LAŬDO AL DIO

Sankta, sankta, sankta

Holy, holy, holy!

Verkis (angle) : Reginald HEBER, 1826
Esperantigis : Diversaj (A. B. DEANS, A. L. CURRY, k.a.)

Kaj unu vokadis al alia, kaj diris : Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro. : Jesaja 6.3

Fonto : EK 1

  1. Sankta, sankta, sankta, Dio adorata!
    Frue en matena horo kantas ni al vi.
    Sankta, sankta, sankta, forta kaj kompata!
    Nun kaj eterne nia glora Di’!

  2. Sankta, sankta, sankta! Ĉe la vitra maro
    Ĵetas la sanktuloj orajn kronojn antaŭ vi!
    Tuta kerubaro kun la serafaro
    Vin adoradas, Eternulo Di’!

  3. Sankta, sankta, sankta! Al la homokulo
    Kaŝas la mallum’ de l’ peko gloron nun de vi.
    Nur ĉe vi troviĝas plene, sen makulo,
    Povo kaj amo kaj pureco, Di’!

  4. Sankta, sankta, sankta, Dio adorata!
    Ĉie via kreitaro laŭdos nur al vi.
    Sankta, sankta, sankta, forta kaj kompata
    Nun kaj eterne nia glora Di’!


Melodio : NICAEA
Komponis : John Bacchus DYKES, 1861
MIDI TCH

En anglalingvaj landoj, ĉi tiu himno estas rigardata kiel kvazaŭ la tipa Triunua himno; estas interese rimarki, ke (atribuante ĝin al la samaj verkinto kaj tradukintoj) EK donas tiun ĉi netriunuisman tekston. La melodio Nicaea nun estas universala; kiun melodion oni uzis por la teksto antaŭ 1861??


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1