia arto por fari ĝin pli bela, 20 kaj la popolamaso, logate de la ĉarmo de la artverko, nun taksis la antaŭnelonge nur honoratan homon kiel adorindaĵon. 21 Kaj ĉi tio fariĝis embusko por la vivo, ĉar la homoj, elmetitaj al malfeliĉo kaj tiraneco, honorigis ŝtonojn kaj pecojn da ligno per la nekomunikebla Nomo. 22 Plue, ne sufiĉis erari pri la scio de Dio, sed ankaŭ, vivante en ĉi tiu granda milito de nescio, ili nomis tiel grandajn malbonaĵojn paco. 23 Ĉar solenante aŭ infanmurdajn ritojn aŭ sekretajn misterojn aŭ frenezajn orgiojn de strangaj kultoj, 24 ili jam konservas puraj nek vivojn nek geedziĝojn, sed reciproke aŭ mortigas sin per embusko aŭ dolorigas sin per adultado. 25 Ĉio estas senorda miksaĵo de sango kaj murdo, ŝtelado kaj ruzo, detruo, malfido, konfuzo, ĵurrompo, 26 maltrankvilo de bonuloj, forgesado de favoroj, malpurigado de animoj, seksa perversio, nestabileco de geedziĝoj, adultado kaj diboĉado. 27 Ĉar la kultado de sennomaj Dioj estas la komenco, la kaŭzo kaj la fino de ĉiu malbono: 28 ili aŭ freneziĝas pro ĝuado, aŭ antaŭdiras false, aŭ vivas nejuste, aŭ ĵurrompas senhezite. 29 Ĉar fidante al senvivaj idoloj, ili ne atendas punon, kiam ili ĵurrompas. 30 Sed pro ambaŭ aferoj justa puno atingos ilin: ĉar ili malamike sin tenas al Dio, atentante al idoloj, kaj ĉar ili malbone ĵuris false, malestimante sanktecon. 31 Ĉar ne la potenco de tiuj, per kiuj oni ĵuras, sed la puno de tiuj, kiuj pekas, persekutas la malbonfaradon de la maljustuloj.

Ĉapitro 15

Sed Vi, ho mia Dio, estas bonvola kaj vera, pacienca kaj administranta ĉion per kompato. 2 Ĉar eĉ se ni pekas, ni estas Viaj, sciante Vian potencon; sed ni ne pekos, sciante, ke ni estas taksataj Viaj. 3 Koni Vin estas perfekta justeco, kaj scii Vian potencon estas radiko de senmorteco. 4 Ĉar erarigis nin nek la ruza elpensaĵo de homoj nek la senfrukta laborego de pentristoj, figuro tinkturita per diversaj koloroj, 5 kies aspekto vekas deziron en stultulo: li sopiras je la senspira bildo de morta figuro. 6 Amantoj de malbonaĵoj kaj indaj je tiaj esperoj estas kaj la farantoj kaj la sopirantoj kaj la honorantoj. 7 Potisto, knedante molan teron sur sia rado, muldas ĉiun objekton por nia servo, sed el la sama argilo li muldis kaj la ujojn, kiuj servas por puraj aktivecoj, kaj la kontraŭajn, sendistinge; sed kia estas la uzado de ĉiu el ili, tion decidas la argilisto. 8 Kaj per malbona klopodo li muldas falsan Dion el la sama argilo, li kiu antaŭnelonge fariĝis el la tero kaj baldaŭ foriros tien, de kie li estis prenita, kaj lia pruntita animo estos repostulita. 9 Kaj li tute ne maltrankviliĝas pri tio, ke li malfortiĝos kaj ke li havas mallongan vivon, sed li konkuras kun oraĵistoj kaj arĝentaĵistoj, kaj imitas latunaĵistojn, kaj vidas gloron en tio, ke ili muldas falsaĵojn. 10 Lia koro estas cindro kaj lia espero pli senvalora ol polvo, kaj lia vivo pli senhonora ol argilo, 11 tial ke li ne konis Tiun, kiu muldis lin kaj kiu enspiras en lin aktivan animon, kaj enblovis en lin vivantan spiriton; 12 sed li opiniis ludo nian vivon kaj profitdona foiro nian ekzistadon; ĉar, li diras, oni devas havigi al si vivrimedojn el kio ajn, eĉ el malbono. 13 Ĉar ĉi tiu pli bone scias ol ĉiuj, ke li pekas, fabrikante rompeblajn ujojn kaj ĉizitaĵojn el tera materio. 14 Sed plej frenezaj el ĉiuj kaj pli mizeraj ol la animo de bebo estas la malamikoj de Via popolo, kiuj premas ĝin, 15 ĉar ili opiniis Dioj ĉiujn idolojn de la nacioj, en kiuj estas nek la uzado de okuloj por vidi, nek naztruoj por entiri aeron, nek oreloj por aŭdi, nek fingroj por palpi, kaj iliaj piedoj estas nekapablaj marŝi. 16 Ĉar homo faris ilin, kaj iu, kiu prunteprenis sian animon, muldis ilin; neniu ja kapablas muldi Dion similan al li mem. 17 Sed estante mortema, li forĝas ion mortan per manoj senleĝaj; li estas supera al tio, kion li adoras, ĉar el la du li almenaŭ vivis, sed tiuj neniam. 18 Ja, ili adoras eĉ la plej malamindajn bestojn: juĝate laŭ stulteco, ili estas pli fiaj ol la aliaj bestoj; 19 ja ili eĉ ne estas belaj, por ke oni deziru ilin, ĉar al ili mankas kaj la laŭdo kaj la beno de Dio.

Ĉapitro 16

Tial ili estis punitaj pere de similaj bestoj, laŭmerite, kaj estis turmentitaj de amaso da fibestoj. 2 Anstataŭ tiu puno bonfarante Vian popolon, por satigi ilian apetiton, Vi preparis manĝon de stranga gusto, el koturnoj, 3 por ke tiuj, dezirante manĝaĵon, pro la malbeleco de la proponataj bestoj perdu eĉ la normalan apetiton, kaj ili mem, mallongan tempon malsatinte, gustumu eĉ strangan frandaĵon. 4 Ĉar tiuj, kiuj regis kiel tiranoj, devis sperti senindulgan mankon, sed la aliaj devis nur ekscii, kiamaniere iliaj malamikoj estis turmentataj.

5 Ĉar kiam la terura furiozo de bestoj atakis ilin kaj ili pereis pro la mordoj de tordiĝantaj serpentoj, Via kolero ne daŭris ĝis la fino; 6 sed cele admonon ili estas iom da tempo ĝenataj, havante signon de saviĝo por memorigi ilin pri la ordono de Via leĝo. 7 Ĉar tiu, kiu turniĝis al ĝi, estis savita ne de tio, kion li vidis, sed de Vi, la savanto de ĉiuj. 8 Kaj ankaŭ en ĉi tio Vi persvadis niajn malamikojn, ke Vi estas Tiu, kiu savas el ĉia malbono; 9 ĉar tiujn la mordoj de lokustoj kaj muŝoj mortigis, kaj ne troviĝis sanigilo por ilia vivo, ĉar ili meritis tiamaniere esti punitaj, 10 sed Viajn filojn eĉ la dentoj de venenaj serpentoj ne venkis, ĉar Via kompato venis defendi ilin kaj resanigis ilin. 11 Ĉar ili estis pikataj por ke ili memoru Viajn orakolojn, kaj ili estis rapide savitaj por ke ili ne falu en profundan forgeson kaj ne estu senigitaj je Via bonfarado. 12 Ja, nek herbo nek kataplasmo sanigis ilin, sed, ho Sinjoro, Via vorto, kiu sanigas ĉion. 13 Ĉar Vi havas aŭtoritaton super vivo kaj morto, kaj kondukas ĝis la pordegoj de Hadeso kaj reportas supren; 14 ĉar homo en sia malvirto mortigas, kaj li ne revenigas la spiriton unu fojon elirintan nek liberigas la ricevitan animon.

15 Estas neeble eskapi de Via mano. 16 Ĉar malpiuloj, neante, ke ili konas Vin, estis skurĝitaj per la forto de Via brako, persekutate de strangaj pluvoj, hajloj, kaj senindulgaj duŝoj, kaj konsumate de fajro. 17 Ja, kio estis la plej stranga afero, en la akvo, kiu ĉion estingas, la fajro pli multe brulis; ĉar la naturo batalas por la justuloj. 18 Unu fojon la flamo estis mildigita, por ke ĝi ne bruligu la bestojn senditajn kontraŭ la malpiuloj, sed ke tiuj vidante komprenu, ke ili estas ĉasataj de la juĝo de Dio. 19 Alian fojon ĝi ekflamas eĉ meze de la akvo pli intense ol kutime, por detrui la produktojn de maljusta tero. 20 Anstataŭe, Vi nutris Vian popolon per manĝaĵo de anĝeloj, kaj provizis ilin el la ĉielo per tuja pano ne bezonanta laboron, sed kiu havis ĉiun plezuron kaj konformis al ĉies gusto. 21 Ĉar Via substanco montris sian dolĉecon al Viaj infanoj, kaj servante la deziron de la manĝanto, ŝanĝiĝis en tion, kion oni deziris. 22 Sed neĝo kaj glacio eltenis la fajron kaj ne fandiĝis, por ke oni sciu, ke la rikoltojn de iliaj malamikoj detruas fajro brulanta inter la hajleroj kaj ekbrilanta en la pluvo, 23 kaj plue, ke la sama fajro forgesis sian propran potencon, por ke la justuloj estu nutrataj. 24 Ĉar la tuta kreitaĵaro, servante al Vi, kiu faris ĝin, streĉas sin kontraŭ la maljustuloj por puni ilin, kaj malstreĉiĝas por bonfari al tiuj, kiuj fidas al Vi. 25 Pro tio ankaŭ tiam ŝanĝiĝante ĉiamaniere, ĝi servis al Via ĉio-nutranta dono laŭ la volo de la bezonantoj, 26 por ke Viaj amataj filoj, ho Sinjoro, eksciu, ke ne kreskintaj fruktoj nutras la homon, sed ke Via vorto konservas tiujn, kiuj fidas je Vi. 27 Ĉar kio ne estis detruita per la fajro, tio forfandiĝis, kiam ĝi estis tutsimple varmigata per malforta sunradio, 28 por ke estu sciate, ke necesas anticipi la sunon por dankesprimi al Vi, kaj aperi antaŭ Vi je la sunleviĝo; 29 ĉar la espero de sendankuloj forfandiĝos kiel vintra prujno kaj forfluos kiel senutila akvo.

Ĉapitro 17

Grandaj estas Viaj juĝoj kaj ne facile klarigeblaj: tial erarvagis neinstruitaj animoj. 2 Ĉar supozante, ke ili povas tirani sanktan nacion, senleĝaj homoj, malliberuloj de mallumo kaj katenitaj de longa nokto, kuŝis sub siaj tegmentoj, ekzilitoj el la eterna providenco. 3 Pensante, ke iliaj sekretaj pekoj restos ĉiam kaŝitaj sub senluma vualo de forgeso, ili estis dispelitaj, terure timigite kaj konsternite de fantomoj. 4 Ĉar eĉ la angulo, kie ili kaŭris, ne konservis ilin kontraŭ timo, kaj eĥoj konsternantaj ilin bruis ĉirkaŭe kaj mornaj fantomoj aperis kun senridetaj vizaĝoj. 5 Neniu fajra potenco kapablis tralumi, nek la brilaj flamoj de la steloj kuraĝis lumigi tiun hororigan nokton. 6 Aperis al ili nur spontana timiga fajro, sed terurite ili opiniis tion, kion tiam ili vidis, pli malbona ol la nevidata sceno. 7 Sed la ruzoj de magia arto malsukcesis kaj la pruvo, ke ilia lerteco estas nur fanfaronado multe humiligis ilin; 8 ĉar kiuj promesis forpeli timojn kaj konsternon el malsana animo, tiuj malsaniĝis je timo ridinda. 9 Eĉ se nenio konsterna timigis ilin, unu fojon terurite de la pasado de fibestoj kaj la siblado de rampuloj, ili pereis tremante kaj rifuzante rigardi la nenie eviteblan aeron. 10 Malvirto ja estas kondamnita de sia propra atesto kiel io senkuraĝa, kaj, premate de la konscienco, ĉiam antaŭvidas malagrablaĵojn; 11 ĉar timo estas nenio alia ol la forlaso de helpo, kiun donas la racio, 12 sed kiam la interna espero estas malpli granda, oni taksas la nescion kiel pli malbonan ol la kaŭzo de la turmento. 13 Sed dum tiu vere senpova nokto, kiu venis el la profundoj de senpova Hadeso, ili, dormante la saman dormon, 14 jen estis turmentataj de monstraj fantomoj, jen paralizataj per la perfido de la animo; ĉar timo subita kaj neatendita atakis ilin. 15 Poste do, kiu ajn tie falis, estis enfermita kaj tenata en malliberejo ne el fero; 16 ĉar ĉu li estis farmisto, ĉu paŝtisto, ĉu laboristo en nekultivita loko, li estis atingita kaj devis toleri la neeviteblan neceson, ĉar per unu sama kateno de mallumo ĉiuj estis ligitaj. 17 Se estis siblanta vento aŭ la melodia sono de birdoj ĉirkaŭ la densfoliaj branĉoj aŭ la ritma bruo de akvo forte fluanta aŭ la raŭka krako de malsuprenruliĝantaj rokoj 18 aŭ la nevidata kurado de saltantaj bestoj aŭ la voĉo de la plej sovaĝaj bestoj hurlantaj aŭ la eĥo resonanta el kavaĵo de la montoj, ĝi paralizis ilin pro timego. 19 Ĉar la tuta mondo brilis per klara lumo kaj estis okupita pri siaj laboroj sen ia malhelpo; 20 nur super ili etendiĝis peza nokto, imago de la mallumo, kiu devis ricevi ilin; sed al si mem ili estis pli pezaj ol la mallumo.

Ĉapitro 18

Sed por Viaj sanktuloj estis tre granda lumo; kiam la aliaj ja aŭdis ilian voĉon sed ne vidis ilian formon, ili gratulis ilin pri tio, ke ili ne la samon suferas, 2 kaj dankis ilin pro tio, ke por la farita maljustaĵo ili ne repagis kaj ili petis pardonon pri la pasinta malamika konduto. 3 Anstataŭe, Vi provizis ilin per flamanta kolono por gvidi ilin dum nekonata marŝo kaj per suno sendanĝera al ilia honora restado sur fremda tero. 4 Ĉar la aliaj meritis esti senigitaj je lumo kaj esti tenataj en mallumo, ĉar ili tenis malliberuloj Viajn filojn, pere de kiuj la senperea lumo de la Leĝo devis esti donita al la mondo.

5 Kaj kiam ili decidis mortigi la infanojn de la sanktuloj, kaj post kiam tiu unu infano estis elmetita al soleca morto kaj savita, Vi senigis ilin je amaso de iliaj infanoj, por montri ilian kulpecon, kaj detruis ilin ĉiujn kune en furiozanta akvo. 6 Tiu nokto estis antaŭsciigita al niaj prapatroj, por ke, certe sciante al kiaj ĵuroj ili fidas, ili estu kuraĝigitaj. 7 Via popolo ricevis la savon de la justuloj kaj la pereon de la malamikoj; 8 ĉar per kio Vi punis la kontraŭulojn, per tio Vi alvokis kaj glorigis nin. 9 Ĉar sekrete la piaj infanoj de bonuloj faris oferojn, kaj unuanime sindevigis al leĝo de dieco, ke ili partoprenu egale en la samaj bonaĵoj kaj danĝeroj, prikantante jam dekomence la sanktajn laŭdojn de la patroj. 10 Reeĥis la senmelodia krio de la malamikoj kaj korŝira voĉo disaŭdiĝis dum oni funebris pro la mortintaj infanoj. 11 Sklavo punita kune kun mastro per la sama kondamno kaj popolano suferanta same kiel la reĝo, 12 ĉiuj senescepte laŭ unu formo de morto havis nenombreblajn kadavrojn; ĉar la vivantoj ne sufiĉis eĉ por la enterigado, tial ke ilia pli valora idaro pereis en unu momento. 13 Ĉion ne kredante pro la magiaĵoj, tuj post la pereo de la unuenaskitoj ili konfesis, ke la popolo estas la filo de Dio. 14 ĉar kiam trankvila silento envolvis ĉion kaj la nokto estas duonvoje en sia propra rapidiro, 15 Via ĉiopova vorto, kiel senindulga militisto, saltis de la ĉielo el la reĝa trono mezen de la pereonta tero, portante kiel akran glavon Vian striktan ordonon, 16 kaj starante ĝi plenigis ĉion per morto, kaj dum ĝi tuŝis la ĉielon, ĝi samtempe marŝis sur la tero. 17 Tiam vizioj en teruraj sonĝoj subite konsternis ilin, kaj neatenditaj timoj falis sur ilin; 18 kaj ĵetitaj duonmortaj unu tie, alia ĉi tie, ili montris la kaŭzon de sia morto, 19 ĉar la sonĝoj, kiuj timigis ilin, antaŭsignis tion, por ke ili ne mortu nesciante, kial ili suferas. 20 Sed ankaŭ la justulojn la sperto de la morto tuŝis, kaj okazis frapado de la popolo en la dezerto, sed la kolero ne daŭris longe; 21 ĉar senkulpa viro rapidis batali por ili, portante la ŝildon de sia propra pastreco, preĝadon, kaj pekliberigan incenson; li kontraŭstaris al la kolero kaj ĉesigis la katastrofon, montrante, ke li estas Via servanto. 22 Sed ne per korpa forteco li venkis la koleron, nek per la uzado de armiloj, sed per vorto li subigis la punanton, citante la ĵurojn kaj interligojn de la patroj. 23 Ĉar kiam la kadavroj estis jam stake amasigitaj, starante inter ili li ĉesigis la koleron kaj baris al ĝi la vojon ĝis la vivantoj. 24 Sur lia ĝispieda robo estis figurita la tuta mondo, kaj la gloroj de la patroj ĉizitaj sur la kvar vicoj de gemoj, kaj Via grandeco sur la diademo de lia kapo. 25 Al ĉio ĉi cedis la detruanto, ĉi tion ĝi timis; ĉar sufiĉis, ke ili nur prove spertu la koleron.

Ĉapitro 19

Sed senkompata kolero minacis la malpiulojn ĝisfine; ĉar eĉ ilian estontecon Li antaŭsciis: 2 ke mem permesinte al ili, ke ili foriru, kaj eĉ rapide ilin eliriginte, ili ŝanĝos sian opinion kaj postkuros ilin. 3 Ĉar kvankam ili ankoraŭ okupiĝis pri funebrado kaj lamentis apud la tomboj de la mortintoj, ili ekkaptis alian frenezan ideon, kaj tiujn, kiujn ili sub petegoj forpelis, ili postkuris kiel fuĝantojn. 4 Meritata sorto tiris ilin al ĉi tiu fino kaj forgesigis al ili pasintajn okazaĵojn, por ke ili kompletigu la punon ankoraŭ mankantan al iliaj turmentoj, 5 kaj ke Via popolo spertu mirindan marŝon, sed la aliaj trovu strangan morton. 6 La tuta kreitaĵaro, en siaj diversaj genroj, estis denove formita, servante al Viaj ordonoj, por ke Viaj infanoj estu konservitaj sen difekto: 7 la nubo, kiu ombris la tendaron, kaj la seka tero, kiun ili vidis leviĝi el la antaŭekzistanta akvo, senobstrukca vojo el la Ruĝa Maro, kaj herboriĉa ebenaĵo el furioza akvo; 8 tiuj, kiujn ŝirmis Via mano, kune pasis tra tio kiel unu gento, vidante strangajn mirindaĵojn. 9 Ĉar kiel ĉevaloj ili tie paŝtiĝis, kaj kiel ŝafidoj ili saltetis, laŭdante Vin, ho Sinjoro, kiu savis ilin. 10 Ĉar ili memoris tion, kio okazis dum ilia alilanda restado, kiel la tero naskis oniskojn anstataŭ nutri bestojn, kaj kiel, anstataŭ subakvuloj, la riveroj elruktis amason da ranoj; 11kaj poste ili vidis ankaŭ novan generacion de birdoj, kiam instigate de malsato ili petis frandan manĝaĵon; 12 ĉar por konsoli ilin alvenis al ili el la maro koturnoj. 13 Kaj punoj falis sur la pekulojn ne sen antaŭirintaj signoj, kiel forta fulmotondrado: ja juste ili suferis laŭ siaj malbonaĵoj, ĉar ili praktikis plej severan malamon kontraŭ fremduloj. 14 Ĉar iuj ne akceptis alvenintajn nekonatojn; sed aliaj eĉ sklavigis gastojn, kiuj bonfaris al ili. 15 Kaj ne nur tio ĉi, sed nepre estos juĝo super la aliaj, ĉar alilandanojn ili malamike ricevis; 16 sed ĉi tiuj unue kun festenoj ricevis ilin, kaj kiam ili jam ĝuis la samajn rajtojn, ili afliktis ilin per teruraj laboregoj. 17 Ili estis frapitaj per senvideco, same kiel tiuj ĉe la pordo de la justulo, kiam envolvite en vasta mallumo ĉiu el ili serĉis la vojon tra sia propra pordo. 18 Ĉar la elementoj estas interŝanĝataj inter si mem, same kiel ĉe harpo la notoj variigas specon de la melodio, dum tamen ĉiu restas kun sia sono, kiel oni precize povas diveni el la vido de tio, kio okazas;

19 ĉar surteraj bestoj ŝanĝiĝis en subakvajn, kaj naĝantoj transiris sur la teron; 20 fajro disponis pri sia propra potenco en la akvo, kaj akvo forgesis sian estingan naturon; 21 male, flamoj ne velkigis la karnon de la mortemaj bestoj, kiuj marŝis inter ili, kaj ili ankaŭ ne fandis la fandeblan glaciecan specon de la Dia manĝaĵo. 22 Ĉar ĉiel, ho Sinjoro, Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon, kaj ne malatentis ilin, starante flanke de ili en ĉiu krizokazo kaj loko.

Hosted by www.Geocities.ws

1