TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DIO SAVAS
FIDO

Min savas mia Dio

Originalo : God is my strong salvation

Verkis (angle) : James MONTGOMERY
Esperantigis : Arthur T. MALING

Fonto : Ad 496 (= HE 121, AK 171)

  1. Min savas mia Dio, do kiu timu mi?
    En tento kaj mallumo helpadon donas Li.

  2. Se frontas min armeo kaj granda armilar',
    kun Dio dekstra-mane restados mia star'.

  3. Atendu do, animo, fidadu je l' Sinjor';
    subtenos Lia vero en malfacila hor'.

  4. El Lia forto - povo; el Lia amo - ĝoj';
    dum paco vin benados sur via tuta voj'.

Melodio : CHRISTUS, DER IST MEIN LEBEN
Komponis : Melchior VULPIUS
MIDI AK* | MIDI LBW*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1