“Sed vi ne respondis pri la fotokopio!”
“Ho, pardonu. La profesoro
havis ĝin en sia paperujo. Li fartis
tre malbone post la operacio. Marta
simple prenis la dokumenton el lia paperujo, dum li dormis. Ŝi
sciis, ke li ne vivos longe. Li fartis
malbone. Lia
san-stato ne lasis multe da espero. Fakte,
li baldaŭ mortis post tio. Neniu
do zorgis pri la malaperinta papero.”
“Kiel Ronga enmiksiĝis en la aranĝon?”
“Li estis la amanto de Marta. Ŝi
rakontis al li. Li vivis
tiamaniere, ke li daŭre bezonas multe da mono. Li organizis
la aferon. Estas
li kaj kolego Fergus, kiuj forportis Gerdan, post kiam ili
batis Bob senkonscia. La oficejo
de Fergus estas tute proksima. Tien
ili portis ŝin, kaj tie ili atendis, ĝis la vojo
estis libera, kaj ili povis veturigi ŝin al la forlasita
domo.”
Gerda parolis:
“La frato de Marta plurfoje vizitis min, antaŭ
kelkaj monatoj.
Li provis igi min traduki por li la dokumenton. Sed
kiam mi demandis, de kie li ricevis ĝin, li hezitis,
iom paliĝis, ne respondis tuj, kaj mi komprenis, ke li
ne agis honeste. Mi memoris
la vortojn de Prof. Kosadi, kaj malakceptis kunlaboris. Sed
li revenis unufoje, dufoje, trifoje. Mi ĉiufoje
rifuzis. Kiam
mi poste ricevis inviton instrui pri malnovaj sekretaj lingvoj
en la kadro de kurso de Prof. Ronga, mi tute ne imagis, ke
estas rilato inter Ronga kaj la junulo, kiu tiel ofte venis
al mia hejmo insisti, por ke mi traduku la paperon pri l’
trezoro.”
“Jes,” diris Tom. “Pro via plurfoja rifuzo, ili elpensis
tiun planon. Kapti
vin kaj perforte devigi vin traduki la tekston.”
“Tiom da riskoj kaj zorgoj por nenio!” komentis Gerda.
“Kia malsaĝeco! Kia stulteco!”
“Jes. Amatoroj,” diris
la policano malestime. “Ili
agis amatore ekde la komenco. Pro
tio ni tiel facile ilin kaptis. Sed
pri tiu amatoreco vi danku Dion, Gerda. Pro
tiu amatoreco ni povis liberigi vin, kaj vi plu vivas. Neamatoroj
en simila situacio ne hezitus: vin uzinte, ili vin mortigus.”
“Ĉu vere?”
“Jes. Vi sciis
tro multe. Estus
tro danĝere lasi vin vivi. Sincere,
vi povas danki Dion, ke nur amatoroj planis kaj realigis tiun
aferon.”
Gerda silentis, pensema.
“Terure!” ŝi fine diris. “Ĉiaokaze,
mi plej sincere dankas vin. Ĉiun
el vi.
Vi agis mirinde. Vi savis
min kaj mian filinon. Sed,
Bob, kion vi opinias pri la tuta afero? Vi ankoraŭ
diris nenion.”
Bob rigardis ŝin, kun iom stranga esprimo.
“Mi plezure trinkus glason da brando,” li dris. Kaj
li restis malĝojeta, dum ĉiuj aliaj ekridis.
|