LAŬDO AL DIO

Sankta, sankta, sankta Eternulo

Holy, holy, holy is the Lord

Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro. : Jesaja 6.3

Verkis (angle) : Fanny J. CROSBY, 1875
Esperantigis : ROS' Haruo, 2001

Fonto : THC

  1. Sankta, sankta, sankta Eternulo!
    Tremu, vi montoj! Sonu, trumpetoj!
    Lin adoru ĉiu mar-insulo!
    Ĝoju antaŭ Li la montetoj!
    Saĝe potenca, plene kompata,
    La universon regas Jehov'!
    Sankta, sankta, sankta Eternul'!
    Ĝoju antaŭ Li la montetoj!

  2. Laŭdu! Laŭdu Lin ĝojega krio!
    Kiu Cionon gardas, eldiru:
    Peko, mort' pereos antaŭ Li, ho
    Lian gloron Tero primiru.
    Laŭdu, anĝeloj, Lin rigardante,
    Die vestitan, sen egalul'.
    Sankta, sankta, sankta Eternul'!
    Ĝoju antaŭ Li la montetoj!

  3. Reĝ' eterna! — Benu al la Nomo!
    Liaj gefiloj laŭdojn ripetos,
    En ĉielo laŭdos ĉiu homo,
    Kiam niajn kronojn ni ĵetos.
    En Lia bildo ĝoje vekitaj,
    Ni Lin ekvidos, kantos al Li:
    Sankta, sankta, sankta Eternul'!
    Ĝoju antaŭ Li la montetoj!

Melodio: SABAOTH
Komponis : William Batchelder BRADBURY
MIDI TCH*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1