BIOGRAFIETOJ
|
1819.02.22 - 1891.08.12
Lowell naskiĝis (filo de unitariana pastoro) kaj mortis en la masaĉuseca Kembriĝo (Cambridge), kie li ankaŭ profesoris pri beletro (sekvante en tiu posteno post Henry Wadsworth LONGFELLOW) ĉe la kolegio Harvard. Li servis ankaŭ kiel redaktoro de beletraj revuoj (interalie, li estis la unua redaktoro de The Atlantic Monthly) kaj kiel ambasadoro en Hispanio kaj en Britio. Li verkis multegajn poemojn, eseojn ktp, sed nur flanke kontribuis al la himnaro.