TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO al
FIDO

Monto flamanta!

Verkis (ĉu mezgermane aŭ latine?) : MEĤTILDO el Magdeburgo
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997: Ho flamanta Suno!, sen melodio
Reverkis por kantebligi laŭ tiu ĉi melodio : Albrecht KRONENBERGER, 2004

Fonto : AlbKro

  1. Monto flamanta! Elektita Suno!
    Luno perfekta! Nesondebla Fonto!
    Klaro senfina! Negrimpebla Alto!
    Saĝo eterna!

  2. Nura Kompato! Nevenkebla Forto!
    Lumo interna! Krono super Gloro!
    Jen mi Vin laŭdas, mi, la plej humila
    er' de l' kreaĵo.

  3.      (Alternativa versio de la dua strofo)
    Nura Kompato! Nevenkebla Forto!
    Lumo interna! Krono super Gloro!
    Homo Vin laŭdas, tiu plej humila
    er' de l' kreaĵo.

Melodio : LOBET DEN HERREN
Komponis : Johann CRÜGER
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1