KRISTNASKO |
Originalo : Hajej Nynjej, Ježičku
Angla pont-versio : Little Jesus (The Rocking Carol)
Tradicia ĉeĥa karolo
Esperantigis : William John DOWNES
surbaze de angligo far Percy DEARMER
La komencvortojn ŝanĝis ROS' Haruo
Fonto : AK 51
Jesueto en lulil', dormu vi;
Peltan veston donos ni.
Ni vin lulos, lulos, lulos;
Ni vin lulos, lulos, lulos.
Ke ĝi tenu varma vin,
Ĉirkaŭ vin ni volvos ĝin.
Kara bebo en sekur' de l' lulil',
Dormu dolĉe en trankvil'.
Ni vin lulos, lulos, lulos;
Ni vin lulos, lulos, lulos.
Servos ni per preta man'
Vin, vi kara Di-infan'!
Melodio : HAJEJ NYNJEJ
Tradicia Ĉeĥa Karolo
MIDI RH
Pli lante lula aranĝo : MIDI RH