Manŭel Rovere

Padeto* (Audio)

Caminito, padeto laŭ kiu promeni kutimis ni mano en man',
nun mi venas je la lasta foj' por rakonti pri mia malĝoj'
Caminito, vi tiam parfumis de falĉitaj herboj kaj junkoj** en flor',
baldaŭ iĝos mi ombro kaj nur de vi restos paliĝanta spur'.

(Refreno:)
Depost ŝia forir', mi vivas en dolor'
Caminito amika, ankaŭ mi iros for.
Ŝi forlasis min kaj ne revenos plu
Mi sekvos ŝiajn paŝojn: Caminito, adiaŭ!

Caminito, mi ĉiun vesperon feliĉa laŭiris vin kun amosent'
Se hazarde ŝi tie repasos, vi al ŝi, ke mi ploris ne diros
Caminito la dornaj rubusoj permane de l' tempo jam nun kaŝis vin,
volus fali mi ĉe l' via rando kaj forviŝos la temp' ankaŭ min.

Refreno


*Mir ist unverständlich, warum Zamenhof für dieses Wort eine Verballhornung des germanischen "Pfad/path" gewählt hat; und wenn man "pado" zu "p." verkleinert, dann versteht das ja erst recht kaum noch jemand!

**Im spanischen Original "juncos", s. dort!

Hansis Schlagerseiten