Manŭel Rovere

Dankas mi la vivon (Audio)

Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
miajn du okulojn, per kiuj ja mi povas
perfekte distingi la nigron de la blanko,
sur la ĉiela volbo, la stelaron brilan
kaj, en homamasoj, l' amatinon mian.

Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la aŭdadon viglan, per kiu mi perceptas,
dumtage, dumnokte, la kanton de birdetoj,
kaj brujon de marteloj, fulmoj, hundaj bojoj
kaj la dolĉajn voĉojn de l' amatoj miaj.

Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
eblon por paroli kaj uzi la vortaron
Do, mi povas diri la pensojn kaj la sentojn
kaj vortojn, kiajn "panjo, pacjo, frato, amiko"
kaj la amon mian por la tuta mondo.

Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
ĉi piedojn lacajn per kiuj mi transpasis
vilaĝojn kaj urbojn, dezertojn, plaĝojn, montojn,
arbarojn, ebenaĵojn, marĉojn, valojn, torentojn
ĝis la loko kie estas via hejmo.

Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la inteligenton, per kiu mi komprenas
la homan sciencon per ĉi sentema koro
kapabla apartigi l' bonon de l' malbono*
kaj elkovri amon en rigardoj ajnaj.

Dankas mi la vivon, ĝi donis al mi multon:
la rideton dolĉan, la ploron dolorigan,*
la kanton per kiu esprimas mi la ĝojon
kaj mia kanto sonas kiel ĉies kanto
kaj ĉies kanto sonas kiel mia kanto
kaj ĉi kanto iĝas de ni ĉiuj la danko.


*Sowohl zur Vorsilbe "mal" - die bei diesem Wort ad absurdum geführt wird - als auch zu der m.E. unglücklichen Wortwahl "dolor..." schreibe ich hier etwas mehr.

Hansis Schlagerseiten