Danko al Karl Heinz Schaeffer *
(6 aŭg 1995 en Kaunas)
Ni amuzis nin per dancoj,
dum ĉe li kongres-financoj
peze pendis sur la kolo,
akre premis, kun malmolo.
Nun, por vere inda danko
sola rimo estus "manko" -
- manko de la tra vorto,
kiu verve kaj kun forto,
en komuna alt-estimo,
povus esti la esprimo
por la sola nuna temo:
Nia amo kaj dankemo!
Ni vin dankas kun aplaŭdo,
kaj plej forta ega laŭdo:
Malgraŭ ĉio, kun persisto,
restis vi kongres-kasisto!
Vivu, Karl Heinz *, longe vivu!
Zamenhofe plu aktivu!
(A. Burkhardt en la Adiaŭa Vespero de la
11-a Ekumena Esperanto-Kongreso)
Sepa Paĝo — Enhavlisto — Naŭa Paĝo