TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

CERTA SEKURO

Ĝojan certecon donas Jesu'

(Kp:Bena konfido, ĉe mi Jesu', traduko de Blessed assurance; tiu himno
klare donis al prof. Downes la ŝablonon kaj motivon por ĉi tiu himno)

Verkis ( Esperante) : William John DOWNES, 1969

Fonto : AK 170 = Ad 409

  1. Ĝojan certecon donas Jesu',
    Dubo turmenta min pikas ne plu;
    Kredas mi vortojn de la Di-Fil',
    Fidas Lin kun anima trankvil'.

    Jen mi atestas per mia kant'
    Pri mia kara, glora Savant'.
    Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor',
    Vivas por Li kun ama ador'.

  2. Ŝarĝon de pekoj levis Li for,
    Min elaĉetis el ties dolor',
    Lokon preparas en la ĉiel';
    Lia promeso mia sigel'.

    Jen mi atestas per mia kant'
    Pri mia kara, glora Savant'.
    Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor',
    Vivas por Li kun ama ador'.

  3. Dume feliĉa sub Lia ben'
    Danke mi vivas sur monda teren',
    Ĉiam konscia pri Kalvari',
    Preta por porti krucon por Li.

    Jen mi atestas per mia kant'
    Pri mia kara, glora Savant'.
    Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor',
    Vivas por Li kun ama ador'.

  4. Savo mirinda, paco kun Di',
    Riĉoj ĉielaj heredo por mi!
    Honto, se mi pri tia donac'
    Restus silenta en kontumac'.

    Jen mi atestas per mia kant'
    Pri mia kara, glora Savant'.
    Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor',
    Vivas por Li kun ama ador'.

  5. Cede mi petas al Vi, Sinjor',
    Tenu min inda por Via labor',
    Faru per mi laŭ Via dezir',
    Vana ne estu mia aspir'.

    Jen mi atestas per mia kant'
    Pri mia kara, glora Savant'.
    Laŭdas mi Lin pro ĝojo en kor',
    Vivas por Li kun ama ador'.

Melodio : ASSURANCE
Komponis : Phoebe Palmer KNAPP, 1873
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1