TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ELTENADO
BATALO, KONFLIKTO

Kamaradoj! La standardo flirtas en aer’!

Originalo : Ho, my comrades! see the signal waving in the sky!
Hold the Fort


Alia Esperanta versio (laŭ Evangelia Kantaro)

Verkis (angle) : Philip Paul BLISS, 1870
Esperantigis : Magda CARLSSON k.a., 20a jc.

Fonto : HE 151

  1. Kamaradoj! La standardo flirtas en aer'!
    Nepre venos novaj trupoj, venko, kaj liber'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

  2. Frontas nin la malamiko, inferana hord';
    Ĉirkaŭ ni amikoj falas; regas la malord'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

  3. Altas la standardo glora, vokas korn-signal';
    Venkos ni per Dia helpo ĉe la fin-batal'.
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

  4. Do antaŭen! Plen-kuraĝe! Kial timu ni?
    Jesu-Kristo nin komandas: sonu venko-kri'!
         “Nur eltenu, ĝis mi venos”, jen Jesua vort'.
         Ni respondu al ĉielo, “Jes, per via fort'!”

Melodio: HOLD THE FORT
Komponis : Philip Paul BLISS, 1870
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1