LAŬDO AL DIO

Grandaĵojn li faris!

Originalo : To God be the glory!

Verkis (angle) : Fanny J. CROSBY, 1875
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : THC

  1. Grandaĵojn li faris! Al Di' estu glor'!
    Ĉar cedis pro amo al ni la Sinjor'
    La Filon, kaj tiu sin donis, Ofer'
    Por pekojn kompensi, por homa liber'.

    Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
    Laŭdu lin! Laŭdu lin! Jen ameg' sen kompar'!
    Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di',
    Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!

  2. Perfekta redempto, perfekta rimed',
    Promeso de Dio responde al kred'.
    Plej fia pekulo, se kredos li nur,
    Pardonon ricevos laŭ Dia mem-ĵur'.

    Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
    Laŭdu lin! Laŭdu lin! Jen ameg' sen kompar'!
    Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di',
    Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!

  3. Ho grandaj faraĵoj, ho granda instru',
    Kaj grande ni ĝojas en Kristo Jesu',
    Sed multe pli grandos, pli altos la rav,
    Ekvidi Jesuon, la fonton de l' sav'!

    Laŭdu lin! Laŭdu lin! Lin ekaŭdu, homar'!
    Laŭdu lin! Laŭdu lin! Jen ameg' sen kompar'!
    Ho, venu per Kristo, la Filo, al Di',
    Kaj pro l' grandaj faroj glorkantu al li!

Melodio: TO GOD BE THE GLORY
William Howard DOANE
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1