Mondcivitaneco- jam malnova ideo

 

La ideo, ke ĉiuj homoj estas gemondcivitanoj de unu, komuna mondo, jam estas ege malnova.

Ĝi aperis ĉe pli malfruaj grekaj filosofoj kaj ne malaperis, puŝi la homojn.

 

Ekzemple Sokrates sentis sin civitano de la mondo, ne de Ateno, urbo, en kiu li vivis.

Zenon el Kition havis vizion pri mondo sen limoj kaj sen obstakloj, pri mondo, en kiu gvidas la racio al harmonio.

Kvankam la mondo evoluis sin en alia direkto, la ideo restis.

 

Antaŭ kelkaj jarcentoj Immanuel Kant kreis “Filosofian koncepton al eterna paco”,

bazon por moderna homarana juro en kadro de Mondcivitaneco, same sia lernanto Friedrich Bouterwek kaj multaj aliaj.

 

Ŝajne tiuj ideoj kaj imagoj restis pensadoj de filosofoj.

Sed hodiaŭ ni povas konstati, ke la ideo de la Mondcivitaneco displektigis sin de la studadĉambroj.

La ideo jam komencis esti movado en multaj landoj, kun diversaj gravaj fukusoj, kun multaj facetoj.

 

Difino de Mondcivitano

 

En nia senco esti Mondcivitano signifas, kapti respondecon por la vivo sur la tuta mondo.

Tiu respondeco ampleksas estimon al la homa vivo kaj samtempe la zorgeman

kaj respekteman interrilaton al la naturo.

 

Esti Mondcivatoj ne signifas senti sin plezurplene hejma ĉie sur la mondo.

Ni ankau ne estas tro entuziasma pri baldaŭa solvo de ĉiuj problemoj.

Tio estas evoluo, kiu ampleksas laboron dum generacioj, kaj fine ekestigas mondo,

en kiu la homoj spertos tolerancon kaj senperforton.

 

Nia ideo: Komenco!

 

Senperforteca kaj justeca mondo nur povas veni per senperfortaj rimedoj.

Ĉiu homo posedas la nepreneblan rajton por vivo, pri kiu neniu alia homo,

neniu gropo, neniu ŝtato povas disponi.

Nenie sur la mondo oni havas la  permeson subtrudi homojn al sennomaj, senvaloraj geviroj.

Pri la vivo kaj ties kvalito decidu neniu alia instanco.

Militoj ne devas esti. Ne ekzistas iu kialo, iu  pravigo por entrepreni militon, kiun ajn, ien ajn.

 

Solidareco- Espero!

 

Homoj el diversaj lokoj kaj landoj havas la saman opinion kiel ni.

Pro tio ni solidareme laboras kun ili por la komuna celo, por senviolenca kaj justa mondo.

Ni estas en diversaj situacioj, ni havas diversajn lingvojn, kulturojn kaj vivkondiĉojn, tamen,

ni estas komune sur la vojo, kun pacienco, kaj atendeme kontrau falsaj iluzioj, sed kun forta emfazo.

 

Tradukita el la baza dokumento de la Germana brancho de Asocio de mondcivitanoj, farita de Gerhard HIRSCHMANN dec. 2006

                                                                                        

 

elshutu - speichern -download

 

[Starto] [Bazo] [Manifesto] [Strukturo] [Patrino Tero] [Taskoj] [Salutoj] [Alighilo]  [Novajhoj] [Kontakto] [Ligoj]

 

 

 

 

Hosted by www.Geocities.ws

1