TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HIMNOLOGIO

ST. THEODULPH
KAJ
VALET WILL ICH DIR GEBEN

Unu himna melodio, komponita de Melchior TESCHNER (1584-1635), eniris la muzikan literaturon en pluraj diferencaj melodiaj konturoj, kaj sub du diferencaj melodi-nomoj. La nomoj estas ST. THEODULPH (ĉar unu el la plej konataj himnoj kantataj laŭ tiu melodio estas Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor’, bazita sur ĉantoteksto, Gloria, laus et honor, latine verkita de Teodulfo de Orleano, ĉ. 750-821) kaj VALET WILL ICH DIR GEBEN, la germanaj komenc-vortoj de alia teksto kantata laŭ la melodio.

Ŝajnas al mi, ke la melodi-konturo, kiun mi nomas VALET WILL ICH DIR GEBEN (kiel ĉe AK n-ro 58), estas pli ofta en Eŭropo ol en Usono, kaj, en Usono, en “liturgiaj” ol en “liber-ekleziaj” rondoj; tamen, tio estas nur ĝenerala impreso bazita sur malmulte da atestoj. Kaj la elekto inter la du nomoj ŝajnas al mi tute hazarda. TCH enhavas ST. THEODULPH — pli malpli en la formo, por kiu mi uzas tiun nomon, sed ankaŭ enhavas version de VALET WILL ICH DIR GEBEN, kiu malsimilas al la alia eĉ pli ol kutime.

    La fona muziko ĉi tie (MIDI) prezentas sinsekve kvin variaĵojn:
  1. ST. THEODULPH laŭ la midio tiunoma en The Cyber Hymnal;
  2. ST. THEODULPH laŭ AK n-ro 58 (MIDI), kies unua duono enhavas la varion, kiu por mi signas "VALET WILL ICH DIR GEBEN", sed kies dua duono estas pli-malpli laŭ "mia" ST. THEODULPH;
  3. ST. THEODULPH laŭ la aranĝo de William Henry Monk (MIDI) presita i.a. en H82 n-ro 154, kie la refrenon solkantas unu voĉo kaj la strofo havas kvarvoĉan harmonion — laŭ mi ĉi tiu estas la plej tipa "ST. THEODULPH", kontraste al n-ro 5 ĉi-sube;
  4. VALET WILL ICH DIR GEBEN laŭ la midio tiunoma en The Cyber Hymnal, kies unua duono ŝajnas al mi pli proksima al ST. THEODULPH, sed kies dua duono plene prezentas la VWIDG-konturon; kaj
  5. mia "tipa, ideala" "VALET WILL ICH DIR GEBEN" (MIDI, konsistanta el la unua duono de n-ro 2 kaj la dua duono de n-ro 4 ĉi-supre.
Mi ne disponas pri la originala komponaĵo de Teschner, kaj mi ne scias multe pri la historio de ĝia disvolviĝo, do mi ne povas juĝi pri tio, kiom la diversaj variaĵoj similas aŭ malsimilas al la originalo. Se vi havas tiun informon, sendu al mi mesaĝon; mi antaŭdankas.
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1