TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

GRACO SENLIMA

Miriga graco fontas el la nesondebla font'

Kvankam originala en Esperanto, aperas en sub la titolo
Amazing grace
(titolo de metrike sama kaj teme parenca himno de Johano Neŭtono)

Mirinda graco! dolĉa son'
(Esperanta versio de Amazing grace, fare de L I Gentle)

Miriga Graco! kaj Mirinda Graco!
(paralelaj tekstoj laŭ alia melodio)

Ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. : Efesanoj 2.8

Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1972

Fonto : TK 35 (= Ad 440)

  1. Miriga graco fontas el
    La nesondebla font'
    De amo en la Dia kor',
    Kompata por la mond'.

  2. Kompare kun vastega spac',
    Da steloj miliard',
    Ni sensignifaj sentas nin,
    Estantaj per hazard'.

  3. Sed Vi, ho Kristo, vokis nin
    El tiu fantazi',
    Ĉar eĉ la plej pekema hom'
    Valoras antaŭ Vi.

  4. Ne estus Vi mortinta por
    La tuta galaksi',
    Sed venis Vi, kaj mortis ja
    Por ni, sur Kalvari'.

  5. Sen Via am-ofero ni
    Droniĝus en mizer';
    Bonvena estus nigra mort'
    Pro hanta malesper'.

  6. Do, "Haleluja!" kantas ni
    Kun ĝoja, danka kor'.
    Miriga graco savis nin
    Por la eterna glor'.

Melodio : NEW BRITAIN
Anonima usona melodio (aperis en pluraj himnaroj de la t.n. fasola formnota tradicio ekde ĉ. 1829)
Aranĝis : Edwin Othello EXCELL, 1900
MIDI LBR (TCH*)

Por alternativaj melodioj vidu la paĝon kun
Paralelaj Tekstoj


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1