TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ELTENADO
BATALO, KONFLIKTO

Kamaradoj! La standardo flirtas en aer’!

Originalo : Ho, my comrades! see the signal waving in the sky!
Hold the Fort


Alia Esperanta versio (laŭ Himnaro Esperanta)

Verkis (angle) : Philip Paul BLISS, 1870
Esperantigis : Magda CARLSSON, 1950

Fonto : EK 35

  1. Kamaradoj! La standardo flirtas en aer'!
    Nun alvenas novaj trupoj, venko, kaj liber'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

  2. Sed la malamikoj gajnas, la demona hord'.
    Multaj ĉirkaŭ ni mort-falas. Timo kaj malord'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

  3. Vidu gloran la standardon, aŭdu: korn-signal'!
    En la nom' de Krist' triumfos ni en la batal'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

  4. Helpo venos, vicoj plenos. Nur kuraĝe do!
    Antaŭ ni al venko iras, fratoj, la Hero'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

Melodio: HOLD THE FORT
Komponis : Philip Paul BLISS, 1870
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1