PALMA DIMANĈO |
Originalo : Gloria, laus et honor
Angla pont-versio : All glory, laud and honour
Verkis (latine) : TEODULFO de Orleano
Angligis : John Mason NEALE
Esperantigis : Clarence BICKNELL
Fonto : HE 54
Refreno:
Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond';
Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'.
Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi;
kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.
Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni';
kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'.
La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor';
ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'.
Melodio: ST. THEODULPH
Komponis : Melchior TESCHNER, 1615
MIDI H82*
(tiu ĉi versio fontas el aranĝo far William Henry MONK, 1861)
Tio ĉi estas la kvinstrofa, kunrefrena versio (kiel en HE); ekzistas ankaŭ tristrofa, senrefrena versio (kiel en AK). Ankaŭ la melodio ekzistas en du iom nesimilaj variantoj. La melodian konturon ĉi-tiean mi nomas "St. Theodulph"; la alian (ĉe la tristrofa variaĵo) mi nomas "Valet Will Ich Dir Geben". Legu miajn alineojn pri tiu temo.La kvinstrofan variaĵon oni kutime prezentas jene: La refrenon kantas ĉiuj ĉeestantoj, la strofojn kantas ĥoro, aŭ en sinsekva alternado subgrupoj el la ĉeestantoj (ekz-e viroj/virinoj).
La kvinstrofa variaĵo taŭgas ankaŭ al ĉantado (ĝi ja estas origine ĉantaĵo!).