DANKO AL DIO |
Kun preĝo al Reĝoj de l' reĝoj ni venas
Wilt heden nu treden
Aliaj Esperantaj Tradukoj
Verŝajne anonima Nederlanda kanto, 1597
(eble verkita de Adriaan VALERIUS (1570-75? - 1625))
(eld. en Nederlandtsch Gedenckclanck, red. A. Valerius, 1626)
Mozaiko el Esperantaj versioj de
Hendrik Arie de HOOG 1954 kaj Liland Brajant ROS' 1996
(Kunfandis KK 2000)Fonto : Ad 463
Kun preĝo al Reĝo de l' reĝoj ni venas,
Laŭd-krio al Dio eksonu el kor'.
Ni lian grandan gloran nomon benas,
Ĉar malamikon nian Li pelas for.
Li gvidas. Ni fidas la Di-providencon.
Apogas nin, logas nin Lia bonvol'.
En nia Di' la vivo havas sencon.
Vin gardu de l' malbono, ho Di-popol'.
Konsento en tento neniam okazu
Nek rego de l' peko nek ajna damaĝ'.
Tiranan forton nia Dio ĉasu.
Per fid' Li nin provizas kaj per kuraĝ'.
Melodio: KREMSER
Anonima Nederlanda Melodio, 16a jc.,
aranĝis Eduard KREMSER, 1877
MIDI TCH