TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DANKO AL DIO

Ni nune por kune adori kunvenas

Originalo : Wilt heden nu treden
Aliaj Esperantaj Tradukoj
Angla pontversio : We gather together to ask the Lord's blessing

Verŝajne Anonima Nederlanda kanto, 1597
eble verkita de Adrianus VALERIUS ( -1625)
(eld. en Nederlandtsch Gedenckclanck, 1626)

Angligis : Theodore BAKER
Esperantigis (el la nederlanda kaj angla) : ROS' Haruo, 1990-2001

Fonto : RH

  1. Ni nune por kune adori kunvenas;
    Ĝojkrion al Dio ni levas kun vol'!
    La nomon de Dio honoras ni en pio,
    Li benas ĉiam ĉiun el Sia popol'.

  2. Per justa kaj ĝusta ĉiela gvidado
    Progresas, sukcesas en ordo kaj bon'
    La regno de Dio, eterna la patrio;
    Agadu ĉiam ni laŭ la Dia ordon'.

  3. Do ĉiu ĝojkriu laŭdegon al Dio:
    Ho Reĝo, jen preĝo al Vi el la ter'!
    Ho Di'-Eternulo, nin savu el detru';
    Loĝantaron Vian trafu eterna liber'!

Melodio: KREMSER
Anonima Nederlanda Melodio, 16a jc.,
aranĝis Eduard KREMSER, 1877
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1