TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PALMA DIMANĈO

Hosana, Hosanega!

Originalo : Hosanna, Loud Hosanna

Verkis (angle) : Jeannette THRELFALL, 1873
Esperantigis : ROS' Haruo, 1997

Fonto : HK

  1. "Hosana, Hosanega!" laŭtkantas infanar';
    Tra templo kaj tra kortoj resonas laŭd-deklar'.
    Ĉar Jesuo ilin benis per amega ĉirkaŭprem',
    Laŭdkantas la infanoj pro simpla respondem'.

  2. De l' Olivmonto buboj lin sekvas en amas',
    Kaj palmajn branĉojn svingas kun ĝoj' ĉe lia pas'.
    Adorato de l' anĝeloj en humilo rajdas plu:
    De l' dorso de azeno salutas jen Jesu'.

  3. "Hosana en plejalto!" — antikvas nia kant' —
    "Ni vin salutas, Kristo, kaj laŭdas, ho Savant'!
    Ja eterne vin laŭdados niaj voĉo, vivo, kor':
    'Hosana!' Ni ĝojegos senfine en ador'!"

Melodio : ELLACOMBE
Anonima, unuafoje aperis en
Gesangbuch der herzoglichen Wirtembergischen katholischen Hofkapelle, 1784
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1