BIOGRAFIETOJ
|
1207/10 — 1282/94
Germana mistikulino, monaĥino, poetino. Verŝajne Danto bazis sian "Mateldan" (Purgatorio, kantoj 27-33) sur ŝin. Kelkfoje oni nomas ŝin "Mechthild von Helfta" ĉar post multaj jaroj ĉe Magdeburgo, ŝi pasigis siajn lastajn jarojn (ekde 1270) en la monaĥejo Helfta ĉe Eisleben. Ŝi verkis mezepok-malaltgermane, sed ŝiaj verkoj restas nur en fruaj altgermanaj kaj latinaj tradukoj. Ŝi priskribis en siaj libroj viziojn pri la fizikaj rilatoj kaj loĝantoj de la diversaj niveloj de la infero, purgatorio, kaj ĉielo. Iuj opinias, ke Danto prenis ne nur la rolantinon Mateldan, sed ankaŭ la bazajn ideojn pri strukturo de la postmortaj vivlokoj, el la verkoj de Meĥtildo.