KRISTNASKO |
Originalo : Angels from the realms of glory
Verkis (angle) : James MONTGOMERY, 1816
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1991-2002
Fonto : RH
Anĝelar' el regnoj gloraj, trans la teron flugu vi.
Kreon laŭdis himnoj ĥoraj, himnu nun pri la Mesi':
“Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'!”
Paŝtistar' en kamp-deĵoro, kun la ŝafoj sub la lun',
Ĉe l' homaro la Sinjoro loĝas — jen la beba Lum';
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
Magoj, lasu la kontemplon! Jen pli ilumina hel':
Di' ĉe l' homoj faras templon. Vin algvidos lia stel'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
Jen sanktuloj plu atendas ĉe l' altaro kun esper'.
Di' subite ekdescendas inter homojn sur la ter'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
Kvankam bebon jen ni vidas, sidos li sur Dia tron',
Al si la naciojn gvidos, Dios super ĉiu hom'.
Venu nun, adoru nun al Krist', la ĵus-naskita Reĝ'.
Melodio : GRAFTON
Anonima franca eklezia melodio
Chants ordinaires de l'office divin, Parizo 1881
MIDI S54*