LAŬDO AL KRISTO |
Angla originalo : Praise Him! Praise Him! Jesus, our blessed Redeemer!
Verkis (angle) : Fanny Jane CROSBY, 1869
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997
Fonto : HK
Laŭdu, laŭdu Jesuon, la Elaĉetinton!
Kantu, tero! Gloru lin ĉiu hom'!
Honoregon do ĉiu plej alta anĝelo
Donu, donu al lia sankta nom'!
Ŝafistece siajn infanojn li gardas,
Zorge gvidas ilin laŭ vivovoj'.
Laŭdu, laŭdu lian mirindan bonecon!
Laŭdu Kriston ĉiam en kanta ĝoj'!Laŭdu, laŭdu Jesuon, la Elaĉetinton!
Ja pro ni suferis kaj mortis li.
Nia roko, la fonto de vivo eterna
Gloru Kriston : la krucumita Di'!
Lin proklamu : portis li niajn afliktojn.
Amu lin : li amis nin preter kvant'.
Laŭdu, laŭdu lian mirindan bonecon!
Laŭdu Kriston ĉiam en ĝoja kant'!Laŭdu, laŭdu Jesuon, la Elaĉetinton!
Jen "Hosana!" aŭdas ni el Ĉiel'.
Ĉefprofeto Jesuo, Savanto eterna :
Kronu lin nia Reĝo Emanuel'!
Li revenos, tute novigos la mondon ;
Apartenos al li ĉioma glor' :
Laŭdu, laŭdu lian mirindan bonecon!
Laŭdu Kriston ĉiam el ĝoja kor'!Melodio : JOYFUL SONG
Komponis : Chester G. ALLEN, 1869
MIDI TCH*
Pli rapide, laŭ la anglalingva skando : MIDI TCH