PENTEKOSTO
SANKTA SPIRITO

Je Pentekost' alvenis, jam frue en maten'

Originalo : On Pentecost They Gathered

Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.
Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
: Agoj de la Apostoloj 2.1-4

Verkis (angle) : Jane Parker HUBER, 1981
originalo © 1981 Jane Parker Huber
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Je Pentekost' alvenis, jam frue en maten'
    Jesua disĉiplaro por preĝi en kunven'.
    Jen granda vent' avancis, preskaŭa uragan',
    Kaj fajraj langoj dancis sur ĉiu Jesuan'.
  2. La homoj ĉirkaŭ ili miregis pro ekaŭd'
    En ĉies propra lingvo: "Al Kristo estu laŭd'!"
    Mesaĝ' al tuta tero pri ĝojo preter lim':
    Ke Kristo resurektis kaj venkis kontraŭ tim'.
  3. Spiriton Dio verŝas sur ĉiun, kies vol'
    Ja estas lin ekkredi, Spiriton de konsol',
    Ja vivon kaj potencon alportas la Spirit',
    Kaj l' Eklezi' komencon rehavas je l' vizit'.
  4. Spirito, antaŭ longe sendita el Ĉiel',
    Kredigu nin denove kun forto kaj fidel',
    Ebligu ke ni aŭdu, elokventigu nin,
    Ke Dion homoj laŭdu eterne kaj sen fin'.

Melodio : MUNICH
Gesangbuch, Meiningen, 1693, ar. Felix MENDELSSOHN, 1847
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1