CERTA SEKURO |
Originalo : Blessed assurance, Jesus is mine
Verkis (angle) : Frances Jane CROSBY, 1873
Rim.: EH nomas ŝin F. J. van Alstyne
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 66
Bena konfido, ĉe mi Jesu',
Eĉ nun mi konas pri sankta ĝu',
Kunheredanto de ĉielglor'
Per lia sango, savo, favor'.
Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.
Memvola cedo, plena konfid',
Belaj vizioj venas al vid',
Ĉielanĝeloj, Diservistar',
Traktas pri amo kaj Dia far'.
Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.
Membola cedo, ene la pac',
Ĉe la Savanto gracodonac',
Mi nun rigardas supren al li,
Plena je beno, amo, de Di'.
Jen mia temo kaj laŭdokant',
Kristo Jesuo mia Savant',
Fide mi iras al la kulmin',
Ĝoje mi kantas ĝis tagofin'.
Melodio : ASSURANCE
Komponis : Phoebe Palmer KNAPP, 1873
MIDI TCH