 |
Saluton, karaj gesamideanoj!
Mia nomo estas Miĥail Povorin. Mi naskiĝis en Moskvo la 18-an de marto
1962. Esperantiĝis en 1982 dank' al mia profesio: mi estas kemiisto, kaj
mi trovis en revuo "Kemio kaj vivo" kurson de Esperanto por sciencistoj.
Fremdaj lingvoj ĉiam interesis min, la angla estis mia ŝatata lernobjekto
en lernejo. Do, mi tuj ekokupiĝis pri tiu nekutima lingvo. Kiam poste
mi iĝis membro de esperanta klubo, mi preskaŭ tuj elklernis popularajn
kantojn, kaj iom poste komencis verki proprajn. Ili estas mia ĉefa maniero
de esperanta aktivado. Mi ne imagas mian vivon sen Esperanto, kaj mian
vivon en Esperanto sen kantoj. Okazas tamen, ke versaĵo restas nur versaĵo,
sen muziko. Se iu trovos ĉi tie ion kanteblan, bonege. En ajna okazo,
mi esperas, ke vin plezurigos tio, kion mi proponas al via atento. Mia
retadreso: [email protected] |