Paŝoj. Oni paŝas sur la strato. Gerda aŭskultas atente. Ŝi antaŭsentas, ke io
grava baldaŭ okazos.
Bruo de multaj homoj.
Ili venas. Ili ŝajnas multaj, laŭ
la bruo. Ĉu
nun oni venos grupe por ŝin suferigi?
Ŝlosiloj.
Bruo de ŝlosiloj trans la pordo.
Iu enmetas ŝlosilon en la seruron.
Ŝi scias, ke ne estas ŝia kutima vizitanto. Li ne agas tiel. Li enmetas tre rapide la ŝlosilon,
ĝin turnas, eniras.
Ne ĉi tiu.
Li provas unu fojon.
Ne sukcesas. Plia bruo de ŝlosiloj. Alian fojon li provas, sen pli da
sukceso. Li provas
ree kaj ree per diversaj ŝlosilon, li tenas ĝin
laŭ diversaj direktoj, kvazaŭ li ludus per ĝi,
verŝajne ĉar li esploras nekonatan seruron.
Kaj jen li fine sukcesas! Li eniras.
"Polico!" li diras, kaj Gerda devas superi fortan emon
salti al li por lin kisi.
Estas alta viro, maldika, kun nigraj haroj kaj verdaj
okuloj, kiu sin tenas tre digne.
Post li venas aliaj homoj, multe pli junaj. Ŝi jam vidis tiujn vizaĝojn. Studentoj ili estas. Ili sinteno estas tute malsama:
senŝtreĉa.
"Tiuj gejunuloj multe helpis min," la policano klarigas.
"Ni ne estas sufiĉe multaj en la polico por ĉion
fari, kaj ilia helpo estis tre bonvena." Kaj li prezentas
ilin: Tom, Bob, Linda.
Kiam ŝi aŭdis la paŝojn, Gerda imagis,
ke venas sep, ok, eble naŭ homoj, sed almenaŭ ses;
fakte, ili estas nur kvar.
"Mia filino..." ŝi demandas, kaj ŝi apenaŭ
povas eligi la du vortojn, tiom ŝi timas la respondon.
"Savita. Ŝi
nun estas en via hejmo, kun via edzo. Viaj kaptintoj estas amatoroj, kiuj
agis fuŝe. La
etulino estis ĉe la onklino de tiu f-ino (=fraŭlino)
Marta, la universitata flegistino.
Ni facile trovis ŝin.
Ŝi tre ĝojis revidi la patron, kaj la hejmon,
kompreneble."
"Ho, mi dankas, mi dankegas vin. Via diro ŝanĝas mian tutan
vivon. Sed diru:
kiel vi alvenis ĉi tien?
Kiel vi malkovris, ke ili tenas min enŝlosita
en ĉi tiu domaĉo?"
"Du knaboj rakontis pri voĉo en ĉi tiu malnova,
forlasita domo. Dank'al
ili ... Sed nun rakontu vi.
Kion viaj kaptintoj celas?
Kio estas ilia celo?
Kial vi teni mallibera?"
"Ili volas, ke mi traduku malnovan dokumenton. Mi malkonsentis. Tiam ili opiniis, ke perforte ili
sukcesos. Ili
preskaŭ sukcesis.
Per malsato, unue, kaj poste per la mesaĝo de
mia filino. La malsato ne estis facile elportebla,
kredu min, sed la mesaĝo surkaseda...! Fakte mi terure
malsatas nun. Mi
petas, ĉu iu el vi bonvolus iri aĉeti manĝaĵon
por mi? Io ajn estos bonvena."
Linda foriras por aĉeti manĝaĵojn.
"Vi rakontos al mi. Ĉion, senmanke," ŝi diras
al la du knaboj, elirante.
Gerda raportas pri la dokumento. Ŝi tenas ĝin enmane kaj
tradukas, vorton post vorto; krome, ŝi donas ĉiujn
necesajn klarigojn.
La policano kap-jesas komprene. Gerda klarigas al li ankoraŭ
pli pri la kondiĉoj de sia mallibereco.
Kaj jen la policano havas ideon.
"Bob, ĉu vi konsentus kaŝi vin sub la lito,
se iu envenas?"
"Kial?"
"Mi havas planon. Mi ŝatus, ke ni ĉiuj foriru,
krom vi, kaj ke Gerda diru al la kaptinto, ke ŝi konsentas
klarigi al li, kio estas skribita sur tiu papero, mi volas
diri: sur tiu malnova dokumento.
Ili tiam agos laŭ la dokumento, kaj ni kaptos
ilin tiom pli facile. Sed tamen, ni ne rajtas riski, ke
Gerda suferu. Kiu
scias? Kiam ŝi ne plu estos necesa
por ili, ili povus...
Nu, vi komprenas.
Vi restos ĉi tie, kaj kiam vi aŭdos paŝojn
alproksimiĝi, vi kaŝos vin sub la lito, kaj bone
atentos ĉion, kio okazas.
Gerda diris, ke ĉiam venas nur unu persono, unu
viro, maldika ulo, ne tre forta.
Fortulo kiel vi tuj superos lin, se necese."
Bob konsentas, kvankam, se diri la veron, kun iom duba
esprimo.
|