Kantoj devas soni, ĉu ne? Mi intencas sonigi ilin
perkomputile, iom post iom kreante kaj publikigante MIDI- kaj karaoke-dosierojn,
kiuj ambaŭ estas tre malgrandaj. (Por kelkaj kantoj vi povos trovi eĉ
MP3-dosierojn.) MIDI-dosierojn vi devas aŭdi senprobleme, ilin kapablas
sonigi Vindozo. Bezonatas nur almenaŭ plej simpla sonkarto.
La karaoke-formato, laŭ fidinda informo, estas
ekzotika, ĉar sufiĉe specifa kaj/aŭ nova. Tio estas nenio pli ol MIDI
kun teksto, aldonita per speciala programo, kiel KarMaker. Do, mi tute
ne asertas, ke ĝi havas grandan artan valoron. MP3 dume estas nekomparebla
kaj pro tio furoras. Sed la karaoke-formato estas tre oportuna por prezenti
kantojn rete eĉ al tiu, kies komputilo ne estas moderna kaj rapida. Havu
iom da pacienco provi ĝin, kaj vi ne bedaŭros.
Eĉ programistoj ne multaj konas la dosieran sufikson
".kar". Kaj eĉ mia retprovizanto ankoraŭ ne konas ĝin: responde
al mia peto permesi alŝuton de la karaoke-dosieroj oni sendis ŝablonan
respondon, ke tiu dosiertipo estos permesita, kiam iĝos pli populara en
la reto, kaj mi devis nepre arkivigi tiujn dosierojn. Do,
ni esperantistoj havas eblecon ankaŭ ĉi-okaze esti progresemaj homoj
spite al konservativuloj!
Jen adreso, kie vi povos akiri la programon "Karaoke
Player" por sonigi karaoke-dosierojn kaj eĉ alian por krei ilin:
http://karaoke.ru/
Tie premu "soft" kaj uzu la unuan ligon. La paĝaro estas, bedaŭrinde,
ruslingva, do, se estos problemoj, senhezite kontaktu min: [email protected].
"Karaoke Player" etas senpaga nur por rusoj kaj, kredeble, dume ĉiuj ekssovetianoj
(aĉa diskriminacio!): ili simple devas havi rusan tiparon por povi tralegi
en "Readme" kaj uzi la registran kodon. Al dezirantoj mi povas sendi rusan
tiparon, sed certe estus pli bone pagi.
Krome, mi havas beta-version
de "Karaoke Player", nun jam ne akireblan, laŭ mia scio. Ĝi estas malpli
bela, ol la nova versio, sed ankaŭ uzebla.
"KarMaker" ne estas senpaga eĉ por rusoj (nur "shareware").
Agrablan aŭskultadon!
Adiaŭa kantoLa tempo estas sen kompat', vi scias bone:Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Jen saga flug', jen rampo de helik'.
Disigas ĝi, sed ni rigardu ĝin pardone,
Ja same ĝi kunigas nin, amik'.R e f r e n o:
Ne ploru, kara,
Foriru la angor'
En tiu lasta hor'.
Laŭ son' gitara
Kunkantu nun en ĥor'
Soprano kaj tenor'
Pri am' senŝpara.La ŝminko sur knabinaj lipoj dolĉe gustas,
Kaj sale gustas varma larm' sur vang'.
"Memoru tiujn lastajn kisojn", koro flustras,
Kaj pulsas ĝi je adiaŭa tang'.R e f r e n o
Jen tempas jam, do, ĝis revid', mi devas iri,
Ĉar finon havas ĉiu bela kant'.
Nur simplajn vortojn por konsol' mi volas diri,
Komprenos kaj spertul', kaj komencant':R e f r e n o
Supren Al la ĉefa paĝo
Al steloAl stel', ekleviĝanta nun,Muziko de M.Povorin, vortoj de M.Eminescu, tradukis el la rumana K.Dominte
Longega vojo kuŝas.
Nur post jarmiloj ĝia lum'
Rigardon teran tuŝas.Delonge, eble, tra la blu',
Ĝi mortis en lontano,
Kaj nun radi' apenaŭ plu
Sin montras al terano.La bild' de l' eksa stelo tra
Ĉielo glite palas.
Ĝi nevidite estis ja,
Kaj nun vidate malas.Samtiel nia amsopir',
En nokton pereinte,
Radio de la eksdezir'
La koron sekvas pinte.
Supren Al la ĉefa paĝo
AlvenuAlvenu dum aŭtunauroro,Vortoj de A.Aroloviĉ, tradukis el la rusa M.Povorin, muziko de M.Povorin
Dum vipas la fenestron pluv',
Dum la anima amlangvoro.
Nu, kial vi hezitas plu?Alvenu, kiam vintro fridas
Kaj ĉion kovras neĝa mol'.
Mi tage-nokte hejme sidas,
Atendas, atendas vin en trista sol'.Alvenu, kiam primavero
Torente rojas en la strat'.
En la memor' sen efemero
Min gardu, kara atendat'.Alvenu vi somerkulmine
En florabundo kaj arom'.
Pripensu: tempas jam finfine,
Ke homon, ke homon ie trovu hom'.Alvenu en lontana sonĝo,
Flugvenu per leĝera glis'.
Min savu de la mava sorĉo
Per via dolĉa arda kis'.Alvenu tute ajnan horon
Kaj falu al la flama sin'.
Alvenu, ŝiru mian koron-
Kaj ne forlasu, tutvive ne forlasu min!
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Amikoj nin forlasasAmikoj nin forlasas sen avert',Muziko kaj vortoj de V.Jegorov, tradukis el la rusa M.Povorin
Kaj kovras neĝ' la paĝojn de l' memoro.
Ni ridas kun amika nova ĥoro,
Sed nokte rememoras pri la perd',
Sed nokte rememoras pri la perd'.En sonĝo ilin febre vokas ni,
Asfalton tretas, junaj kaj elastaj,
Kaj ili ĵuras per manpremoj lastaj,
Ke ree kunos nia kompani',
Ke ree kunos nia kompani'.Ili degelas en la blua pal',
Kaj ni en sonĝ' al ili tiel fidas,
Sed en real' la pordoj malfermitas,
Kaj la doloro estas en real',
La brulodoro estas en real'.Sed ne ŝireblas inter ni faden',
En mi ĝi tremas, cedi ĝi ne volas.
Amikoj foras, kiu nin konsolas?
Amikoj nin forlasas sen reven',
Amikoj nin forlasas sen reven'.Amikoj nin forlasas sen avert',
Kaj kovras neĝ' la paĝojn de l' memoro.
Ni ridas kun amika nova ĥoro,
Sed nokte rememoras pri la perd',
Sed nokte rememoras pri la perd'.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Amo, espero kaj kredoOlda arbar' nin ĉirkaŭas,Muziko de A.Pletnjov,
vortoj de M.Povorin kaj V.Melnikov
Sonas gitar' sub la pin'.
Kial prem' kaj amar'? Ja sopir' hieraŭas,
Kaj hodiaŭ revidos mi vin.R e f r e n o:
Memor' de l' animo,
Sonor' de la rimo
Varmigos min, kaj ne forlasos min ridet'.
Manprem' de l' amiko,
Poem' kaj muziko -
Jen mia am', esper' kaj kred'! (2-foje)Suna tener' nin renkontas,
Lulas river' en boat'.
Kial trist' kaj koler'? Ja feliĉo estontas,
Pulsu kant' laŭ korbat' de l' amat'.R e f r e n o.
Nova maten' tuj ekflamos,
Sekvos kunven' laŭ kutim'.
Kial splen' kaj ĉagren'? Ja nenio ĉiamos,
Sed rigardu estonten sen tim'.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
AnimperturboMi tristas, mi ĝojas, mi volas forgesiMuziko kaj vortoj de M.Povorin
Kaj penas konstante memori.
Mi certas kaj dubas: ĉu nei aŭ jesi?
Atenti aŭ tute ignori?
Mi revas, sed restas en mondo malvasta,
Mi damnas kaj kore kompatas.
Mi fortas kaj feblas, kun honto malĉasta
Jen krudas kaj jen delikatas.R e f r e n o:
Ĉu vere la suna radi' min preteros
En tiu ĉi denso ĝangala?
Ĉu vere inspir' en la mond' efemeros,
Eternos nur spleno banala, nur spleno banala?Mi longe koleras kaj tuje pardonas,
Mensogas pr veron akiri.
Mi tro multe prenas, sed ĉu ion donas?
Ĉu eblas kun timo admiri?
Mi ĝuas suferon, silentas kaj krias,
Mi ĉion travidas kaj blindas.
Mi estas saĝul', sed eĉ tion ne scias,
Ĉu diri pri ĉio ĉi indas.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
Bal-adoIam en sonĝo aŭ real'Muziko de M.Povorin, vortoj N.Lozgaĉev
Ĉeestis mi en flora bal',
Mi flirtis kun floranta in' al flor' de floro.
Ŝi flustris: "Ne forgesu min!"
Pasianhelis ŝia sin'.
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.R e f r e n o:
Mi flugis kvazaŭ papili',
Ĉe multaj restis sub foli',
Tra multajn provojn pelis min la vivdestino.
Admiruminoj ravis min,
Netuŝuminoj pikis min,
Sed plu sopiras mi pri l' neforgesumino.Kapklinis ni al ĉiu par',
Ni dancis en la flora mar',
Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.
La kapojn turnis flarumin',
Abelojn logis suĉumin',
Neplukumin' incitis pimpajn kavalirojn.R e f r e n o.
Ne longas flora vivodaŭr',
Ni plukas multajn sen bedaŭr',
Eĉ neplukitaj velkas fine de l' sezono.
Post la petaldefal' al ni
Amar' postrestas de opi',
Sed ankaŭ semoj de l' esper' pri novbutono.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
Bariloj kaj truojKlarigu al mi, ho sincera amik':Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Por kio bariloj ekzistas?
Mi ĉie rigardas al ties efik',
Kaj mia animo ektristas.El ŝtonoj, el ligno aŭ simple el drat'
Ekstaras la muroj miljaraj
Por bari la vojon de frato al frat'
Je niaj afliktoj amaraj.Knabin' malfruiĝas al amrendevu'
Pro longa vojeg' ĉirkaŭira,
Kaj velkas belega buked' pro enu'
En man' de junulo sopira.Nudisto fervora dum paŭz' en program'
En lagon sin trempi ne povas,
Al plaĝo rutina kun sia malsam'
La nazon arogan ne ŝovas.La mond' estus nura sufer' kaj infer',
Sed saĝe la sort' improvizas,
Ĉar homoj ekzistas, kiuj kun fier'
Barilojn per truoj provizas.Tra l' truoj ridetas radi' de l' esper',
La baroj obstinaj dissaltas,
La tuta homar' en la streb' al prosper'
Mezvoje ne stopas, ne haltas.Diboĉa bubaĉ', mia samidean',
Ni faras aferon komunan.
Barila rompant', jen al vi mia man',
Ni ĝuu la mondon helsunan.Akceptu ĉi kanton de P.Mikael',
Al vi dediĉitan omaĝe.
Tra densa mallumo briletu la cel',
Al kiu ni iru kuraĝe! (3-foje)
Supren Al la ĉefa paĝo
Ĉu vi kredas?Ne, tio esti nur sonĝo ne povis.Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Ne, io devas ja esti real'.
La sorĉajn minutojn kruele forblovis
La ŝtorma venteg' de l' fatal'.R e f r e n o:
Ĉu vi kredas, ke ĉi nokto ree venos?
Ĉu vi kredas, ke feliĉo trovis nin?
Se vi volas, do ekkantu, mi refrenos,
Kaj daŭros la kanto sen fin'.Ne, tute ne, nin ne jaroj oldigas.
Ne, dume eblas komenci de l' start'.
Se junas la kor', al kareso instigas
Sopir' en amata rigard'.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
Dediĉe al bovinoKiu al mi diros per vort' aŭ skribo:Muziko kaj vortoj de A.Makareviĉ, tradukis el la rusa M.Povorin
Kial tiel tristas la bovina tribo?
Kial ĝi surkampe kuŝas, enuas?
Kial ĝi konstante plore muas?
Sed pro kio ĝoji? Tiom da taskoj:
Kaj melkad' trifoja, kaj idonaskoj.
Manĝo - nure fojno ĝis konstipo,
Kaj pro ĉiu kulp' - dorsobat' per ŝtipo.Vokas la kampar', sed ne indas fuĝi:
Oni je la kornoj kaptos: "Ne muĝi!"
De la infanaĝ' por la mastro servuto,
Kaj por la anim' kuracilo - knuto.
Kredo pri mirakloj en ĝi murditas,
Amo kaj bonŝanco ĝin evitas.
Eĉ se iu zorgas, nutras kun frando,
Poste ĝin mortigos por viando.Mi karesis ĝin, per bombono regalis,
Kontraŭ la enigmo terura batalis,
Ke jen ĝi palpebrumas kaj ne scias,
Kun kio mi ĝin pense asocias...
Supren Al la ĉefa paĝo
Dediĉe al Ĵomart kaj NataŝaJen kiel domaĝe okazisMuziko kaj vortoj de M.Povorin
(Tre oftas disiĝ' en la mond'):
La trajno de l' viv' preterpasis,
Kaŝiĝis post la horizont'.
Sed vivos eterne muzik',
Kaj varm' en kameno sufiĉos.
Mia kara amik', mia fora amik',
Vi esperu, kaj ni renkontiĝos.Somero de vi malproksimas
Kun sia vivigenergi'.
Pro tio ĉe vi nun kutimas
La trista gastin' - nostalgi'.
Kaj nove la neĝa lirik'
Minore animon agordas.
Mia kara amik', mia fora amik',
Vi eltenos, mi scias, vi fortas.Tre gravas ja por ĉiu homo
Atingo de alta etaĝ'.
Kaj vojoj kondukas al Romo,
Vi scias pri tiu ĉi saĝ'.
Do, malgraŭ la viva komplik',
Ne klinu la kapon senpove.
Mia kara amik', mia fora amik',
Ĝisatendu, ni kunos denove.
Supren Al la ĉefa paĝo
EpigrafoEn mia brusto loĝas pace ĝoj' ĝis nunMuziko kaj vortoj de M.Povorin
Kaj bonhumor' - animdekor'.
Dum sun' kaj pluv', dum primavero kaj aŭtun'
Mi gaje fajfas, tia estas mia kor'.Pri io, eble, estas blanka mi kornik',
Sed dubojn for, la nazon sor!
Ne gravas, kreski rajtas rozo kaj urtik'.
Nu, kion fari, tia estas mia kor'.Kaj se vizitas min sopiro-maltrankvil',
Ne longas rest de tiu gast':
Mi ĝin forsendas kun ĝentil',
Ne estas mi por ĝi azil',
Ĝi regu nur en la anim de splena kast'.Mi ne envias, ne koleras pri amik',
Rankorstupor' - ne mia mor',
Kaj ciam pretas carma kanto por publik',
Ĉar tia estas, evidente, mia kor'.Bonvenon, ciu, ciu, se vi sentas, ke
Kantad' por vi - animbezon'!
Rapidu, vin atendas tre
Kaj "Ju-pi-ia", kaj "Ne, ne, ne",
Kaj "Dona-don", ne gravas loko kaj sezon'!Do, daŭru plu tra l'vivo mia gaja kur'
Kaj sonu kant' sen pigra lac'.
Mi tion faras kun plezur,
Benita estu la natur'
Pro ĝia grac' kaj malavara vivdonac'!
Bac!
Supren Al la ĉefa paĝo
FajreretoDenove de l' firmamentoMuziko kaj vortoj de M.Povorin
Stel' vagabonda preterfajris terenfale,
Kaj blove la friska vento
Susuris pro la misfatal' sentimentale,
Ĉar en animo mia plena de sopir'
Pro la subito ne vortiĝis la dezir',
Sed nur aŭdiĝis ĉagrenite la suspir':
"Jam tutegale..."Amiko apudsidanta
La manon metas sur la ŝultron kaj konsolas:
"Liriko ne gravas vanta,
Necesas havi nur deziron, kiu solas
Kaj kiu ĉiam plene regas en la pens',
Donacas forton kaj certecon al la mens',
Pro kiu batas via kor' kun plenintens',
La sango bolas!"R e f r e n o:
Fajrereto, fajrereto,
Apudbrilu por anima varm',
Helpu kontraŭ vivostreto,
Efemera bagatelosvarm'
Kaj ardu pli pro mia milda blov',
Vin gardu firme tuta mia pov'
En vivdanĝer', en korsufer'
Je l' nom' de amo reciproka kaj sincer'!Ol stelo tro ambicia,
Prefere estu fajrereto en la manoj.
Fidelo varmiga ĝia
Valoras pli ol stela frid', samideanoj.
Do, mi deziras, ke por ĉiu homanim'
Troviĝu sola fajrereto por intim',
Akorde sonu homaj koroj, kiel rim',
Tra l' vivlontanoj!R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
FiŝkaptistoSidas hom' ĉe blua lagoIdeo kaj muziko de A.Pletnjov, E-teksto de M.Povorin kaj V.Melnikov
Kun kaptil' kaj mezuril'.
Ĝis vesper', kiel papago,
Ripetadas li kun stabil':R e f r e n o - 1:
"Tiu fiŝ' estas du decimetrojn longa.
Mi prenu ĝin, ĉar ĝi taŭgas por sup'."
Tre zorgas li pri bongusta manĝaĵ' estonta.
Do, mezurad' estas grava okup', ege grava okup'.Nova fiŝ' la hokon tiras.
Certe estos tuj rekord'.
Sed la hom' obstine diras,
Mezurante laŭ sama ord':R e f r e n o - 2:
"Tiu fiŝ' estas tri decimetrojn longa.
Mi lasu ĝin, ĝi tro grandas por manĝ'."
Tre zorgas li pri bongusta manĝaĵ' estonta.
Do, mezurad' estas grava aranĝ', ege grava aranĝ'.Kiu estas tiu ulo?
Tiel strangas lia ag'!
Rigardante al spegulo,
Vi lin vidas en ĉiu tag'.R e f r e n o - 3:
Tiu fiŝ' estas kvar decimetrojn longa.
Vi lasu ĝin, ĝi tro grandas por frit'.
Tre zorgas vi pri bongusta manĝaĵ' estonta.
Do, mezurad' daŭros ĝis infinit', ĉiam, ĝis infinit'!
Supren Al la ĉefa paĝo
FlegmuloĈu mi rakontu al vi ion, gesinjoroj?Muziko kaj vortoj de Miĥail Povorin
Au ĉu vi ridos? Ĉu mi restu en silent'?
En iu horo, aĉa plej el ĉiuj horoj
Min kaptis kion oni nomas nova sent'.
Kaj ekde tiam vivo mia,
Iam trankvila, harmonia
Fariĝis vera frenezaĵo kaj turment'.Min kaptis oni per anonc' al tiu kurso.
Mi pagis monon kaj vizitis ĝin, kreten'!
Mi ĝin trapasis tiom lerte kiel urso,
Kaj en tendaro frenezula sidas jen.
Pri ĝi rakonti eĉ ne eblas,
Ĉar mia cerb' kaj koro feblas,
Sed mi klopodos, kvankam estas ega pen'.Matene oni al kunveno ĉiujn vokas.
Mi tiun onin ekzekutus per mortpun'!
Ĉu freneziĝis li, au cu malice mokas?
Ĉu eblas veki bonajn homojn kun la sun'?!
Mi dolĉe dormus ĝistagmeze,
Ĉar ellitiĝi estas peze
Post kanta hurlo tutan nokton sub la lun'.Tamen malsato estas forto ellitiga.
Lavinte min per frida akvo el la kran',
Decidis mi al iu kurso paro-liga
Direkti iron mian kun amora plan'.
Min ligu al knabino bela
Por am' ĉevala... Ne: ĉiela!
Nu, kial ridas komencant' kaj veteran'?..Kaj poste min la plej terura trafis pesto.
Ĝis nun mi tremas, kiam venas rememor'.
Al bord' rivera por neptuna gaja festo
Mi iris plena de espero kaj fervor'.
Sed iu ul' kun barbo herba,
Verŝajne, kun difekto cerba,
Ordonis min en la riveron ĵeti for!Kaj kion do signifas tiuj tri literoj?
Ĉu eble "kajfa geripozo en silent'"?
Mi iris tien post la tago de suferoj,
Gvidata de la nevenkebla ama tent'.
Sed la spektado pli ol hora
Venigis min al stat' stupora.
Ĉu tiel kajfas tiu idiota gent?!Jam noktomezo, sed ne dormas la tendaro.
Ĉe lignofajro diboĉadas ĉiuj plu,
Kaj sonas ŝmacaj dolĉaj kisoj en arbaro,
Ĉirkaue regas plena tohuvabohu'.
Sed mi enlitas jam senpove.
Ne jupijados mi denove.
Adiaŭ, mondo de ĥaoso kaj enu'!
Supren Al la ĉefa paĝo
FlorvendistinoĈu suno jubilas aŭ pluv' maltrankvilas,Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Ŝi gastame malfermas ĉiutage la pordon de l' vendej'.
Jen rozoj aromaj, florpotoj pordomaj,
Sufiĉas oro en ĉi trezorej'.R e f r e n o:
Vendistino-ĉarmulin',
Kontraŭ teda vivrutin',
Al ni donacu azilon sen lac'.
Ĉu en tiu krudreal'
Ni anstataŭ arma ŝtal'
Prefere uzas bukedojn de l' pac'?En tago solena kun vazo florplena
Resalutos ŝi min kaj afable ridetos kun favor'.
Al vi dum festene donacos kun beno
Mi kvin diantojn por bona memor'.R e f r e n o.
La viv' ne eternas: nin ĉiujn ekstermas
Nia vanta kurado kaj amaraj ofendoj sen forges'.
"Bonvenon, sinjoroj! Po kiom da floroj?"
Verdikte sonos respondo: "Po ses"...R e f r e n o.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
GlafiraVenu vi al mi, Glafira,Muziko kaj vortoj de A.Ivaŝĉenko kaj G.Vasiljev, tradukis el la rusa M.Povorin
Mi tre solas, jen domaĝ'.
Al la viro manĝdezira
Portu pecon de fromaĝ'.
La renkonton kun espero
Ĉe la pord' atendos mi.
Trinku teon dum vespero
Nia para kompani'.R e f r e n o:
Pli bonas sato, ol malsato,
Pli bonas paco, ol koler'.
Pli bonas, ol liber', amato,
Jenas de mia sperto ver'.Vi al mi, Glafira, venu,
Iam ajn, sen grava cel',
Kaj fromaĝon vi kunprenu,
Sen ĝi teo - bagatel'.
Venu kun kolbaspeceto,
Kaj mi zorgos pri buter'.
Vivo en solec' - vegeto,
Vi konsentu kun sincer'.R e f r e n o.
Por atend' la fortoj multos,
Nur aperu por moment',
Mi al vi eterne ŝuldos
Kun dankema varma sent'.
Min rigardu vi salute,
Ja ne multon volas mi:
Nur ke sidu dumminute
Kaj teumu kune ni.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
ImpresoMi ĉi-vespere je io plenas,Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Dolora ĝoj' sufokas min.
Mi mem persone ne tre komprenas,
Pro kio, pro kio venis la inklin'
Subite novajn liniojn rimi.
Ekfloris kvazaŭ primaver'.
Nenion timi, nenion timi
Kaj sin esprimi, kaj sin esprimi
Kun plenkonfido kaj sincer'.Ekmuĝu vento, birdet' ektrilu,
Min plenigante per nova fort'.
Okazu io, ke ne trankvilu
Animo, animo mia ĝis la mort'.
Kaj mi la polmojn jam ne kompatas,
Admire tondru la aplaŭd'.
La kor' je sentoj, la kor' je sentoj
Plenplene satas, plenplene satas.
Do, sonu kant' je l' tuta laŭt'!
Supren Al la ĉefa paĝo
Inter herbojInter herboj, inter florojMuziko de M.Povorin, vortoj de V.Samodaj
Belaj ordinare
Kreskis flor fabele ĉarma,
Rava senkompare.Ĝin ne tuŝis por ne rompi
Petolulo-vento,
Suno fajra ne bruligis
Pro l' admira sento.Papilioj kaj abeloj
Kisis ĝin subtile,
Birdoj kantis serenadojn,
Konkurante trile.Ĉio viva ĝin adoris,
Amis tuta mondo,
Ĉar la flor' por ĉiuj estis
De la ĝojo fonto.Foje homo ĝin ekvidis,
Pri la floro miris,
Por persona ĝu' avida
Senhezite ŝiris.Kaj pereis belo rava,
Spuro eĉ ne restis.
Ne plu vivas nun la floro,
Ĉar tro bela estis.
Supren Al la ĉefa paĝo
IntimeHo, bela rozo, ĉarma floro,Muziko de M.Povorin, vortoj de I.Beljakovskij
Disigas nin terura foro,
Sed mia kor' pri vera am' sopiras,
Animo kun anim' kuniĝi ja deziras.Ho, bela rozo, ĉarma floro,
Vekiĝos mi dum la aŭroro,
Belegajn versojn mi por vi tradukos,
En vivfabelon ĝoje vin kondukos.Ho bela rozo, ĉarma floro,
Malhelpas nin la homa moro,
Sed nian vivon ni memstare kreas,
Mispaŝas, amas, revas.
Supren Al la ĉefa paĝo
Jam tempasJam tempas, jam tempas, jam estas kvaron' post junio,Muziko kaj vortoj de M.Povorin
La noktoj forrabas de l' tagoj minutojn sen ĝen'.
Sed via rigardo preteras. Pro kio, pro kio?
Kaj plenas la kor' ne de amo, sed de griza splen'.Jam tempas, jam tempas, jam la lignofajr' estingiĝas,
L' animon kaj korpon jam baldaŭ ekregos dormem'.
Sed mano en mano senmovas, je varmo ne riĉas.
Mi timas, ke varmo anima forlasas min mem.Jam tempas, jam tempas, tuj birdoj ekkantos serene,
Kaj, nin salutante, la suno leviĝos kun pret'.
Sed kor' apud koro ne trovis konsolon komprene.
Do, kial gojigu min tiu aŭrora ridet'?
Supren Al la ĉefa paĝo
Jen kialKun Elena mi promenis dum maten',Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Sed ĉagrena estis la knabinmien'.
Ŝi enmane tenis semojn de sunflor'.
Ĝentlemane mi proponis kun fervor':
"Vi la ŝelojn rajtas meti: jen la poŝ' de mia jak'."
Ŝi respondis: "Ho! Por kio? Ĝi ne estas ja kloak'!"
Ĉar apude (ŝi etendis manon tuj)
Staris aĉa, jam tro plena ruba uj'.
Jen do kial mankas ĝentlemanoj
En la land' de serpo kaj martel':
Liberiĝas tuj ĉiesaj manoj
Eĉ sen ruba uj' de sunflorsema ŝel'!
Supren Al la ĉefa paĝo
Kanto pri nenioSkribil' en la mano,Muziko kaj vortoj de M.Povorin
(krome, estas uzita muziko el popularaj esperantaj kantoj)
Surtable kajero.
La kapo sen plano,
La kor' kun espero.
Mi turnas al sorto min kun sola pet':
Ke venu nur vorto al povra poet'.
Sed la sorto ridas,
Ridas kun fier'.
Jen mi kion vidas
En la horo de mizer':Gitaro, arbaro,
Somero, tendaro,
Renkonto en Esperantuj'.
Kun plena feliĉo
Dum la renkontiĝo
Ekĝoju ni ĉiuj kaj tuj.
Sur brust' verda stelo,
Sub nokta ĉielo
Eksonu tuj forte la kant'
Pri amo sen fino,
Pri bela knabino
Kaj, certe, pri "la Esperant'".Komencantoj, komencantoj,
Bone lernu Esperanton,
Ĉar sen tio ne komprenos
Vi eĉ tiu simpla kant'.Ho, mia tre kara,
Sopira, amara,
Mi amos vin ĉiam sen ĉes'!
Doloro en koro,
La vivo sen floro,
Kaj mankas kares' kaj forges'.
Pri tiu ĉi sento
Rakontos la vento
Laŭ sonoj de mia gitar'.
Jen suno kaj luno,
Somero, aŭtuno,
Ĝis nova renkont', amikar'!Dum tuta jar,' dum tuta jar' logis nin renkonto.
Dum tuta nokto ĝis aŭror' revis mi pri kant'.
Verkiĝis nur de versoj par', kia estas honto!
Aŭskultu do, aŭskultu do ĉiu dezirant':Denove la vojo,
Malĝojo kaj ĝojo,
Simile al la mara ond'.
En kapo kaj brusto
Sovsem uĵe pusto,
Kaj sola mi iras en mond'.
En mia animo
Teruro kaj timo:
Ne venas inspir' kun persist!
Nu, kio do estos,
Se nur ĉiam restos
En kantoj de esperantist':Gitaro, arbaro, k.t.p...
Supren Al la ĉefa paĝo
La homo sur stratoLa homo sur stratoMuziko de M.Povorin, vortoj de K.Ilutoviĉ
Serenas pro ĉarma ridet',
Sed lia vivstato
Por mi restas lia sekret'.
Ĉu vere feliĉas
Li ene de l' timoinvad'?
Ĉu mono sufiĉas
Al li por normala vivad'?R e f r e n o:
La viv' malkvietas,
Kaj trompas de ĝojo arom'.
La homo ridetas,
Sed kion suferas la hom'? (2-foje)Ĉu liaj infanoj
Memoras pri li kun dankem'?
Ĉu gravas malsanoj
De lia parenc' aŭ li mem?
Ĉu plaĉan aferon
Li faras en sombra babel'?
Ĉu konas esperon
Li nun en tutmonda pelmel'?R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
LipojProkrastitas necesaj aferoj.Muziko kaj vortoj de A.Pletnjov, tradukis el la rusa M.Povorin
Mi veturas denove al vi per metro',
Ĉar dum vintraj tristvesperoj
Mi sen vi frostas tro.R e f r e n o:
Lipoj, lipoj, viaj lipoj,
Kiel freŝaj ruĝaj riboj,
Ili petas-elokventas
Pri kares' kaj flam'.
Mi pri tio rememoras,
Kaj la koro ekmaĵoras,
Ĉar denove min atendas
Viaj lipoj jam.Tuta urbo sub ĉapo neĝera.
Ni duopas enĉambre malantaŭ kurten'
Por senvorta kaj tenera
Lipparol' sen miskompren'.R e f r e n o.
El la strat' frosto ĉiujn forpelas.
Ĝi koleras, kaj botoj respondas per knar'.
Sed glacio tuj degelas
Pro la vid' de nia par'.R e f r e n o.
MP3-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Menta odor'Tiun vesperon ĝis nun mi sopiras...Muziko de M.Povorin, vortoj de P.Broŭka, tradukis el la belorusa V.Melnikov
Suno fenikse arbaren subiras,
Arboj susuras en milda langvor'.
Menta odor', menta odor'.Paŝoj facilaj sur pad' el ravino,
Blanka kaptuko de svelta knabino,
Kvazaŭ ŝutita per stela dekor'.
Menta odor', menta odor'.Iri renkonten, konfesi anime.
Klara feliĉo jen staras proksime.
Voki mi volis, sed venis stupor'.
Menta odor', menta odor'.Pasis jardeko aŭ eble dekduo.
Koro sopiras pri la rendevuo,
Koron senĉese turmentas angor'.
Menta odor', menta odor'.Montoj lontanaj paseon forbaras.
Ŝajnas momente: apude ŝi staras.
Krias mi voke. Silentas la for'.
Menta odor', menta odor'.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Mi sopiras vinRee mi nenionfare solasMuziko kaj vortoj de M.Povorin
Post labora tago sur divan'.
"Blankalbumo" sonas, min konsolas
En van'.
Ree la gitaron mi turmentas,
Sed ne venas nova melodi'.
Ĉu vi aŭdas, kiel koro plendas
Pri vi, vi?R e f r e n o:
Kara, mi sopiras vin,
Kara, mi admiras vin,
Kara, mi aspiras vin,
Kiel rojo al river'.
Tempo kuras kun fervor',
Homojn pelas kun rigor'.
Tamen kredas mia kor',
Ke varmigos nin somer' post primaver'.Mia mano mem skribilon prenas,
Post nelonge pretas jam leter'.
Kredu vi, ke ĉiuvorte enas
Sincer'.
Eble, pro la simplaj vortoj pasos
Grizaj nuboj de la miskompren',
La vizaĝon pro ridet' forlasos
Ĉagren'.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
Ne unuas vi en mia kor'Vi pri amo ne parolu,Muziko de V.Okorokov, vortoj de L.Derbenjov, tradukis el la rusa M.Povorin
Vanas via ĵur'.
Ambaŭ ni prefere solu
En la viva kur'.
Estas ekster nia povo
Rea voj' al kun'.
Preĝas mi, ke neĝoblovo
Ĉion kovru nun.R e f r e n o:
Iros baldaŭ la somero for,
Kirlos blizardon hasta viv'.
Ne unuas vi en mia kor',
Estas la ĝojo lasta vi.
Iros baldaŭ la somero for,
Blankos surstrate neĝa pur'.
Ne eternos ja por mi angor',
Restos ĝis la printempo nur.Min sufoku plor' amara,
Senkonsolas mi,
Tamen vin postkuri, kara,
Jam ne volas mi.
Mornu kiel roko peza
Super mi angor'.
Mi pri nova neĝ' forgesa
Preĝas ĝis aŭror'.R e f r e n o.
Supren Al la ĉefa paĝo
Nekonkreta homoSuper neĝa ebeno de nubojMuziko kaj vortoj de M.Povorin
Jam rapidas arĝenta avi',
Por ke mi, forgesinte pri duboj,
Venu baldaŭ al vi.
Tion strebas mi ĉiuferie,
Kaj la filmo de l' viv' multserie
Ripetiĝas. Do, far' de mi prie
Estu nova verkita lini'.R e f r e n o:
Hom' nekonkreta,
Kie vagas soife vi tra la dezert',
Lampir' sekreta,
Lumo sorĉa en nokto por la vivocert'?
Venu do, longas tro
La soleco, anima vakuo,
Vojsinuo kaj sortambiguo.
Mi laciĝis, mi tute ne estas hero'.Ne trovinte vin perdi? Domaĝe.
Ĉu do estas por tio merit'?
Mi la faton atakis kuraĝe,
Forgesante pri l' rit'.
Min penetris rigardoj misteraj
De profundaj okuloj sinceraj,
Sed pr ĝojoj edenaj surteraj
Eble mankis la spert' kaj sprit'.R e f r e n o.
Super neĝa ebeno de nuboj
Jam rapidas arĝenta avi',
Por ke mi, forgesinte pri duboj,
Venu baldaŭ al vi.
Mi traserĉis da lokoj tre multe,
Agis ofte prudente kaj stulte,
Sed ne scias mi tamen rezulte,
Kie trovos feliĉon mi...R e f r e n o.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Pli bonasPli bonas ekbruligi kandeletonMuziko de M.Povorin, vortoj de K.Ilutoviĉ
Ol la mallumon insultadi arde.
Pli bonas ne atenti ies peton
Ol ĝin plenumi suferige tarde.
Pli bonas, certe, nur por unu homo
Ol por neniu ion save ŝanĝi.
Pli bonas fasti en la propra domo
Ol en la fremda bongustaĵojn manĝi.Pli bonas dece vivi sen infanoj
Ol la kanajlon en sufer' kreskigi.
Pli bonas teni sin en feraj manoj
Ol vanajn larmojn pri malbon' prodigi.Amik' pli bona estas ol parenco,
Kaj san' pli bonas ol potenc' kaj mono.
Pli bona estas de labor' komenco
Ol drastaj vortoj pri laborbezono.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Printempa melankolioDenove la printemp' kruele trompis min.Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Rigardu la fenestron, kaj vi kredos:
Faladas post neĝer' neĝer-petolulin',
Ĝis kiam la arme' de l' neĝo en kulmin'
La tutan teron, la tutan teron, la tutan teron ekposedos.Etendu manon nur, kaj tuj degelos ĝi,
Kreaĵ' belega, sed kun kor' glacia,
Kaj de sur mia polm' forglitos sen pasi',
Kun adiaŭa bril' neglektos varmon ĉi
Je mia sento, je mia sento, je mia sent' melankolia.Ĉu tio estas leĝ' eterna de l' natur',
Ke varmon ĉiam la neĝer' evitas,
Aŭ ne sufiĉas varm' en polmo mia nur?
Neĝero post neĝer' per moko kaj forkur'
Karesan geston, karesan geston, karesan geston mian spitas.Kaj jaron post la jar' frostiĝas la anim',
Ĉar juna ard' ne povas ĉiam flami,
Kaj en animo mia daŭre kreskas tim',
Ke venos la somer' benita laŭ rutin',
Sed jam la koro, sed jam la koro, sed jam la kor' ne povos ami...
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Revenas bela tempoRevenas bela tempo,Muziko de M.Povorin, vortoj de G.Deŝkin
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun!Forlasis min malĝojo,
Ne venos plu al mi.
Esper' sur mia vojo,
En koro regas ĝojo,
Ĝin naskis sunradi'.Revenas tagoj sunaj.
En tia bela temp'
Mi estas tiel juna,
Mi kantas nur pri suno,
Pri ĝojo, pri printemp'.Kaj flugas mia kanto
Kun gaja birda ar'
Al kampo verdiĝanta,
Al riveret' bluanta
Al montoj, al arbar'.Revenas bela tempo,
Varmigas teron sun'.
Ho, tagoj de printempo,
Ho, bela, ĝoja tempo,
Mi vivi volas nun!
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Rigardo tra la fenestroKaj denove fiksas sin la okulojMuziko de M.Povorin, vortoj de E.Urbanova
Sur ekrano de fenestraj tabuloj.
Kaj denove ĉiam sama scenejo
Kun arbusto, ŝtonaj ŝtupoj, ŝoseo.Kaj denove la ensemblo, el kiu
Centpercente mia estas neniu.
Kaj denove kaj ankoraŭ doloro,
Ĉar ne venas la ŝatata aktoro.Kaj denove mi klopodas konkludi,
Ke ni devas niajn rolojn finludi.
Kaj denove mi verkante martiras,
Kiel granda reĝisoro deziras.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Siringa tangoAl mi diris amiko:Muziko kaj vortoj de M.Povorin
"Ĉu vi volas, ke amu vin ĉiu knabin'?
Estas bona efiko:
Glutu florojn siringain, sed nepre kun kvin
Aŭ pli bone ses petaloj,
Kaj la revaj idealoj
Realiĝos dum moment':
Tiu ĉi medikament'
Pli utilas ol ĉiu vakcin'".R e f r e n o:
Siringa floro,
Estas sola vi esper',
Por mia koro
Vi alportu amon per
Potenco via!
Benu via min arom',
Helpu al naiva hom'
La fort' magia
Pri tiu ĉi afer'!Tiajn florojn mi serĉis
En bukedo grandega kun kora amar'
De malfrua vesper' ĝis
La aŭror', tamen kvar, ĉiam kvar, ĉiam kvar!
Ho! Nu, kion do mi faru?
Eble, simple multe flaru?
Sed ne helpos tio, ne,
Kaj ne venos amo, ve:
Devas esti glutita nektar'.R e f r e n o.
Post serĉado obstina
Trovis iom da floroj necesaj mi, kaj
Pri adoro knabina
Mi ekrevis agrable, glutante kun gaj'.
Sed ŝtopiĝis mia gorĝo
Per ĉi tiu ama sorĉo.
Tutan tagon tusis mi,
Poste lakson plusis mi,
Al mi diris doktor' "Aj-aj-aj!"R e f r e n o:
Siringa floro,
Kuŝas mi en hospital',
Malsana koro
Nune jam ne strebas al
Knabina amo,
Ĉar la revoj pri feliĉ'
Mortis pro la suprestiĉ'.
Al tia dramo
Kondukis la fatal'!
Supren Al la ĉefa paĝo
Tendara lulkantoDormu, dormu, mia eta filo,Muziko kaj vortoj M. Povorin
En la lita mola sin'.
Eĉ se venos aĉa krokodilo,
Mi al ĝi ne donos vin.Vin protektu arbo per folio
Kontraŭ venta frida blov'.
Dume ne turmentu vin la scio
Pri l'kreaĵ' de Zamenhof'.Dormu dolĉe, mia kara bebo,
Dolĉe pli ol ĉiuj ni.
Ne zorgigu vin la alta strebo
Al la sankta harmoni'.Vi ankoraŭ tute juna estas,
Ne vizitas vin inkub',
Ke postrestas, tute ne progresas
Via esperanta klub'.Vin evitu malkviet' kaj tristo,
Kaj vi sonĝu pri fein'.
Ne riproĉos verda policisto
Dum kunven' matena vin.Snufu, snufu via eta nazo,
Fiŝ' ne plaŭdu en akvuj'.
Dume vin ne kaptis la ekstazo
De la stulta lapaduj'.Flugu for doloroj, duboj, timoj,
Regu en l'anim' trankvil',
Kaj ne gravu adasismaj rimoj,
Nek malbona verka stil'.Mi envias al perfekta paco
De l' feliĉa infanaĝ',
Ĉar ne ĝenas vin la nuda k...orpo
De l' nudisto sur la plaĝ'.Ŝvebu sur nubeto blankeŝaŭma
Super land' el marmelad'.
Kraĉu nun al Manifesto Raŭma
Kaj la skismo de l' movad'.Tamen poste granda vi elkreskos,
Flugos for de l' varma nest',
Kaj la viv' tendara eferveskos,
Verde stelos gaja fest'.Noblan celon vi plenumos pene
Kaj ne zorgos pri la san'.
Tiu celo vin konsumos plene,
Prenos vin ostoza man'.Ni post multaj jaroj renkontiĝos
En tombej' kun morna trist'.
Nekrologon ĵurnalist' dediĉos:
"Estis li esperantist'. "Sed dume
Dormu, dormu, mia eta filo
En la lita mola sin'.
Eĉ se venos aĉa krokodilo,
Mi al ĝi ne donos vin.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
VagabondaFor de l' polvo kaj malpuraeroMuziko de M.Povorin, vortoj de I.Simbirjova
Ree mi vagadas tra l' somero.
Ho, saluton, sun'! Saluton, blua mar'!
Preskaŭ ne videblas monto fora,
Tamen mia kor' kaj stel' aŭrora
Min kondukas rekte al la amikar'.R e f r e n o:
En la ŝuo tru', kaj subĉielas mia lit'.
Tra la vasta mondo mi vagadas sen hezit'.
Panpecet' kaj freŝa frida akvo el la font'
Estas la destin', estas la destin',
Estas la destin' de la eterna vagabond'.Kaŝas la lontano mian vojon,
Sun al mi donacas kantan ĝojon,
Lulas min karesa blurivera ond'.
Brusto juna plenas de l' espero,
Kaj videblas sur la tuta tero
Spuroj de l' eterna verda vagabond'.R e f r e n o.
Helpas al la kanto fajfo venta,
Portas mian floson flu' torenta,
Min flugilo birda levas al altec'.
Estu tro mallonga vivo mia,
Ne ekzistas sorto pli magia,
Ol de mia sorto vagabonda spec'.R e f r e n o.
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Velura sezonoPost tendaroriĉa somer'Muziko kaj vortoj de M.Povorin
Nin ne adiaŭas esper',
Ĝojrada trajno,
Flugila fajno
Nin portas al la kara celo.
Pri l' belega blumara bord'
La gitara jam kantas kord',
Vente streĉitas de mia inspir' verda velo.R e f r e n o:
Ho, "Velura sezono",
De l' somer' inda krono,
Nia hela kanzono,
Fluganta en la suna alt'!
Premu manon en mano,
Sciu ĉiu terano,
Kiel ĝuas la verda korar' en la urbo Jalt'!Fortas la amika brakum',
Ŝvebas koretosa parfum',
Ĉiun kun ĝojo
Post longa vojo
Salutas la membroj de "Tero".
En ĉi land' eternas somer',
De l' esper' kulminas prosper',
Ĉiu vin traktas kun plena sincero kaj vero.R e f r e n o:
Ho, "Verula sezono"...
Pasos la fabel' de l' anim',
Kiel forsonoras la rim',
Kaj per flugilo
Kun trist' kaj humilo
"Adiaŭ!" al ni svingos mevo.
Sed la menson ne kaptos splen',
Sed ankoraŭ dum jara plen'
Lulos la korojn de l' verda popol' hela revo.R e f r e n o:
Ho, "Revula sezono"...
MIDI-dosiero Karaoke-dosiero Supren Al la ĉefa paĝo
Vesperoj en tendaroForpasis griza tago hieraŭa,Muziko de M.Povorin, vortoj de V.Melnikov
Jam por somero venis la kulmin'.
De l' interkona ĝis la adiaŭa -
Vesperoj en tendaro logas nin.
Kaj tial pro aspiro senevita
Da geamikoj venas preskaŭ mil'
Al certa lok', je tago difinita
Laŭ la indiko de la informil'.De l' stacidomo - tramo, poste buso,
Kaj poste - voj' pieda preter lag'.
Jam sun subiras, flamas kumuluso -
Jen vesperiĝas la unua tag'.
Vesper' tendara - ĝuo senkompara:
Nin ravas ĉio - kisoj en malhel',
Tenera voĉ' kaj milda son' gitara,
Kaj ŝajne verdas steloj en ĉiel'.Ni sidas dense, sidas man-en-mane,
Kaj en dometo varmas eĉ sen hejt'.
Do, ĉiu nun komprenas, ke ne vane
Kunvenis geamikoj en OkSEJT.
Dek tagoj flugos, kvazaŭ unu horo,
Plektiĝos manoj en amika rond'.
Fabelon verdan tenu en memoro...
Do, ĝis revido iam en estont'!
Supren Al la ĉefa paĝo
Vi kaj miĈu iu komprenas,Muziko kaj vortoj de M.Povorin
De kie devenas
La fort', kiu ĉenas
Korojn kun mistera art'?
Eĉ se mi silentas,
Vi ne malkontentas,
Ĉar interkonsentas
La rigard' kun rigard'.
Ja rigardoj povas diri pli ol ajna vort',
Se animoj kunas en konkord'.Ni sur laga glato
En sorĉa boato
Kun softa remado
Flugis super nuba or',
En pina palaco
Promenis kun paco.
Nek tempo, nek spaco
Gravis en tiu hor'.
Man-en-mane ĝuis ni odoron de nektar',
Skuis for nebulon de herbar'.Denove l' animo
Pleniĝas je rimo,
Kaj mankas esprimo
Diri pri la simpla ver'.
Denove mi blindas,
Ĉagreno pasintas,
Kaj vivi jam indas
Por dolor' kaj sufer'.
Supren Al la ĉefa paĝo