PLI OL KVINDEK | |
Vergoj ne edukas,
idojn miskondukas.
Fa la la la la la la
Idojn miskondukas,
kiu vergojn plukas.
Fa la la ..
Vort' efikas pli ol bat'
por infana edukat'.
Fa la la ..
Por infana edukat'
pli efikas vort' ol bat'.
Fa la la ..
Walther von der Vogelweide
El la Mezgermana trad. ABh 1986