|
REVENO DE KRISTO
|
Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas
It may be at morn, when the day is awaking
"Christ Returneth"
Verkis (angle) : H. L. TURNER, 1878
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999
Fonto : RH
-
Ja eble aŭrore, dum tago sin vekas
Kaj lumo la ombrojn de l' nokto trastrekas,
Revenos Jesu' en pleneco de gloro
Por akcepti la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
-
Aŭ eble tagmeze, aŭ eble krepuske,
Aŭ eĉ en noktmeza mallumo embuske
Signalos ekbril' ke revenas Jesuo
Por akcepti la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
-
Kriante "Hosana!" descendos anĝeloj
Kun gloraj sanktuloj el altaj ĉieloj;
Kun graco kronanta la brovon, Jesuo
Ekakceptos la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
-
Ho ĝojo, ho ravo! forpasi sen morto,
Sen morbo tuj savo! plej inda fin-sorto:
Ascendi tra l' nuboj dum Kristo en gloro
Akceptas la proprajn de l' mond'.
Kiom longe? Jesu', Sinjor',
Ĝis ni kantos en ĥor',
"Li revenas! Haleluja!
Haleluja, amen! Haleluja, amen!"
Melodio : CHRIST RETURNETH
Komponis : James McGRANAHAN, 1878
MIDI TCH*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto