PLI OL KVINDEK

17a pagho   kovrilo   19a pagho

Der Fuchs

Noto pri la
melodio
La vulpon turmentis malsat-mizer',
kaj tial sopiris li pri anser'.
Li kaŝiras arbare kun pet' al la lun',
ke nun malaperu la tuta lum'.

Li kuras al la farmisto Pino-Val',
ĉar amasas anseroj en lia stal'.
Li diras: Per ili mi regalos min -
anserojn, anasojn, en kombin'.

La grizan anseron li kaptas ĉe l'nuko,
kaj anaseton per kroma pluko.
Ne ĝenas lin dum tiu fi-atak'
lamenta kaj kria kvak-kvak-kvak'.

La avinjon vekas la tumulta bru',
la vulpon ŝi vidas tra l'fenestra tru'.
"Johano! Li nian anseron ŝtelas
kaj krome li niajn anasojn celas!"

Johano ŝargas kaj celas: Paf'!
sed mortas la ansero pro misa traf'.
La vulpo ridas: Kia komedi'!
Mi venos denove post du tagoj aŭ tri.

Li hejme sidas kun id' kaj edzin',
festenas kun ili por gaja kulmin'.
Neniam tiel abundis regal';
por fini, li disĵetas la ostojn en la val'.

Muziko: F. Wulff
Vortoj: O. Casalich
El la Germana trad. ABh 1986


Dek-sepa PaĝoEnhavlistoDek-naŭa Paĝo








Noto pri la melodio

Mi ne scias, kian melodion F. Wulff komponis por tiu ĉi teksto. La fona midio estas la melodio de la simila anglalingva kanto "The Fox", kiun mi opinias "tradicia", sen konata verkinto aŭ komponinto.

(Supren)

Hosted by www.Geocities.ws

1