BIOGRAFIETOJ |
1771 - 1854
Naskite en Skotio (filo de la sola morav-eklezia pastro en tiu lando), Montgomery pasigis la vivon plejparte en norda Anglio, kiel polemikema ĵurnalisto kaj proprietanto de ĵurnalo (Sheffield Register, kiun aĉetinte li rebaptis Sheffield Iris). Li forte aktivis kontraŭ sklaveco, subtenis kongregacian kantadon en anglikanaj preĝejoj, subvenciis misian agadon kaj la tiam novan Britan Biblian Societon ktp. Eldonis plurajn himnarojn, por kiuj li verkis pli ol 400 himnojn.