TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DECID(IG)A HORO

Unufoje venas devo

Originalo : Once to every man and nation

Verkis: James Russell LOWELL, 1845
Esperantigis : Donald BROADRIBB, 20a jc.

Lowell aperigis la tekston en ĵurnalo, The Boston Courier, je 11 dec 1845,
kiel proteston kontraŭ la milito provokata kontraŭ Meksiko.

Fonto : DBR

  1. Unufoje venas devo ke decidu ĉiu hom',
    dum baraktas fals' kun vero, por la bono aŭ malbon'.
    Venas granda, nova eblo por velkiĝo aŭ por flor',
    kaj rapide la decido inter ili pasas for.
  2. Estas noble veron helpi kiam venos nur sufer',
    kiam pro justeco, gloro ne alvenos kun prosper'.
    Tiam la bravul' elektas sen atendi por decid',
    ĝis la homoj faros virton el la malvolita fid'.
  3. Per la lumo de martiroj bruliĝantaj iras mi
    Laŭ la vojo de Jesu' al ĝiam nova Kalvari'.
    Novaj jaroj: novaj devoj, nova tempo por ofer',
    iru supren kaj antaŭen, kiu restos kun la ver'.
  4. Kvankam floras la malbono, estos por la vero kron'.
    Kvankam estas por ĝi kruco, kaj malkredo sur la tron',
    tamen regas la futuron ĝi, kaj preter la sensci'
    staras meze de la ombro gardi siajn nia Di'.

Melodio : EBENEZER
Thomas J. WILLIAMS
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1