TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DANKO AL DIO

Al Di' la Sinjoro ni iras por preĝi
"Dankpreĝo"

Originalo : Wilt heden nu treden

Aliaj Esperantaj Tradukoj

Teksto : Verŝajne anonima nederlanda kanto, 1597
(ĝin eble verkis Adrianus VALERIUS)
(1a eld.: en Nederlandtsch Gedenckclanck, red. A. Valerius, 1626)
Esperantigis : Paul BENNEMANN

Fonto : IK 108

  1. Al Di' la Sinjoro ni iras por preĝi,
    Por laŭdi Lin supran per buŝo kaj kor'
    Ĉar teren Li ĵetis la malamikojn niajn
    Do kantu Lian nomon pro Lia honor'!

  2. Kateni bonulojn intencas diablo,
    Spionas tra l' mondo, blekanta leon'
    Li serĉas pekulojn, por ruze ilin gluti,
    Kaj mort' eterna estas ja nur lia don'.

  3. Vin gardu! Persistu en justa batalo!
    Evitu la reton de peka mizer'!
    Al pia popolo ja Dio ĉiam helpos,
    El malfeliĉo tiros, el ĉiu danĝer',
                    el la danĝer'!

Melodio: KREMSER
Anonima nederlanda melodio, 16a jc.,
aranĝis Eduard KREMSER, 1877
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1