TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Reĝoj Ni

Originalo : We Three Kings

Alia Esperanta Versio: Reĝoj tri

... jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: "Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento" ... kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. : Mateo 2.1b-2a, 11b

Verkis (angle) : John H. HOPKINS, Jr., 1857
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 154

  1. Reĝoj ni de la Orient'
    Donojn portas pro la Advent'
    Kaj ĉe kampo, fonto, monto,
    Stelo por ni ident'.

         Ho— stelo reĝa sur ĉiel',
         Dia signo al la cel',
         Okcidenten nin konduku,
         Gvidu al ĉiela hel'.

  2. (Melkioro:)
    Reĝo li, ĉiela Sinjor',
    Do mi donas kronon el or',
    Reĝo Dia kaj eterna,
    Reĝu en ĉiu kor'

         Ho— stelo reĝa sur ĉiel',
         Dia signo al la cel',
         Okcidenten nin konduku,
         Gvidu al ĉiela hel'.

  3. (Gasparo:)
    Oliban' la dono de mi
    Ĉar dieco loĝas ĉe ni,
    Preĝon, laŭdon, homoj levu
    Al la plej alta Di'.

         Ho— stelo reĝa sur ĉiel',
         Dia signo al la cel',
         Okcidenten nin konduku,
         Gvidu al ĉiela hel'.

  4. (Baltazaro:)
    Mirho mia, akra parfum'
    Signo de estonta krucum',
    Agonio ĝis la morto,
    Poste la tombmallum'.

         Ho— stelo reĝa sur ĉiel',
         Dia signo al la cel',
         Okcidenten nin konduku,
         Gvidu al ĉiela hel'.

  5. (Ĉiuj:)
    Glora nun, Redempto-mister',
    Reĝo, Dio, kaj Sinofer',
    Aleluja, Aleluja,
    Kantas ĉielo, ter'.

         Ho— stelo reĝa sur ĉiel',
         Dia signo al la cel',
         Okcidenten nin konduku,
         Gvidu al ĉiela hel'.

Melodio : KINGS OF ORIENT
Komponis : John H. HOPKINS, Jr., 1857
MIDI RH

Rim. : Jen ofte uzata prezent-maniero, konvena ekzemple se oni enscenigas la rakonton pri la Magoj (aŭ ĝeneralan kriposkeĉon), en kiu la reĝoj estas ankaŭ solkantistoj:

Dum Kantu(aŭ se la reĝoj
estas inoj)
1a strofo Ĥoro

La 3 Reĝoj
1a refreno Ĥoro aŭ Kunvenintaro
2a strofo Melkioro :
Baritono
Tenoro
(Melkiorino : Aldo)
2a refreno Kunvenintaro
3a strofo Gasparo : Tenoro (Gasparino : Soprano)
3a refreno Ĉiuj altvoĉuloj
4a strofo Baltazaro : Baso (Baltazarino : Kontralto)
4a refreno Ĉiuj malaltvoĉuloj
5a strofo Ĥoro Ĉiuj
5a refreno Ĉiuj

Kvankam tio funkcias tre bone, ĝi tute ne estas deviga. La nomoj de la "Reĝoj" fariĝis ĉe iuj tradiciaj (Gasparo fojfoje estas Kasparo), sed tute ne biblie historiaj. La biblia rakonto (Mateo 2.1-12) ne tekstas "tri" nek "reĝoj" — laŭ ĝi magoj (t.e. persaj astrologoj-filozofoj, verŝajne zoroastrismanoj) en ne difinita nombro sekvis stelon al la kuŝejo de Jesueto. Kvankam la liturgiaj eklezioj kutime festas la magojn je Epifanio, t.e. la 6an de januaro, s-ano Gentle enrubrikigis tion ĉ por Advento. Mi Esperantigis (laŭ la unua eldono de PIV) la nomojn de la reĝoj. Mia traduko (Reĝoj Tri) estas laŭ mi preferinda, kvankam ankoraŭ ne perfekta. Plibonigojn mi volonte konsideros.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1