Versaĵoj de Miĥail Povorin
 
Ĉio tedas Kverelo
"Ĉu povas amo kreski en despero..." "Mi sidas sur la bord'..."
Ĉu poezi' aŭ ne? Morto de amikino
Dediĉe al S. V. Naskiĝtaga gratulo
Dediĉe al G. B. Novjara gratulo
Floroj sur asfalto Sabla horloĝo
Kelkaj miniaturoj Spleno
"Kien foriris la verkokapablo?"

Al la ĉefa paĝo


Ĉio tedas
Ĉio tedas, tedas, tedas!
Nure spleno min posedas.
Pro enuo mi oscedas.
Kion bonan mi heredas?

Min la sort' kruele knedas.
Mi jam tute subpiedas.
Jam pri savo mi ne kredas.
Mornaj pensoj min obsedas.

Mi per versoj ne gravedas.
Tute mi ne arkimedas.
Mi ja vane surplanedas,
Ĉar nenion novan bredas.

Mi merkredas kaj vendredas.
Tiu tagoflu' min predas,
Ĝi min bombas kaj torpedas,
Pli kaj pli al ĝi mi cedas.

Mia viv' forcigaredas,
Velkaj sentoj ne bukedas.
Mi al fino jam rakedas.
Ĉio tedas, tedas, tedas!

 
Supren Al la ĉefa paĝo

 
"Ĉu povas amo kreski en despero..."
Ĉu povas amo kreski en despero,
Nutrante sin per kelkaj fotoj karaj,
Per tre maloftaj amikinleteroj,
Per rememoroj dolĉaj kaj amaraj?

Ho ve! Mallonga estis la renkonto!
Mirakloj ja ne povas longe daŭri.
Ĝi pasis, kaj nebulas la estonto,
Multe da tempo restis por bedaŭri.

Ĉu estas senco en espero vana?
La sorton ĝi ne povas kontraŭstari.
Ĝi la animon igas nur malsana,
Turmentas ĝin. Do, kion eblas fari?

Sed mi demandas: kio estas sorto?
Ĉu homo estas bruto senracia?
Ĉu mankas lia saĝo, lia forto,
Ke estu li sortsklavo apatia?

Ne decas por fiera vera viro
Esper' senbaza, febla, senrezista.
Ĝi devas esti ĝojo, ne sopiro,
La sankta sent', esper' esperantista!

Obstina estu kaj neniam cedu
Al ĉiu trudiĝema superstiĉo.
La kapon tenu rekte, firme kredu,
Ke viaj propraj agoj - jen feliĉo!

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Ĉu poezi' aŭ ne?
Ĉu poezi' aŭ ne? Decidu mem.
Ĉu vekas verko iom de kortrem',
Aŭ estas nure bela plekto rima,
Plenplena fanfarone ĝis ekstrem'
De elpensaĵ' bizare nekutima?
Ĉu la enhav' kaj form' en kun intima
Amikas laŭ la ritmo de poem'?
Ĉu donos iam ĝermon tiu sem'?
Ĉu poezi' aŭ ne? Decidu mem.
 
Supren Al la ĉefa paĝo

Dediĉe al S. V.
En via nomo sonas voĉoj de pratemp'.
Ĝi memorigas pri verkist' kun monda famo.
Ĝi plenas de kares', nerezistebla tent',
Kaj kune ĉio ĉi signifas "dolĉa amo".

La ĉiopova viv' kunigis en hazard'
Du korpojn kaj animojn en mirakla horo.
Renkontis akvo fajron. Dank' al ĝia ard'
La sang' de l' homo-di' ekbolas pro amoro.

Eksonas sorĉmuzik'. Simile al siren'
Fleksiĝas ĉarme de figuro via minco.
Princin' fabela, vi min tenas en katen'.
Ĉu vi permesos, ke mi estu via princo?

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Dediĉe al G. B.
Denove via man' en mia man'.
Ho, kiel mi aspiris ĉi kareson!
En via okulpar' de sentoj ocean',
Sed mi ne legas tie jeson...

Se krei la feliĉon por duop'
Same facilus, kiel vortojn rimi,
Mi ne bezonus la estonton timi,
Egale, ĉu favoras nin la horoskop'.

La kelkaj tagoj pasis en fabel',
La sorto nin disigis senkompata.
Ni trafos en la mezon de l' pelmel',
De l'ĉiutaga viv' kruele glata.

Problemojn havos vi, aliajn mi.
Ni solvos ilin preskaŭ nur memstare,
Sed pri komuna nia harmoni'
La kor' sopiros en solec' amare.

Ni estu fortaj do, kaj la aŭtun'
Ne kovru per folioj flavaj la eventojn
De la subite reveninta jun'
Kaj la renaskiĝintajn sentojn!

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Floroj sur asfalto

(dediĉe al la tragikaj eventoj en Moskvo aŭguste 1991)

Ĉie jam mallumas,
Al ni okulumas
De la lun' vizaĝo terurita.
Kion do ni faras?
Kial kontraŭstaras
Al lini' lini' en ord' milita?

Kies malbonvolo
Tute sen petolo
Fraton kontraŭ frat' por murdo puŝas?
Kial sur pavimo
Nova hom-viktimo
Kun rompita korp' en koto kuŝas?

Kiam la perfido
Kaj potencavido
Plensatiĝos per varmega sango?
Kiam pro mensoga
Babilad' aroga
Iĝos kalo la damnita lango?

Hej, trompito, -oto,
Jam la peza boto
Proksimiĝas, frapas ĉe la pordo,
Por ke vi denove
Blinde kaj senmove
Nur vegetu inter viv' kaj morto,

Por ke via filo
Skribu en humilo,
Same kiel iam lia avo
En lernej vilaĝa
Sur papero aĉa:
"Sklav' ne estas mi, ne estas sklavo..."

Floroj sur asfalto
Estas vivreal' do,
Kvankam ŝajnas sonĝo tiu tago.
Tremu flago ruĝa
En timego fuĝa,
Jam malfortas vort' - necesas ago!

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Kelkaj miniaturoj
Ne regu nin kruela sent',
Hontindas tiom klaĉi.
Ja prikraĉita monument'
Ne povas reen kraĉi...
***
Kion fari, la homa anim' tre komplikas,
Jen ĝojego ĝin regas, jen nigra amar'.
Kaj la viv' tro kruele problemojn eksplikas:
Nin saĝigas erar' post simila erar'.
***
Kiu kredis fantomon kun stulta sincer',
Kies koro fariĝis turmenta ulcer'-
Ĉu meritas kompaton?
Lin ne juĝu almenaŭ estonta krimul',
Perfidinta pro sia orgojla postul'
Malpli lertan krimfraton.
***
Ja ne povas la nudeloj
Ĉiam pendi sur oreloj!
Do, por satmanĝigaj celoj
Kuiritas nudelsup'.
Kaj en ĝi por uloj lertaj,
Pri trompado ege spertaj
Viandpecoj pretas certaj
Preter buŝ' de ĉiu dup'...
 
Supren Al la ĉefa paĝo

"Kien foriris la verkokapablo?"
"Mi perdis kapablon verki,
Jen kuŝas blanka folio."
Ĵomart Amzejev
Kien foriris la verkokapablo?
Plu ne verkiĝas poemo, nek fablo.
Sidas mi jen kun skribil' sen util'
Sola en mia azil'.

Jam finverkitas la plej bonaj kantoj,
Kvazaŭ forvelkis ĝardenaj lekantoj.
Kio atendas min plu en la viv'?
Ĉiutagec' kaj pasiv'.

Ĉio finiĝas, nenio eternas,
Kaj tiu fakto neniun konsternas:
Multajn jam kaptis simila destin'.
Ĉio, forgesu nun min!

Kial bedaŭri? Ja venos aliaj,
Junaj, talentaj, memfidaj, pasiaj,
Ĉar ĉiun vintron postsekvas somer',
Post ĉiu flor' venas ber'.

Polva tavol' kovras mian gitaron.
Ĉu ĝi eltenos la nenionfaron?
Havas animon, laŭ ies konjekt',
Ĉiu aparta objekt'.

Nun adiaŭi jam tempas, verŝajne.
Ĉu porjarcente aŭ nur porsemajne?
Diru, amiko, al mi kun sincer':
Ĉu vin forlasis esper'?

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Kverelo
Pro nekonata kaŭzo en vagon'
Kverelis foje edzo kaj edzino.
Mi ne rakontos pri la leksikon':
La vortoj fluis kiel en latrino.

Post iu tro ofende trafa dir'
Kolere li foriris, ne eltenis.
Mi ne rimarkis, iam li revenis.
Ja viro tamen devas esti vir':

Al li ordonis ĉiam la destin'
Unuan paŝon al paciĝo fari.
Detrui pli facilas ol ripari.
Kun plumpa ŝerco li brakumis ŝin,

Kaj ŝiajn lipojn tuŝis jen ridet',
Denove ĉio venis al la normo.
Kaj iu al mi flustris en kviet':
"La vivo tre varias. Jen facet':
Ĉu tio estas am', en simpla formo?"

 
Supren Al la ĉefa paĝo

"Mi sidas sur la bord'..."
Mi sidas sur la bord.' La nigra maro
Mallaŭte lekas ŝtonojn de la plaĝ'.
Subite en la kap' kun plena klaro
Aperas de kompar' la jena saĝ':

Plejmultas ĉirkaŭ mi nur grizaj ŝtonoj,
Suferoplenaj sub la brula sun'.
Ĉu miloj, ĉu milcentoj, milionoj
Da ili samas en la griza kun'?

Kaj nure kelkaj, kiujn ondoj tuŝas,
Agrablas pro la vid' pro sia bel'.
Rigardu: jen eĉ vitra peco kuŝas,
La tajdo ĝin poluris je juvel'.

Ni, homoj, al la ŝtonoj tre similas,
Ĉar bona loko estas ja kondiĉ',
Al kiu danke iuj bele brilas
Kaj sian vivon ĝuas en feliĉ',

Sed la plej multaj ĉiam nur vegetas
For de la maro, rande de la viv'.
Jes, kredi, ke la sorto ĉiujn metas
En cirkonstancojn samajn - ja naiv'!

Vi estu eĉ smeraldo, eĉ rubeno -
Ne rimarkeblos vi en polva pal',
Sed se la sort' favoras al kreteno,
Fieras li sur la piedestal'!

Tre strange... Kio estas la kial'
De tiu ĉi mirinda fenomeno?

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Morto de amikino
Sur la asfalto kuŝas via korp' senviva
En griza polvo de ĉagreno morna,
Kaj preterpaŝe ĝemas hom' naiva
Pri la terura fin' de l' vojo dorna.

Ho ve! Ja vere via vivo tristis,
Fidela amikin' de l' viv' rutina,
Ĉar via vir' en la dezir persistis,
Strebante al tenero karulina,

Kaj lia man' ĉirkaŭis vian kolon,
Kaj tiom arda estis lia tuŝo,
Dum strebis li transpaŝi lastan colon,
Pro kiu disis lia buŝ' de via buŝo.

Kaj vi? Kaj vi en la pasio arda
Jam estis preta vian sangon doni
Al la amat'... Ĝis tiu tago marda,
Kiun vi ne sukcesis jam pardoni,

Ĉar li forlasis vin subite kaj malbenis,
Forlasis senkompate, akre, stulte, brute.
Ho! Tiun baton vi jam ne eltenis.
Por kio nun la viv'?! Kaj vi falegis mute

Sub la piedojn de l' homar' kruela,
Verŝante la amaron de l' interno,
Kiel venensalivon... Car' ĉiela,
Zorganta patre pri la homo-vermo!

Por kio vi permesas stultan morton
De l' amikinoj en ĉi tempo prema,*
Kiam malsatas ĉiu kor' pekema
Je flam' anima?! Ja sufiĉus diri vorton...

La amikinoj falas, kiel spikoj
Falĉataj... Ho, destino senmerita!..
Sed ŝajne ne komprenis vi, amikoj,
Ke tie kuŝis... vinbotelo disbatita!
 

*En 1996 en Sovetio estis "batalo" kontraŭ alkoholdrinkado. (M.P.)
 
Supren Al la ĉefa paĝo

 
Naskiĝtaga gratulo
La viv' neretenble kuras,
Pelante nin al sia fin'.
Ni pekas, pentas, trompas, ĵuras,
Sed ĉio bagatele nuras,
Ĉar ĉion regas la destin'.
Mi petas ĝin: "Reĝin' severa,
Se estas vi potenco vera,
La karulin' de mia kor'
Ne restu sen via favor'.
Vi por anim' kaj korpo ŝia
Donu per via fort' magia
Laŭ ŝia vol' kaj iom pli,
Ke vivu ŝi en idili'
Laŭ testamentoj de l' Bibli'.
Kaj tiam kor' trankvilos mia!"
 
Supren Al la ĉefa paĝo

Novjara gratulo
Forpasas jam ĉi jaro plena de mirakloj,
El kiuj la plej granda estis - vi!
Ni rememoru ĝin ne kun envi',
Sed nur kun varmaj sentoj. Malgraŭ la obstakloj,
Kiuj disigas nin, ne mortu la esper',
Ne kaptu la animojn morna spleno.
Edeno bone rimas kun geheno.
Sed, dum ne estingiĝis fajr' en la kameno,
Eĉ vintre daŭros nia primaver'!
 
Supren Al la ĉefa paĝo

Sabla horloĝo
Ŝutiĝas malrapide la sableroj
De supre suben, ĉiam pli kaj pli.
Kaj vanas, tute vanas la esperoj:
Returni la horloĝon povas ni,

Sed kion fari pri la vivopaso?
Kiu magia fort' returnu ĝin?
Por la feliĉo daŭras mia ĉaso
Senfine, preskaŭ estas ĝi rutin'.

Talio de l' horloĝo tre rompeblas,
Ĝi sveltas, kiel tiu de knabin'.
Samtiel ofte la animo feblas,
Ĉar mankas forto spiti al destin'.

Videblas bone tra la ujo vitra,
Kiom da sablo restas ĝis la fund'.
Sed ĉu la varm' anstataŭ frosto vintra
Jam elĉerpiĝis en la korprofund'?

Respondon povus doni vi, mi sentas...

 
Supren Al la ĉefa paĝo

Spleno
Ĉu petegi pri pardono?
Mi ĝin tute ne meritas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Jam malvarmas la sezono,
Mia suno malzenitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Intereso kaj bezono
Nun por mi tre deficitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Ne malplenas la kaldrono,
Tamen mi senapetitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Mi en griza tagĉifono
Sen amikoj nun ermitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Mi ne kreas, nur ŝablonas,
Mi min mem denove citas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Pensoj pri infera drono
Nun tre ofte min vizitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Mi per tiu ĉi kanzono
Min, verŝajne, kompromitas.
La pli bona vivduono
Jam delonge travivitas.

Vi min gapas sen rekono.
Ĉu la kant' malaltkvalitas?
Kion fari? La plejbono
Jam delonge travivitas...

 
Supren Al la ĉefa paĝo
Hosted by www.Geocities.ws

1