EPIFANIO
|
Originalo : We Three Kings
Alia Esperanta Versio: Reĝoj ni
Verkis (angle) : John H. HOPKINS, Jr., 1857
Esperantigis : ROS' Haruo, 1992
Fonto : RH
Ĉiuj
Ho stel' mirinda, nokta stel',
Stel' de reĝe brila bel',
Okcidenten, Krist-eventen,
Gvidu nin al nia cel'!
Melĥioro (baritono)
Reĝ' naskiĝis en Bet-Leĥem';
Oron, jen, por diadem'.
Reĝo ĉiam, ja neniam
Ĉesos li reĝi mem!
Ĉiuj
Ho stel' mirinda, nokta stel',
Stel' de reĝe brila bel',
Okcidenten, Krist-eventen,
Gvidu nin al nia cel'!
Kasparo (tenoro)
Olibanon donos mi:
Di-proksimon signas ĝi.
Preĝe, laŭde, ĉiu laŭte
Kantu al Alta Di'!
Ĉiuj
Ho stel' mirinda, nokta stel',
Stel' de reĝe brila bel',
Okcidenten, Krist-eventen,
Gvidu nin al nia cel'!
Baltacaro (baso)
Mirhon donos mi al li; plej
Morne ĝi aromas je ve',
Trista sorto, sanga morto,
Frido en la tombej'
Ĉiuj
Ho stel' mirinda, nokta stel',
Stel' de reĝe brila bel',
Okcidenten, Krist-eventen,
Gvidu nin al nia cel'!
Ĥoro
Glore li leviĝis en ver':
Reĝo, Dio, Sang-Ofer'.
"Haleluja! Haleluja!"
Eĥas ĉiel' kaj ter'.
Ĉiuj
Ho stel' mirinda, nokta stel',
Stel' de reĝe brila bel',
Okcidenten, Krist-eventen,
Gvidu nin al nia cel'!
Melodio : KINGS OF ORIENT
Komponis : John H. HOPKINS, Jr., 1857
MIDI RH
Rim. : Jen ofte uzata prezent-maniero, konvena ekzemple se oni enscenigas la rakonton pri la Magoj (aŭ ĝeneralan kriposkeĉon), en kiu la reĝoj estas ankaŭ solkantistoj:
Dum Kantu (aŭ se la reĝoj
estas inoj)1a strofo Ĥoro
aŭ
La 3 Reĝoj1a refreno Ĥoro aŭ Kunvenintaro 2a strofo Melkioro :
Baritono aŭ Tenoro(Melkiorino : Aldo) 2a refreno Kunvenintaro 3a strofo Gasparo : Tenoro (Gasparino : Soprano) 3a refreno Ĉiuj altvoĉuloj 4a strofo Baltazaro : Baso (Baltazarino : Kontralto) 4a refreno Ĉiuj malaltvoĉuloj 5a strofo Ĥoro aŭ Ĉiuj 5a refreno Ĉiuj Kvankam tio funkcias tre bone, ĝi tute ne estas deviga. La nomoj de la "Reĝoj" fariĝis ĉe iuj tradiciaj (Gasparo fojfoje estas Kasparo), sed tute ne biblie historiaj. La biblia rakonto (Mateo 2.1-12) ne tekstas "tri" nek "reĝoj" laŭ ĝi magoj (t.e. persaj astrologoj-filozofoj, verŝajne zoroastrismaj) en ne difinita nombro sekvis stelon al la kuŝejo de Jesueto. Kvankam la liturgiaj eklezioj kutime festas la magojn je Epifanio, t.e. la 6an de januaro, s-ano Gentle enrubrikigis tion ĉ por Advento. Mi Esperantigis (laŭ la unua eldono de PIV) la nomojn de la reĝoj. Mi opinias mian tradukon pli bona ol Reĝoj Ni de L. I. Gentle, sed ankoraŭ ne perfekta. Plibonigojn mi volonte konsideros.