Skizo

 

Taskoj por Mondcivitanoj

 

Taskoj por membroj

 

-          Mi akceptas la konscion: Mi estas ne nur civitano de mia hejmlando au

      de mia elektita lando, mi ankau estas civitano de la  mondo

-          Lau tio mi havas ankau respondecon por la tuta mondo kaj por la tuta homaro.

-          Mi agadas lau miaj fortoj kaj lau miaj kapablecoj por la justeco inter la popoloj

      kaj inter la unuopaj homoj.

-          Mi kontribuas al la atingo de la paco daura, en mia koro, in mia familio, en mia lando, en la mondo.

-          Kaj samtempe mi estimas la terglobon kiel mian, nian hejmon, ne nur por la homoj,

      sed ankau por la bestoj kaj la plantoj. Mi estimas la vivon.

      Kaj mi laboras por zorgema gardado de la medio, por respondecema uzado kaj elcherpo

     de la trezoroj de la tero, en respondeco al vivspeco de aliaj, nun kaj por la sekvontaj generacioj.

-          Mi zorgas pri la edukado de la infanoj al pacemaj, senviolencemaj personecoj.

      Kun sento al la bezonoj de aliaj, mi estas aganta por subteni ilin lau mia propraj fortoj kaj kapablecoj.

-          Mi kooperadas kun samideanaj homoj kaj tiuspecaj organizoj.

-          Kiel simbolo de apartenado al la registrita Mondcivitanaro mi petas ricevi la identeckarton-

      la Mondcivitananan Pasporton.

      Mi sendas la alighilon al la regiona AWC- Esperanto-direktoro, se ankorau ne ekzistas:

      al la kontinenta, se ankorau ne ekzistas:

      al la ghenerala AWC- Esperanto-direktoro

-          Mi kunportas la pasporton Mondcivitanan kaj alparolas homojn dum konvenaj eblecoj,

      por montri ghin mian percepton kaj paroli pri la propra konvinko.

-          Mi kooperadu kun aliaj Mondcivitanoj, kun la regiona direktoro de AWC- Esperanto

-          Se ankorau ne ekzistas landa direktoro, mi anoncu mian pretecon al la direktoro generala

      akcepti tiun taskon (se mi estas preta, se mi havas  la tempon kaj kapablecon por tiu tasko)

 

Pluaj taskoj por landaj au regionaj direktoroj de la AWC- Esperanto fako

 

-          Mi instigas homojn, estighu mem mondcivitano

-          Mi formigas grupojn en diversaj lokoj kaj helpas ilin, ellabori planon por la komuna celo

      kaj sub eblecoj de la lokaj situacioj.

-          Mi kontaktu la Esperantogrupojn por varbi por niaj celoj, char Esperanto de komence

      estas eksterordinare bona helpilo por la etika valoro de mondcivitaneco.

      Mi subtenu la Esperantogrupojn.

-          Se eblas, mi fondu asocion lau la landa legho.

-          Mi organizu viglan vivon de tiu organizo, flegu kontaktojn al samideanaj homoj kaj organizoj.

-          Mi bone kooperadu kun similaj direktoroj de AWC- Esperanto en aliaj landoj.

-          Se ankorau ne ekzistas kontinenta direktoro,

      mi anoncu mian pretecon por tiu tasko al la ghenerala AWC- Esperanto-direktoro

      (se mi estas preta, se mi havas  la tempon kaj kapablecon por tiu tasko)

-          Mi transdonas la peton pri Mondcivitana Pasporto al la ghenerala direktorio

 

Pluaj taskoj por kontinentaj direktoroj de AWC- Esperanto fako

-          Formado kaj plivastigado de reto inter la  regionaj respondeculoj Mondcivitanaj.

 

Pluaj taskoj por la  ghenerala direktorio de AWC- Esperanto sekcio

 

-          Formado kaj plivastigado de reto inter la kontinentaj kaj regionaj respondeculoj Mondcivitanaj

-          Kooperado kun la estraroj de la Esperanto movado

-          Ellaborado de planoj pri strategio kaj praktikaj rekomendoj de la laboro kaj taskoj

-          Uzo de komunikiloj modernaj por efikigi la praktikan komunikadon

      ene de la organizo kaj celante al la ekstera publiko

-          Centraj Pasportaj servoj

 

[Starto] [Bazo] [Manifesto] [Strukturo] [Patrino Tero] [Taskoj] [Salutoj] [Alighilo]  [Novajhoj] [Kontakto] [Ligoj]

 

Hosted by www.Geocities.ws

1