PLI OL KVINDEK

18a pagho   kovrilo   20a pagho

Ich bin Soldat

Soldat' mi iĝis, tamen ne volonte;
la reĝon ne interesis mia vol';
li en kazernon puŝis min senhonte;
ĉasaĵ' mi estis, kvazaŭ kapreol'.
De l'hejma tero, de l'amata koro
li min forŝiris, de l'amika sfer';
je nura penso ŝvelas la doloro.
En mia brusto ardas la koler'.

Reziste, kontraŭvole mi soldatas,
ne amas sangan vivon de dragon'.
La bluan reĝan veston mi ne ŝatas.
Sufiĉus, por defendi min, baston'.
Pro kio do soldatojn vi bezonas?
Trankvilon, pacon volas la publik'.
Despot'! la homoj en mizero dronas,
ĉar krudaj botoj tretas sur tritik'.

Soldato, mi tagnokte marŝi devas
aŭ nenifare stari sur posten',
al oficir' salute manon levas,
dum trafas min orgojlo de l'mien'.
En la batal', mi devos fratojn murdi,
kun kiuj sen ofend' rilatis mi.
Revene, kun orden', mi povos gurdi
- malsata, kripla -.:"Jes, soldatis mi!""

Vi fratoj ĉiuj, franco, ruso, dano,
nederlandan', germano aŭ hungar',
ĉu verdas, ruĝas, bluas pantalono,
la manojn ligu vi en solidar'!
Ek, ni remarŝu al la hejmaj landoj,
tiranojn ĉasu ni el ĉiu ŝtat'!
Militi devas nur tirano-bandoj:
Volonte estos mi liber-soldat'.


Anonima, en "Zwickauer Tagblatt" 11 marto 1870.
(En la sama jaro, en julio 1870, eksplodis
la germana-franca milito 1870/71)
El la Germana trad. ABh 1987


Dek-oka PaĝoEnhavlistoDudeka Paĝo

Hosted by www.Geocities.ws

1