TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

BIOGRAFIETOJ
KAJ
VERK-LISTOJ

Fanny CROSBY
Plene: Frances Jane Crosby Van Alstyne

1820.03.24 — 1915.02.12

Naskiĝis en Kantono Putnam, Novjorkio, Usono (Putnam County, New York), Usono; mortis en Bridgeport, CT (Konektikutio). Blindiĝis je la aĝo de ses semajnoj pro miskuracado de okula infekto. Verkis pli ol 8000 poemojn, el kiuj milojn oni kantigis. Kunlaboris kun ŝi ĉiuj popularaj komponistoj usonaj tiamaj de himnaj melodioj kaj evangeliaj kantoj, ekzemple William Bradbury kaj Robert Lowry, kaj antaŭ ĉiuj William H. Doane, kiu kreis melodiojn por centoj da ŝiaj verkoj. Ŝi uzis pli ol cent plumnomojn kaj nomkaŝilojn, sed nun oni ĝenerale nomas ŝin per la nomo al kiu ŝi naskiĝis: Fanny Jane Crosby (Fanny estas njo-formo de la oficiala Frances), aŭ per la postedziniĝa nomo: Mrs. F. J. C. Van Alstyne.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1