Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1972
Fonto : TĈ 35
Miriga graco fontas el
La nesondebla font'
De amo en la Dia kor',
Kompata por la mond'.
Kompare kun vastega spac',
Da steloj miliard',
Ni sensignifaj sentas nin,
Estantaj per hazard'.
Sed Vi, ho Kristo, vokis nin
El tiu fantazi',
Ĉar eĉ la plej pekema hom'
Valoras antaŭ Vi.
Ne estus Vi mortinta por
La tuta galaksi',
Sed venis Vi, kaj mortis ja
Por ni, sur Kalvari'.
Sen Via am-ofero ni
Droniĝus en mizer';
Bonvena estus nigra mort'
Pro hanta malesper'.
Do, "Haleluja!" kantas ni
Kun ĝoja, danka kor'.
Miriga graco savis nin
Por la eterna glor'.
|
Verkis (angle) : Strofoj 1a-5a, John NEWTON, 1779
Strofo 6a : Anonima, en A Collection of Sacred Ballads, 1790
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE
Fonto : EH 98
Mirinda Graco! dolĉa son'
Al mi eĉ savis ĝi,
Perdita estis mi kaj blinda, sen pardon',
Trovita, vidas mi.
Instruis graco al la kor',
La timon pelis ĝi;
Plej kara estas ĝi en ĉiu prova hor'
Post kiam kredis mi.
Tra multaj danĝeroj, zorgoj, pen',
Persiste venis min,
Ĝis nun por mi la graco-subten',
Ĝi gvidas min al Di'.
Promesis bonon la Sinjor'
Al mi, per sia vort',
Li estos mia ŝild' dum ĉiu batalhor',
Al mi konstanta fort'.
Jes, kiam venos fina hor',
Mirinda restos grac',
Posedos tiam mi la vivon en glor',
En ĝojo kaj en pac'.
*
*
*
Post miljaroj tie en ĉiel',
Ĉe brila Dia tron',
La laŭdo al Di' restados la cel'
Eterna unison'!
|