HOMPARA AMO
|
When love is found
Verkis (angle) strofojn 1-5a : Brian WREN 1978 (rev. 1992) ©
Esperantigis, kaj reverkis strofon 5b : ROS' Haruo, 2003
Fonto : RH
Se amo forte floris en
la fida zorg' de l' hejmĝarden',
elŝosu ĝi al la ekster'
en serva streb' al just' kaj ver'.
Se amon streĉas vivŝanĝar',
fremdigas anojn de la par',
esperu plu, ĝis la reven'
de l' vido, aŭdo, kaj kompren'.
Pro am', pro viv', laŭkantu ni
en ĉiu vivetap' al Di'.
Nutriĝu am' tra viv' kaj mort'
per ĉiu ag' kaj ĉiu vort'.
Melodio : O WALY WALY
Tradicia brita melodio
MIDI HPS*