VIZITO DE ĜENERALA DIREKTORO DE UEA

 S-ro Simo Milojeviĉ, Ĝenerala Direktoro de UEA, vizitis Nepalon kun siaj geamikoj, ili venis 12an de oktobro, Ili partoprenis en kunveno de NEspA.  19an de oktobro niaj gastoj invitis membrojn de NEspA al tagmanĝo.  Venis tien ankaŭ lokaj ĵurnalistoj, kiuj intervjuis la direktoron, tio rezultigis grandan artikolon en The Rising Nepali.

La vizitintoj estis en Katmanduo dum granda festivalo Dashain, kaj tial povia vidi manieron de celebrado de tiu sankta okazaĵo.

UNUA KONGRESO DE NEspA

Unua kongreso de Nepala Esperanto-Asocio okazos en 21a kaj 22a de decembro 1991, en Fako de Internaciaj Lingvoj de Universitato Tribhuvan, en Katmanduo.  La organiza komitato elektis s-ron Joakimo Verdeno esti  precipa gasto.  En la unua tago, krom aliaj programeroj, okazos seminario pri temo:  Kiel agi por Esperanto.  Tiu seminario koncernos precipe nian lokan movadeton.

En la dua kongresa tago okazos disdono de atestiloj al ĉiuj kursfinintoj.   La ceremonion realigos ministro de eduko - li mem enmanigos la gravajn dokumentojn.

ESPERANTAJ KURSOJ

Sinjoro Joakimo Verdeno, delegito de UEA pri diskonigo de Esperanto en Azio, pasintajara instigis fondon de NEspA.  Li denove venis tiuĉijare, 2an de oktobro.  Pro la festivalo li povis ne tuj ekgvidi Esperantajn kursojn.  Li ekinstruis la 26an de oktobro.  Okazis tri kursoj por komencantoj, unu por progresantoj kaj uju por instruemuloj.  Ili daŭris ĝis 20a de decembro.  Entute lernis pli ol 70 personoj.

REGISTRO DE LA ASOCIO

Nepala Esperanto-Asocio estis jam registrita, tio okazis 12an de decembro 1991.  Nun la axocio laŭleĝe povas agi.  Pasintajare ni fondis la asocion, kaj ĝis 4a de februaro 1991 ni ellaboris ĝian konstitucion.

PARTOPRENO EN UK

S-ro Baikuntha Man Maskey, invitita de UEA, PARTOPRENIS EN 76A Universala Kongreso de Esperanto, en Bergeno, Norvegujo.


NEPALO

Nepalo estas plena je natura belo.  Ĝi estas malgranda lando inter du landegoj, Bharato kaj Ĉinujo.  Ĉinujo limas Nepalon norde, kaj Bharato- sude.  Longe de la lando egalas al 800 km, kaj la larĝo - de 144 ĝis 240 km.  Katmanduo, la ĉefurbo, situas 1300 metrojn super marnivelo.

Nepalo estas dividita je 14 zonoj kaj 75 distriktoj, 18 milion homoj.  En la lando kaj ĉirkaŭ ĝi loĝas homoj de multaj diversaj rasoj. 

Tiu lando estas iel grava en la mondo pro la plej alta monto Everesto, ja konata de ĉiuj.  Ankaŭ aliaj plej altaj montoj salutas la mondon nome de la lando, kun rido, de supre.

Krom tio Nepalo estas simbolo de mondepaco.  Budao naskiĝis tie.  Li faris grandegan pacan laboron por ĉiuj homoj en la mondo; tial li estas tiom fama.  Ĉiuj kiuj konas "Lumon de Azio" scias ankaŭ nomon de "ĉefo de monda paco".

Katmanduo estas ĉefurbo de Nepalo.  Antaŭ longa tempo valo de Katmanduo havis tri urbojn kun aparta reĝo en ĉiu.  Dum tiu periodo malpaco regis en la valo, tial la reĝoj devis mem protekti siajn urbojn.

En ĉiu el tiuj urboj ĝis nun restas multaj belaj palacoj.  Temas pri tri lokoj:  Kasutomandabo aŭ Katmanduo, Lalitopuro aŭ Patano, Vadogao aŭ Vaktapuro.

Katmanduo

"kasuto" signifas arbon, kaj "mondabo" - lokon; do temas pri loko de arboj.  Poste la alia nomo Katmanduo, pli populariĝis.

Lalitopuro

"lalito" estas arto, kaj "puro" estas urbo; do temas pri urbo de arto, aŭ bela urbo.  Nun oni pli ofte diras Patano.  Tie skulptoarto en ligno kaj metalo estas popularaj metioj.  La loko estas ankaŭ komercacentro.

Vaktapuro

Ĉirkaŭ tiu urbo estas multaj statuoj de dioj, tial en tiu loko loĝas multaj disĉiploj; pro tio ĝi estas nomita "loko de disĉiploj".  La urbo estas fama ankaŭ por agrikulturo kaj ceramikaj objektoj.


PIKNIKOJ

NEspA organizis piknikon en Bajrabarahi, en loko de sankta arbaro, situanta proksimume 20 km de Katmanduo.  La pikniko celis amikigi ĉiujn gekursanojn.  Partoprenis 49 personoj.

Dum tiu pikniko la partoprenantoj unuanime decidis organizi kongreson de NEspA, kaj celebri naskigtagon de D-ro Zamenhofo.

Ankaŭ pasintajare, 24an de novembro, okazas pikniko, en Dhulikhel, por tiamaj kursanoj.

DE LA REDAKTINTO

Kompreninte bezonon je neŭtrala lingvo por internaciaj rilatoj, komunikado kaj amikecaj interkonsentoj, Nepalanoj, jam antaŭ pli ol tridek jaroj, sekvis ideologion de Esperanto.  Bedaŭrinde, pro politikaj kaj ekonomiaj problemoj, la movado ne povis evolui, kaj ĉesis. 

Denove, pasintajare, 3an de novembro Nepala Esperanto-Asocio estis fondita, por daŭrigi la movadon.

Tiu unua numero de "Montejo", veninta al vi, estas signo de Esperanta movado denove ekevoluinta.

Malgraŭ nia peno povas esti eraroj en ĝi - pri tio ni petas vian pardonon. Ni, krome, danke akceptos iujn ajn konsilojn kaj proponojn, por bonigi la eldonaĵon.

 

©2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

Hosted by www.Geocities.ws

1