Fanny CROSBY
Plene: Frances Jane Crosby Van Alstyne
1820.03.24 — 1915.02.12
Naskiĝis en Kantono Putnam, Novjorkio, Usono (Putnam County, New York), Usono; mortis en Bridgeport, CT (Konektikutio). Blindiĝis je la aĝo de ses semajnoj pro miskuracado de okula infekto. Verkis pli ol 8000 poemojn, el kiuj milojn oni kantigis. Kunlaboris kun ŝi ĉiuj popularaj komponistoj usonaj tiamaj de himnaj melodioj kaj evangeliaj kantoj, ekzemple William Bradbury kaj Robert Lowry, kaj antaŭ ĉiuj William H. Doane, kiu kreis melodiojn por centoj da ŝiaj verkoj. Ŝi uzis pli ol cent plumnomojn kaj nomkaŝilojn, sed nun oni ĝenerale nomas ŝin per la nomo al kiu ŝi naskiĝis: Fanny Jane Crosby (Fanny estas njo-formo de la oficiala Frances), aŭ per la postedziniĝa nomo: Mrs. F. J. C. Van Alstyne.
Verkis (en la angla) :
- All the way my Savior leads me
- Blessed assurance, Jesus is mine : (Bena konfido, ĉe mi Jesu')
Rim.: Ĝojan certecon donas Jesu' estas originala himno de William John Downes, klare
aluda al sed ne dependa de "Blessed assurance", kaj kantata laŭ la sama melodio.
- Holy, holy, holy is the Lord : (Sankta, sankta, sankta Eternulo)
- I am thine, O Lord
- Jesus, keep me near the cross : (Ĉe la kruco tenu min)
- Praise him! Praise him! Jesus, our blessed Redeemer! : (Laŭdu, laŭdu, Jesuon la Elaĉetinton)
- Redeemed, how I love to proclaim it
- Rescue the perishing
- Tell me the story of Jesus
- To God be the glory, great things he hath done : (Grandaĵojn li faris! Al Di' estu glor')
Laŭ dubinda atribuo en Sanbika (1954), komponis :
- CROSBY
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto