LAŬDO AL DIO
LA TRIUNUO

Sankta, sankta, sankta

Malpli Triunuisma Teksto

Holy, holy, holy!

Verkis (angle) : Reginald HEBER, 1826
Esperantigis : Diversaj (A. B. DEANS, A. L. CURRY, k.a.)

Kaj la kvar kreitaĵoj, havantaj po ses flugiloj, estas ĉirkaŭe kaj interne plenaj de okuloj; kaj paŭzon ili ne havas tage kaj nokte, dirante: Sankta, sankta, sankta, estas Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, la estanta kaj estinta kaj venonta. : Apokalipso 4.8

Fonto : HE 24 = AK 17 = Ad 474

  1. Sankta, sankta, sankta! Dio adorata!
    Frue en matena horo vin alpreĝas ni.
    Sankta, sankta, sankta! Forta kaj kompata!
    En tri Personoj unu glora Di’!

  2. Sankta, sankta, sankta! Ĉe la vitra maro
    Ĵetas la sanktuloj siajn kronojn antaŭ vi!
    Tuta kerubaro kun la serafaro
    Vin adoradas, Eternulo Di’!

  3. Sankta, sankta, sankta! Al la homokulo
    Peko vualadas nun la gloron de l’ vizi’.
    Nur ĉe vi troviĝas plene, sen makulo,
    Amo perfekta, Ĉiopova Di’!

  4. Sankta, sankta, sankta! Dio adorata!
    De la tuta kreitaro sonas laŭdo-kri’.
    Sankta, sankta, sankta! Forta kaj kompata!
    En tri Personoj unu glora Di’!


Melodio : NICAEA
Komponis : John Bacchus DYKES, 1861
MIDI TCH

En anglalingvaj landoj, ĉi tiu himno estas rigardata kiel tipa Triunua himno; estas interese rimarki, ke (atribuante ĝin al la samaj verkinto kaj tradukintoj) EK donas netriunuisman tekston. La melodio Nicaea nun estas universala; kiun melodion oni uzis por la teksto antaŭ 1861??


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1