TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HOMAJ RAJTOJ

Homoj, kies fierec'
Strofoj pri la libereco

Angla originalo : Men! whose boast it is that ye

Verkis (angle) : James Russell LOWELL, 1844
Esperantigo anonima, antaŭ 1954

Fonto : Unitariana Societo de Madison, WI, Usono

  1. Homoj * kies fierec' estas pri la liberec',
    Se sklav' sur la ter' de Di' spiras - ĉu liberas vi?
    Se ne vibras via koro kun la frato en doloro
    Vi ja vivas en sklavec' sen la rajt' al liberec'.
    Vi ja vivas en sklavec' sen la rajt' al liberec'.

  2. Ĉu libera estas li kiu rompas nur por si
    La katenojn, kies kor' metas devon el memor'?
    Portu ni kun nia frato liajn ĉenojn pro kompato;
    Portu ni per vort' kaj far' liberecon al homar'.
    Portu ni per vort' kaj far' liberecon al homar'.

  3. Hom' libera pro kompat' ĉiam estas advokat'
    De l' falint' kaj malfortul', sed sklav' estas timemul'
    Kiu pro la mondkolero ne parolas por la vero;
    Sklavo ĉar ne staras li por justec' kun du aŭ tri.
    Sklavo ĉar ne staras li por justec' kun du aŭ tri.

Melodio : MENDELSSOHN
Komponis: Felix MENDELSSOHN, 1840
Aranĝis: William H. CUMMINGS, 1855
MIDI TCH

Alternativa melodio (sen la kursiva verso fine de la strofo):
SALZBURG
Komponis: Jakob HINTZE (1622-1702), 1678 | MIDI

Rim.: La originala poemo havas kvar strofojn, el kiuj la traduko redonas nur strofojn 1, 3 k 4. En la originalo la komencvorto sencas "Viroj", ne "Homoj"—kaj la mankanta dua strofo komenciĝas per "Virinoj". Jen laŭvorta traduko de la mankanta strofo:
Virinoj! kiuj iam naskos filojn por spiri la Novanglian aeron,
Se vi aŭdas sen ruĝiĝo pri agoj, kiuj rapidigas la vekitan sangon
Kvazaŭ ruĝan lafon tra viaj vejnoj, pro viaj fratinoj nun en ĉenoj —
Respondu! ĉu vi taŭgas por esti patrinoj de la bravaj kaj liberaj?
La poemo celis batali kontraŭ la sklavsistemo en Usono (kaj aliloke).
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1